Rakonto de Reşat Nuri Güntekin – Duonlasita Amo

Kiam Rasim revenis el la lernejo li trovis leterkovrilon surskribita al sia nomo. En ĝi estis flordesegnita papero kun la jenaj linioj:

Reşat_Nuri_Bey_Güntekin 1“S-ro Rasim 1, Mi estas juna knabino kiu sekvas vin el malproksimo. Mi sentime povas diri ke mi estas bela knabino. Mia plej granda deziro en ĉi tiu mondo estas fariĝi via amatino kaj via edzino. Sed ĉar niaj aĝoj ankoraŭ estas junaj mi pensas ke ni devas atendi kelkajn pluajn jarojn. Mi ne konatigos min al vi. Viajn leterojn sendu al adreso: ….. kaj bonvolu sendi ilin registrite. Mi havas tre konservativan patron, kiu malmulte permesas al mi eliri el la domo. Kvankam tio, mi esperas, ke ni iam konatiĝos mallonge. Ĉar mi jam taksas min kiel via amatino kaj fianĉino mi ne pensas, ke renkontiĝi kun vi estos malbona kaj hontinda afero. Min tre ĝenas mia soleco en la domo. Via leteroj estos granda konsolo por mi.”

Kiel ĉiuj dekses jaraĝaj lernantoj kaj knaboj, same por Rasim estis nenio pli grava afero ol ami kaj esti amata en la vivo. Legante tiun leteron tuj ardis la koro de la juna knabo. Li furioze enamiĝis al tiu nekonata knabino. Kvankam vespere li irus al la kinejo, tamen li rezignis, kaj frue retiriĝis en sia ĉambro por skribi longan leteron al tiu knabino, kiu amis lin.

Kiam li enpoŝtigis la leteron li subite sentis sin pli granda je dek jarojn.

Tiu knabino kiu malkaŝis ke sia nomo estis Bedia, daŭre kaj regule respondis al liaj leteroj, kaj se li prokrastis sendi leteron nur por unu tagon malfrue, ŝi tre koleris.

“Ĉu estas taŭga afero por vi, fari ke juna knabino, kiel mi kaj kies nura konsolo estas viaj leteroj, daŭre okulumi la vojon de la poŝtisto? Plue vi mallonge skribas viajn respond-leterojn. Kaj unu plia peto: ĉu vi ne povas skribi viajn leterojn iom pli legeble?”

La juna lernanto, ĉiuvespere estis retiriĝanta en sia ĉambro, kaj por ke liaj leteroj plaĉi al lia amatino, dum multaj horoj verkis malnetojn da leteroj, longaj kiel libroj.

Bedia estis ankaŭ scivolema knabino. Kelkfoje ŝi demandis ankaŭ tiajn demandojn:

“Kiam ni geedziĝos, ĉu ni pasigu nian mielmonaton en Italujo aŭ en Svedujo? Kiel eble estas tiuj du landoj? Kiel vivas la popoloj tie, per kio ili vivtenas sin? Kiujn landojn kaj marojn oni devas trapasi por iri tien?” aŭ demandoj kiel: “Ĉu vi legis la libron Eşber de Abdülhak Hamit?”

Rasim, por ke li ne ŝajnigu senscia, daŭre trafoliumis geografiajn kaj literaturajn librojn. Por ke li kolektu la informojn ŝi demandis, li ĉagrenis sin dum tagoj.

Bedia en iu letero de si, koleris al li, kiel jene:

“Mi promesis al mi konatiĝi kun vi. Hieraŭ mi atendis vin sur la vojo de via lernejo. Sed ŝajnas, ke vi forgesis, ke vi estas amato de juna knabino, kaj vi estis vestita terure. Ĉion, kion vi portis kaj viaj ŝuoj estis kovrita per koto. Ĉu vi luktis kun viaj amikoj sur la tero, kiel malgranda infano? Kiam mi vidis tion mi timis alproksimigi vin por ke mi ne embarasigu vin.

Rasim tre hontis kaj malĝojis pri tio. Ekde tiu tago li eksterordinare atentis pri si kaj prizorgis pri siaj vestoj. Bedia, en iu letero plendis, ke li ne rekte iris al sia domo post la lernejo, sed li vagadis en la stratoj kun siaj amikoj ĝis noktiĝo. Ĉu eble li postkuris aliajn knabinojn, kvankam ŝi estis hemje kaj ploris?

Rasim kun ĵuroj skribis al ŝi, ke li amos neniun alian knabinon krom sia Bedia, kaj la knabinojn li renkontos surstrate eĉ ne okulumos per la randoj de siaj okuloj.

Iun vesperon, la patrino de Rasim, s-ino Nedime renkontis sian edzon s-ron Ahmet per funebra vizaĝo, kaj per ploranta sinteno ŝi diris:

“Ho, mia s-ro, ne demandu pri kio okazas al ni. Nia filo estas infestita per iu knabino nomita Bedia. Hodiaŭ mi trovis ŝiajn leterojn en la ĉambro de Rasim. Ni eble perdos nian filon. Bolvolu trovi resanigon pri tio.”

Sed s-ro Ahmet montris neniun signon de maltrankvileco, kaj li eĉ male ridetis kaj flustre respondis:

“Ne timu sinjorino,” li diris, “la amleterojn al nia filo mi mem skribis! La malbonkonduto de nia filo estis daŭre kreskanta. Nek liaj instruistoj, nek mi, malgraŭ niaj penadoj, ni eĉ ne sukcesis fari ke li skribu legeble. Finfine mi pripensis tiun rimedon. Pere de la leteroj, kiujn Rasim skribis al tiu knabino, li lernis skribi bele la novan skribon 2 kaj mi havas fidon ke li pasos sian klason ĉijare. Mi devas konfesi, ke mi la malnovan skribon lernis skribi bele pere de miaj leteroj, kiujn mi skribis al vi.”

__________

Reşat Nuri Güntekin

Reşat Nuri Güntekin (1889-1956) estis turka novelisto, rakontisto kaj dramisto. Li estas konata pro siaj verkoj :

  • “Çalıkuşu” (Troglodito) en kiu li rakontas pri la destino de juna turka instruistino en Anatolio. 3
  • “Dudaktan Kalbe” (De Lipo al Koro)
  • “Yaprak Dökümü” (Falo de folioj)

Reşat_Nuri_Bey_Güntekin

 

Multaj de liaj noveloj estis filmitaj pli ol unu fojo por kino kaj televido. Li pro sia laboro travojaĝis Anatolion kaj konatiĝis kun la homoj vivantaj tie. En siaj verkoj li traktas vivon kaj sociajn problemojn en Anatolio kaj li respeguligas homojn kaj iliajn rilatojn en la homa-rondo.

Lia patro estis doktoro s-ro Nuri. Reşat Nuri lernis en la lernejo de Çanakkale urbo kaj en la Liceo de Fratoj en İzmir urbo. En 1912 li finis la fakultaton de literaturo en la Universitato de Istanbulo. Li laboris kiel instruisto kaj lernejestro en liceoj en Bursa kaj Istanbulo, kie li instruis literaturon, la francan lingvon kaj filozofion.  Poste li laboris kiel inspektisto en la Ministrejo pri Edukado (1931) kaj travojaĝis Anatolion.  Li fariĝis deputito de Çanakkale urbo en la turka parlamento en la jaroj 1933 kaj 1943. En 1947 li fariĝis la ĉefa inspektisto en la Ministrejo pri Edukado kaj en la jaro 1950 li fariĝis kultura ataŝeo en Parizo, kiam li ankaŭ estis la turka reprezentanto en UNESKO.

Post sia pensiiĝo li servis en la literatura komitato de la Urba Teatroj en Istanbulo. Li forpasis en Londono, kie li estis ricevanta kuracadon pri pulma kancero.

__________
1 En tiu epoko oni alparolis kiel S-ro aŭ S-ino al sia edzo aŭ edzino, fianĉo aŭ fianĉino. Plue oni uzis kaj ankaŭ uzas tiujn titolojn kiel respekta alparolo por ne konatuloj kaj gravuloj.
2 Ĉi tiun rakonton Reşat Nuri Güntekin verkis post la latinaj literoj anstataŭis la malnovajn arabajn literojn (1928).
3 Anatolio aŭ MalgrandAzio estas la duoninsulo kiu etendiĝas inter la maroj Nigra, Egea kaj Mediteraneo.

 

Advertisements

One response

  1. […] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj 12. Ĝemo 13. Abidin Dino 14. Cahit Sitkı Tarancı  kaj la rakonto de lia poemo eku abbas la tempo venis 15. Yahya Kemal Beyatlı kaj lia poemo “Kvieta Ŝipo” 16. Rakonto de Reşat Nuri Güntekin – Duonlasita amo […]

    Ŝato

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

w

Connecting to %s

%d bloggers like this: