BU DA ÖYLE BİR AŞK | JEN IA AMO |
Sırtımda çıplak Islak nefesin Bi gidip bi geliyor Biz senlen yatmıyoruz ki |
Sur mia dorso nude Via malseka spiro Venadas kaj iradas Sed mi kune kun vi ne dormas |
BİLİNMEDİK BİR HÜZÜN | NEKONATA MALĜOJO |
Bilinmedik bir hüzün var içimde, bir gariplik. Anladım ki, ya ben fazlayım bu şehirde ya da biri eksik. |
Nekonata malĝojo estas interne de mi ia strangaĵo. Mi komprenis, ke aŭ mi estas superflua en ĉi tiu urbo aŭ iu alia mankas. |
GİDİYORUM BEN | MI FORIRAS |
Gidiyorum ben boşçakallar, sıçmışım ortalık yerinize. Kıçımın fosforuyla aydınlanın siz artık. |
Mi foriras vi fi-ŝakaloj, mi fekas en la mezo inter vi. Per la fosforo de mia pugo ekde nun lumiĝu vi. |
Can Yücel (Istanbulo 21/8/1926 – Datça 12/8/1999) estis turka poeto konata pro lia uzo de neformala lingvo. Li estis la filo de iama konata ministro de Edukado, Hasan Ali Yücel, kaj la nepo de Otomana ŝipkapitano kiu pereis kun la fregato Ertuğrul proksime al Japanio. Li studis la latinan kaj la antikvan grekan en Ankara Uiversitato kaj Cambridge Universitato. Li poste laboris kiel tradukisto ĉe pluraj ambasadejoj kaj en la turka lingvo sekcio de BBC en Londono. Post lia reveno al Turkujo en 1958, li mallonge laboris kiel turisma gvidisto en Bodrum kaj Marmaris urbetoj, kaj poste ekloĝis en Istanbulo, kie li laboris kiel sendependa tradukisto kaj komencis skribi poezion. En liaj lastaj jaroj, li ekloĝis en la fora duoninsula urbeto Datça en la sudokcidenta parto de Turkujo kie li mortis pro kancero de gorĝo. Lia tombo estas en Datça kaj multe vizitata. Li estis konata por la uzado de slanga kaj vulgara lingvo en siaj poemoj. Tamen, liaj kritikistoj konsentis ke lia lerteco uzante vortojn en simpla kaj komprenebla formo meritas laŭdon kaj aprezon. La ĉefaj temoj kaj inspir-fontoj en liaj poemoj estas naturo, popolo, eventoj, konceptoj, ekstazoj, perceptoj kaj emocioj. Yücel ankaŭ tradukis la verkojn de Ŝekspiro, Lorca kaj Brecht en turka lingvo kaj lia kreiva bildigo de ĉi tiuj tradukaĵoj estas klasika.
Tradukis: Vasil Kadifeli
[…] nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de […]
ŜatiŜati