Melih Cevdet Anday naskiĝis en Istanbulo en 1915. Li estis amiko de Oktay Rifat kaj Orhan Veli en siaj lernejaj jaroj. Post la lernejo li komencis studi en Ankara en la fako de juĝo sed li ne finstudis ĉar li jam estis laboranta. En 1938 li iris al Belgujo por studi sociologion, sed du jarojn poste li revenis hejmen pro la alveno de la Dua Mondmilito. En Ankara li laboris en la ministrejo de edukado, en bibilioteko, kaj kiel ĵurnalisto. Li poste translokiĝis al Istanbulo kie li verkis artikolojn en diversaj ĵurnaloj kaj administris artajn paĝojn, li plue verkis eseojn kaj poemojn.
En 1954 li komencis labori en la Istanbula Urba Konservatorio en la fako de Teatro kaj en 1977 li retiriĝis de tie kiam li estis insturisto de fonetiko kaj prononcado kaj mitologio. Li estis membro de la Turka Ŝtata Radio (TRT) estraro inter la jaroj 1964-1969. En 1979 li fariĝis kultura konsilanto de la turka ŝtato kaj iris labori en UNESKO en Parizo
Lia unua poemo “Ukde” (zorgo) estis publikigita en la iama fama revuo “Varlık” (ĉeesto) en 1936. En siaj fruaj poemoj li adoptis la formon kaj la temojn de la tiel nomataj “silabistoj”. Lia arigo de objektoj kun granda sentiveco kaj mistiko en tiuj poemoj kaj la kvazaŭ-infana rigardo de ili en la ĉirkaŭo havis apartan econ: kvankam ili estis verkitaj kun rimo ili ne estis dependaj al rimo.
Li kun Orhan Veli Kanık kaj Oktay Rıfat formis la “Garip” (stranga) movadon. Oni vidas kiel la infana kunfuziĝo en iliaj poemoj transformiĝis al konscienco. Oni klare vidas ke ili provis rompi la rimon kaj mezuron. Kvankam ne bone rimarkinde oni sentas la influon de dadaismo 1 en liaj poemoj de tiu periodo. En la komenco li sekvis la saman linion kun Orhan kaj Oktay sed poste li disiĝis el ili pro la “sentoj” en sia poezio.
Li sekve lia poezio evoluiĝis laŭ kun sentoj kaj pensoj, kaj la pensojn li eĉ mem komencis prepari. En liaj libroj “Telgrafhane” (telegrafejo) kaj “Yan Yana” (unu apud la alia) oni vidas ke li komencis defendi sociajn kaj homajn rajtojn kun kverelema mieno. Lia libro ”Yan Yana”, kiu estis eldonita en la jaro 1959, estis malaprobita en la jaro 1964 pro politikaj kialoj kaj kolektita, sed poste ĝi estis pekliberigita.
Kavnkam li opoziciis lirikismon 2 ĉar li rigardis ĝin kiel la “enfluo” de sociaj malfacilaĵoj, li ne detenis sin uzi ĝin en sia poezio.
Post 1960 oni vidas ke en lia poezio videblas elementoj de mitologio. En 1963 lia libro “Odiseo kun ligitaj manoj” estas la unua grava rezulto de tiu periodo. Li provis establi metaforon inter la historiaj kaj nunaj kondiĉoj en kiuj ni vivis kaj la antikva greka kulturo en Anatolio.
Post 1975 oni vidas, ke en siaj verkoj li emas al novaj demandoj kaj serĉoj, kaj samtempe oni aŭdas la voĉon de iu filozofo kaj popol-saĝulo. En sia aventuro pri mitologio li komencis ankaŭ aldoni elementojn de orientaj kulturoj. Tiun evoluadon oni ankaŭ vidas en liaj eseoj kaj romanoj.
Li mortis en 28 novembro 2002 en sia aĝo 87 pro spiradaj kaj renaj problemoj. Li estis entombigita en Büyükada insulo en Istanbulo.
Sekvas tradukita parto de lia libro “Odiseo kun ligitaj manoj”.
1 dadaism/o ☆♧ Movado (en Eŭropo, 1916— 1924), kiu celis likvidi ĉian intelektan tradicion kaj forigi ĉian rilaton inter la penso kaj la esprimo.
2 lirikismo
1 ♧ La lirika ĝenro, celanta komuniki per bildoj kaj ritmo la intimaĵojn de la koro.
2 (f) Pasia, poezia maniero de sentado: burĝo tute senigita je lirikismo.
KOLLARI BAĞLI ODYSSEUS — DÖRDÜNCÜ BÖLÜM — |
ODISEO KUN LIGITAJ MANOJ — KVARA PARTO — |
1.
Kara gemi Okeanos ırmağının |
1. La nigra ŝipo liberiĝinta de la akvofluo de la rivero Oceano alvenis al Ajaje insulo en la dia Maro. Tiam ni elakvigis ĝin sur la strando kaj endormiĝis atendante la dian vesperiĝon. La krepusko kun rozaj fingroj, kiu naskiĝis en la matena nebulo, unue trovis la mortinton Elprenor kuŝanta vizaĝalteren sur la strando. Ni lin kun ceremonio malgaje entombigis inter la mortintaj mevoj kaj mar-ŝeloj. Poste ni kore aŭskultis Kierke trinkante la brulvizaĝan vinon. |
2.
Tanrıçaların en tanrısalı |
2.
La plej dia el la diinoj |
3.
İyi dinle söyleyeceklerimi |
3.
“Bone aŭskultu miajn dirojn. |
4.
Oysa İthaca’yı hiç görmemiştim |
4.
Sed mi Itakon neniam vidis. |
5.
Kürekçilerim hasatsız denizi |
5.
Miaj padelistoj la senrikoltatan maron |
tradukis – Vasil Kadifeli
[…] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer 2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj […]
ŜatiŜati
[…] aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal), Ahmet Hamdi Tanpinar and Melih Cevdet (rigardu Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj ) renkontiĝis unu kun la alia en la domo de Abidin Dino. La familio Dino estis ĉiam preta helpi […]
ŜatiŜati