“Mia nigra moruso” – Bedri Rahmi Eyüboğlu

BRE03

Iutage en la jaro 1949 dum kunveno en la Granda Klubo en Istanbulo la invititioj petis, ke Bedri Rahmi Eyuboglu (Ejuboglu) legu unu el liaj poemoj. Eyuboglu ekstaris kaj legis sian poemon “Mia nigra moruso”.

Mia nigra moruso, mia forkita nigrulino, mia ciganino
Kio pli vi estus al mi, mia sola
Vi estas mia ridetanta cidonio, mia ploranta granato
Mia virino, mia ĉevalino, mia edzino

BRE02Legante la poemon, Bedri Rahmi komencis larmeti. Ĉiuj en la salono komprenis la kialon de liaj larmoj kej eĉ pli ol la aliaj, tion komprenis sia edzino, kiu estis sidanata apud li… Ĉar la verso “Mia virino, mia ĉevalino, mia edzino” tute ne estis por ŝi sed tiun poemon Bedri Rahmi verkis antaŭ tri jarojn por alia virino nomita Mari Gerekmezyan.

 

Mari, tiu nigra-hara virino, estis vizitanta armena studento en la Akademio pri Belartoj de Istanbulo, kie Bedri Rahmi Eyuboglu instruis kaj ŝi plue fariĝis lia asistanto. Mari estis ĉefe skulptistino kaj unu el la unuaj inaj skulptistinoj de Turkujo. Mari skulptis la buston de Bedri Rahmi, kaj li respondis al tio pere de siaj poemoj kaj pentraĵoj pri Mari. Ĉiu en Istanbulo nun sciis ilian amon kaj Bedri Rahmi pere de tiu amo spertis eksplodon en sia arta produktado. Dume lia edzino Eren Eyuboglu kun pacienco atendis, ke li iam revenos reen al ŝi.

Nigra moruso”, aŭ Mari,  en la jaro 1946 malsaniĝis pro tuberkula meningito. Por ke ŝi resaniĝu estis bezono pri antibiotikoj, kiuj ne facile troviĝis kaj estis tre multekostaj en la post mond-milita Turkujo. Pro tio Bedri Rahmi vendis multajn de siaj pentraĵoj en malaltaj prezoj. Tamen tiuj klopodoj ne efikis kaj Mari en la sama jaro mortis pro la malsano.

Bedri Rahmi kolapsis pro la morto-novaĵo de Mari. Kaj post li adiaŭis sian amatinon al eterneco, li revenis hejmen kun granda malĝojo, kie lin konsolis sia edzino. Bedri Rahmi komencis drinkadon kaj la jena poemo estas el tiu tempo:

La kantadoj finiĝis
Ronddancadoj haltis
Dancadoj haltis
Malĝojo alvenis kaj eksidis en la ĉefa angulo
Laciĝis mia koro, laciĝis…

BRE01Eren Eyuboglu, lia edzino estis tiu, kiu helpis al Bedri Rahmi  trapasi tiun malfacilan periodon. Ŝi multe kolopodis, ke li returniĝu al sia arto. Ŝi pensis, ke al tio ŝi sukcesis ĝis kiam ŝi aŭdis la poemon kiun legis sia edzo en la kunveno.

La larmoj de Bedri Rahmi estis signo, ke lia vundo pri amo ankoraŭ ne saniĝis. Eren post tiu incidento decidis movi sin al Parizo dum iom da tempo kaj de tie ŝi sendis la jenan leteron al Bedri Rahmi:

4-a de januaro 1950 – Parizo

Mia karulo,

En la Klubo vi iam legis pomeon! Ĉu vi tion akoraŭ memoras? Mia koro malheliĝis, kiam mi vidis la larmojn elfluantaj el viaj okuloj. Via voĉo estis tremanta.

Ho ve! Ĉu vi memoras kio okaziz tiunokte al mi?Mi sentis ke arda ferpeco algluiĝis al mia brusto. Tiunokte… mi komprenis ke vi ankoraŭ post tiom da jaroj estis febra kaj pasia al via amo! Mi preĝis je superhoma forto por kompati kaj doni forton al via animo. Mi deziras, ke Dio helpu malaltigi la doloron de via animo. Mi deziras, ke Dio redonu al vi ĝojon pentri denove kaj doni al vi feliĉon por ke vi denove vivi kune kun ni.
Eren

La eltenado de Eren kaj ŝiaj preĝoj helpis kaj  donis bonan rezulton ĉar Bedri Rahmi revenis al ŝi kaj lia tiam 11-jaraĝa filo. Ĝis la morto de Bedri Rahmi en la jaro 1975 ili kune vivis kaj produktis artaĵojn en sia domo. Post la funebra ceremonio de Bedri Rahmi, kiam Eren revenis hejmen alparolis al ŝia filo, kiu tiam estis 35-jaraĝa :

Ni adiaŭis vian patron sed mi volas, ke vi sciu, ke mia koro rompiĝis. Mi neniam sukcesis forgesi lian amaferon. Neniu virino eltenus tiom da humiligo. Mi volas ke vi sciu, ke mi eltenis tiom da suferon nur por ke via vivo ne malheliĝu.

Jen la tuta poemo:

MIA NIGRA MORUSO

I

Mia nigra moruso, mia forkita nigrulino, mia ciganino
Mia grajno de granato, mia grajno de lumo, mia sola
Se mi estus arbo, vi estus miaj branĉoj, aroj da franĝoj
Se mi estus mielĉelaro vi estus la mielo, mia rozo
Vi estas mia peko, mia kulpo.

Kun korala lango, korala genuo, korala dento
Vi estas tiu, al kies vojo mi metis mian vivon
Vi estas tiu, kiun serĉante en la ĉielo mi trovis surtere
Mia nigra moruso, mia forkita nigrulino, mia ciganino
Kio pli vi estus al mi, mia sola
Vi estas mia ridetanta cidonio, mia ploranta granato
Mia virino, mia ĉevalino, mia edzino

II

Vi estas tiu, kiun mi desegnas sur pakaĝoj de cigaredoj
Mi skribas vian nomon sur freŝaj plantidoj
Mia nigrulino, mia nigrulino
Ŝia brovo nigra, ŝia okulo nigra, ŝia fato nigra
Odoras sopiro, fumas deziro
Malpeze, malrapide kaj tre dense
Mi, sinjoro kaj noblulo
Mi, libera el ĉiuj kaj ĉiaj problemoj
Ŝajne tiu, kies pano elvenas el fremdulo kaj akvo el lago
Tiel delikata, ke laciĝas dum starante
Kaj facile rompiĝas kiel alumeto
Nur en artaj problemoj la kapon gratante
Nun mi vivas vane kiel la herboj por ĉevaloj
Vi, angoro mia, kiu bruligas kaj cindrigas min

Kio okazis, kion faris, kion mi fariĝis
Tiel, kiel la riveroj malavare bruas
Dank’ al Dio, ke via fato kunfandiĝis kun la mia
Mi laviĝis kaj baniĝis kaj ŝajne homo fariĝis.

Mia nigrulino, mia nigrulino
Ŝia brovo nigra, ŝia okulo nigra, ŝia fato nigra
Sen vi, tiu bela mondo estu por mi malutila.

———

BRE04

Bedri Rahmi Eyuboglu (1911-1975)  estas pentristo, verkisto kaj poeto de la respublika periodo de Turkujo. Lian artan karakteron multe influis sia patro Sabahattin Eyuboglu, kiu estis tradukisto de klasikaj verkoj. Plue la profesoroj en la Akademio pri Belartoj, Ahmet Haşim, İbrahim Çallı kaj Nazmi Ziya estis aliaj homoj kiuj multe influis kaj skulptis lian artan karakteron.

En la jaro 1931 post la studado en la Akademio li iris al Francujo. Unue en Diĵono li lernis la francan lingvon, poste li moviĝis al Liono. Iom poste en Parizo li studis en la studio de Andre Lohte, kie vi konatiĝis kun sia edzino, rumana pentristino Ernestine Letoni. En Parizo li multe studis kaj lin impresis la arto de Picasso, Gaugin, Van Gong, Cezane, Matisse, Dufy ktp. En Londono li inspektis kaj studis senlaciĝo la artaĵojn en la Brita Muzeo. Sed plej multe impresis lin la artaĵoj de Dufy kaj Matisse. Kiam ili revenis al Istanbulo ili geedziĝis. Ili ambaŭ partoprenis la D-grupon, kiun kreis Cemal Tollu kaj multfoje faris ekspoziciojn. Post li finis siajn poststudadon en la Akademio li fariĝis profesoro en la sama Akademio.

BRE06

Lia instruisto İbrahim Çallı iam diris, ke “kvankam oni en Turkujo preferas arton laŭ okcidenta stilo, Bedri Rahmi estas tute turka pentristo.” Li dum tempo liberigis sin el la okcidenta influo kaj trunis sin al la turka popolarto. Laŭ Çallı lia stilo estis “orientaj miniaturoj tra okcidentaj primitivoj”. Li pere de tiu stilo serĉis novajn esprimmanierojn. Li uzis desegnojn de popolaj artaĵoj, ekzemple desegnoj el ŝtrumpetoj, tapiŝoj, tapiŝetoj, porcelanaĵoj, sennomaj pentraĵoj en popolkafejoj, geometriaj kaj abstraktaj formoj ktp. Li uzis tiujn ornamaĵojn kaj ties kolorharmoniojn, kiel ornamo en la fono de siaj pentraĵoj.

BRE05

Li pentris freskojn en multaj grandaj konstruaĵoj kiel hoteloj, operejoj, teatrejoj ktp kaj faris mozaikojn. Ekzemple li faris mozaikon por la NATO sidejo en Parizo, kiu poste estis movita al Bruselo.

Same, kiel liaj pentraĵoj, ankaŭ liaj verkoj kaj poemoj estas la voĉo de la indiĝenaj popoloj de tiu terpeco. Kiel li ne povis malhelpi siajn larmojn rigardante al popola manfarita tapiŝeto, li same ne povis malhelpi siajn larmojn aŭdante popolan kanton, kaj dum tempo li eĉ fariĝis hontema pro sia propra poezio. Verkante poemojn lia ekzempla fonto estas la popolaj kantoj. Li ne kaptiĝas en mallarĝaj kadroj. Li majstrece aldonas siajn komentojn en sia arto pere de sia ekster-epoka komprenemo. Liaj poemoj estas viglaj kaj tio eble estas pro lia multa uzado de adverboj.

Kelkaj el liaj libroj:

  • Tuz (Salo) 1952
  • Üçü Birden (ambaŭ tri), 1953
  • Dördü Birden (ambaŭ kvar), 1956
  • Karadut (nigra morusı), 1969
  • Dol Karabakır Dol, 1974
  • Yaşadım (Mi vivis), 1977
  • Tezek (Sterko)

Tradukis Vasil Kadifeli

BRE07

Advertisements

2 komentoj

  1. […] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj 12. Ĝemo 13. Abidin Dino 14. Cahit Sitkı Tarancı  kaj la rakonto de lia poemo eku abbas la tempo venis 15. Yahya Kemal Beyatlı kaj lia poemo “Kvieta Ŝipo” 16. Rakonto de Reşat Nuri Güntekin – Duonlasita amo 17. “Mia nigra moruso” – Bedri Rahmi Eyüboğlu […]

    Ŝato

  2. Tre ibteresa rakonto. Renato

    Ŝato

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: