Rakonto pri bankuvo – Nazim Hikmet Ran

1

Lia edzino telefonis al Sulejman

— La parolanto estas mi,
mi, Fahire.
Ĉu vi ne rekonis min de mia voĉo?
Do eble mi tro laŭte parolis al vi subite.
Ĉu krio?
Eble…
Ne,
la infanoj ne estas malsanaj.
Aŭskultu min :
Forlasu vian laboron kaj venu,
sed rapidu.
Mi ne povas diri tion al vi sur la telefono,
ne eblas.
Ankoraŭ estas tro da tempo ĝis vespero.
Horoj, horoj,
apokalipsaj.
Nenion demandu.
Aŭskultu min…
Se vi ne tuj trovos pramon
transiĝu al Uskudar1 per remboato.
Alsaltu al taksion kaj venu.
Se vi ne havas monon
prenu iom de via estro.
Nenion pensu dum la vojo,
Provu veni kiel eble sen mensogoj.
Mensogojn oni diras al fortuloj,
mi estas senforta.
Ne moku min mia senspertulo.
Jes oni atendas neĝon,
jes,
la vetero bonas.
Kiel viro kun kiu mi amindumas,
ne kiel mia edzo,
sed kiel mia grandulo, mia inteligentulo,
kiel mia patro venu…

 

2

Alvenis Sulejman,
Fahire demandis al sia edzo Sulejman :
— Ĉu tio veras?
— Jes.
— Dankon Sulejman.
Jen, mi nun trankviliĝis.
Jen vidu, mi ne plu ploras.
Kie vi estis renkontiĝantaj?
— En iu hotelo.
— Ĉu en la flanko de Bejoglu2?
— Jes.
— Kiom da fojoj?
— Tri aŭ kvar.
— Ĉu tri aŭ ĉu kvar?
— Mi ne scias.
— Ĉu tiom malfacilas rememori tion Sulejman?
— Mi ne scias.
— Do, en iu hotelĉambro.
Kiu scias, kiom malpuraj estis la littukoj.
En iu angla romano mi legis pri tio,
en hoteloj por tiu celo
troviĝas rompitaj bankuvoj.
Ĉu estis ankaŭ la sama en via hotelo Sulejman?
— Mi ne scias.
— Provu rememori tion,
ĉu rompita bankuvo kun rozpolv-koloraj floroj?
— Jes
— Ĉu vi ion donacis al ŝi?
— Ne.
— Ĉu eble ĉokoladon, aŭ ion alian?
— Nur unu foje.
— Ĉu vi ŝin tiom amis?
— Ĉu ami?
Ne…
— Ĉu estis aliaj Sulejman?
— Ne.
— Ĉu ne estis?
— Ne.
— Do, vi tiun amis…
Se estus aliaj,
tio min trankviliĝus…
Ĉu ŝi amindumis tiel bone?
— Ne.
— Diru al mi la veron, jen kiom kuraĝa mi estas…
— Mi ja diras la veron…
— Oni jam montris ŝin al mi.
Virino kiel bovino.
Ŝiaj kruroj pli dikaj ol mia talio…
Sed tio estas afero de gusto…
Plua demando, Sulejman :
Kial?
— Mi ne scias…

En la mallumo je la nivelo de la fenestro
iu neĝkovrita, peza branĉo de abio.
Pasis konsiderinda tempo ekde kiam
la murhorloğo en la halo sonoris la 12-an.

 

3

La edzino de Sulejman, Fahire
La jenajn diris al li la postan tagon.
— … Estis ne eltenebla doloro
la kompato mi sentis por mi,
mi decidis mortigi min, Sulejman…
Mia patrino, miaj infanoj kaj ĉefe vi
malkovrus miajn piedspurojn sur la neĝo.
La gvardisto, la policistoj, unu ligna ŝtupetaro
kaj virinan korpson vi eltirus
el la ĝardenputo de la malantaŭa terpeco.
Ĉu tiel facilas?
Piediri al la ĝardenputo noktomeze,
poste grimpi kaj stari en la rando de ĝi
kaj fali en ĝia mallumo kaposuben?

Sed se vi ne trovus mian
piedspurojn sur la neĝo,
ne nur pro mia timo,
sed la gvardisto, policistoj, ŝtupetaro,
onidiroj, insultado,
memortigo de trompita edzino :
amuza afero.
Rakonti pro kio mi mortis estus malfacile.
Al kiu? Al ĉiuj, ekzemple al vi.
Homo, eĉ decidante memortigi sin
pensas pri aliaj homoj…

Vi estis dormanta en la lito
via vizaĝo trankvila,
dormante kiel ĉiam,
antaŭ kaj post tio.

Komencis neĝi ekstere.
Eliri al la balkono dum nur unu nokto :
Pneŭmonio la postan tagon,
ekmorti sen manifestacio.
Ne,
Ne venis al mia kapo eĉ la ebleco de kataro.

Mi ekbruligis nian fajrujon.
Unue oni devas senti sin varme.
La pulmo rompiĝas kiel teo-glaso.
Mi rigardis al la fenestro, al la neĝo :
« Birdo kiu perdis sian kunulon
kiel neĝo
dum tagoj atendas printempon… »
Mia patro tre ŝatis tiun poemon.
Vi ne ŝatas ĝin.
«De flanko al flanko, tremante, kaj fuĝante… »

Ne estingante la lampon mi eliris al la balkono
« … kiel neĝo
faladas, ploras…»
Mi sidiĝis sur la seĝo en la balkono.
Senbrueta la aero.
Mallumo sed plenblanka.
Mi kvazaŭ endormiĝis.
Kvazaŭ homo kiun mi amas
timante veki min
tenere piedpaŝis ĉirkaŭ mi.
Mi ne sentis malvarme.
Mia sorto fondiĝis,
klariĝis.
La lumo elfalanta el la balkonpordo
falis kiel varma ŝtofo sur miaj genuoj.
Mi en letargia malgajeco
strangajn aferojn pripensis:
La sikomoro-arbo en Fenerjolu3
     estas 150 jaraĝa.
Insektoj kies vivdaŭro estas nur unu tago.
Tempo venos,
kiam homoj vivos
longe kaj tre feliĉe.
Homo havas koron kaj kapon…
La manoj de homo…
Homo?
De kiu tempo,
de kie,
de kiu klaso?
Iliaj homoj,
niaj homoj.
Kaj tamen ĉio ĉi,
batalo por iu nova mondo.
Poste vi,
mi,
iu rompita bankuvo
kaj la kompato
mi sentas pri mi mem.

Neĝo ekhaltis.
Tagiĝo alproksimiĝis.
Kun honto
mi revenis al la ĉambro.
Se vi tiam vekiĝus,
mi brakumante sur via kolo….
Sed vi ne vekiĝis.
Jes,
danke, ke mi eĉ ne havas kataron.

Nun, kio?
Mi de tempo al tempo rememoros,
de tempo al tempo forgesos tion.
Ni denove vivos kune
estante certa, ke vi amas min.

 

4

Pasis preskaŭ ses monatoj.
Iunokte la geedzoj estis revenantaj el la maro.
Steloj estis sur la ĉielo, someraj fruktoj sur la arboj.
Fahire subite haltis,
rigardis al liaj okuloj ameme
kaj frapegis lian vizaĝon kvazaŭ kraĉante sur ĝi.

Nazim Hikmet Ran 4
16.8.1940

_____
1 Uskudar : distrikto en la azia parto de Istanbulo .
2 Bejoglu : kvartalo en la eŭropa parto de Istanbulo iam fama pri amuzejoj.
3 Fenerjolu : kvartalo en Kadikoj distrikto en Ia azia parto de Istanbulo.
Por pli da informoj pri Nazim Hikmet Ran legu ĉe:
https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/05/17/poezio-de-nazim-hikmet-ran/

 

tradukis Vasil Kadifeli

*** Dua premio en la branĉo poezio ĉe la “Lucija Borčić  2018” Tradukkonkurso de la Kroata Esperantista Unuiĝo ***

Advertisements

One response

  1. […] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali 10. Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio 11. Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj 12. Ĝemo 13. Abidin Dino 14. Cahit Sitkı Tarancı  kaj la rakonto de lia poemo eku abbas la tempo venis 15. Yahya Kemal Beyatlı kaj lia poemo “Kvieta Ŝipo” 16. Rakonto de Reşat Nuri Güntekin – Duonlasita amo 17. “Mia nigra moruso” – Bedri Rahmi Eyüboğlu 18. “Manovro” – Rakonto de Fiŝisto de Halikarnaso 19. DANĜERAJ LUDOJ rakonto de Oğuz Atay 20 KIU FELIĈAS – Rakonto de Sait Faik Abasiyanik 21 Rakonto pri bankuvo […]

    Ŝato

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: