BUKLA kaj FLAVA – sciencfikcia rakonto de Abdulkadir Doganaj

Morto estis antaŭ la pordo. La mallumo estis alvokanta la malvarmon, kiu estis venanta el ĉiuj kvar flankoj. Dum alarmsonoj enmiksiĝis al la krioj de homoj, la malnovaj jam forgesitaj preĝoj estis reaperantaj.  Oni ekbruligis la forajn arbarojn; oni dispremis unu la alian; oni forrabadis; oni petegadis. Virino pafmortis sin sur la frunto. Iu estaĵo ekfalis pro nervoza kolapso. Frenezaj okuloj fiksiĝis sur tiu malluma punkto. Iom poste la popolo retiriĝis en siaj domoj. Ĉar la malvarmego de la nokto atingus ilin pli rapide ol la flamoj de la arbaro. Antaŭ ol la glacio forglutis ĉion en la urbo, enprofundiĝis la silento. Iu patrino decidis fortanĉi sian hararon…

* * *

Mi malfermis la ŝirmilon de mia kasko kaj rigardis ĉirkaŭen. La tuta planedo ŝajnis al grandega neĝbulo. La konstruaĵoj estis kovritaj per blokoj de glacio. La estaĵoj en la stratoj estis frostiĝintaj kun hororo en siaj okuloj. Vivo jam estis estingiĝinta, ankaŭ tiel estis la koloroj kaj la rememoroj. La uragano nur la timon ne sukcesis narkozigi. La lago en la malproksimo kaj la bruligitaj arboj, eĉ la akvo elfluanta el la fontanoj estis frostiĝintaj. Mi provis piedpaŝi sen gliti sur la maldika galcio.

Kiam oni inventis teleportadon okazis granda bezono al energio. Scientistoj antaŭ la blanka tabulo kalkuladis kaj malkovris, ke la homaro pro tio bezonus la energion de unu tuta stelo. Tiel ni provizus la energion bezonatan por tio kaj plue ni kreus nian propran stelsistemon. Teleporti la stelon en pli konvena loko en la galaksio malaltigus la kostojn en la longa tempo. Finfine ni elektis taŭgan stelon por ni kaj teleportis ĝin alie, lumjarojn fore. Sed poste ni malkovris eraron en niaj kalkuloj; la neĝglobon.

Ni ne sciis, ke ekzistis vivo en tiu ĉi stel-sistemo. Ni tion malkovris unu monato post la teleportado. En ĉi tiu stelsistemo estis iu vivanta planedo, sur tiu planedo estis vera vivo. Alivorte tiu ekzistis almenaŭ unu monato antaŭe. Dum dudek jaroj tiuj vivuloj estis sekvantaj niajn signalojn kaj por kaŝi sin de ni, ili uzis holografiajn projekciilojn. Tamen ili ne komprenis kio estus okazonta al ili.

Ĉi tie ni venis por esplori kaj mortigi tiujn, kiuj ankoraŭ estis vivantaj. Neniu devus scii pri tio. La malkovro de Ameriko ekstermis Aztekojn kaj Inkaojn, la malkovro de la nuklea energio detruis Hiroŝimon, kaj la teleportado de tiu stel-sistemo ekstermis unu tutan vivantan planedon. Ordinaraj homoj ne povos elteni tiom da turmento de pento.

Ni piediris al la direkto de la universitato. Mia restrukturita cerbo rapide tradukis ĉiujn eksterterajn skribaĵojn. Ili nin spuris; niajn militojn, nian poezion, malkovris nian identecon. Mi estis piediranta ŝajne en pentraĵo de teruro. La frositiĝintaj estaĵoj, aŭ ĉu mi diru eksterteraj homoj, estis malmolaj kiel ŝtono. Ĉu mi tuŝu ilin, parto de ili estis dispeciganta kaj falanta sur la grundo. Pro stranga sento mi kun timo regresis kaj foriris de tiu loko.

En ilia plej antikva kredo la suno estis priskribita kiel kompatema patrino. Patrino, kiu ĉiu tage, dum ŝia naskiĝo, varmigas la planedon pere de unu haro, kiun ŝi elŝiras el sia bukla kaj flava hararo. Pro tio en la unua tago de ĉiu jaro la virinoj kutimis fortranĉi parteton de siaj hararoj kaj enterigi ĝin pro respekto al ilia suno. Ĉiujn ĉi mi lernis el la datenbanko.

Mi ordonis al la ekzekutteamo iri esplori la vastaĵojn en la nordo. Kiam ili foriris mi daŭris sole. Ĉar mi tiun parton de la planedo mi antaŭe inspektadis mi ne estis timanta. Mi eniris la universitaton. Legoĉambroj kaj kelkaj aliaj ejoj, ke mi ne sciis pri kio ili estis, estis daŭrantaj subteren ĝis la fundo de la maro. La tuta urbego estis konstruita sur la akvo ĝuste tiel, kiel ŝipo.

Mi vagadis en la koridoroj sekvante mian pafilon kiun mi tenadis en mia mano preta je pafo, mi eniris koridorojn kiu ŝajnis al labirintoj, kaj trairis multajn ĉambrojn.  Ni estis atendanda etan reziston el tiuj, kiuj eble postvivis la okazintaĵon. Eble ili el la mallumoj aŭ el iu fendaĵo sursaltus sur ni. Sed grupeto de lokanoj ne sukcesus kontraŭstari la kvin mil batalantoj sub mia komando.

Mi eniris vastan halon. Mi vidis frostiĝintajn kadavrojn de etaj gupetoj, tie kaj tie ĉi, ĉe la randoj kaj anguloj de la halo. Turnante mian kapon mi vidis ian vizaĝon brilantan kiel fajro. Kiam mi alproksimiĝis mi komprenis, ke tiu ĉi estis nur pentraĵo. La vizaĝo ŝajnis al ies virino de du metrojn alta. Por bli bone ekzameni ĝin mi pliigis la lumon elirantan el mia kasko. Ŝia hararo el flavaj kaj buklaj haroj estis etendiĝanta suben el la du flankoj kvazaŭ kiel hedero. La haroj kies koloro estis fakte bunta en gamo de ruĝo ĝis flavo ŝajnis tiel veraj ke ili degelus la maldikan glacion, kiu kovris la pentraĵon. Je tio mi komprenis, ke tiu estis la sun-reĝino Kandela.

Ŝia travidebla vizaĝo subite turniĝis al vi. Mi kun krio retroiris kelkajn paŝojn reen. El la pentraĵo ŝi etendis la krurojn kaj eliris el la muro. Ŝi nun estis tri-dimensia. Mi pafis kelkfoje sur ŝin sed tio estis tute ne utila. La radioj elirante el mia pafilo trapenetris ŝin kaj pikiĝis en la muron.

“Restu for de mi!” mi kriis de tie, kie mi prenis defendan pozicion.

Kandela levis ŝiajn manojn kvazaŭ montrante, ke ŝi ne havis armilon: “Ne timu. Mi estas nur hologramo” ŝi diris.

Mi provis enspiri normale. Mi iom poste kapablis kompreni kion ŝi diris. Trankviliĝante mi stariĝis.

Kandela daŭrigis ŝian paroladon: “Mi posedas la tutan datenon de la planedo. Vi povas demandi al mi ion ajn.”

Mi demandis: “Kiom da homoj postivis sur la planedo? Ĉu ili havas armilojn?”

Ridetante ŝi direktis sin al la ŝtuparo kondukanta al la supra etaĝo. Ŝi mansignis al mi por ke mi sekvu ŝin. Ni supreniris al iu pli vasta halo. Ĉi tie estis grandega modelo de nia sun-sistemo.

“Ĉion rilate al vi ni ĉi tie deponas,” diris la hologramo. Poste kvazaŭ ŝi estis distrita ŝi prenis libron kaj komencis foliumi ĝin.

“Vi ne respondis al mia demando” mi diris iom akre.

Ŝi demandis al mi “Kial vi mortigis miajn regatojn?” Ŝajne ŝi nun estis tute alia virino.

Min interesis ŝia vorto “regato”, kiun ŝi uzis anstataŭ la vorto “popolo” :  “Kio signifas regatoj?” mi demandis.

Ŝi denove ridetis: “Ĉi tiun planedon mi estis reganta.”

“Vi estas nur iluzio” mi diris “vi ne povas trompi min”.

“Mi estas iluzio por vi,” diris Kandela “sed por ĉi ĉiuj mi estis ilia hologramo-diino. Pro respondi al via demando : en ĉi tiu planedo restis neniu”.

Ŝi denove ridetis. Mi estis iranta al la pordo por forlasi la halon kiam mi aŭdis malfortan voĉon citante tre konatan poemon. La versoj de Ŝekspiro (1) kvazaŭ estis reviviĝantaj. Mi  alpingliĝis en mia loko, kaj sentis, ke la sango en miaj vejnoj komencis frostiĝi.

Se vi pikos nin per pinglo, ĉu ni ne sangos?
Se vi tiklos nin, ĉu ni ne ridos?
Se vi venenos nin, ĉu ni ne mortos?
Kaj se vi traktos nin malbone, ĉu ni ne povos venĝi?

Ĉi tiu estis kvazaŭ proklamo de batalo. Mi trunigis miajn tremantajn okulojn al ŝi kaj demandis: “Kion vi volas diri?”

“Kiam vi forprenis nian stelon” diris Kandela: “vi ankaŭ forprenis nian energion por teleportado. Kaj vi ĉiujn en ĉi tiu planedo kondamnis al morto.”

“Diru al mi klare tion, kion vi volas diri!” mi diris ĉar mi komencis koleriĝi.

Ŝi prenis la ter-globon el la modelo de nia sun-sistemo en siaj manoj: “Sed estis io, kion vi ne scias; ĉi tiu planedo estas nur kolonia planedo. Krom ĉi tiu planedo ni vivas ankaŭ sur dek du aliaj polveroj,” ŝi diris.

Mi kvazaŭ sentis min falanta en mia loko mi estis staranta “Do, kio…”

Ŝi diris nenion sed ĉifoje estis amara rideto en ŝia vizaĝo. Ĉifoje ŝi citis versojn de Nazim Hikmet (2)  :

Aŭ ni al mortaj steloj alportos vivon,
aŭ la morto venos suben al nia mondo.

Ŝi forĵetis la terglobon sur la planko. Mi vidis la malamon en ŝiaj okuloj. Mi tremante kiel strangulo en unu angulo de la halo, ŝi forŝiris unu haron el ŝia hararo kej tenis ĝin inter siaj du fingroj. Sen turniĝante ŝiajn okulojn, kiuj estis fiksitaj sur mia vizaĝo, ŝi forlasis la haron el siaj fingroj, sur la terglobeton, kiu kuŝis sur la planko. Mi sekvis ĝian falon, tiun ĉi kvazaŭ senfinan falon. Poste, mi aŭdis anoncon el mia radioaparato:

“Ĉi tie estas la Kolonio de Marso, mi alparolas el la Ruĝa Valo. Mi sciigas al ĉiujn, kiuj aŭdas mian voĉon. Al nia Tero oni teleportis nukleajn armilojn, kies origino ne estas konata. Nia perdo estas tre granda. La Tero falis. Mi ripetas. Nia Tero falis!”

Mi provis digesti la novaĵon. Ĉu ni eble komencis mortigan nuklean militon senscie? Ĉu ni eble komencis kosman venĝadon?

La virino, lasis alian haron sur la terglobon. Poste unu alian, ankaŭ unu alian… Mi estis senespera kaj senpova por reagi al io ajn. Mi sidiĝis tie silente kaj rigardis al la formata pilko el ruĝaj kaj flavaj haroj sur nia Terglobo…

Abdulkadir Doganaj
Unua premio de mallongaj rakontoj en la
“1-a Konkurso de Loka Sciencfikcio Leviĝas”

_________
(1) Ŝekspiro : Angla poeto kaj dramisto (W. Shakespeare, 1564-1616).
(2) Nazim Hikmet : Fama turka poeto (Nazım Hikmet Ran, 1902-1963).

Bildo desegnita de Sezai Ozden

Fonto: Bilimkurgu Öykü Seçkisi 2018 – Yerli Bilimkurgu Yükseliyor , p.235-237
Fonto: 
Yerli Bilim Kurgu Yükseliyor, #1, majo 2017, p.18-20
http://yerlibilimkurguyukseliyor.com/wp-content/uploads/2017/06/YBKY_MAYIS.pdf

Unu respondo

  1. […] 21 Rakonto pri bankuvo – Nazim Hikmet Ran 22 BUKLA kaj FLAVA – sciencfikcia rakonto de Abdulkadir Doganaj […]

    Ŝati