Cahit Sıtkı Tarancı kaj la rakonto de lia poemo “Eku Abbas, la tempo venis”

Cahit Sitki 2En Turkujo eble estas neniu, kiu ne konas la poeton Cahit Sıtkı Tarancı, kiu verkis la faman poemon “Aĝo tridek kvin! Duono de la vojo” tamen kiu li perdis sian vivon en la aĝo kvardek ses. La poemo estis komponita kaj kantita de multaj kantistoj.

Yaş otuz beş! yolun yarısı eder.
Dante gibi ortasındayız ömrün.
Delikanlı çağımızdaki cevher,
Yalvarmak, yakarmak nafile bugün,
Gözünün yaşına bakmadan gider.

Şakaklarıma kar mı yağdı ne var?
Benim mi Allahım bu çizgili yüz?
Ya gözler altındaki mor halkalar?
Neden böyle düşman görünürsünüz,
Yıllar yılı dost bildiğim aynalar?

Zamanla nasıl değişiyor insan!
Hangi resmime baksam ben değilim.
Nerde o günler, o şevk, o heyecan?
Bu güler yüzlü adam ben değilim;
Yalandır kaygısız olduğum yalan.

Hayal meyal şeylerden ilk aşkımız;
Hatırası bile yabancı gelir.
Hayata beraber başladığımız,
Dostlarla da yollar ayrıldı bir bir;
Gittikçe artıyor yalnızlığımız.

Gökyüzünün başka rengi de varmış!
Geç farkettim taşın sert olduğunu.
Su insanı boğar, ateş yakarmış!
Her doğan günün bir dert olduğunu,
İnsan bu yaşa gelince anlarmış.

Ayva sarı nar kırmızı sonbahar!
Her yıl biraz daha benimsediğim.
Ne dönüp duruyor havada kuşlar?
Nerden çıktı bu cenaze? ölen kim?
Bu kaçıncı bahçe gördüm tarumar?

Neylersin ölüm herkesin başında.
Uyudun uyanamadın olacak.
Kimbilir nerde, nasıl, kaç yaşında?
Bir namazlık saltanatın olacak,
Taht misali o musalla taşında.

Aĝo tridek kvin! Duono de la vojo.
Ni estas en la mezo de nia vivo kiel Dante.
La minaĵoj en ni dum nia maljuneco,
Forlasas nin hodiaŭ senkompate,
Vane estas la priploro kaj almozpeto.

Ĉu estas neĝo en miaj temploj?
Ho Dio, ĉu ĉi tiu vizaĝo estas la mia?
Kaj kio pri la purpuraj cikloj sub la okuloj?
Kial vi tiel malamike aspektas spegulo mia?
Mi vin traktis kiel amiko dum tiom da jaroj.

Kiel la homo ŝanĝiĝas dum tempo!
Al kiu ajn foto mi rigardas, tiu ne estas mi.
Kie estas tiuj tagoj, mia entuziazmo, ekcitiĝo?
Tiu viro kun ridanta vizaĝo ne plu estas mi;
Estas mensogo ke mi ne zorgas pri tio, mensogo.

Reva kaj malklara nun estas nia unua amo;
Fremdaj estas por ni eĉ ĝiaj memoroj.
Kun geamikoj ni komencis la vojon de vivo,
Sed jam disiris unu post la alia niaj vojoj;
Dum paso de tempo kreskas mia soleco.

Jen estas alia koloro de la ĉielo!
Malfrue mi komprenis, ke ŝtono estas firma.
Homon dronigas akvo, bruligas fajro!
Ke ĉiu nova tago estas ĝeno nova,
Kiam tiun aĝon atingas komprenas la homo.

Cidonio flava, granato ruĝa, jen printempo!
Mi alproprigas tion pli kaj pli mense ĉiujare.
Kial la birdoj flugas turniĝante sur la ĉielo?
Kiu mortis, kaj tiu funebro aperis de kie?
Kioma estas, tiu perturbita ĝardeno?

Kion fari, morto estas proksime al ĉies kapo.
Ĝi ja okazos, vi dormas kaj ne povos vekiĝi
Kiu scias kie, kiel, kaj je kia aĝo?
Vi havos unu finan preĝon por reĝadi,
Sur tiu ĉerko tablo kiu ŝajnos kiel trono.

Cahit Sıtkı estis la poeto de soleco, malĝojeco, kaj romantizmo ĝuste tiel kiel li priskribis en ĉi tiu pomeo.  Estas multaj pecoj de lia poezio, kiuj estas enponarditaj ie en nia koro kaj daŭre bruligas nin. Jen la rakonto de unu el liaj plej famaj poemoj “Eku Abbas, la tempo venis”.

Cahit Sıtkı, kiu estis ano de la plej enradikiĝanta familio  Pirinççizade en Diyarbakır urbo, estis unu el la plej fortaj krajonoj de nia literaturo. Li ricevis bonan edukon kaj poste li verkis rakontojn kaj poemojn en diversaj ĵurnaloj kaj revuoj. Li iris al Francio por daŭrigi sian edukadon sed pro la Dua Mondmilito li revenis Turkujen kaj faris sian militservon en malgranda urbo de la Egea regiono.  Tiu poemo, “Eku Abbas, la tempo venis” eble estas la plej bela produkto de lia poezio el la tempo de lia militservo.

En la jaro 1941 li komencis sian militservon kiel Rezerva Oficiro de la Marborda Gvardio en Edremit-Ilıca urbeto. Ĉar tiam la nombro de Rezervaj Oficiroj estis malmulta ili rajtis havi propran ordonsoldaton por helpi ilin en siaj taskoj. Kiam Cahit Sıtkı alvenis al sia milita unio li petis la personel-kajeron de la personaro por elekti ordonsoldaton por si. Li subite renkontis tre interesan nomon “Abbas Abbasoğlu” (esperante: Abbas Abbasfilo). Tiu nomo rememorigis al li rakonton de sia avino, kiun li aŭdis dum li estis  knabo.

En la jaro 1944  post la fino de militservo, li verkis artikolon en ĵurnalo Cumhuriyet, kiu fakte rakontas la esencon de la poemo “Eku Abbas”, kiu poste fariĝos mito en la turka poezio. En ĉi tiu artikolo li verkis pri la rakonto li aŭdis de sia avino kiam li estis knabo : “Iam estis filo de sultano en iu lando kies nomo neniu rekonas. La filo de la sultano sonĝis knabinon, kiu estis alta kiel cipreso, kun haroj el ordrato, kun bluaj okuloj, tia belulino ke li tuj enamiĝis al ŝi. Do por trovi ŝin li forlasis ĉion kaj jetis sin al senfinan vojaĝon. Kiel en ĉiuj fabeloj li devus suferi multajn aferojn , ĉu ne? Amo signifas ekzamenado. Nur tiu, kiu metas la kapon al tiu vojo atingas sian deziron.  Sed dank’al Dio eĉ la unua paŝo fariĝis utila al tiu junulo. Jam en la komenco li renkontis maljunan virinon, kiu pene provis ĉerpi akvon el puto, li ne povis elteni ŝian ĉagrenon  do li alkuris al ŝi por helpi. La virino tre kontentiĝis kaj karesis la dorson de la junulo donante lin du harojn, kiujn ŝi deŝiris sia hararo kaj diris: Mia filo, se iam vin trafos ĝeno, tiam vi kunigu tiun du harojn kaj tuj arabo, kies unu lipo tuŝas la teron kaj la alia atingas la ĉielon, ekaperos antaŭ vi ! Ne timu. Lia nomo estos Abbas. Ĉu vi malsatis? Sufiĉos ke vi alvoku Abbas. Li tuj preparos al vi la plej belan tablon. Ĉu vi renkontis sovaĝajn bestojn? Neniu alia krom Abbas povos savi vin. Ĉu vi sopiris vian amatinon? Abbas tuj helpos. Kiom ajn for ŝi estos Abbas tuj alportos ŝin al vi. Gardu bone tiujn du haron mia filo. Dank’ al ili vi ĉiam estos savita.

Cahit Sıtkı neniam forgesis ĉi tiun rakonton kiun aŭdis de sia avino kaj kiu multe impresis lin. Li rakontas pri tio en alia ĵurnala artikolo: “Mi ne volis alvoki la tutan trupon kaj elekti tiun, kiun mi ŝatos. Mi petis la personel-kajeron de la personaro el la sekretario de la kompanio. Ĉi tiu Anatolio estas tre riĉa mia frato! Hasan’oj el Pötürge, Ömer’oj el Akseki, Hakkı’oj el Akçaabat, Osman’oj el Malatya, Mehmet’oj el Erzincan, kaj multaj aliaj! Kiu scias kiajn utilajn minaĵojn tiuj servantoj enhavas ene de si! Trafoliumante la kejeron mi renkontis la nomon: Abbas Abbasoğlu. Mi haltis en tiu paĝo kaj mi enprofundiĝis en liaj detaloj. Naskiĝjaro 331 el vilaĝo de Cobin. Li min rememorigis tiun Abbas’on en la rakonto de mia avino. Mi diris al mi “Ĉu eble? Kaj ridetis. Estis tagmezo. La kompanio devus esti reen de  trejnado. Mi alvokis la gardistan soldatserĝenton, kaj avertis lin  venigi Abbas Abbasoğlu’n al mi post la tagmanĝo.”

Cahit Sitki 5Estis meztaga horo kiam oni frapis sur lia pordo.  Eniris juna belaspekta, vireca soldato, kiu firme salutis lin kaj diris “Abbas Abbasoğlu, ordonu mia komandanto!”. Fakte pro lia handikapita mano oni devus pardoni lin de militservoservo.

 

 

– De kie vi estas?
– Mia urbo estas Mardin, mia distrikto estas Midyat, komandanto.
– Ĉu vi ŝatus esti mia ordon-soldato?
– Tion vi scias mia komandanto!

Li ordonis al la soldato ke li kolektu liajn propraĵojn kaj movi lin en la malplenan ejon sube de sia domo. Cahit Sıtkı dum tempo impresiĝis  de la inteligenteco kaj varmeco de tiu soldato. Abbas vekiĝis frue ĉiu matene kaj sen ordono nur per sia pensemo provizis ĉion , kion Cahit Sıtkı bezonis. Dum tempo inter ili kreskis rilato kiu estis pri forta ol la rilato inter komandanto kaj soldato. Cahit de tempo al tempo sidis kune kun Abbas kaj esprimis siajn ĝenojn al li kaj ankaŭ malkovris la kaŝitajn aferon en la animo de tiu anatolia juna viro.

Cahit Sitki 4En vesperoj Abbas preparis la plej belan tablon por drinki rakion kaj ornamis ĝin per le plej belaj fritaĵoj kaj frandaĵoj, kiuj taŭgas por tia tablo. Inter ili fortiĝis la sento-ligiloj. Dum en somera ŝtelplena nokto en tia festeno en la menso de sobra Cahit Sıtkı ekaperas unue pensoj pri Istanbulo kaj poste pensoj pri sia koramikino kiu tiam loĝis en Beşiktaş distrikto.

 

– Ĉu vi konas Istanbulon Abbas?
– Mi konas ĝin komandanto.
– Tie estas distrikto nomita Beşiktaş, ĉu vi konas ĝin?
– Mi konas ĝin komandanto! Mi estis tie en novula trejnad-kompanio.
– Tie mi havas amatinon. Ĉu vi povas forŝteli kaj alporti ŝin al mi?
– Certe mi povas komandanto!

Ni iomete parolu pri lia amatino el Beşiktaş, por kiun li skribis:

Bu meltemli geceler
Su sesi, ay ışığı
Uzayan türküleri
Cırcır böceklerinin,
Bu cümbüş, bu muhabbet
Bu tatlı uykusuzluk
Hep senin şerefine
Esmer güzeli yârim…
Ĉi tiuj mildaj noktoj
Sono de akvo, lumo de luno
La longiĝantaj kantoj
De la griloj,
Ĉi tiu revelacio, ĉi tiu konversacio
Ĉi tiu dolĉa sendormeco
Ĉio kaj ĉiam je via honoro
Mia brunhara bela amatino…

Oni diras ke tiu “amatino el Beşiktaş” kaj la amleteroj kiujn ŝi sendis al Cahit Sıtkı fakte estis imagaj.

Cahit Sitki 3Post multaj jaroj, en 1993, la filo de lia patra onklino, lia kuzo kaj filo de advokato Reşid İskenderoğlu, publikigis siajn memorojn kaj en tiuj memoroj li mencias, ke post jaroj li malkovris kaj trovis tiun “amatinon el Beşiktaş” kaj petis renkontiĝi kun ŝi, tamen ŝi malkceptis.

Vedat Günyol parenco de Cahit Sıtkı el sia patrina flanko, kiu forpasis en la jaro 2004 en la aĝo 93, iam rakontis, ke tiu amatino fakte estis sia fratino. Tion Cahit Sıtkı konfesis al li dum ili iam estis kune vizitantaj Parizon. Vedat Günyol malĝojis pri tio kaj diris al Cahit Sıtkı “Ho ve Cahit! Se vi nur tion dirus al mi, mi provus edzigi vin kun mia fratino…”

Ni revenu al la rakonto de Cahit Sıtkı kaj Abbas, en la posta mateno post tiu plezurplena vespero… Kiam mateniĝis kaj Cahit Sıtkı vekiĝis, vidis, ke Abbas jam estis razinta, kaj vestiĝinta en novaj armeaj vestoj, kaj li estis preta por foriri. Cahit Sıtkı demandis kurioze:

– Fartu bone Abbas sed kial vi tiel sinpretiĝis?
– Mi iros Istanbulen komandanto!
– Por kion fari en Istanbulo?
– Vi diris al mi. Mi iros alporti vian amatinon.

Cahit Sıtkı, por kaŝi la malĝojon en siaj larmoplenaj okuloj, turnas sin kaj frapante la pordon foriras el la domo. Li emocias pro la warmeco kaj la sincereco de tiu soldato, kies koro estas plena je amo kaj ĉiam diras la veron. Vesperiĝis kaj denove Cahit Sıtkı pretigis manĝo tablon sub arbo en la ĝerdeno kaj denove li sidigis Abbas’on kontraŭ li. Ili kune manĝis kaj drinkis kaj Cahit Sıtkı tiam verŝis sur papero sian tiom fama poemon!

Haydi Abbas, vakit tamam;
Akşam diyordun işte oldu akşam.
Kur bakalım çilingir soframızı;
Dinsin artık bu kalp ağrısı.

Şu ağacın gölgesinde olsun;
Tam kenarında havuzun.
Aya haber sal çıksın bu gece;
Görünsün şöyle gönlümce.

Bas kırbacı sihirli seccadeye,
Göster hükmettiğini mesafeye
Ve zamana.
Katıp tozu dumana.

Var git,
Böyle ferman etti Cahit,
Al getir ilk sevgiliyi Beşiktaş’tan;
Yaşamak istiyorum gençliğimi yeni baştan…

Eku Abbas la tempo venis
Vi diris en vespero, jen vesperiĝis
Pretigu nian frandotabulon;
Ni resanigu tiun kordoloron.

Ĝi estu en la ombro de tiu arbo;
Ĝuste en la rando de la akvobaseno.
Alvoku por ke ĉivespere aperu la luno;
Ĝi ekvidiĝu laŭ mia kordeziro.

Vipu sur la magian preĝtapiŝon,
Montru, ke vi regas la malproksimecon
Kaj tempon.
Rapidu almetante fumon sur polvon.

Ekiru,
Jen la dekreto de Cahit,
El Beşiktaş alprenu la amatinon;
Mi dekomence volas revivi mian junecon…

Cahit Sitki 1

Fonto: http://listelist.com/cahit-sitki-taranci-haydi-abbas 
Verkis: Nurten Bengi Aksoy

Tradukis: Vasil Kadifeli

Advertisements

One response

  1. […] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj 12. Ĝemo 13. Abidin Dino 14. Cahit Sitkı Tarancı  kaj la rakonto de lia poemo eku abbas la tempo venis […]

    Ŝato

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: