Monthly Archives: Majo, 2018

Açık Radyo’da Esperanto / Esperanto en Açık Radio

5 Mayıs 2018 tarihinde Açık Radyo’nun “Sentinel” adlı programında yapay diller hakkında bir söyleşi yapıldı. Bu kısa programa katılan Murat Özdizdar Esperanto dili ve Esperanto dilini nasıl öğrendiğine dair bilgiler verdi. Programı aşağıdaki bağlantı üzerinden dinleyebilirsiniz


En la 5-a de majo 2018 en la programo “Sentinel” de radio “Açık Radyo” okazis interparolado pri artefaritaj lingvo. Murat Özdizdar kiu partoprenis en tiu programo kiel gasto informis pri lingvo Esperanto kaj pri kiel li lernis la lingvon. Vi povas aŭskulti la turklingvan programon pere de la ligilo suben.

http://acikradyo.com.tr/podcast/207735

AcikRadyo

AcikRadyo1

Advertisements

Esperanto hakkında bir okul projesi / Lerneja projekto pri Esperanto

Nisan ayında, Anadolu’nun merkezinde Konya şehrinde, “Konya Bozkır 15 Temmuz Şehitleri Mesleki ve Teknik Anadolu Lisesi“nde “TÜBİTAK 4006 Bilim Fuarı” kapsamında “Umudu taşıyan dil” adı altında bir proje gerçekleştirildi. Projeyi 9. ve 10. sınıflardan yedi öğrenci gerçekleştirdi ve projenin amacı “Gelecekte dünyada ortak bir yapay dil mümkün mü?” sorusunu tartımak ve bir cevap bulmak idi.

Projenin rehber öğretmeni, Nazmiye Çakır Koydemir, öğrencilerin proje kapsamında yapay dilleri incelediğini ve dünyada en yaygın olarak konuşulmakta olan Esperanto dilinin gramerini ve yapısını öğrendiklerini bildirdi.

Esperanto dilinin amacı bir miktar yanlış anlaşılmış olmasından dolayı, proje sonucunda ortaya çıkan ortak kanı “Yapay dillerin ve Esperanto’nun ulusal ve anadillerin yerine geçmesi mümkün değildir çünkü bu dillerin ardında ortak bir kültür ve gelenekler bulunmaktadır ve insanlar bu dillerden vazgeçemezler“. Projenin rehber öğretmeni ile internet üzerinden bu konuda bir yanlış anlaşılmanın olduğunu çünkü Esperanto’nun kullandığımız dillerin yerine kullanılması için geliştirilen bir dil olmadığını, sadece uluslararası iletişimde bugün kullanılan İngilizce’nin yerine kullanılması için hedeflenen bir dil olduğunu, ve İngilizce’nin rölünü bir yüzyıldan az bir süre önce Fransızca dilinin taşıdığını açıklamaya çalıştım. Rehber öğretmene ayrıca web sayfamızdaki “Esperanto dilini daha iyi anlayabilmek için” adlı makalenin bir bölümünü de gönderdim.

Dolayısı ile Esperanto açısından proje bir miktar hedefinden şaşmış olsa da bir grup öğrenci da dili bir miktar öğrenmiş oldu. Aşağıda rehber öğretmenin gönderdiği bu okul projesinin okul fuarındaki sunumundan iki resim yer almaktadır.

 


 

Okazis lerneja projekto pri artefaritaj lingvoj kaj ĉefe pri Esperanto en la lernejo “Konya Bozkır 15 Temmuz Şehitleri Mesleki ve Teknik Anadolu Lisesi“, en urbo Konya en la centro de Anatolio, kadre de “TÜBİTAK 4006 Bilim Fuarı” (Scienca foiro 4006 organizita de la “turka organizo pri sciencaj kaj teĥnikaj esploroj”). La nomo de la projekto estis “Lingvo kiu alportas esperon“. En la projekto partoprenis sep lernantoj el la 9-a kaj10-a klasoj kaj diskutis la temon: “Ĉu povas estis komuna artefarita lingvo en la estonteca mondo aŭ ne?“.

La gvidinsturistino de la projekto, Nazmiye Koydemir, informis, ke la lernantoj esploris la artefaritajn lingvojn kaj lernis la gramatikon kaj ligvo-strukturon de Esperanto.

Ĉar la celo de Esperanto lingvo estis miskomprenita, ili konkludis, ke “artefaritaj lingvoj kaj Esperanto ne povas anstataŭi naciajn kaj gepatrajn lingvojn ĉar estas kulturo kaj tradicioj ene de tiuj lingvoj kiujn homoj ne povas forlasi“. Mi diskutis surrete kun la instruistino kaj provis rakonti al ŝi, ke Esperanto ne celas anstataŭi niajn lingvojn sed celas nur anstataŭi la anglan kiu ŝajnas esti la monda internacia lingvo kaj mi klarigis, ke tiun rolon antaŭ malpli ol unu jarcento portis la franca. Mi ankaŭ donis al ŝi parton de la artikolo el nia retejo: “Por pli bone kompreni Esperanton“.

Do kvankam la projekto el la vidpunkto de Esperanto estis maltrafa, grupo de lernantoj esploris kaj iomete lernis la lingvon. Jen du bildoj el la lerneja projekto de ties prezento en la lerneja foiro senditaj de la instruistino:

Konya1

Konya2

Konya3

Seçimler ve Esperanto – Elektoj kaj Esperanto

Karar yazisi

Internet gazetesi “Karar“da yazar Ziyahan Albeniz‘in Esperanto hakkındaki “Seçimler ve Esperanto” başlıklı yazısı yayınlandı. “Seçimler” kelimesi geçmesinden dolayı yazının siyasi bir yazı olduğu algılanmasın. Yazıya aşağıdaki link’ten ulaşabilirsiniz:

http://www.karar.com/yazarlar/ziyahan-albeniz/secimler-ve-esperanto-6916

——–

En la reta gazeto “Karar” aperis artikolo titolita “Elektoj kaj Esperanto” pri Esperanto de Ziyahan Albeniz. Ĉar en la titolo estas la vorto “Elektoj” oni ne pensu, ke la artikolo temas pri politiko. Vi povas legi la artikolon (en turka lingvo kompreneble) pere de la jena ligilo:

http://www.karar.com/yazarlar/ziyahan-albeniz/secimler-ve-esperanto-6916

“Mia nigra moruso” – Bedri Rahmi Eyüboğlu

BRE03

Iutage en la jaro 1949 dum kunveno en la Granda Klubo en Istanbulo la invititioj petis, ke Bedri Rahmi Eyuboglu (Ejuboglu) legu unu el liaj poemoj. Eyuboglu ekstaris kaj legis sian poemon “Mia nigra moruso”.

Mia nigra moruso, mia forkita nigrulino, mia ciganino
Kio pli vi estus al mi, mia sola
Vi estas mia ridetanta cidonio, mia ploranta granato
Mia virino, mia ĉevalino, mia edzino

BRE02Legante la poemon, Bedri Rahmi komencis larmeti. Ĉiuj en la salono komprenis la kialon de liaj larmoj kej eĉ pli ol la aliaj, tion komprenis sia edzino, kiu estis sidanata apud li… Ĉar la verso “Mia virino, mia ĉevalino, mia edzino” tute ne estis por ŝi sed tiun poemon Bedri Rahmi verkis antaŭ tri jarojn por alia virino nomita Mari Gerekmezyan.

 

Mari, tiu nigra-hara virino, estis vizitanta armena studento en la Akademio pri Belartoj de Istanbulo, kie Bedri Rahmi Eyuboglu instruis kaj ŝi plue fariĝis lia asistanto. Mari estis ĉefe skulptistino kaj unu el la unuaj inaj skulptistinoj de Turkujo. Mari skulptis la buston de Bedri Rahmi, kaj li respondis al tio pere de siaj poemoj kaj pentraĵoj pri Mari. Ĉiu en Istanbulo nun sciis ilian amon kaj Bedri Rahmi pere de tiu amo spertis eksplodon en sia arta produktado. Dume lia edzino Eren Eyuboglu kun pacienco atendis, ke li iam revenos reen al ŝi.

Nigra moruso”, aŭ Mari,  en la jaro 1946 malsaniĝis pro tuberkula meningito. Por ke ŝi resaniĝu estis bezono pri antibiotikoj, kiuj ne facile troviĝis kaj estis tre multekostaj en la post mond-milita Turkujo. Pro tio Bedri Rahmi vendis multajn de siaj pentraĵoj en malaltaj prezoj. Tamen tiuj klopodoj ne efikis kaj Mari en la sama jaro mortis pro la malsano.

Bedri Rahmi kolapsis pro la morto-novaĵo de Mari. Kaj post li adiaŭis sian amatinon al eterneco, li revenis hejmen kun granda malĝojo, kie lin konsolis sia edzino. Bedri Rahmi komencis drinkadon kaj la jena poemo estas el tiu tempo:

La kantadoj finiĝis
Ronddancadoj haltis
Dancadoj haltis
Malĝojo alvenis kaj eksidis en la ĉefa angulo
Laciĝis mia koro, laciĝis…

BRE01Eren Eyuboglu, lia edzino estis tiu, kiu helpis al Bedri Rahmi  trapasi tiun malfacilan periodon. Ŝi multe kolopodis, ke li returniĝu al sia arto. Ŝi pensis, ke al tio ŝi sukcesis ĝis kiam ŝi aŭdis la poemon kiun legis sia edzo en la kunveno.

La larmoj de Bedri Rahmi estis signo, ke lia vundo pri amo ankoraŭ ne saniĝis. Eren post tiu incidento decidis movi sin al Parizo dum iom da tempo kaj de tie ŝi sendis la jenan leteron al Bedri Rahmi:

4-a de januaro 1950 – Parizo

Mia karulo,

En la Klubo vi iam legis pomeon! Ĉu vi tion akoraŭ memoras? Mia koro malheliĝis, kiam mi vidis la larmojn elfluantaj el viaj okuloj. Via voĉo estis tremanta.

Ho ve! Ĉu vi memoras kio okaziz tiunokte al mi?Mi sentis ke arda ferpeco algluiĝis al mia brusto. Tiunokte… mi komprenis ke vi ankoraŭ post tiom da jaroj estis febra kaj pasia al via amo! Mi preĝis je superhoma forto por kompati kaj doni forton al via animo. Mi deziras, ke Dio helpu malaltigi la doloron de via animo. Mi deziras, ke Dio redonu al vi ĝojon pentri denove kaj doni al vi feliĉon por ke vi denove vivi kune kun ni.
Eren

La eltenado de Eren kaj ŝiaj preĝoj helpis kaj  donis bonan rezulton ĉar Bedri Rahmi revenis al ŝi kaj lia tiam 11-jaraĝa filo. Ĝis la morto de Bedri Rahmi en la jaro 1975 ili kune vivis kaj produktis artaĵojn en sia domo. Post la funebra ceremonio de Bedri Rahmi, kiam Eren revenis hejmen alparolis al ŝia filo, kiu tiam estis 35-jaraĝa :

Ni adiaŭis vian patron sed mi volas, ke vi sciu, ke mia koro rompiĝis. Mi neniam sukcesis forgesi lian amaferon. Neniu virino eltenus tiom da humiligo. Mi volas ke vi sciu, ke mi eltenis tiom da suferon nur por ke via vivo ne malheliĝu.

Jen la tuta poemo:

MIA NIGRA MORUSO

I

Mia nigra moruso, mia forkita nigrulino, mia ciganino
Mia grajno de granato, mia grajno de lumo, mia sola
Se mi estus arbo, vi estus miaj branĉoj, aroj da franĝoj
Se mi estus mielĉelaro vi estus la mielo, mia rozo
Vi estas mia peko, mia kulpo.

Kun korala lango, korala genuo, korala dento
Vi estas tiu, al kies vojo mi metis mian vivon
Vi estas tiu, kiun serĉante en la ĉielo mi trovis surtere
Mia nigra moruso, mia forkita nigrulino, mia ciganino
Kio pli vi estus al mi, mia sola
Vi estas mia ridetanta cidonio, mia ploranta granato
Mia virino, mia ĉevalino, mia edzino

II

Vi estas tiu, kiun mi desegnas sur pakaĝoj de cigaredoj
Mi skribas vian nomon sur freŝaj plantidoj
Mia nigrulino, mia nigrulino
Ŝia brovo nigra, ŝia okulo nigra, ŝia fato nigra
Odoras sopiro, fumas deziro
Malpeze, malrapide kaj tre dense
Mi, sinjoro kaj noblulo
Mi, libera el ĉiuj kaj ĉiaj problemoj
Ŝajne tiu, kies pano elvenas el fremdulo kaj akvo el lago
Tiel delikata, ke laciĝas dum starante
Kaj facile rompiĝas kiel alumeto
Nur en artaj problemoj la kapon gratante
Nun mi vivas vane kiel la herboj por ĉevaloj
Vi, angoro mia, kiu bruligas kaj cindrigas min

Kio okazis, kion faris, kion mi fariĝis
Tiel, kiel la riveroj malavare bruas
Dank’ al Dio, ke via fato kunfandiĝis kun la mia
Mi laviĝis kaj baniĝis kaj ŝajne homo fariĝis.

Mia nigrulino, mia nigrulino
Ŝia brovo nigra, ŝia okulo nigra, ŝia fato nigra
Sen vi, tiu bela mondo estu por mi malutila.

———

BRE04

Bedri Rahmi Eyuboglu (1911-1975)  estas pentristo, verkisto kaj poeto de la respublika periodo de Turkujo. Lian artan karakteron multe influis sia patro Sabahattin Eyuboglu, kiu estis tradukisto de klasikaj verkoj. Plue la profesoroj en la Akademio pri Belartoj, Ahmet Haşim, İbrahim Çallı kaj Nazmi Ziya estis aliaj homoj kiuj multe influis kaj skulptis lian artan karakteron.

En la jaro 1931 post la studado en la Akademio li iris al Francujo. Unue en Diĵono li lernis la francan lingvon, poste li moviĝis al Liono. Iom poste en Parizo li studis en la studio de Andre Lohte, kie vi konatiĝis kun sia edzino, rumana pentristino Ernestine Letoni. En Parizo li multe studis kaj lin impresis la arto de Picasso, Gaugin, Van Gong, Cezane, Matisse, Dufy ktp. En Londono li inspektis kaj studis senlaciĝo la artaĵojn en la Brita Muzeo. Sed plej multe impresis lin la artaĵoj de Dufy kaj Matisse. Kiam ili revenis al Istanbulo ili geedziĝis. Ili ambaŭ partoprenis la D-grupon, kiun kreis Cemal Tollu kaj multfoje faris ekspoziciojn. Post li finis siajn poststudadon en la Akademio li fariĝis profesoro en la sama Akademio.

BRE06

Lia instruisto İbrahim Çallı iam diris, ke “kvankam oni en Turkujo preferas arton laŭ okcidenta stilo, Bedri Rahmi estas tute turka pentristo.” Li dum tempo liberigis sin el la okcidenta influo kaj trunis sin al la turka popolarto. Laŭ Çallı lia stilo estis “orientaj miniaturoj tra okcidentaj primitivoj”. Li pere de tiu stilo serĉis novajn esprimmanierojn. Li uzis desegnojn de popolaj artaĵoj, ekzemple desegnoj el ŝtrumpetoj, tapiŝoj, tapiŝetoj, porcelanaĵoj, sennomaj pentraĵoj en popolkafejoj, geometriaj kaj abstraktaj formoj ktp. Li uzis tiujn ornamaĵojn kaj ties kolorharmoniojn, kiel ornamo en la fono de siaj pentraĵoj.

BRE05

Li pentris freskojn en multaj grandaj konstruaĵoj kiel hoteloj, operejoj, teatrejoj ktp kaj faris mozaikojn. Ekzemple li faris mozaikon por la NATO sidejo en Parizo, kiu poste estis movita al Bruselo.

Same, kiel liaj pentraĵoj, ankaŭ liaj verkoj kaj poemoj estas la voĉo de la indiĝenaj popoloj de tiu terpeco. Kiel li ne povis malhelpi siajn larmojn rigardante al popola manfarita tapiŝeto, li same ne povis malhelpi siajn larmojn aŭdante popolan kanton, kaj dum tempo li eĉ fariĝis hontema pro sia propra poezio. Verkante poemojn lia ekzempla fonto estas la popolaj kantoj. Li ne kaptiĝas en mallarĝaj kadroj. Li majstrece aldonas siajn komentojn en sia arto pere de sia ekster-epoka komprenemo. Liaj poemoj estas viglaj kaj tio eble estas pro lia multa uzado de adverboj.

Kelkaj el liaj libroj:

  • Tuz (Salo) 1952
  • Üçü Birden (ambaŭ tri), 1953
  • Dördü Birden (ambaŭ kvar), 1956
  • Karadut (nigra morusı), 1969
  • Dol Karabakır Dol, 1974
  • Yaşadım (Mi vivis), 1977
  • Tezek (Sterko)

Tradukis Vasil Kadifeli

BRE07

%d bloggers like this: