DANĜERAJ LUDOJ rakonto de Oğuz Atay (1)

DANĜERAJ LUDOJ

“Al vi mi neniam menciis tion sed vi certe aŭdis pri ĝi. En nia kvara jaro de geedziĝo Nazli forlasis la domon. Kiel oni diras, ŝi foriris al iu alia. Ĉi tiu estis kompatinda afero. Ne sciante kion fari, mi estis vaganta kaj rondiranta en la ĉambroj de la domo. Mi daŭre rigardis al la fotoj de mia edzino. Mi devis voli fari ion, viziti iujn, mi ne scias, lamenti al ili, plendi pri ŝi, elmeti la maljustecon farita al mi kaj tiel plendi pri tio. Mi almenaŭ devis voli fari tion, kion ĉiuj farus en tia situacio. Eble mi ĉion ĉi volis sed ne kapablis agi. Mi treniĝadis en la stratoj kun senordaj vestaĵoj. Eble mi ne sciis de kie mi devis komenci la paroladon. Kaj certe mi ne povus iri rekte al iu kaj komenci rakonti al li. Kaj ankaŭ kiam iu komencis paroli kun mi, mi time ĝemis, ke la parolado venos al tiu punkto, ĉar tiu afero estis trapikanta en mian bruston. En posttagmezoj mi forfuĝis de laboro kaj kutimis sidiĝi en tavernoj.”

“Iutage mi eniris la restoracion apud la staciodomo kaj mi subite trovis min en fremda etoso kun portistoj kaj ĉaretoj, kaj estis neniu alia taverno proksime. Mi sidiĝis en la ĝardeno de la restoracio proksime al la vagonaroj. Kvankam ĝi estis frue la tabloj estis plenplenaj. Mi mendis unu botelon da raki’on2 ĉar mi havis nenian deziron rigardi al la aliuloj. Mi nenion estis manĝinta ekde mateno. Mi mendis iom da frandaĵoj. Mi la unuajn glasojn drinkis rapide, kaj mia kapo komencis turniĝeti. Tiam mi rigardis al mia ĉirkaŭo: oni estis parolanta, nenio estis manĝata, nur kafo, teo kaj similaj trinkaĵoj estis trinkantaj. Oni atendis iujn. Ĉiu alrigardis al la fervojo. Mi daŭrigis la trinkadon. La bruo en mia ĉirkaŭo estis laŭtiĝanta, ekscitanta. Oni eĉ la teojn sur la tabloj ne estis trinkanta. Ĉiuj okuloj estis alidirektitaj al la fervojo. Ĉar la drinkaĵo malrapide moligis mian streĉiĝon, mi komencis vidi la homojn en mia ĉirkaŭo, kaj komencis aŭdi iliajnvoĉojn.”

“Oni atendis vagonaron elvenantan el fremdaj landoj. Ĉiu ridetis unu al la alia, kaj la atendantojn ĉirkaŭis ia mieno de intimeco. Mi ankaŭ ridetis, eble iomete pro la drinkaĵo. Poste, mi komencis ekscitiĝi kune kun ili. Precipe kiam oni rigardis al la fervojo, onia ekscitiĝo kreskiĝis. Mi sentis kvazaŭ ankaŭ iu mia konato estus alvenonta. Kvazaŭ el la vagonaro, ekzemple, elirus Nazli, kaj ŝi tuj brakumus ĉirkaŭ mian kolon. Kaj mi forgesante ĉion okazinta mi tuj ŝin pardonus. Ni tuj elprenus taksion, kaj ĉio ripariĝus. Ĉiu malpacienciĝis; supozeble la vagonaro estis iomete malfrua. Ĉar mi ne sciis la alventempon de la vagonaro, mi estis iomete trankvila.”

“La minutoj pasante miaj okuloj kaptiĝis en la fervojo. Kiam la vagonaro alvenis, mi estis ekscitita kaj malpacienca tiel, kiel ĉiuj aliaj estis. Mi ridetis kiel la aliaj. homoj Homoj, tiuj sidante en la apudaj tabloj de mi, iomete mire kaj avide rigardis al tiu viro, kiu sidante kaj drinkante atendis sian alvenonton. Mi estis en la rolo de matura homo. Mi estis zorgema pr ili. Mi timis, ke eble tiu, kiun ili atendis ne elirus el la vagonaro. Mi komencis ekzameni ĉiujn atendantojn per miaj okuloj. Mi unue rigardis al la pasaĝeroj en la fenestroj de la vagonaro, kaj kiam iu svingis la manon al iu sur la kajo, sekvante tiun svingadon mi  provis trovi la bonŝanculon kaj mi trankviliĝis. Poste mi rigardis al aliaj manoj. Mi ridis kune kun ili; eble mi ankaŭ svingis kelkfoje miajn manojn, plej eble pro mia ebriiĝo.”

“Kompreneble, Nazli ne alvenis. Mi iomete malgajiĝis. Kelkaj aliaj, kies konatuloj ne alvenis restis kune kun mi en la restoracio. Estante kelkaj aliaj kiuj kunhavas mian malgajecon, helpis al mi forlasi la restoracion kun mieno de tia homo, kies la atendata pasaĝero ne alvenis. Mi iomete ankaŭ stariĝis kun ili en la pordo de la doganejo. Eble ni maltrafis nian pasaĝeron en la amaso de homoj. Finfine ni forlasis la staciodomon kun klinitaj kapoj. Nazli ne alvenis.”

“Al tiu ludo mi alkutimiĝis en mallonga tempo. Mi de tempo al tempo vizitis la staciodomon por kontroli la tabelon de horaro. Kelkfoje mi demandis pri tio pere de telefono; krome en la alventago mi denove telefonis por lerni ĉu estos malfruiĝo aŭ ne. Tiel atendante en la restoracio mi komune travivis la eksciton scii la alventempo de la vagonaro. Post kelkaj tiaj tagoj mi fariĝis pli kuraĝa. Mi fervore svingis la manon, mi kriis, mi alvokis. Eĉ kelkfoje kelkaj pensis, ke mi estas unu el ilia konatulo kaj ili reen svingis la manon al mi. Ene de tiom da vojaĝantoj kaj atendantoj certe, ke mi ŝajnis esti ies konatulo. Tiaj miskomprenoj okazis ankaŭ al multaj aliaj do, estis neniu falsaĵo pri mia konduto. Krom tio, ĉar mi almenaŭ drinkis unu botelon ĝis la alveno de la vagonaro, mi tute ne estis en la pozicio pensi pri tiaj detaloj.”

“Kun la alveno de la vagonaro mi min kaptiĝis en la kreskanta inundo de movado en la staciodomo. Mi ankaŭ amikiĝis kun la doganistoj, kiuj provizis min kun kelkaj koncesiojn. Jes ja, estis neniu alia renkontante tiom da pasaĝeroj krom mi. Sed ial mi neniam renkontis miajn konatulojn en la kajo; ĝuste tiam kiam mi apartiĝis de la doganistoj, ĝuste tiam ke mi estus perdonta la esperon, tiam mia konatulo estis eliranta la pordon de la doganejo kaj mi iel renkontis ilin ekstere en la centro de la placo. “

“Pli poste oni permesis min eliri en la kajon kaj atendi miajn pasaĝerojn tie. Kiam la vagonaro alvenis mi enmiksiĝis en la amaso de pasaĝeroj, kaj poste sen vidita de la doganistoj mi forlasis la ejon. Miajn pasaĝerojn – mi kutime diris ke ili estis pli ol unu – renkontis en la kajo sed kompreneble ili min neniam vidis.”

“Kelfoje la doganistoj sidiĝis en mia tablo, kaj demandis ‘kiom da pasaĝerojn vi havas s-ro Tahsin!’. Ili min tre ŝatis. Sed ĉar estis strange por mi paroli kun ili kiel s-ro Selim, kaj tiu estis afero ekster la tagvivo de s-ro Selim, en mia laboro pri renkontado mi elektis fariĝi s-ro Tahsin. Kiam iutage doganisto konante min alvokis min kiel s-ro Tahsin ie ekster la dogano, mi ne aŭtomate returnis min al li, kaj tiel mi enfalis en stranga situacio. Ekde tiam, kiam oni  alvokis la nomon Tahsin mi alkutimiĝis returni kaj rigardi al la alvokanto.”

S-ro Selim enspiris longe.

“Kiel en ĉiuj miaj okazaĵoj, ankaŭ en ĉi tiu mi ne sukcesis meti bonan finon: Mi longigis kaj longigis ĝin. Danke al Dio tiam revenis Nazli al nia domo. Sed mi ne sukcesis tuj fini tiun kutimon de pasaĝero-atendado. Mi ankoraŭ dum iom da tempo treniĝis en la staciodomo. Poste mi forlasis tiun kutimon, kiu ankaŭ instigis min drinki raki’on. Kaj kun mia edzino ni neniam parolis pri kial ŝi forlasis la domon kaj kial ŝi revenis reen.”

“Poste mi perdis Nazli’on. Mi nun kelfoje pensas : Ĉu ne estus pli bone paroli pri ĉio kio okazis inter ni? Se ŝi nur rakontus al mi, kiel ŝi vivis post ŝi forlasis la domon, kial si subite decidis malaperi… Mi neniam sciis tiun parton de la vivo de mia edzino, kiun tiom multe amis. Ŝajne Nazli dum du jaroj ne vivis. Mi scias, oni diros, ke se ŝi rakontus tion al mi, ni travivus malĝojigaj aferojn, eble ni aŭdus vortojn, kiujn ni neniam volus aŭdi. Tamen, taksi je nenion parton de ies vivo, pli bone estus scii pri ĝi. Mi sentas ke mi faris malrespekton al tiu homo, kiun mi tiom amis, ne volante scii ŝiajn du jarojn, kaj ne volante scii kion ŝi sentis dum tiuj du jaroj.”

Sevgi3 skuis la kapon kvazaŭ neante.

“Ne, ne.. ĝuste tiel okazis,” diris Selim. “Kaj nun ne plu estas la tempo ripariĝi ion. Neniu amara vorto de Nazli min forlasus tiel senespere, kiel la netruniĝebla malvarmeco kiun alportas forpaso. Ĉiuokaze ni preterpasu tion. Post la morto de mia edzino mi denove komencis viziti la staciodomon. Sed tiu ludo ne plu havis diversan aspekton aŭ diversan guston. Kiel ĉiu homo mi ankaŭ en mia vivo unufoje kondutis malsimile, kaj en mia tuta vivo mi ĝis ĝeni min kaj ĉiujn aliajn mi algluiĝus al tiu mia karakterizaĵo kaj tiel fortreniĝus; en mia tuta vivo mi provus alteniĝi al tiu escepto.”

“La doganistoj jam estis ŝanĝitaj, neniu el la antaŭaj kelneroj estis en la restoracio. Nazli estis morta kaj nun estis neniu punkto atendi ŝin. Mi tiun eĉ ne imagus. Mi trovis alian rimedon; fakte kiam mi eniris la restoracion en horo proksima al la forveturo de iu vagonaro mi komprenis ke mi povus ŝanĝi la karakteron de mia ludo. Ĉiu estis malĝoja: ĉies konatuloj esis forveturantaj. Mi estis sidanta ĉe unu el la plej antaŭaj tabloj kun ĉiuj bezonataj instrumentoj por drinki raki’on. Mi eĉ ne plu sentis la bezonon ludi. Estis verŝajne ke mi neniun havis por adiaŭi. Pro tio mi nenies atenton altiris. Mi kun malgaja vizaĝo estis sidanta. Nazli jam estis foririnta. La forirantoj estis gajaj. Sed por ne senti honton kontraŭ la restantoj ili ankaŭ ŝajnis malgajaj. Tamen estis kelkaj pasaĝeroj kiuj vere estis malgajaj. Mi estis en tre malbona rolo kvankam neniu sciis pri tio. Mian aventuron mi konstruis kaj bazigis sur la ebleco, ke neniu el la forirontoj plu revenos. Senvoĉe mi nomis la vagonarojn  kiel “la vagonaro de morto”, “la vagonaro de mallumoj” kaj simile”.

“Mi sentis min kvazaŭ partoprenanto en aro de funebraj ceremonioj. Por ke oni ne elspezu grandan sumon de mono, oni faris funebran ceremonion en vagonaro plena je mortintoj. Por malaltigi la koston de ĉerkoj kaj ĉerkoportistoj, ĉiuj mortintoj, ankoraŭ ne tute  mortintaj, ankoraŭ ne perdiĝintaj siajn fortojn, ili mem estis venantaj al sia propra ceremonio. Nazli jam foriris unu tagon antaŭe kaj mi estante ĉi tie restis por partopreni al la aliaj ceremonioj. Kelkaj homoj kun forta imagpovo imagis ke iliaj mortintoj foriras al longa vojaĝo; sed mi, pensis ke ĉiuj vojaĝantoj estis jam mortintaj. Kia granda peko, ĉu ne?”

________
1 Oğuz Atay : esperante Oguz Ataj
2 raki : turka forta alkoĥolaĵo kun anizo, kiun oni drinkas dum manĝaĵoj.
3 Sevgi : la virino al kiun Selim rakontas la okazaĵon.

Tradukis Vasil Kadifeli 

 

Oguz Ataj (1934-1977)

oguz atayOguz Ataj estas unu el la nuntempaj verkistoj de Turkujo. Li naskiĝis en Kastamonu urbo en la jaro 1934 kaj kiam li estis kvin jaraĝa sia familio translokiĝis al la ĉefurbo Ankara. Li ricevis bonan edukadon kaj diplomiĝis el la “Fakultato de Civila Inĝenierio” de la “Istanbula Universitato”. Li poste fariĝis instruisto  en la “Istanbula Akademio pri Ŝtata Inĝeniero kaj Arkitekturo”. En 1975 li fariĝis docento. En la jaro 1977 li malsaniĝis pro cerba tumoro kaj kvankam li ricevis kuracadon en Britujo li ne saviĝis de la malsano kaj forpasis en la 13-an de decembro 1977 en Istanbulo.

Dum sia akademia vivo li verkis artikolojn en multaj gazetoj kaj revuoj en kiuj ankaŭ publikiĝis multaj de siaj intervjuoj. En 1970 li verkis sian unuan romanon “Tutunamayanlar” (Nesinteniĝeblaj) sed li sukcesis publikigi ĝin nur du jaroj poste en 1972. Tiu romano ricevis la premio “Premio de Turka Radio Televidilo por Romanoj”. Pro ĝia nekutima fikcio kaj strukturo la romano estis multe diskutata. Post unu jaro en 1973 li publikigis sian romanon “Danĝeraj Ludoj”.

Li kolektis siajn rakontojn en libro kun titolo “Korkuyu Beklerken” (Atendante la Timon). Li verkis romanon en kiu li rakontis la vivon de scientisto Prof.Mustafa Inan (1911-1967) sub la titolo “Bir Bilim Adamının Romanı” (Romano de iu Scientisto). Li verkis la teatraĵon “Oyunlarla Yaşayanlar” (Vivantoj pere de Ludoj). Li ne sukcesis fini sian grandan projekton “Türkiye’nin Ruhu” (La Spirito de Turkujo) pro sia frua morto.

Liaj verkoj post lia morto allogis intereson kaj ili estis multfoje publikigitaj. En la jaro 2005 la verkistino Yildiz Ecevit publikigis lian biografion sub la titolo “Ben buradayım” (Mi estas ĉi tie).

Advertisements

One response

  1. […] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj 12. Ĝemo 13. Abidin Dino 14. Cahit Sitkı Tarancı  kaj la rakonto de lia poemo eku abbas la tempo venis 15. Yahya Kemal Beyatlı kaj lia poemo “Kvieta Ŝipo” 16. Rakonto de Reşat Nuri Güntekin – Duonlasita amo 17. “Mia nigra moruso” – Bedri Rahmi Eyüboğlu 18. “Manovro” – Rakonto de Fiŝisto de Halikarnaso 19. DANĜERAJ LUDOJ rakonto de Oğuz Atay […]

    Ŝato

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: