Ahmet Muhip Dıranas (1909-1980) studis en la fakultato pri juĝo en la universitato de Ankara kaj poste en la fakultato pri filozofio en la universitato de Istanbulo. Li oficis en multaj kaj diversaj publikaj institucioj, li laboris kiel ĵurnalisto, bibliotekisto kaj ankaŭ politikisto. Li atingis superajn postenojn en Anadolu Novaĵagentejo, en la Ŝtata Teatro Institucio, kaj en İş-Banko.
Li tre sukcese aplikis la silaban mezuron en siaj poemoj kaj en lia poezio oni vidas klare la efekton de Baudelaire, Verlaine kaj Rimbaud. Oni povas taksi lin kiel unu el la poetoj de la fina generacio, kiu reprezentis la silaban mezuron. En sia poezio li multe atentis pri harmonio kaj sono. En kelkaj poemoj sono estas en la unu plano, sed en aliaj li provis ne malhelpi la sencon per la sono kaj nek la sonon per la senco. Kvankam li verkis poemojn en strikta silaba mezuro, ŝanĝante la sinkopon kaj akcenton en la versoj li atingis sian propran poezi-esprimon. Li ne verkis multe kaj malofte publikigis poezi-librojn sed lia efekto estis longdaŭra al tiuj kiuj sekvis lin.
Siajn poemojn, kiuj esprimas amon, naturon, morton, memorojn ktp, li verkis per ne malprofunda esprimo kaj ili inspiras pensadon al la leganto. Lia simpla poemo “Fratino Fahrije” estas unu el la plej konataj kaj amataj poemoj de la moderna turka poezio.
Tradukis Vasil Kadifeli
DARAĞACI | PENDUMILO |
Ve günlerden bir gün, bir sabah erken Kuşluk vaktinde, bülbüller öterken Kentin meydanında bir darağacı. Sallanıyor boşlukta bir yabancı. Geçiyor sabahın yolu alnından Ve yalın ayakları bir gecede… (Yeni yollarını mı düşünmede Bu ayaklar? .. son durağına kadar Ne uysal yürümüştür bu ayaklar!) Esintili alanda üç beş adam; |
Kaj en iu tago, en frua mateno, La najtingaloj pepante dum krepusko, En la urba centra placo, pendumilo. Svingiĝas en aero iu fremdulo Matena vojo kuras tra lia frunto Liaj nudaj piedoj en unu nokto… (Ĉu tiuj piedoj pensas pri iliaj Novaj vojoj? .. Kiel obeeme ili Piediris ĝis siaj fina haltejo!) Tri aŭ kvin viroj en la aera placo; |
SERENAD | SERENADO |
Yeşil pencerenden bir gül at bana Işıklarla dolsun kalbimin içi. Geldim işte mevsim gibi kapına, Gözlerimde bulut, saçlarımda çiğ. Açılan bir gülsün sen yaprak yaprak Şeffaf damlalarla titreyen ağır |
Ĵetu rozon el via verda fenestro Por ke mia koro pleniĝu je lumo. Jen mi en via pordo kiel sezono, Kun nubaj okuloj , kaj rosa hararo. Vi rozo, malfermiĝas viaj petaloj Sub la peza rozburĝono kiu tremas |
FAHRİYE ABLA | FRATINO FAHRIJE |
Hava keskin bir kömür kokusuyla dolar Kapanırdı daha gün batmadan kapılar Bu afyon ruhu gibi baygın mahalleden Hayalimde tek çizgi bir sen kalmışsın sen! Hülyasındaki geniş aydınlığa gülen Gözlerin , dişlerin ve akpak gerdanınla Ne güzel komşumuzdun sen fahriye abla. Eviniz kutu gibi küçücük bir evdi |
La aero pleniĝis je akra odoro de karbo La pordoj ĉiutage fermiĝis antaŭ sunsubiro El ĉi-kvartalo, odoranta senkonscian opion Sole la linio de vi restis en mia imago! Ridetanta al plena taglumo de sia revo Viaj okuloj, viaj dentoj, via blanka subvango Kiel bela najbarino vi estis fratino Fahrije. Via domo estis eta kiel malgranda skatolo |
Sceno el la filmo “Fratino Fahrije”
[…] Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj […]
ŜatoŜato