Mia nomo estas Ruĝa

MI ESTAS KADAVRO

Mi estas nenio sed kadavro nun, korpo ĉe Minyaturla fundo de puto. Kvankam mi enspiris mian lastan spiron antaŭ longe kaj mia koro jam ĉesis bati, neniu, krom tiu malnobla murdisto, scias tion, kio okazis al mi. Tiu mizerulo provis kontroli miajn pulsobatojn kaj aŭskulti mian spiron por esti certa, ke mi mortis, tiam piedbatis min en mia brust-flanko, portis min al la rando de puto, levis min kaj faligis min suben. Dum mia falo, mia kapo, kiun li jam frakasis per ŝtono, disrompiĝis; mia vizaĝo, mia frunto kaj miaj vangoj dispremiĝis; miaj ostoj frakasiĝis, kaj mia buŝo pleniĝis je sango.

Dum preskaŭ kvar tagoj mi estas mankanta: Mia edzino kaj miaj infanoj devas esti serĉantaj min; mia filino, elĉerpita pro la plorado, devas esti rigardanta malkviete ĉe la pordo de la korto. Jes, mi certas ke ili ĉiuj staras apud la fenestro, esperante mian revenon.

Sed, ĉu ili vere atendas min? Mi eĉ ne povas esti certa pri tio. Eble ili jam alkutimiĝis al mia foresto – kiel malgaje! Ĉar ĉi tie, en la alia flanko, oni havas la senton, ke ties antaŭa vivo persistas. Antaŭ mia naskiĝo estis senfina tempo, kaj post mia morto estos neelĉerpebla tempo. Mi neniam pensis pri tio antaŭe: mi estis vivanta en lumo inter du eternecoj de mallumo.

Mi estis feliĉa; mi scias nun, ke mi estis feliĉa. Mi faris la plej bonajn ornamaĵojn en manuskriptoj en la laborejo de nia sultano; neniu povis konkuri kun mia majstreco. Per la laboro mi faris private, mi enspezis naŭcent arĝentajn monerojn monate, kiu, kompreneble, nur faras ĉion ĉi eĉ pli malfacile elteni.

Mi respondecis pri pentrado kaj ornamado de libroj. Mi ornamis la randojn de paĝoj, kolorante iliajn kadrojn kun la plej vivecaj desegnaĵoj de folioj, branĉoj, rozoj, floroj kaj birdoj. Mi pentris buklantajn ĉin-stilajn nubojn, arojn de interkovritaj vitoj kaj arbarojn de koloroj kiu kaŝis gazelojn, galerojn, sultanojn, arbojn, palacojn, ĉevalojn kaj ĉasistojn. En mia juneco, mi kutimis ornami teleron, aŭ la malantaŭon de spegulo, aŭ keston, aŭ foje, la plafonon de apudmara domo aŭ de Bosfora domego, aŭ eĉ lignajn kulerojn. En postaj jaroj, tamen, mi nur prilaboris manuskriptajn paĝojn ĉar nia sultano pagis bone por tio. Mi ne povas diri ke tio estas sensignifa nun. Oni scias la valoron de mono eĉ kiam oni estas morta.

Aŭdinte mian voĉon, tiun miraklon, vi eble pensas, “Kiu zorgas pri la mono vi enspezis kiam vi estis vivanta? Diru al ni kion vi vidas. Ĉu ekzistas vivo post la morto? Kie estas via animo? Kio pri la Paradizo kaj la Infero? Al kio similas morto? Ĉu vi havas doloron?” Vi pravas, la vivantoj estas ege scivolemaj pri la posta vivo. Eble vi jam aŭdis la rakonton de tiu viro, kiu estis tiel pelita de tiu scivolemo, pro kio li vagis inter la soldatoj en batalkampo. Li serĉis viron kiu mortis kaj revenis al vivo, inter la vunditoj kiuj estis baraktantaj por iliaj vivoj en naĝejo de sango, li serĉis soldaton kiu povus diri al li pri la sekretoj de la alia mondo. Sed unu el soldatoj de Timuro, false pensis, ke la serĉanto estis malamiko, kaj detranĉis lin en duono kun glata frapo de sia cimitaro, kaŭzante lin konkludi, ke en la posta vivo homoj apartiĝas al du partoj.

Sensencaĵo! Tute male, mi eĉ dirus ke animoj disdividitaj en vivo uniĝas en la posta vivo. Kontraŭe al la asertoj de pekantaj nekredantoj kiuj jam falis sub la influon de la diablo, ja estas alia mondo, dank’ al Dio, kaj la pruvo estas, ke mi parolas al vi de tie. Mi jam mortis, sed kiel vi povas klare kompreni, mia estado ne ĉesis. Aliflanke, mi devas konfesi, ke mi ne renkontis la riverojn kiuj fluas apud la arĝentaj kaj oraj kioskoj de la Paradizo, la arbojn kun larĝaj folioj kiuj portas grandajn fruktojn kaj la belajn virgulinojn menciitajn en la Glora Korano – kvankam mi tre bone memoras, kiom ofte kaj entuziasme mi faris desegnaĵojn de tiuj larĝokulaj hurioj priskribitaj en la ĉapitro “Tio, Kio Elvenas”. Nek estas spuro de tiuj riveroj de lakto, vino, freŝa akvo kaj mielo, priskribitaj kun tia impreso, ne en la Korano, sed pere de sonĝantaj viziuloj kiel Ibn Arabi. Sed mi tute ne intencas tenti la fidon de tiuj, kiuj vivas laŭleĝe tra siaj esperoj kaj vizioj de la Alia mondo, do lasu min deklari ke ĉio, kion mi vidis rilatas specife al la miaj tre personaj cirkonstancoj. Ĉar iu ajn kredanto kun eĉ la malgranda scio de postmorta vivo komprenus, ke iu maltrankvila homo kiel mi, en mia stato havus malfacilaĵojn vidi tiujn riverojn de Paradizo.

Mallonge dirite, mi, kiu estis konata kiel Majstro Eleganta, nun estas morta, sed mi ne estas enterigita, kaj tial mia animo ne tute forlasis mian korpon. Tiu eksterordinara situacio, kvankam kompreneble mia kazo ne estas la unua, kaŭzas teruran suferon sur la senmorta parto de mi. Kvankam mi ne povas senti mian dispremitan kranion aŭ mian malkomponitan korpon kovritan per vundoj, plena de rompitaj ostoj kaj parte sinkita en glaci-varman akvon, mi sentas la profundan turmenton de mia animo, kiu baraktas senespere eskapi mian korpon. Ĝi estas kvazaŭ la tuta mondo kuntiriĝas en mian korpon, kaj tie mallarĝas kun angoro.

Minyatur2Mi povas nur kompari tiun kuntiriĝon kun la surpriza sento de liberigo mi sentis dum la unika momento de mia morto. Jes, mi tuj komprenis, ke tiu sengraciulo volis mortigi min, kiam li neatendite trafis min per ŝtono kaj krakis mian kranion, sed mi ne kredis, ke li sukcesus mortigi min. Mi subite rimarkis, ke mi estis esperema homo, afero pri kiu mi ne estis konscia kiam mi estis vivanta en la ombroj inter mia laborejo kaj hejmo. Mi teniĝis pasie al vivo kun miaj ungoj, miaj fingroj kaj miaj dentoj, kiujn mi sinkis en lian haŭton. Mi ne ĝenos vin kun la doloraj detaloj de la postaj batoj mi ricevis.

Kiam mi malĝoje komprenis ke mi mortos, nekredebla sento de malpezigo plenigis min. Mi sentis tiun malpezigon dum la momento de mia foriro; sed mia alveno al ĉi tiu flanko estis trankviliga, kiel oni vidas sin en sonĝo dum en dormo. La neĝo kaj koto kovritaj ŝuoj de mia murdisto estis la lastaj aferoj mi rimarkis. Mi fermis la okulojn, kvazaŭ mi tuj endormiĝus, kaj mi milde transiris.

Mia nuna plendo ne estas ke miaj dentoj falis kiel nuksoj en mian sangoplenan buŝon, aŭ eĉ ne ke mia vizaĝo estas dispremita preter rekono, aŭ nek ke mi estas forlasita en la profundo de puto – ĝi estas, ke ĉiuj ankoraŭ supozas, ke mi estas vivanta. Mia maltrankvila animo estas senespera pro ke mia familio kaj miaj intimuloj, kiuj, jes, pensas pri mi ofte, imagas ke mi okupiĝas kun bagatelaj interrilatoj ie en Istanbulo, aŭ eĉ ke mi postkuras alian virinon. Sufiĉe! Trovu mian korpon sen prokrasto, preĝu por mi kaj enterigu min. Sed pli gravas, ke vi trovu mian murdiston! Ĉar eĉ se vi entombigos min en la plej grandiozan de la tomboj, dum ĉi tiu mizerulo restas libera, mi atendante tion, tordiĝos en maltrankviliĝo en mia tombo kaj infektos vin ĉiujn kun senkredemo. Trovu tiun bastardon kiu estas mia murdisto kaj mi rakontos al vi detale kaj precize kion mi vidas en la Posta vivo! Sed post ke vi lin kaptos, vi devos turmenti lin per malrapida premo de krampoj, kiu rompos ok aŭ dek el liaj ostoj, prefere liajn ripojn, kaj poste elpiku, unu post la alia, liajn naŭzajn harojn el lia kapo sed por tio trapiku unue lian kaphaŭton per unu el tiuj pikiloj faritaj ĉefe por torturado, kaj faru lin krii laŭde.

Kiu estas tiu murdisto al kiu mi estas tiel kolera? Kial li mortigis min en tia neatendita maniero? Estu scivolema kaj memoru tiujn punktojn. Vi pensas, ke la mondo estas plena je sengrandiozaj kaj senvaloraj krimuloj, ĉu ne? Eble vi diras ĉu tiu, ĉu ĉi tiu, kia la diferenco? Tiukaze lasu min avertu vin: Mia morto kaŝas ian teruran konspiron kontraŭ nia religio, niaj tradicioj kaj la vojo ni vidas la mondon. Malfermu la okulojn kaj malkovru kial la malamikoj de Islamo, de la vivo vi vivas kaj kredas, mortigis min kaj kial unu tagon ili povos mortigi vin. Ĉio kiun antaŭvidis la granda predikisto Nusret Hoĝa el Erzurum urbo, kiujn mi iam larmoplene aŭskultis de li, nun unu post la alia realiĝas. Mi dirus, ke se la situacio en kiu ni nun estas, estis priskribita en libro, eĉ la plej sperta de miniaturistoj neniam havus esperon ilustri ĝin. Kiel la Korano – bonvolu ne miskomprenu min – la ŝanceliĝanta potenco de tiu libro, ŝprucas ankaŭ de ĝia neebleco esti ornamita. Mi dubas, ke vi plene komprenas tion.

Rigardu, kiam mi estis metilernanto, ankaŭ mi timis kaj pro tio ignoris la voĉojn kiuj venis el la profundo kaj de la alia flanko. Mi ĉiam ŝercadis kaj mokadis pri tiaj aferoj. Sed mia fino estis la profundo de ĉi tiu bedaŭrinda puto! Ĝi povus okazi ankaŭ al vi; estu singarda. Nun, mi havas nenion plu por fari, krom esperi por mia kompleta korpa malkomponado, por ke oni trovu min per tiu odoraĉo. Mi havas nenion por fari, krom esperi kaj imagi la torturojn, kiujn iu bonvola homo farus al tiu besteca murdisto de post lia kapto.


Orhan Pamuk
Orhan Pamuk estas turka romanverkisto. Li naskiĝis la 7-an de junio 1952 en Istanbulo. La 12-an de oktobro 2006 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo. Pamuk estas intime asociita kun postmoderna literaturo. Lia populareco en Turkio mem iom suferis dum 2005 pro jura akuzo kontraŭ li sed lia mondskala legantaro daŭre kreskis. Liaj verkoj estas tradukitaj en pli ol 40 lingvojn, tamen ĝis nun nek unu akireblas en Esperanto.

Tradukis : Vasil Kadifeli
Tradukita el la angla kaj turka versioj. Ĉi tiu estas la unua ĉapitro de unu el la plej famaj libroj de Pamuk.

Advertisements

One response

  1. […] Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ […]

    Like

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: