Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj

MCAMelih Cevdet Anday naskiĝis en Istanbulo en 1915. Li estis amiko de Oktay Rifat kaj Orhan Veli en siaj lernejaj jaroj. Post la lernejo li komencis studi en Ankara en la fako de juĝo sed li ne finstudis ĉar li jam estis laboranta. En 1938 li iris al Belgujo por studi sociologion, sed du jarojn poste li revenis hejmen pro la alveno de la Dua Mondmilito. En Ankara li laboris en la ministrejo de edukado, en bibilioteko, kaj kiel ĵurnalisto. Li poste translokiĝis al Istanbulo kie li verkis artikolojn en diversaj ĵurnaloj kaj administris artajn paĝojn, li plue verkis eseojn kaj poemojn.

En 1954 li komencis labori en la Istanbula Urba Konservatorio en la fako de Teatro kaj en 1977 li retiriĝis de tie kiam li estis insturisto de fonetiko kaj prononcado kaj mitologio. Li estis membro de la Turka Ŝtata Radio (TRT) estraro inter la jaroj 1964-1969. En 1979 li fariĝis kultura konsilanto de la turka ŝtato kaj iris labori en UNESKO en Parizo

Lia unua poemo “Ukde” (zorgo) estis publikigita en la iama fama revuo “Varlık” (ĉeesto) en 1936. En siaj fruaj poemoj li adoptis la formon kaj la temojn de la tiel nomataj “silabistoj”. Lia arigo de objektoj kun granda sentiveco kaj mistiko en tiuj poemoj kaj la kvazaŭ-infana rigardo de ili en la ĉirkaŭo havis apartan econ: kvankam ili estis verkitaj kun rimo ili ne estis dependaj al rimo.

Li kun Orhan Veli Kanık kaj Oktay Rıfat formis la “Garip” (stranga) movadon. Oni vidas kiel la infana kunfuziĝo en iliaj poemoj transformiĝis al konscienco. Oni klare vidas ke ili provis rompi la rimon kaj mezuron. Kvankam ne bone rimarkinde oni sentas la influon de dadaismo 1 en liaj poemoj de tiu periodo. En la komenco li sekvis la saman linion kun Orhan kaj Oktay sed poste li disiĝis el ili pro la “sentoj” en sia poezio.

Li sekve lia poezio evoluiĝis laŭ kun sentoj kaj pensoj, kaj la pensojn li eĉ mem komencis prepari. En liaj libroj “Telgrafhane” (telegrafejo) kaj “Yan Yana” (unu apud la alia) oni vidas ke li komencis defendi sociajn kaj homajn rajtojn kun kverelema mieno. Lia libro ”Yan Yana”, kiu estis eldonita en la jaro 1959, estis malaprobita en la jaro 1964 pro politikaj kialoj kaj kolektita, sed poste ĝi estis pekliberigita.

Kavnkam li opoziciis lirikismon 2 ĉar li rigardis ĝin kiel la “enfluo” de sociaj malfacilaĵoj, li ne detenis sin uzi ĝin en sia poezio.

Post 1960 oni vidas ke en lia poezio videblas elementoj de mitologio.  En 1963 lia libro “Odiseo kun ligitaj manoj” estas la unua grava rezulto de tiu periodo. Li provis establi metaforon inter la historiaj kaj nunaj kondiĉoj en kiuj ni vivis kaj la antikva greka kulturo en Anatolio.

Post 1975 oni vidas, ke en siaj verkoj li emas al novaj demandoj kaj serĉoj, kaj samtempe oni aŭdas la voĉon de iu filozofo kaj popol-saĝulo. En sia aventuro pri mitologio li komencis ankaŭ aldoni elementojn de orientaj kulturoj. Tiun evoluadon oni ankaŭ vidas en liaj eseoj kaj romanoj.

Li mortis en 28 novembro 2002 en sia aĝo 87 pro spiradaj kaj renaj problemoj. Li estis entombigita en Büyükada insulo en Istanbulo.

Sekvas tradukita parto de lia libro “Odiseo kun ligitaj manoj”.

1 dadaism/o ☆♧ Movado (en Eŭropo, 1916— 1924), kiu celis likvidi ĉian intelektan tradicion kaj forigi ĉian rilaton inter la penso kaj la esprimo.

2 lirikismo
    1 ♧ La lirika ĝenro, celanta komuniki per bildoj kaj ritmo la intimaĵojn de la koro.
2 (f) Pasia, poezia maniero de sentado: burĝo tute senigita je lirikismo.

 

KOLLARI BAĞLI ODYSSEUS
— DÖRDÜNCÜ BÖLÜM —
ODISEO KUN LIGITAJ MANOJ
— KVARA PARTO —
1.

Kara gemi Okeanos ırmağının
Akıntısından kurtulup tanrısal
Denizde Ayaye adasına varınca
Onu kumsala çektik ve uykuya
Dalarak tanrısal şafağı bekledik.
Sabah sisi içinde doğan
Gül parmaklı şafak
Elpenor’ un yüzüstü yatan ölüsünü
Bulmuştu ilk önce kıyıda.
Martı leşleri ve deniz kabukları arasına
Törenle gömdük onu kederli
Gönülle ve yanık yüzlü şaraptan
İçerek dinledik Kirke’yi.

1.
La nigra ŝipo liberiĝinta
de la akvofluo de la rivero Oceano
alvenis al Ajaje insulo en la dia Maro.
Tiam ni elakvigis ĝin sur la strando
kaj endormiĝis atendante la dian vesperiĝon.
La krepusko kun rozaj fingroj,
kiu naskiĝis en la matena nebulo,
unue trovis la mortinton Elprenor
kuŝanta vizaĝalteren sur la strando.
Ni lin kun ceremonio malgaje entombigis
inter la mortintaj mevoj kaj mar-ŝeloj.
Poste ni kore aŭskultis Kierke
trinkante la brulvizaĝan vinon.
2.

Tanrıçaların en tanrısalı
Güzel belikli Kirke eyitti :
“Sen Odysseus iki ölümlüsün
Hades’i gördün daha yaşarken
Güneş doğmayan neşesiz ülkeyi
Günlerce karanlıkta kaldın
Çünkü İthaca yaşatıyordu seni
Tanrısal denizde ordan oraya
Bin yıldır aradığın ada…
Konağının sarsılmaz temeli
İkarios kızı Penelopeia
Ve erdemli dölün Telemakhos
Bütün ülkün ve sevgin olan İthaca.”

2.

La plej dia el la diinoj
bela Kirke kun siaj harplektaĵoj diris:
“Vi Odiseo estas dumorta.
Vi vidis Hadeson dum vi estis vivante,
la landon kie suno ne naskiĝas,
kaj restis dum multaj tago tie.
Itako estis viviganta vin.
La insulo kiun vi traserĉis dum mil jaroj
en la Dia maro, el unu flanko al la alia…
La senŝanĉeliganta fundamento de via domego
Penelopo, la filino de Ikario,
kaj via virta devenanto Telemaĥo
kaj Itako kiu estas via tuta amo kaj idealo.”

3.

İyi dinle söyleyeceklerimi
Her şeyi olduğu gibi anlatacağım sana
Ki yeni uğursuzluklar yüzünden
Denizler ortasında kalma bir daha.
Önce Sirenlere rast geleceksiniz
Koruyun onlardan kendinizi
Yabansı ezgilerle büyüleneceksin
Ordan çarçabuk uzaklaşmalı ki
Büsbütün yok olmasın İthaca.
Sirenleri aştıktan sonra kürekçilerin
İki yol çıkacak karşına birden
Acaba bunlardan hangisi?
Artık onu orda sen bileceksin!”

3.

“Bone aŭskultu miajn dirojn.
Mi ĉion ekzakte rakontos al vi
por ke vi ne restu en la mezo de la maroj
ankoraŭfoje pro la malbon-aŭguraĵoj.
Vi unue renkontos la Sirenojn.
Protektu vin de ili
ĉar vi ensorĉiĝos de iliaj sovaĝaj melodioj.
Vi devas tuj foriri de tie
por ke Itako ne entute malaperu.
Post ke viaj padelistoj preteriros la Sirenojn
subite du vojojn vi renkontos.
Sed kiu el ili estos la ĝusta vojo?
Tion vi mem decidos tie!”

4.

Oysa İthaca’yı hiç görmemiştim
Penelopeia yoktu, Telemakhos da,
Ama İthaca kafamda onlardan kurulu idi.
Tanrıçaların en tanrısalı
Kirke’nin bile söyleyemediği
Bu yolu bulup geçeceğim;
Ama ne denli güç olursa olsun
Bilerek varmak istiyorum şimdi
Sirenlerin ezgilerini dinleyeceğim
Dedim ve büyük bir mum peteğini
Tunç hançer ucu ile ezdim çabucak
Tıkadım kürekçilerin kulaklarını bir bir
Orta direğe bağlattım kendimi.

4.

Sed mi Itakon neniam vidis.
Penelopo ne ekzistis, nek Telemako.
Sed Itako estis establita en mia cerbo per ili.
Tiun vojon, kiun eĉ Kirke,
la plej dia el la diinoj ne scias,
mi trovos kaj trapasos.
Sed kiom ajn malfaĉila estos,
mi sciante volas alveni kaj
aŭskulti la melodiojn de Sirenojn.
Mi diris kaj grandan vakson de mielĉelaro
per la pinto de bronza ponardo mi tuj premis kaj per ĝi
mi unu post la alia blokis la orelojn de miaj remantoj
kaj poste ŝnurigis min en la meza masto.

5.

Kürekçilerim hasatsız denizi
Köpürttüler kürekleriyle,
Tez yürüyüşlü gemi gün batarken
Ulaştı Sirenlerin adasına,
Yüreğim kopacak gibiydi
Kanatlanıp uçacak gibiydi, ama
Sirenlerin izi bile yoktu ortada.
Yalnız bir ezgi, ta derinden
Ta içerimden gelen bir ezgi
Başladı yavaş yavaş yükselmeye;
O yabansı, o büyülü türküleri ben
Söylüyordum sağır gemicilere
Yalnız ben duyuyordum Sirenleri.
Kirke, bilge tanrıça, selam sana!
Sağ salim geçtim kendimi.

5.

Miaj padelistoj la senrikoltatan maron
ŝaumigis per siaj padeloj
kaj la rapida iranta ŝipo vesperiĝante
atingis la insulon de Sirenoj.
Mia koro rompiĝus kaj
ŝajnis kiel ĝi ekflugus, sed
ankoraŭ ne estis spuroj de Sirenoj.
Nur ia melodio el la profundo,
melodio venanta el la mezo de mia korpo,
komencis kaj paŝo post paŝo laŭtis.
Tiujn sovaĝajn, tiujn sorĉantajn kantojn
mi estis kantanta al miaj surdaj maristoj.
Nur mi estis aŭdanta la Sirenojn.
Kirke, saĝa diino, saluton al vi!
Mi senvunde preterpasis min.

tradukis – Vasil Kadifeli

Advertisements

One response

  1. […] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj […]

    Ŝato

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: