Monthly Archives: Januaro, 2018

Esperanto nasıl yeniden gündeme geldi? (BBC Türkçe)

bbc tr

İlk ortaya çıkışının üzerinden 130 yıl geçen ütopik dünya dili Esperanto bugün az sayıda insan tarafından konuşulsa da internet bu ilginç dile yeni bir alan açtı.

(Daha fazla okumak için resmin üzerine veya aşağıdaki bağlantıya tıklayınız)

http://www.bbc.com/turkce/vert-fut-42695405

Advertisements

Lernu!

Lernu!” uzun yıllar Esperanto eğitimi veren bir kurs sayfası. Yeni şekli şimdi Türkçe dilinde de mevcut.

Kurs’ta toplam 26 tane ders ve bol sayıda alıştırmalar var. Ders Metinleri Anna Löwenstein tarafından yazılmış “Teorio Nakamura” adlı zamanda seyahat üzerine eğlenceli bir hikaye.

Kursun dilbilgisi metinleri şu anda Türkçe dilinde değil. Ayrıca eski sürümde küçük bir Türkçe sözlük varken şu anda bu sözlük mevcut değil. İngilizce bilenler İngilizce sözlüğü kullanabilirler.

https://lernu.net/tr/

 


 

 

Lernu!” estas retejo pri Esperanto kurso dum multaj jaroj. Nun ĝia nova versio ankaŭ troviĝas en la turka lingvo.

En la kurso estas 26 lecionoj kaj multaj ekzercoj. La tekston de la nova kurso, “Teorio Nakamura”,  verkis Anna Löwenstein kaj ĝi estas amuza rakonto pri tempo-vojaĝo.

La tekstoj pri gramatiko ankoraŭ ne estas tradukitaj en la turka lingvo. Kvankam iam estis turka vortareto, ĝi nun ne ekzistas. Tiuj, kiuj parolas la anglan povas uzi la vortaron el la angla lingvo.

https://lernu.net/tr/

Lernu net 2

Yahya Kemal Beyatlı kaj lia poemo “Kvieta Ŝipo”

YKB1Yahya Kemal Beyatlı1 (1884-1958) estas unu el la plej gravaj turkaj poetoj. Li estis poeto, verkisto, politikisto kaj diplomato. Lia poezio estis la ponto inter la malnova kaj nova stilo de la turka poezio. En juna aĝo li forfuĝis al Parizo por fariĝi de “Junaj Turkoj” aŭ “Novaj Turkoj” (Tiu estis grupo de intelektuloj, kiuj provis alporti demokratecon al la Osmana diktatoreco. Kvankam ili me sukcesis fari ti, ili kontribuis al la konstituciismo en la Osmana Imperio.  Li poste apogis la militon de libereco kaj li eĉ farigis delegito de la turka registaro en la packonferenco en Lozano. Lİ poste fariĝis politikisto kaj laboris en turkaj ambasadejoj en diversaj landoj. Li dum sia vivo publikigis neniun libron sed post lia morto oni publikigis du librojn pri liaj verkoj “Kendi Gök Kubbemiz” (nia propra ĉielkupolo) kaj “Eski Şiirin Rüzgarıyla” (kun la vento de la malnovstila poezio”.

Nun ni revenu al lia fama poemo “Kvieta Ŝipo” kiu ankaŭ estis komponita.

YKB2Celile Hikmet2 estis bela konata virino tra la tuta Istanbulo. Ŝi estis la patrino de la fama komunista poeto Nazım Hikmet Ran. Dum la jaro 1916 ŝi havis gravajn problemojn kun sia edzo Hikmet. En tiu tempo Nazım Hikmet estis mararmea lernanto, kaj la turka gazetaro estis interesiĝema pri liaj poemoj. Yahya Kemal estis dungita kiel la instruisto de Nazım pri poezio kaj ili kunvenis en la hejmo de Celile en Büyükada3 kiam Nazım alvenis hejmen en la semajnfinoj. Dum someroj ili loĝis en Büyükada kaj dum vintroj ili loĝis en Istanbulo.

YKB3Yahya Kemal kaj Celile dum tiuj renkontiĝoj enamiĝis unu al la alia, sed Nazım komprenis iliajn aferojn kaj iam metis noton en la poŝo de la mantelo de Yahya Kemal kun la averto “li venis kiel mia instruisto al tiu domo, sed vi ne povos veni kiel mia patro”. Celile poste eksedziĝis kun sia edzo Hikmet tamen pro la noto de Nazım, Yahya Kemal maltrankviliĝis kaj kvankam li ŝin tre multe amis, li ne povis decidi proponi geedziĝon al ŝi. Kaj tiu geedziĝo neniam okazis. Ili poste haltis vidi unu la alian kaj nek Celile, nek Yahya geedziĝis kun aliaj homoj.

Multaj jaroj pasis. Nazim Hikmet nun estis grava poeto kaj komunisto. La tiamaj registaroj malliberigis kaj suferigis lin dum longaj jaroj. Celile estis tre maljuna kaj ŝi eĉ perdis parton de sia vidkapablo. En sia maljuna aĝo ŝi estis zorganta kolekti subskribojn por la liberigo de Nazım. Iun tagon, ŝi estis sur Galata ponto, petante subskribojn el la preterpasantoj. Yahya Kemal estis unu el ili kaj li rekonis ŝin sed li nek alproksimiĝis al ŝi, nek donis subskribon por Nazim. Li rapide malproksimiĝis el tiu loko.

Kiam Yahya Kemal mortis, en liaj ŝrankoj aŭ labortabulo, inter la paperfolioj, oni trovis leterkovrilon en kiu estis du rozfolietoj. En la leterkovrilo estis ankaŭ mallonga noto :  “Ĉi tiu memoraĵo estas la du folietoj de la rozo el la brusto de sankta virino, kiujn ŝi disŝiris kaj donis al mi en la 19-a de Aŭgusto 1930 je la 10:00-a horo kiam mi adiaŭis ŝin en Sirkeĝi Staciodomo. Ĉi tiujn du folietojn mi ĝiseterne konservos…” En tiu tago Yahya Kemal komprenante ke ĉi tiu amo ne povus daŭri estis forlasanta Istanbulon por iri al Parizo por iom da tempo.

La poemo “Kvieta ŝipo”

YKB4Ĉiuj pensas, ke la temo de ĉi tiu poemo estas pri morto, sed la “deakriĝanta ŝipo el tiu ĉi ŝiphaveno por kiu neniu poŝtuko aŭ mano skuiĝas” estis verkita por ŝia granda amo kaj ĉagneriĝo  kiam Celile estis foriranta el la insulo Büyükada por reveni al Istanbulo per ŝipo. Fakte le temo estis pri lia morto dum ĉi tiu momento.

SESSİZ GEMİ

Artık demir almak günü gelmişse zamandan,
Meçhule giden bir gemi kalkar bu limandan.

Hiç yolcusu yokmuş gibi sessizce alır yol;
Sallanmaz o kalkışta ne mendil ne de bir kol.

Rıhtımda kalanlar bu seyahatten elemli,
Günlerce siyah ufka bakar gözleri nemli.

Biçare gönüller! Ne giden son gemidir bu!
Hicranlı hayatın ne de son matemidir bu!

Dünyada sevilmiş ve seven nafile bekler;
Bilmez ki giden sevgililer dönmeyecekler.

Birçok gidenin her biri memnun ki yerinden,
Birçok seneler geçti; dönen yok seferinden.

KVIETA ŜIPO

Se venis la tago por deankriĝi el tempo,
Al nekonata loko ŝipo ekveturas el ĉi tiu haveno.

Ĝi kviete survojiĝas kvazaŭ sen pasaĝeroj;
Dum ĝia ekveturo skuiĝas neniu poŝtuko, nek manoj.

Malĝojas pro tiu vojaĝo restantoj en kajo,
Malsekaj okuloj rigardas dum tagoj al la horizonto.

Senhelpaj koroj! Nek tiu estas la ŝipo lasta!
Nek tiu estas de nia malĝoja vivo la funebro lasta!

En mondo amantoj kaj amatoj vane atendas;
Kvazaŭ ili neniel scias, ke amantoj neniam revenas.

Ŝajnas kontenta de sia loko la foririnto,
Multaj jaroj pasis; sed neniu revenis el sia vojaĝo.

Fontoj:
https://www.takvim.com.tr/yazarlar/savas_ay/2011/04/15/yahya-kemal-bu-siiri-kime-yazdi
https://www.turkedebiyati.org/yahya_kemal_beyatli.html
https://www.turkedebiyati.org/forum/konular/1993-Jon-Turkler
http://blog.milliyet.com.tr/celile-hikmet-in-kirik-bir-ask-oykusu/Blog/?BlogNo=306383

1 Jahja Kemal Bejatli
2 Ĝelile Hikmet
3 Bujukada (la plej granda insulo de Istanbulo)

Pri Nazım Hikmet vidu:
Poezio de Nazım Hikmet Ran

Turka Stelo – jarkolekto 2018

Dergimizin eski sayılarını indirmek için lütfen aşağıdaki linklere tıkladıktan sonra açılacak sayfanın orta kısmındaki “download through your browser” butonuna tıklayınız.

Dergimiz ücretsiz ve herkese açık, ancak bize e-posta adresinizi yollarsanız her ay başında dergi mesaj kutunuza otomatik gelecektir. Bu şekilde biz de okuyucu sayımızı bilmiş olacağız gerektiğinde sizlere toplu mesaĵ ile anons yapabileceğiz.


Por elŝuti la malnovajn numerojn de nia revueto bonvolu alklaki sur la ligilojn suben kaj poste en la malfermita retpaĝo alklaki sur “download through your browser” butonon en la mezo de la ekrano.

Nia revueto estas senpaga kaj malfermita al ĉiuj, sed se vi sendos al ni vian retpoŝt-adreson ni sendos la revueton en la komenco de ĉiu monato al via leterkesto aŭtomate. Tiel ni scios la nombron de niaj legantoj kaj ni ankaŭ povos sendi anonc-mesaĝojn al la tuta grupo.


Clip art - pdf Clip art - epub
2018.01 : #25 januaro 2018
2018.02 : #26 februaro 2018
2018.03 : #27 marto 2018
2018.04 : #28 aprilo 2018
2018.05 : #29 majo 2018 (pdf)  #29 majo 2018 (ePub)
2018.06 : #30 junio 2018 (pdf)  #30 junio 2018 (ePub)
2018.07 : #31 julio 2018 (pdf)   #31 julio 2018 (ePub)
2018.08 : #32 aŭgusto 2018 (pdf) #32 aŭgusto 2018 (ePub)
2018.09 :  #33 septembro 2018 (pdf) #33 septembro 2018 (ePub)
2018.10 : #34 oktobro 2018 (pdf) #34 oktobro 2018 (ePub)
2018.11 : #35 novembro 2018 (pdf) #35 novembro 2018 (ePub)
2018.12 :

TS 35

SON DERGİYİ ONLINE OKUYUN
(Lütfen resim üzerine tıklayınız)

LEGU LA LASTAN NUMERON RETE
(Bonvolu klaki sur la bildo)


Turka stelo 20172017 yılı koleksyonu / Kolekto de la jaro 2017

%d bloggers like this: