“İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” (1)

Oni prenis mia foton en la fundo de la muro
Konatiĝu kun mi sur la blanka papero

1-a ĉapitro

InceMemed 2La baskoj de Taŭruso montaro komencas jam ekde la Mediteranea maro. Post la punkto, kie la blankaj ŝaumoj de la maro batadas la marbordon, ili malrapide altiĝadas. Sur la Mediteraneo ĉiam ŝvebas blankaj nuboj libere kaj pilkoforme. La ebenaj marbordoj estas kvazaŭ de polurita argila grundo. Argila grundo similas al viando. Tiuj marbordoj odoras maro kaj salo al la interno dum distanco de horoj. Salo estas akra. Post la ebenaj, argilaj, plugitaj teroj komenciĝas la tordoj de Çukurova 2. Ĉi tiu areo, kovrita per oftaj arbustoj, kanoj, beroj, kaj sovaĝaj vitoj, interplektitaj kun fagmitoj, formas senliman vastecon de malhela verda koloro en tiu terpeco. Ĝi estas pli sovaĝa, kaj pli malluma ol grandega arbaro!

Iom pli interne, se vi trapasas, en unu flanko Anavarza-n 3 kaj en la alia Osmaniye-n 4 kaj vi atingos İslahiye-n 5, oni troviĝas apud vastaj marĉoj. La marĉoj somere boladas per bobeloj. Ili estas malpuraj kaj abomenindaj. Oni ne povas alproksimiĝi ilin pro la malbonodoro. La malputrantaj kanoj, herboj, arboj, fagmitoj odoras kiel putrita grundo. Sed vintre ili estas plena je brilantaj, trankvilaj, vitrecaj akvoj. Somere pro la herboj kaj kanoj la surfaco de la akvo ne videblas sed vintre la loko malfermiĝas kiel littuko. Post la marĉoj denove oni atingas plugitajn kampojn. La grundo estas oleeca kaj brila. La grundo pretas produkti kvindekojn po unu semo. Ĝi estas varma kaj mola.

Jam kiam oni trapasas la postajn montetojn InceMemed 3kiuj estas kovritaj per peze odorantaj mirtoj, ekstaras rokoj. La homo subite ektimas. Kune kun la rokoj komencas ankaŭ la pinarboj. La kristale brilanta maĉgumo de la pinarboj gutas kaj enfiltriĝas en la grundo. Post la unuaj pinoarboj denove ekaperas vastaj plataj terpecoj. Tiuj plataĵoj estas grizaj terpecoj. Neproduktivaj kaj malfekundaj… De tie la neĝkovritaj pintoj de la Taŭrusoj aperas kvazaŭ tuŝeblaj etendante la manon.

Dikenlidüzü 6 estas unu el tiuj plataj lokoj kie staras kvin vilaĝoj. La homoj de ĉiuj, tiuj vilaĝoj ne posedas teron. La tuta tero apartenas al Abdi agao 7. Dikenlidüzü estas ekster ĉi tiu mondo, mondo kun tute malsimilaj propraj leĝoj kaj moroj. Preskaŭ neniu homo kiu vivas en Dikenlidüzü konas iun alian lokon krom sia vilaĝo. Ili apenaŭ eliras ĉi tiun plataĵon. Kaj neniu homo ekster Dikenlidüzü konas ĉi tiujn vilaĝojn, iliajn homojn, kaj iliajn kutimojn. Eĉ la impostkolektisto vizitas tiun lokon unu foje en du aŭ tri jaroj. Eĉ li ne vizitas la vilaĝanojn, nur Abdi agaon kaj poste foriras.

Değirmenoluk 8 vilaĝo estas la plej granda vilaĝo en Dikenlidüzü. Abdi agao loĝas en tiu vilaĝo. La vilaĝo sidiĝas en la orienta parto de la plataĵo, en la fundo de la klifoj. La rokoj havas purpuran koloron kaj sur ili estas laktoblankaj, verdecaj kaj arĝentaj buntaj makuloj. En ilia supraĵo majeste staras dum multaj jaroj granda platanarbo, kies branĉoj kliniĝas sur la tero pro maljuneco. Oni alproksimiĝas ĝis cent metrojn al la platanarbo, poste ĝis kvindek metrojn sed eĉ la eta krakado ne aŭdiĝas en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉiun flankon regas profunda silento. La silento ektimas la homon. Oni alproksimiĝas ĝis dudek kvin metrojn sed denove la samo… eĉ en dek metra distanco la sama silento regas ĉie. Sed kiam vi atingas la arbon kaj vi turniĝas vin en la direkto de la roko, la afero ŝanĝiĝas. Subite eksplodas bruo. La homo miregas… Unue la bruo estas tiel alta, ke ĝi surdiĝas la homon, sed poste ĝi paŝo post paŝo malaltiĝas.

La bruo venas el la “okulo” de la Değirmenoluk akvo. Ĝi ja ne estas okulo, sed la homoj tiel nomas la akvofonton. Ili tiel konas ĝin. En la fundo de roko la akvo bolas ŝpruĉante ŝaŭmojn. Se vi ĵetus lignopecon sur ĝi, dum unu tago, dum du tagoj, eĉ dum unu semajno ĝi povas resti tie ludante sur la bolanta akvo. Ĝi turniĝadas sur la akvo. Kelkaj homoj asertas ke la bolanta akvo, sur ĝi eĉ ŝtonon povas ludi kaj ne lasus ĝin sinki. Sed la vera okulo de la akvo ne estas ĉi tiu. Ĝi estas fore, kaj la akvo trapasente inter pinarboj, kaj ŝarĝita per la odoro de mentoj kaj origanoj, elvenas el la fora Akçadağ monto. Ĉi tie la akvo iras suben de la roko, kaj ĝi ekaperas el ĝia alia flanko bolante, ŝaŭmante, kaj freneze muĝante.

De ĉi tie ĝis Akçadağ la Taŭrosoj estas tiel rokecaj, tiel krutaj, ke nenie vidiĝas terpeco taŭga por eĉ unu dometo. Nur la grandaj pinarboj kaj karpenarboj el inter la rokoj etendiĝas al la ĉielo. En ĉi tiuj krutaj rokoj preskaŭ neniu besto vivas. Sed kelkfoje, tamen tre malofte, kaj dum vesperiĝo, sur la akra pinto de iu kruta roko ekvidiĝas granda cervo, kun siaj hokformaj grandaj kornoj kuŝantaj sur sia dorso, kaj kiu streĉante siajn krurojn rigardadas la eternecon.


1 “İnce Memed” (inĝe memed) aŭ “Maldika Memed” estas la heroo de la samnoma unua libro el la posta trilogio kiun verkis Yaşar Kemal.
2 “Çukurova” (ĉukurova) signifas “Fosita ebenaĵo” ĝi estas parte marĉa ebenaĵo en Adana provinco.
3 “Anavarza” loko kaj urbetp kun romia kaj bizanca kastelo en Adana provinco. 
4 “Osmaniye” (osmanije) urbeto en Adana provinco. 
5 “İslahiye” (islahije) urbeto en Adana provinco.
6 “Dikenlidüzü” (dikenliduzu) signifas “Dorna-plataĵo”.
7 “agao” estas Osmana oficiro aŭ ŝtatoficisto kaj ankaŭ feŭda patrono kiu posedas la landon en multaj partoj de la sudorienta Turkujo.
8 “Değirmenoluk” (dejirmenoluk)

 

InceMemed 1Yaşar Kemal estas la plumnomo de Kemal Sadık Gökçeli. Li naskiĝis la 6-an de oktobro 1923 en vilaĝo Gökçedam, dum en Otomana Imperio, kaj mortis la 28-an de februaro 2015 en Istambulo). Lİ estis turka-kurda prozisto, poeto kaj defendanto de homrajtoj. Plurfoje li estis nomumita al literatura Nobel-premio. Li estis aktivulo favore al la kreo de sendependa Kurdistano. Oni konsideras lin unu el la plej gravaj nuntempaj turkaj verkistoj. Lia romano “İnce Memed” estis tradukita en pli ol 40 lingvojn.

Tradukis: Vasil Kadifeli

Advertisements

One response

  1. […] de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. […]

    Like

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: