KIU FELIĈAS ? – rakonto de Sait Faik Abasiyanik

SaitFaikSait Faik Abasiyanik  (1906-1954) estas unu el la plej gravaj turkaj verkistoj de mallongaj rakontoj kaj poezio kaj li estis grava literatura figuro de la 1940-aj jaroj. Li kreis novan stilon en la turka literaturo kaj alportis novan viglecon en la verkado de rakontoj pere de siaj malmolaj sed humanismaj homaj portretoj de laboristoj, fiŝistoj, infanoj, senlaboruloj kaj malriĉuloj. Liaj rakontroj baziĝas sur la urba vivstilo kaj liaj portretoj sur homoj el la plej malhelaj lokoj en Istanbulo. En sia verkado li ankaŭ esploris la temon “turmentoj de la homa animo kaj la agonio de amo kaj perfido”. Jen rakonto de Sait Faik:

 

KIU FELIĈAS ?

Mi eliris el la domo esperante, ke mi renkontus iun junan, buntan, senzorgan, sanan, kaj gajan vizaĝon. Renkontiĝonte tian vizaĝon mia maljuneco, flaveco, maltrankvileco, malsaneco, kaj malgajeco tute ne malaperus. Plue mi eble entute enfalus en pesimismo kaj senespero sed mi tion ja volis fari. Mi vagadis, tamen, pensante, ke mi tian vizaĝon neniam renkontos. Mia decido estis kiel opinio de kritikisto kiu prijuĝas libron sen malfermante ĝian kovrilon. Neniu kritikisto malfermas libron per tremantaj manoj kaj kvazaŭ svenante pro plezuro. Tia plezuro troviĝas nur en tiuj, kiuj restas legantoj. Jen, mi elirante al la strato sciis, ke mi malkovrus difekton en ĉiu libro de la strata biblioteko. Neniu maljuna homo povus esti bela kiel unujara ĉevalido, neniu senzorga homo en la mondo ĝojus kiel hundo, kiu revidas sian mastron.

Eĉ tiu universitata studento, kun la pintaj lipharoj, la brilanta hararo, la puraj vestaĵoj, kaj la sep fotoj de belaj knabinoj en la poŝo, ĉiuj enamiĝintaj al li, havas koncernojn. Mi neniel povas kredi je tio. Nek dekstro, nek maldekstro; nek oriento, nek okcidento; nek kredo, nek malkredo; nek paco, nek milito… La plej grandan koncernon havas tiu junulo!

Mi surstrate renkontis Hasan, la ŝoforon.

– Hieraŭ nokte mi apenaŭ dormis, li diris, mian kapon mi sentas kvazaŭ ĝi estas iu granda kaldrono. Mi eĉ ne volas malfermi la radion. Mi ĉiutage enspezas 10 aŭ 20 lira-ojn1. Sed ili foriras kiel akvo elglitas el mia mano. Mi ne plu povas elteni vivon sen drinkadi.

Poste mi vidis, iun strat-infanon kiu estis vendanta maĉgumojn. Li ŝajnis gaja kune kun sia amiko. Rakontante la batalon inter la ŝtelisto kaj la detektivo, sceno kiun li vidis en filmo en la kinejo Alkazar2, la malsupro de siaj okuloj estis kuntiriĝantaj. Sed sub liaj bluaj-ruĝaj okuloj oni klare vidis flagrantajn signojn de sendormeco.

Tiu bela virino estis trompita. Tiu ĉi bela viro estas senmona. Tiu ĉi riĉulo estas malsana je la renoj. Tiu virino, kies edzo estas riĉa, kaj ŝi posedas ĉion, enfalis en la frenezecon trompi sian edzon. Sed ŝi tion ne povas fari…

Dum en la kafejo, elpensante malĝojecojn kaj maltrankvilecojn por rakonti al la aliaj, kiuj estis sidantaj ĉirkaŭ mi, viro en la apuda tablo subite komencis paroli al sia amiko:

– Ĉu vi vidas tiun viron? Li diris.

– Kiun?

– Tiun, kies kapo estas sen ĉapelo. Tiu, kiu nun estas antaŭ la kinejo sed baldaŭ preterpasos nin.

– Nu, kio pri li !

– Li havas unu milionon da lira-oj.

– Ve, la idioto, ve! Li vagadas sen aŭto.

– Tamen, li ja havas aŭton.

– Kiu scias kiom senzorga viro li estas.

– Ne mia frato, tiu ankaŭ havas zorgon, certe.

– Ba ! Kian zorgon li povas havi ? Li estas juna, bela…

La alia eklistigis:

– Li havas belan edzinon, rusan konkubinon dolĉa kiel mielo. Li estas sana, li estas influa…

– Do ?…

– Sed li havas ian zorgon.

– Kio ĝi estas ?

– Mi, kaj kelkaj aliaj homoj, kiel mi.

– Ne troigu !

– Certe, ni ĉiuj scias lian pasintecon. Kiam li renkontos nin li dispeciĝos.

– Rigardu al tiu alia viro, li ŝajnas senzorgema pri la tuta mondo.

Tiun alian viron mi ankaŭ konis. Li estis komediisto, kiu faris homojn ridi kaj ridegi. Kaj li certe estis tre bona artisto. Tuberkulozo estis ronĝanta siajn pulmojn sed tamen li estas gaja. Li gajnis monon kaj tempon. Sed lia ĉefa zorgo estas liaj geamikoj. Ili estas ĵaluzaj. Ili elparolas vortojn por humiligi lin kaj kun la intenco, ke tiuj vortoj iru al liaj oreloj. Li estas tre sentema homo. Tiuj vortoj trapenetras en liajn pulmojn eĉ pli ol tuberkulozo.

Mi tagmanĝis gaje. Hodiaŭ homoj estis maltrankvilaj kun multaj zorgoj. Sed la senzorgan mi renkontis posttagmeze.

Tiu estis juna poeto. Neniu de liaj poemoj valoris eĉ unu kuruŝ-on3. Li estis kredanta je si mem, kiel piulo kredas je Dio. Ĉiutage li verkis 700 versojn. Li estis senmona. Li havis imagajn koramikinojn. Li loĝis en imagaj palacoj kaj li manĝis en imagaj tabloj.

– Kiel vi fartas granda poeto? mi diris.

Li prenis mian brakon. Li parkere legis sep dek versojn. Sed en neniu de tiuj versoj estis fajrero de poezio.

– Feliĉa vi estas poeto, mi diris.

Rigardante al mi liaj okuloj estis brilantaj. Subite mi sentis ian kompaton por li. Kaj tiam li aldonis:

– Jes, kaj ankaŭ, li diris, se mi ne havus tiun koksopation…

Mi tiam komprenis, ke ni ĉiuj, la universitata studento, la ŝoforo, la milionulo, la maĉgumvendanto, la konstruisto, la skribisto, la bona poeto, la malbona poeto ĉiuj portis en la interno unu malbonan sed feliĉan poeton. En imagaj tabloj kun imagaj vinoj, en imagaj landoj kun imagaj bienoj, ĉiam kun imagaj tintantaj ormoneroj ni ĉiuj, ĉiuj estis feliĉaj.

_______
1 liraturka lira : monunuo de Turkujo
2 kinejo Alkazar : fama kinejo en Bejoglu distrikto de Istanbulo
3 kuruŝ : unu centono de turka monunuo lira-o

tradukis Vasil Kadifeli

*** Dua premio en branĉo prozo ĉe la “Lucija Borčić  2018” Tradukkonkurso de la Kroata Esperantista Unuiĝo

 

 

 

 

One response

  1. […] 20 KIU FELIĈAS – Rakonto de Sait Faik Abasiyanik […]

    Ŝato

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: