Category Archives: Kultura Paĝo

“Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali

Sabahattin Ali 1Trifoje dum semajno en vespero la eks-oficiro instruis al mi la germanan; dum la tago mi kontemplis pentraĵojn en muzeoj kaj en nove malfermitaj galerioj, kaj sentis la odorojn de brasiko en mia nazo kiam mi ankoraŭ estis cent paŝojn malproksime de la gastejo. Sed, kiam la unuaj monatoj pasis, mi ne plu enuiĝis kiel antaŭe. Iom post iom mi provis legi librojn kaj pli kaj pli plezuriĝis per tio. Post iom da tempo tio fariĝis preskaŭ manio. Kuŝante surventre sur la lito, mi kutimis malfermi la libron antaŭ mi, kaj la malnovan kaj malmodernan vortaron metis apud mi, kaj restis tiel dum horoj. Ofte mi eĉ ne toleris serĉi en la vortaro, sed mi atribuis la signifon al vortoj per supozo. Estis tiel, kiel tuta nova mondo malfermiĝis antaŭ mi. Tio, kion mi legis ĉifoje ne rakontis pri kuraĝuloj, eksterordianaraj homoj kaj neviditaj aventuroj, de la tradukitaj libroj de mia infaneco kaj adoleskanteco. En preskaŭ ĉiuj mi trovis partojn de mi mem, de tiuj, kiujn mi vidis kaj aŭdis en mia ĉirkaŭaĵo. Mi subite rememoris aĵojn, kiujn mi antaŭe travivis sed ne komprenis kaj aĵojn kiujn mi ne vidis, kaj mi pensas ke mi nun donas al ili, iliajn veran signifon. Tio, kio plej multe impresis min estis la rusaj aŭtoroj. Okazis ke mi legis senprokraste unu  tuton de la longegaj rakontoj de Turgenjevo. Unu de ili eĉ skuis min dum tagoj. La junulino kiu estis la heroino de ĉi tiu noveleto, nomita Klara Miliĉ, enamiĝis kun tre naiva lernanto, sed pri tio, ŝi diris nenion al aliaj. Hontante pri sia amo al kian stultulon ŝi enamis,  ŝi fariĝis viktimo de sia terura manio. Mi iel trovis tiun junulinon tre simila al mi. Mi komparis ŝin al mi mem ĉar ŝi ne povis  esprimi siajn pensojn, kaj jaluze kaj malfide kaŝis siajn plej fortajn, profundajn, belajn aspektojn.

La malnovaj mastroj de pentrado en la muzeoj nun ebligis min vivi sen enuiĝo. Min okazis kontempli dum horoj unu pentraĵon en la Nacia Galerio kaj poste vivigi en mia menso la saman vizaĝon aŭ pejzaĝon dum tagoj.

Estis preskaŭ unu jaro ekde mi alvenis al Germanujo. Iun tagon, mi sufiĉe bone memoras ĝin, estis pluva kaj malluma oktobra tago, foliumante la ĵurnalojn, miajn okulojn kaptis kritika artikolo pri ekspozicio malfermita per novaj pentristoj. Mi fakte komprenis nenion farita per tiuj novuloj. Eble ĉar la troa ambicio de iliaj verkaĵoj, iliaj emo frapi la okulojn kaj iel la sinmontriĝo, estis tro kontraŭ al mia naturo, mi ne ŝatis ilin… Mi efektive eĉ ne legis la artikolon en la ĵurnalo. Sed kelkaj horoj poste, dum unu el miaj tagaj promenadoj sencele en stratoj, mi ekkonsciis ke mi estis antaŭ la ejo, kie la ekspozicio menciita en la ĵurnalo estis okazanta. Mi ne havis gravajn aferojn por plenumi. Mi obeis la hazardon kaj decidis eniri. Kontemplante kun indiferentaj okuloj la diversajn pentraĵojn sur la muroj, jen grandaj, jen malgrandaj, mi promenis longtempe.

La plejparto de la pentraĵoj, donis al homo la deziron rideti : angulaj genuoj kaj ŝultroj, misproporciaj kapoj kaj mamoj, naturaj pejzaĵoj kiujn oni provis montrigi per vivecaj koloroj. Senformaj kristalaj vazoj kvazaŭ faritaj el frakasitaj brikoj, senvivaj floroj kvazaŭ restantaj dum jaroj inter la paĝoj de libro kaj, finfine, teruraj portretoj kvazaŭ el albumo de krimuloj… Sed malgraŭ ĉio oni amuziĝis. Eble taŭgus indigni kontrau tiaj  homoj, kiuj emis sukcesi tiajn grandajn aferojn per tia malgranda penado. Sed, kiam oni pensas, ke ili akceptis volonte, kun malsana plezuro, la punon ne esti komprenata de iu ajn kaj esti ridindaj, oni nur povas kompati ilin.

Mi subite haltiĝis antaŭ muro proksima de la pordo en la granda salono,. Miajn sentojn en tiu momento, ĉefe post tiom da jaroj kiuj pasis, mi ne povas esprimi. Mi nur memoras ke mi staris, kvazaŭ najlita, antaŭ la portreto de virino kun peltomantelo. Homoj kiuj rigardis la pentraĵojn kaj preterpasis min, puŝis min dekstren kaj maldekstren per iliaj korpoj, sed mi ne povis moviĝi el la punkto kie mi estis staranta. Kio estis en ĉi tiu portreto?… Mi scias ke mi ne povas klarigi ĝin; nur, estis ia stranga esprimo, iomete sovaĝa kaj fortega, kion mi ĝis tiam neniam vidis en iu ajn virino. Malgraŭe mi sciis ke mi neniam kaj nenie vidis tiun vizaĝon aŭ alian similan, mi kaptiĝis je la sento, ke estis ia familiareco inter ni. Ĉi tiu pala vizaĝo, ĉi tiuj nigraj brovoj kaj la nigraj okuloj sub ili, ĉi tiu bruna hararo kaj precipe ĉi tiu esprimo kiu kunigis senkulpecon kun fortan volon, senfinan enuon kun fortan personecon, certe ne povus esti nekonataj por mi. Mi konis ĉi tiun virinon el libroj, kiujn mi legis ekde mia sepa aĝo, el miaj revo-mondoj kiujn mi bildigis ekde mia kvina aĝo. En ŝi estis parto de Nihal de Halit Ziya, parto de Mehcure de Vecihi Bey, parto de la amantino de la kavaliro Buridan kaj de Kleopatro, pri kiun mi legis en histori-libroj, eĉ de Amine Hatun, patrino de Mohamedo, kiun mi imagis aŭskultante preĝojn. Ŝi estis enmiksiĝo de ĉiuj virinoj de mia fantazio. Sub pelto el haŭto de sovaĝa kato ŝi estis, kvankam en ombro malgranda parto de ŝia kolo kaj ties pala blanka koloro videblis; kaj sur ĝi estis ovala homa vizaĝo, iomete turnita maldekstren. Ŝiaj nigraj okuloj rigardis la plankon, kvazaŭ plonĝitaj en nekompreneblaj, profundaj pensoj, ŝi kun lasta espero volis trovi ion, kion ŝi estis certa ke ŝi ne plu povos trovi. Tamen, la tristeco en ŝia rigardo estis iomete miksita kun evito. Ŝajne ŝi diris “Jes, mi neniam trovos tion, kion mi serĉas… sed kio do?”. Tia evit-esprimo fariĝis tute klara en ŝiaj lipoj kiuj estis iomete dikaj, kun  la suba estante iomete pli granda. Ŝiaj palpebroj estis iomete ŝvelintaj. Ŝiaj brovoj estis nek tro dikaj, nek tro maldikaj, sed iomete mallongaj; ŝia malhela bruna hararo ĉirkaŭis sian angulecan kaj sufiĉe larĝan frunton, kaj plilongiĝis suben enmiksiĝanta kun la pelto de la sovaĝa kato. Ŝia mentono estis iomete kurbita antaŭen kaj iom pinta. Ŝi havis maldikan kaj longan nazon kun diketaj flankoj.

Mi foliumis la katalogon kun tremantaj manoj. En ĝi, mi esperis trovi informon pri la pentraĵo. Proksime ĉe la fino, en la fundo de la ğaĝo, en la linio kun la  numero de la pentraĵo, mi legis ĉi tiujn tri vortojn: Maria Puder, Selbstporträt. Estis nenio alia. Estis klare ke troviĝis nur unu pentraĵo de la pentristo en la ekspozicio, sia memportreto. Fakte tio kontentigis min. Mi timis ke aliaj pentraĵoj de ĉi tiu virino kiu pentris ĉi tiun mirindaĵon ne influus min tiom multe, kaj eble eĉ malmultigus mian unuan admiron. Mi restis en la galerio ĝis malfrue. Mİ promenis tien kaj reen, mi rigardis la aliajn pentraĵojn kun nevidantaj okuloj, kaj rapide revenis en la saman lokon por kontempli longtempe. Mi kvazaŭ ĉiufoje vidis en sia vizaĝo novan esprimon, iun novan vivon kiu sin vidigis. Mi kredis, ke siaj suben rigardantaj okuloj observis min, kaj ŝiaj lipoj moviĝetis.

Tradukis Başak Aray

________
Sabahattin AliSabahattin Ali (1907-1948) estis turka roman-verkisto, poeto kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis en Ardino, nun en suda Bulgarujo. Li vivis en en multaj urboj de Turkujo. Li fariĝis instruisto kaj post unu jaro li gajnis stipendion el la Ministerio de Nacia Edukado kaj studis en Germanio inter  la jaroj 1928 kaj 1930. Kiam li revenis al Turkujo, li instruis la germanan lingvon en mezlernejoj. Li estis arestita pro sia poemo kiu kritikis la politikon de Atatürk kaj estis akuzita ribeligi du aliajn ĵurnalistojn. Li estis malliberigita en Konya kaj poste en la fama maliberejo de Sinop Kastelo. Li estis liberigita en 1933 dank’ al amnestio por la 10-a datreveno de la Turka Respubliko. Li tiam aplikis al la ministerio por permeso instrui denove. Li ricevis permeson post ke li verkis la poemon “Benim Aşkım” (“Mia amo” aŭ “Mia pasio”) per kiu li provis sian fidelecon al Atatürk. Sabahattin posedis kaj redaktis popularan semajnan gazeton nomita “Marko Paŝa” kune kun la fama turka ĵurnalisto Aziz Nesin. Li denove estis malliberigita kaj liberigis en la jaro 1944, post kio, li suferis financajn problemojn kaj lia apliko por pasporto estis neita. Li estis mortigita ĉe la bulgara limo, verŝajne en la 1-a aŭ 2-a de aprilo 1948. Lia korpo estis trovita du monatojn poste. Oni kredas ke li estis mortigita de Ali Ertekin, kontrabandisto kun rilatoj kun la Nacia Servo de Sekureco, kiun Sabahattin pagis por helpi sin pasi la limon. Eblas, ke Ertekin transdonis lin al la NSS, kaj li estis mortigita dum pridemandado. Oni kredas, ke li estis mortigita pro liaj politikaj opinioj probable de la NSS.

Kultura Paĝo Indekso

1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer Kultura Pago
2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk
3. Fikret Mualla
4. Poemo de Cemal Süreyya
5. Poemoj de Can Yücel
6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal
7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel
8. Poezio de Nazım Hikmet Ran
9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali

Poezio de Nazım Hikmet Ran

SENİ DÜŞÜNMEK PENSI PRI VI
Seni düşünmek güzel şey, ümitli şey,
Dünyanın en güzel sesinden
En güzel şarkıyı dinlemek gibi birşey…
Fakat artık ümit yetmiyor bana,
Ben artık şarkı dinlemek değil,
Şarkı söylemek istiyorum.
Pensi pri vi estas bela afero, esperiga afero,
Ĝi estas aŭskultado de la plej bona kanto
Per la plej bona voĉo en la mondo…
Sed espero ne plu sufiĉas al mi,
Mi ne plu volas aŭskulti kantojn,
Mi volas kanti mem.
SENSİZ PARİS PARIZO SEN VI
Sensiz paris gülüm bir havai fişeği
Bir kuru gürültü kederli bir ırmak
Yıktı mahfetti beni
Pariste durup dinlenmeden gülüm seni çağırmak.
Mia rozo, Parizo sen vi estas artfajraĵo
Seka bruo, malĝoja rivero
Mia senlaca alvokado pri vi en Parizo
Kolapsigis, ruinigis min.
SENİ DÜŞÜNÜRÜM MI PENSAS PRI VI
Seni düşünürüm
Anamın kokusu gelir burnuma
Dünya güzeli anamınBinmişsin atlıkarıncasına içimdeki bayramın
Fırdönersin eteklerinle saçların uçuşur
Bir yitirip bir bulurum al al olmuş yüzünü

Sebebi ne
Seni bir bıçak yarası gibi hatırlamamın
Sen böyle uzakken senin sesini duyup
Yerimden fırlamamın sebebi ne?

Diz çöküp bakarım ellerine
Ellerine dokunmak isterim
Dokunamam
Arkasından camın
Ben bir şaşkın seyircisiyim gülüm
Alaca karanlığımda oynadığım dramın
m

Mi pensas pri vi
La odoro de mia patrino venas al mia nazo
Mia patrino, la monda belecoVi surrajdis la karuselon de la festo ene de mi
Vi turniĝadas kaj viaj jup-basko kaj hararo flugadas
Mi vian roziĝantan vizaĝon daŭre perdas kaj poste trovas.

Pro kio
Mi memoras vin kiel vundo de trancilo?
Kvankam vi estas tiel for de mi, pro kio
Mi aŭdas vian voĉon kaj ekĵetiĝas el mia loko?

Mi elgenuiĝas kaj rigardas viajn manojn
Mi volas tuŝi ilin
Sed mi ne povas.,
Mia rozo, mi estas la konfuzita spektanto
Malantaŭ vitro
De mia dramo kiun mi rolas en mia krepusko.

Tradukis Vasil Kadifeli

________
Nazim Hikmet naskigis en la 15a de januaro, jen fragmento el lia vivpriskribo:

Laŭ iuj li estas mondfama poeto, sed laŭ aliaj li estas nur “poŝtkartpoeto”, kaj laŭ aliaj li estas la fama poeto Nazim Hikmet kun siaj amoj kaj amoroj. Tamen tio, kio faris lin “Nazim Hikmet”, estas lia eco de genia talento kiel komunisma poeto.

Nazim Hikmet naskiĝis en Tesaloniko (nuntempa Grekujo) la 15-an de januaro 1902, kaj kiel li skribis en sia propra viv-rakonto, li neniam povis reveni al la urbo, kie li estis naskita. Sian tutan vivon li pasigis en kvereloj kaj baraktoj, kiuj ne donis al li tiun ŝancon. Poem-arton kaj literaturon li neniam vidis pure kiel artan klopodon, kaj li ĉiam estis ĉe la flanko de homoj subpremataj, ekspluatataj, kaj batalantaj kontraŭ maljusteco.

kovrilo-2Tiuj, kiuj ne scias kiel rifuzi, ne povas percepti nian grandan poeton Nazim Hikmet. La komunisto Nazim Hikmet vidis militon, vivis amorojn, restis en malliberejoj, travojaĝis landojn kaj, alvokante aliajn poetojn por detrui idolojn, provis kaj zorgis, ke li mem ne fariĝu idolo. Liaj verkoj samtempe estis junaj kaj novaj.
—- Citaĵo el la antaŭparolo de Halil İbrahim Özcan
Vicprezidanto de la “Internacia PEN Turkujo” kaj estro de la “Komitato de Verkistoj en Malliberejo”

Nazim Hikmet per siaj verkoj estas la atestanto de luktoj kaj homoj de la 20-a jarcento… Kaj per ĉi tiu libro lia vojaĝo portos lin al Esperantujo, kie liaj poemoj renkontiĝos kun novaj voĉoj kaj pensoj.
—- Citaĵo el la antaŭparolo de Prof. Gündüz Vassaf

 

Aĉetebla
– elektronike ĉe: http://www.librejo.com/
– papere ĉe: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9402
– aŭ ĉe:
https://www.amazon.com/Poezia-Antologio-Poemtraduko-Al-Esperanto/dp/1595693297/ref=sr_1_8?ie=UTF8&qid=1479633135&sr=8-8&keywords=nazim+hikmet

Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel

KARA TOPRAK NIGRA GRUNDO
Dost dost diye nicesine sarıldım
Benim sadık yarim kara topraktır.
beyhude dolandım, boşa yoruldum
Benim sadık yarim kara topraktır.
Nice güzellere bağlandım kaldım
Amiko amiko dirante mi multajn brakumis
Nigra grundo estas mia fidela amatino.
Mi vane vagadis, vane laciĝis.
Nigra grundo estas mia fidela amatino.
Mi al multajn belecojn alligiĝis kaj tiel restis.
GÜZELLİĞİN VIA BELECO
Güzelliğin on para etmez
Bu bendeki aşk olmasa
Eğlenecek yer bulaman
Gönlümdeki köşk olmasa.Kim okurdu kim yazardı
Bu düğümü kim çözerdi
Koyun kurt ile gezerdi
Fikir başka başka olmasa.

Güzel yüzün görülmezdi
Bu aşk bende dirilmezdi
Güle kıymet verilmezdi
Aşık ve maşuk olmasa.

Senden aldım bu feryadı
Bu imiş dünyanın tadı
Anılmazdı Veysel adı
O sana aşık olmasa.

Via beleco ne valorus moneron
Se ne estus ĉi tiu amo ene de mi
Vi ne trovus lokon por amuziĝo
Se ne estus ĉi tiu pavilono en mia koro.Kiu legus, kiu skribus
Kiu ĉi tiun nodon malligus
Ŝafo kune kun lupo promenus
Se la ideoj ne estus malsamaj.

Via bela vizaĝo ne videblus
Ĉi ti amo en mi ne ekvivus
Oni rozon ne valorigus
Se amanto kaj amatino ne ekzistus.

Mi prenis ĉi tiun vekrion de vi
Ĉi tiu estis la gusto de la mondo
La nomon Vejsel oni ne memorus
Se li ne enamiĝus al vi.

DOSTLAR BENİ HATIRLASIN AMIKOJ MEMORU MIN
Ben giderim adım kalır,
Dostlar beni hatırlasın.
Düğün olur, bayram gelir,
Dostlar beni hatırlasın.Can bedenden ayrılacak,
Tütmez baca, yanmaz ocak,
Selam olsun kucak kucak,
Dostlar beni hatırlasın.

Açar solar türlü çiçek
Kimler gülmüş, kim gülecek
Murat yalan, ölüm gerçek,
Dostlar beni hatırlasın.

Gün ikindi akşam olur,
Gör ki başa neler gelir,
Veysel gider, adı kalır
Dostlar beni hatırlasın

Mi iras kaj mia nomo restas,
Amikoj memoru min.
Edziĝfesto okazas, festo venas,
Amikoj memoru min.Animo disiĝos de korpo,
Ne fumas kamentubo, ne brulas fajrujo
Estu salutojn je plenbrako,
Amikoj memoru min.

Malfermas, velkas diversa floro
Kiuj ridis, kiuj ridos
Deziro estas mensogo, morto realo,
Amikoj memoru min.

Tago posttagmezas, vesperiĝas,
Vidu kion la homo konfrontas
Vejsel iras kaj sia nomo restas
Amikoj memoru min.

UZUN İNCE BİR YOLDAYIM MI ESTAS SUR LONGA MALLARĜA VOJO
Uzun ince bir yoldayım,
Gidiyorum gündüz gece,
Bilmiyorum ne haldayim,
Gidiyorum gündüz gece.Dünyaya geldiğim anda,
Yürüdüm aynı zamanda,
İki kapılı bir handa
Gidiyorum gündüz gece.

Uykuda dahi yürüyom,
Kalmaya sebep arıyom,
Gidenleri hep görüyom,
Gidiyorum gündüz gece

Kırk dokuz yıl bu yollarda
Ovada dağda çöllerde,
Düşmüşem gurbet ellerde
Gidiyorum gündüz gece.

Düşünülürse derince,
Irak görünür görünce,
Yol bir dakka miktarınca
Gidiyorum gündüz gece.

Şaşar Veysel işbu hale
Gah ağlayan gahi güle,
Yetişmek için menzile
Gidiyorum gündüz gece

Mi estas sur longa mallarĝa vojo,
Mi marŝas tage kaj nokte,
Mi ne scias, en kiu stato mi estas
Mi marŝas tage kaj nokte.Tuj kiam mi venis al la mondo,
Mi marŝis en la sama tempo
En du-porda gastejo
Mi marŝas tage kaj nokte.

Mi marŝas eĉ dum la dormo,
Mi serĉas kialon por resti
Mi ĉiam vidis tiujn, kiuj foriris
Mi marŝas tage kaj nokte.

Kvardek-naŭ jarojn sur tiuj vojoj
En la valoj, montoj kaj dezertoj
Mi falis sur fremdajn landojn
Mi marŝas tage kaj nokte.

Se profunde oni ĝin pensas
Ŝajnas tre malproksima kiam oni ĝin vidas
Dum la vojo nur unu-minuta longe estas
Mi marŝas tage kaj nokte.

Vejsel miras al tiu stato
Kelkfoje kun ploro, kelkfoje kun rido
Por atingi la malproksiman celon
Mi marŝas tage kaj nokte.


Asik Veysel 1Âşık Veysel Şatıroğlu
(esperante: Aŝik Vejsel Ŝatiroglu)  (25 oktobro 1894 – 21 marto 1973), ofte konata simple kiel Aŝik Vejsel, estis turka muzikisto kaj tre respektita poeto de la turka popola literaturo. Li naskiĝis en Sivrialan vilaĝo de Şarkışla distrikto, en la provinco de Sivas. Li estis “aŝik” 1, poeto, komponisto, kaj “baglama” 2 majstro,  la eminenta reprezentanto de la anatolia “aŝik” tradicio en la 20-a jarcento. Li estis blinda por la plimulto de sia vivo. Liaj kantoj estas kutime malĝojaj melodioj, kiuj ofte pritraktas la neeviteblecon de la morto. Tamen, Vejsel uzis vastan gamon de temoj por sia poezio; surbaze de  moralo, valoroj, kaj li konstante demandadis temojn kiel amo, zorgo, kredoj, kaj kiel li vidis la mondon kiel blindulo.Asik Veysel 2

————-
1aŝik” aŭ “aŝiko” (turke aşık) estas arabdevena vorto kiu laŭvorte signifas enamiĝinto en la turka. Ĝi estas mistika bardo aŭ trobadoro aŭ popola poeto (turke ozan), kantisto, komponisto kaj ludanto de sazo 2
2baglama” aŭ “sazo” estas popola muzika kord-instrumento de Turkujo kaj la najbaraj landoj

 

 

Tradukis Vasil Kadifeli

“İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” (1)

Oni prenis mia foton en la fundo de la muro
Konatiĝu kun mi sur la blanka papero

1-a ĉapitro

InceMemed 2La baskoj de Taŭruso montaro komencas jam ekde la Mediteranea maro. Post la punkto, kie la blankaj ŝaumoj de la maro batadas la marbordon, ili malrapide altiĝadas. Sur la Mediteraneo ĉiam ŝvebas blankaj nuboj libere kaj pilkoforme. La ebenaj marbordoj estas kvazaŭ de polurita argila grundo. Argila grundo similas al viando. Tiuj marbordoj odoras maro kaj salo al la interno dum distanco de horoj. Salo estas akra. Post la ebenaj, argilaj, plugitaj teroj komenciĝas la tordoj de Çukurova 2. Ĉi tiu areo, kovrita per oftaj arbustoj, kanoj, beroj, kaj sovaĝaj vitoj, interplektitaj kun fagmitoj, formas senliman vastecon de malhela verda koloro en tiu terpeco. Ĝi estas pli sovaĝa, kaj pli malluma ol grandega arbaro!

Iom pli interne, se vi trapasas, en unu flanko Anavarza-n 3 kaj en la alia Osmaniye-n 4 kaj vi atingos İslahiye-n 5, oni troviĝas apud vastaj marĉoj. La marĉoj somere boladas per bobeloj. Ili estas malpuraj kaj abomenindaj. Oni ne povas alproksimiĝi ilin pro la malbonodoro. La malputrantaj kanoj, herboj, arboj, fagmitoj odoras kiel putrita grundo. Sed vintre ili estas plena je brilantaj, trankvilaj, vitrecaj akvoj. Somere pro la herboj kaj kanoj la surfaco de la akvo ne videblas sed vintre la loko malfermiĝas kiel littuko. Post la marĉoj denove oni atingas plugitajn kampojn. La grundo estas oleeca kaj brila. La grundo pretas produkti kvindekojn po unu semo. Ĝi estas varma kaj mola.

Jam kiam oni trapasas la postajn montetojn InceMemed 3kiuj estas kovritaj per peze odorantaj mirtoj, ekstaras rokoj. La homo subite ektimas. Kune kun la rokoj komencas ankaŭ la pinarboj. La kristale brilanta maĉgumo de la pinarboj gutas kaj enfiltriĝas en la grundo. Post la unuaj pinoarboj denove ekaperas vastaj plataj terpecoj. Tiuj plataĵoj estas grizaj terpecoj. Neproduktivaj kaj malfekundaj… De tie la neĝkovritaj pintoj de la Taŭrusoj aperas kvazaŭ tuŝeblaj etendante la manon.

Dikenlidüzü 6 estas unu el tiuj plataj lokoj kie staras kvin vilaĝoj. La homoj de ĉiuj, tiuj vilaĝoj ne posedas teron. La tuta tero apartenas al Abdi agao 7. Dikenlidüzü estas ekster ĉi tiu mondo, mondo kun tute malsimilaj propraj leĝoj kaj moroj. Preskaŭ neniu homo kiu vivas en Dikenlidüzü konas iun alian lokon krom sia vilaĝo. Ili apenaŭ eliras ĉi tiun plataĵon. Kaj neniu homo ekster Dikenlidüzü konas ĉi tiujn vilaĝojn, iliajn homojn, kaj iliajn kutimojn. Eĉ la impostkolektisto vizitas tiun lokon unu foje en du aŭ tri jaroj. Eĉ li ne vizitas la vilaĝanojn, nur Abdi agaon kaj poste foriras.

Değirmenoluk 8 vilaĝo estas la plej granda vilaĝo en Dikenlidüzü. Abdi agao loĝas en tiu vilaĝo. La vilaĝo sidiĝas en la orienta parto de la plataĵo, en la fundo de la klifoj. La rokoj havas purpuran koloron kaj sur ili estas laktoblankaj, verdecaj kaj arĝentaj buntaj makuloj. En ilia supraĵo majeste staras dum multaj jaroj granda platanarbo, kies branĉoj kliniĝas sur la tero pro maljuneco. Oni alproksimiĝas ĝis cent metrojn al la platanarbo, poste ĝis kvindek metrojn sed eĉ la eta krakado ne aŭdiĝas en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉiun flankon regas profunda silento. La silento ektimas la homon. Oni alproksimiĝas ĝis dudek kvin metrojn sed denove la samo… eĉ en dek metra distanco la sama silento regas ĉie. Sed kiam vi atingas la arbon kaj vi turniĝas vin en la direkto de la roko, la afero ŝanĝiĝas. Subite eksplodas bruo. La homo miregas… Unue la bruo estas tiel alta, ke ĝi surdiĝas la homon, sed poste ĝi paŝo post paŝo malaltiĝas.

La bruo venas el la “okulo” de la Değirmenoluk akvo. Ĝi ja ne estas okulo, sed la homoj tiel nomas la akvofonton. Ili tiel konas ĝin. En la fundo de roko la akvo bolas ŝpruĉante ŝaŭmojn. Se vi ĵetus lignopecon sur ĝi, dum unu tago, dum du tagoj, eĉ dum unu semajno ĝi povas resti tie ludante sur la bolanta akvo. Ĝi turniĝadas sur la akvo. Kelkaj homoj asertas ke la bolanta akvo, sur ĝi eĉ ŝtonon povas ludi kaj ne lasus ĝin sinki. Sed la vera okulo de la akvo ne estas ĉi tiu. Ĝi estas fore, kaj la akvo trapasente inter pinarboj, kaj ŝarĝita per la odoro de mentoj kaj origanoj, elvenas el la fora Akçadağ monto. Ĉi tie la akvo iras suben de la roko, kaj ĝi ekaperas el ĝia alia flanko bolante, ŝaŭmante, kaj freneze muĝante.

De ĉi tie ĝis Akçadağ la Taŭrosoj estas tiel rokecaj, tiel krutaj, ke nenie vidiĝas terpeco taŭga por eĉ unu dometo. Nur la grandaj pinarboj kaj karpenarboj el inter la rokoj etendiĝas al la ĉielo. En ĉi tiuj krutaj rokoj preskaŭ neniu besto vivas. Sed kelkfoje, tamen tre malofte, kaj dum vesperiĝo, sur la akra pinto de iu kruta roko ekvidiĝas granda cervo, kun siaj hokformaj grandaj kornoj kuŝantaj sur sia dorso, kaj kiu streĉante siajn krurojn rigardadas la eternecon.


1 “İnce Memed” (inĝe memed) aŭ “Maldika Memed” estas la heroo de la samnoma unua libro el la posta trilogio kiun verkis Yaşar Kemal.
2 “Çukurova” (ĉukurova) signifas “Fosita ebenaĵo” ĝi estas parte marĉa ebenaĵo en Adana provinco.
3 “Anavarza” loko kaj urbetp kun romia kaj bizanca kastelo en Adana provinco. 
4 “Osmaniye” (osmanije) urbeto en Adana provinco. 
5 “İslahiye” (islahije) urbeto en Adana provinco.
6 “Dikenlidüzü” (dikenliduzu) signifas “Dorna-plataĵo”.
7 “agao” estas Osmana oficiro aŭ ŝtatoficisto kaj ankaŭ feŭda patrono kiu posedas la landon en multaj partoj de la sudorienta Turkujo.
8 “Değirmenoluk” (dejirmenoluk)

 

InceMemed 1Yaşar Kemal estas la plumnomo de Kemal Sadık Gökçeli. Li naskiĝis la 6-an de oktobro 1923 en vilaĝo Gökçedam, dum en Otomana Imperio, kaj mortis la 28-an de februaro 2015 en Istambulo). Lİ estis turka-kurda prozisto, poeto kaj defendanto de homrajtoj. Plurfoje li estis nomumita al literatura Nobel-premio. Li estis aktivulo favore al la kreo de sendependa Kurdistano. Oni konsideras lin unu el la plej gravaj nuntempaj turkaj verkistoj. Lia romano “İnce Memed” estis tradukita en pli ol 40 lingvojn.

Tradukis: Vasil Kadifeli

Poemoj de Can Yücel

BU DA ÖYLE BİR AŞK JEN IA AMO
Sırtımda çıplak
Islak nefesin
Bi gidip bi geliyor

Biz senlen yatmıyoruz ki
Yaşamıyoruz da
Hep yarışıyoruz
Sen mi ben mi
Önce kim
Ölümü öldürecek diye

Sur mia dorso nude
Via malseka spiro
Venadas kaj iradas

Sed mi kune kun vi ne dormas
Ni eĉ ne kune vivas
Ni ĉiam konkuras
Ĉu vi aŭ mi,
Unue kiu
Mortigos la morton

BİLİNMEDİK BİR HÜZÜN NEKONATA MALĜOJO
Bilinmedik bir hüzün var içimde,
bir gariplik.
Anladım ki,
ya ben fazlayım bu şehirde
ya da biri eksik.
Nekonata malĝojo estas interne de mi
ia strangaĵo.
Mi komprenis, ke
aŭ mi estas superflua en ĉi tiu urbo
aŭ iu alia mankas.
GİDİYORUM BEN MI FORIRAS
Gidiyorum ben boşçakallar,
sıçmışım ortalık yerinize.
Kıçımın fosforuyla
aydınlanın siz artık.
Mi foriras vi fi-ŝakaloj,
mi fekas en la mezo inter vi.
Per la fosforo de mia pugo
ekde nun lumiĝu vi.

Can YücelCan Yücel (Istanbulo 21/8/1926 – Datça 12/8/1999) estis turka poeto konata pro lia uzo de neformala lingvo. Li estis la filo de iama konata ministro de Edukado, Hasan Ali Yücel, kaj la nepo de Otomana ŝipkapitano kiu pereis kun la fregato Ertuğrul proksime al Japanio. Li studis la latinan kaj la antikvan grekan en Ankara Uiversitato kaj Cambridge Universitato. Li poste laboris kiel tradukisto ĉe pluraj ambasadejoj kaj en la turka lingvo sekcio de BBC en Londono. Post lia reveno al Turkujo en 1958, li mallonge laboris kiel turisma gvidisto en Bodrum kaj Marmaris urbetoj, kaj poste ekloĝis en Istanbulo, kie li laboris kiel sendependa tradukisto kaj komencis skribi poezion. En liaj lastaj jaroj, li ekloĝis en la fora duoninsula urbeto Datça en la sudokcidenta parto de Turkujo kie li mortis pro kancero de gorĝo. Lia tombo estas en Datça kaj multe vizitata. Li estis konata por la uzado de slanga kaj vulgara lingvo en siaj poemoj. Tamen, liaj kritikistoj konsentis ke lia lerteco uzante vortojn en simpla kaj komprenebla formo meritas laŭdon kaj aprezon. La ĉefaj temoj kaj inspir-fontoj en liaj poemoj estas naturo, popolo, eventoj, konceptoj, ekstazoj, perceptoj kaj emocioj. Yücel ankaŭ tradukis la verkojn de Ŝekspiro, Lorca kaj Brecht en turka lingvo kaj lia kreiva bildigo de ĉi tiuj tradukaĵoj estas klasika.

Tradukis: Vasil Kadifeli

Poemo de Cemal Süreya

CAMDANcemal sureya

İçkievinden çıkınca
Camdan
demin oturduğum yere
baktım.

Sigara paketimi
masada unutmuşum.
Sandalyede
Tıpkı benim gibi
Oturuyor boşluğum.

Bir eli alnında
benim gibi.
Ama
biraz daha mı hüzünlü?
Otururken de
Biraz daha mı çıkarıyor
kamburunu?

Biraz daha mı benziyor
babama?

Bir yaş büyüğüm babamdan
ve rüzgar
bir törendeki gibi
çekiştirir durur
yağmurluğumu.


TRA LA FENESTRO

Elirante la trinkejon
Tra la fenesto
Mi rigardis
La lokon mi antaŭe estis sidanta.

Mi forgesis sur la tablo
Mian cigared-pakaĵon.
Sur la seĝo
Ĝuste tiel, kiel mi,
Sidas mia malplenaĵo.

Kun unu mano en la frunto
Tiel, kiel mi
Sed
Ĉu iomete pli malgaja?
Kaj sidante
Ĉu li montras pli sian
Kurbiĝon?

Ĉu li ŝajnas iomete pli
Al mia patro?

Mi estas unu jaro pli aĝa ol mia patro
Kaj la vento
Kiel en festo
Daŭre eltiras
Mian pluvmantelon.


Cemal Süreya (1931, Pülümür, Tunceli – 09 januaro 1990, Istanbulo), plumnomo de Cemalettin Süreyya Seber, turka poeto kaj verkisto, de zaza origino. Post la 1938 Dersim okazaĵoj, Süreya kaj lia familio estis delokitaj al Bilecik, urbo en la Marmara Regiono de Turkujo. Tiu havis signifan efikon al liaj poemoj. Li diplomiĝis ee la Politikaj Sciencoj Fakultato de Ankara University. Li estis la ĉefa redaktisto de la “Papirüs Literatura” revuo. Cemal Süreya estas rimarkinda membro de la Dua Nova Generacio de turka poezio, abstrakta kaj postmoderna movado kreita kiel kontraŭreago kontraŭ la pli populara “Garip” movado. Love, ĉefe tra ĝia erotika karaktero, estas populara temo de liaj verkoj. Liaj poemoj kaj artikoloj estis publikigitaj en multaj revuoj, ekzemple: Yeditepe, Yazko, Pazar Postası, Yeni Ulus, Oluşum, Türkiye Yazıları, Politika, Aydınlık kaj Somut. Li estas la unuaranga influo sur la poezio de Sunay Akın. Li perdis unu “y” letero el sia plumnomo – origine Süreyya – pro perdita veto kun la turka poeto Sezai Karakoç.

Tradukis Vasil Kadifeli

Fikret Mualla

Mualla 00Fikret Mualla aŭ Fikret Mualla Saygı naskiĝis en la jaro 1904 en la orienta parto de Istanbulo en Kadıköy distrikto. Li mortis en 1967 en Reillance, Francujo. Mualla estas unu el la “avant-garde” 1  pentristoj de la 20-a jarcento kun turka origino. La laboro de Mualla speguligas influojn de “ekspresionismo” 2  kaj “faŭvismo” 3  kies temoj enfokusiĝas en pariza strat-vivo, kaj en babilrondoj en kafejoj kaj cirkoj.

Li naskiĝis en Istanbulo sed li vivis en Parizo ekde la jaro 1939 kiel artisto.

Mualla A

Mualla estis tro amata per sia patrino kaj tio tre imponis sian postan vivion. Kiam li estis 12 jaraĝa kripliĝis sia dekstra piedo, kiam li provis imiti sian onklon kiu estis fama ludanto de piedpilko, kaj post iom da tempo li perdis sian patrinon pro epidemio de gripo. Lia patro tiam geedziĝis tre junan virinon, tamen Fikret Mualla ne akceptis sian duonpatrinon.

Mualla B

Post la lernejo, lia patro sendis lin al Zuriko por studi inĝenieron. Sed li forlasis Svislandon kaj iris al Berlino. Sia infanaĝa akcidento, lasis lin en malbona fizika kondiĉo, kaj kontribuis al sia nekonstanta personeco kaj mensa malordo en liaj plenkreskaj jaroj. Foje li estis enhospitaligita pro alkoholismo kaj ekstrema paranojo. En 1928, li estis enhospitaligita en Berlino pro deliro. Li poste iris al Parizo, la ĉefurbo de artoj kaj la centro de senlima libereco por li. Tamen, li estis devigite revenis hejmen ĉar li ne plu ricevis monhelpon de sia patro.

Mualla C

En Istanbulo, post tritaga restado en Bakırköy Psikiatria malsanulejo, la kuracistoj opiniis, ke li havas normalan mensan sanon. Fikret Mualla estis nomumita kiel instruisto de desegno en mezlernejo en Ayvalık. Tamen, li forlasis tiun postenon kaj moviĝis al Beyoğlu, distrikto en Istanbulo. Li provis pentradon kaj verkadon. Li amikiĝis kun soprano Semiha Berksoy, verkisto Nazim Hikmet kaj pentristo Abidin Dino. Lia unua ekspozicio en 1934 enhavis desegnaĵojn, akvarelajn pentraĵojn kaj desegnaĵojn, sed la ekspozicio ne gajnis multan atenton. En 1936, li estis denove enhospitaligita dum proksimume unu jaro. Post lia eliro de la malsanulejo, li decidis forlasi Turkujon ĉar, laŭ li, neniu komprenis lin. Antaŭ ol li foriris al Parizo en 1939, li faris ĉirkaŭ tridek olivoleajn pentraĵojn por la turka pavilono ĉe la Novjorka Internacia Ekspozicio. La pentraĵojn petis lia proksima amiko kaj artisto Abidin Dino.

Mualla D

Lia vivo en Parizo pasis kun alkoholo dependeco, mensa fremdiĝo kaj disonanca kogno. Li enamiĝis kun la turka pentristino Hale Asaf sed sen reciprokeco. Li estis enhospitaligita denove dum du monatoj, sed dum tiu tempo li neniam forlasis pentraĵon. Franca modelo Dina Vierny savis lin esti deportita. En 1954, Fikret Mualla malfermis sian unuan ekspozicion en Parizo. Li amikiĝis kun multaj famaj artistoj ene de kiu estis ankaŭ Pablo Picasso. Sed dum tiu tempo li vendus subskribitan foton de Picasso por unu botelon da vino. Post sia dua ekspozicio li estis enhospitaligita denove.

Mualla E

Konata nun kiel drinkemulo kaj frenezulo, li komencis esti respektita kiel pentristo. Dum tiu tempo kolektistino Madame Angles prenis lin sub sia aŭspicio. Tio permesis al li gajni sian panon per pentrado kaj vendado de siaj verkoj. Tamen la malsana Fikret Mualla paraliziĝis en la jaro 1962. Li moviĝis al Reillanne vilaĝo en la sudorienta parto de Francujo, kiel lia malsano de cirozo malpliboniĝis. En majo 1967, li estis metita en kliniko post la eskalado de siaj nervozaj malordoj. En la 20-a de julio, oni trovis lin morta en sia lito. Laŭ lia volo, lia kadavro estis alportita al Turkujo kaj enterigita en Karacaahmet tombejo ĉe Kadıköy distrikto.

Mualla F

Fikret Mualla Saygı estas taksita kiel unu el la reprezentantoj de turka artoj en la 20-a jarcento, kune kun Abidin Dino.

Mualla G


1 “Avant-garde” signifas artisto kiu favoras aŭ enkondukas novajn kaj eksperimentajn ideojn kaj metodojn en sia arto.
2 “ekspresionismo” estas la piktura kaj arta tendenco, en la 20-a jc en Eŭropo, celanta trudi al la prezentado de la ekstera mondo la internan propran sentmanieron de la artisto.
3 “faŭvismo” estas skolo de pentristoj, aperinta en Francujo komence de la 20-a jc, kiuj reagis kontraŭ la impresionismo, ofte konturante la objektojn per nigra streko kaj apudmetante purajn farbotonojn.

Tradukis: Vasil Kadifeli

Mia nomo estas Ruĝa

MI ESTAS KADAVRO

Mi estas nenio sed kadavro nun, korpo ĉe Minyaturla fundo de puto. Kvankam mi enspiris mian lastan spiron antaŭ longe kaj mia koro jam ĉesis bati, neniu, krom tiu malnobla murdisto, scias tion, kio okazis al mi. Tiu mizerulo provis kontroli miajn pulsobatojn kaj aŭskulti mian spiron por esti certa, ke mi mortis, tiam piedbatis min en mia brust-flanko, portis min al la rando de puto, levis min kaj faligis min suben. Dum mia falo, mia kapo, kiun li jam frakasis per ŝtono, disrompiĝis; mia vizaĝo, mia frunto kaj miaj vangoj dispremiĝis; miaj ostoj frakasiĝis, kaj mia buŝo pleniĝis je sango.

Dum preskaŭ kvar tagoj mi estas mankanta: Mia edzino kaj miaj infanoj devas esti serĉantaj min; mia filino, elĉerpita pro la plorado, devas esti rigardanta malkviete ĉe la pordo de la korto. Jes, mi certas ke ili ĉiuj staras apud la fenestro, esperante mian revenon.

Sed, ĉu ili vere atendas min? Mi eĉ ne povas esti certa pri tio. Eble ili jam alkutimiĝis al mia foresto – kiel malgaje! Ĉar ĉi tie, en la alia flanko, oni havas la senton, ke ties antaŭa vivo persistas. Antaŭ mia naskiĝo estis senfina tempo, kaj post mia morto estos neelĉerpebla tempo. Mi neniam pensis pri tio antaŭe: mi estis vivanta en lumo inter du eternecoj de mallumo.

Mi estis feliĉa; mi scias nun, ke mi estis feliĉa. Mi faris la plej bonajn ornamaĵojn en manuskriptoj en la laborejo de nia sultano; neniu povis konkuri kun mia majstreco. Per la laboro mi faris private, mi enspezis naŭcent arĝentajn monerojn monate, kiu, kompreneble, nur faras ĉion ĉi eĉ pli malfacile elteni.

Mi respondecis pri pentrado kaj ornamado de libroj. Mi ornamis la randojn de paĝoj, kolorante iliajn kadrojn kun la plej vivecaj desegnaĵoj de folioj, branĉoj, rozoj, floroj kaj birdoj. Mi pentris buklantajn ĉin-stilajn nubojn, arojn de interkovritaj vitoj kaj arbarojn de koloroj kiu kaŝis gazelojn, galerojn, sultanojn, arbojn, palacojn, ĉevalojn kaj ĉasistojn. En mia juneco, mi kutimis ornami teleron, aŭ la malantaŭon de spegulo, aŭ keston, aŭ foje, la plafonon de apudmara domo aŭ de Bosfora domego, aŭ eĉ lignajn kulerojn. En postaj jaroj, tamen, mi nur prilaboris manuskriptajn paĝojn ĉar nia sultano pagis bone por tio. Mi ne povas diri ke tio estas sensignifa nun. Oni scias la valoron de mono eĉ kiam oni estas morta.

Aŭdinte mian voĉon, tiun miraklon, vi eble pensas, “Kiu zorgas pri la mono vi enspezis kiam vi estis vivanta? Diru al ni kion vi vidas. Ĉu ekzistas vivo post la morto? Kie estas via animo? Kio pri la Paradizo kaj la Infero? Al kio similas morto? Ĉu vi havas doloron?” Vi pravas, la vivantoj estas ege scivolemaj pri la posta vivo. Eble vi jam aŭdis la rakonton de tiu viro, kiu estis tiel pelita de tiu scivolemo, pro kio li vagis inter la soldatoj en batalkampo. Li serĉis viron kiu mortis kaj revenis al vivo, inter la vunditoj kiuj estis baraktantaj por iliaj vivoj en naĝejo de sango, li serĉis soldaton kiu povus diri al li pri la sekretoj de la alia mondo. Sed unu el soldatoj de Timuro, false pensis, ke la serĉanto estis malamiko, kaj detranĉis lin en duono kun glata frapo de sia cimitaro, kaŭzante lin konkludi, ke en la posta vivo homoj apartiĝas al du partoj.

Sensencaĵo! Tute male, mi eĉ dirus ke animoj disdividitaj en vivo uniĝas en la posta vivo. Kontraŭe al la asertoj de pekantaj nekredantoj kiuj jam falis sub la influon de la diablo, ja estas alia mondo, dank’ al Dio, kaj la pruvo estas, ke mi parolas al vi de tie. Mi jam mortis, sed kiel vi povas klare kompreni, mia estado ne ĉesis. Aliflanke, mi devas konfesi, ke mi ne renkontis la riverojn kiuj fluas apud la arĝentaj kaj oraj kioskoj de la Paradizo, la arbojn kun larĝaj folioj kiuj portas grandajn fruktojn kaj la belajn virgulinojn menciitajn en la Glora Korano – kvankam mi tre bone memoras, kiom ofte kaj entuziasme mi faris desegnaĵojn de tiuj larĝokulaj hurioj priskribitaj en la ĉapitro “Tio, Kio Elvenas”. Nek estas spuro de tiuj riveroj de lakto, vino, freŝa akvo kaj mielo, priskribitaj kun tia impreso, ne en la Korano, sed pere de sonĝantaj viziuloj kiel Ibn Arabi. Sed mi tute ne intencas tenti la fidon de tiuj, kiuj vivas laŭleĝe tra siaj esperoj kaj vizioj de la Alia mondo, do lasu min deklari ke ĉio, kion mi vidis rilatas specife al la miaj tre personaj cirkonstancoj. Ĉar iu ajn kredanto kun eĉ la malgranda scio de postmorta vivo komprenus, ke iu maltrankvila homo kiel mi, en mia stato havus malfacilaĵojn vidi tiujn riverojn de Paradizo.

Mallonge dirite, mi, kiu estis konata kiel Majstro Eleganta, nun estas morta, sed mi ne estas enterigita, kaj tial mia animo ne tute forlasis mian korpon. Tiu eksterordinara situacio, kvankam kompreneble mia kazo ne estas la unua, kaŭzas teruran suferon sur la senmorta parto de mi. Kvankam mi ne povas senti mian dispremitan kranion aŭ mian malkomponitan korpon kovritan per vundoj, plena de rompitaj ostoj kaj parte sinkita en glaci-varman akvon, mi sentas la profundan turmenton de mia animo, kiu baraktas senespere eskapi mian korpon. Ĝi estas kvazaŭ la tuta mondo kuntiriĝas en mian korpon, kaj tie mallarĝas kun angoro.

Minyatur2Mi povas nur kompari tiun kuntiriĝon kun la surpriza sento de liberigo mi sentis dum la unika momento de mia morto. Jes, mi tuj komprenis, ke tiu sengraciulo volis mortigi min, kiam li neatendite trafis min per ŝtono kaj krakis mian kranion, sed mi ne kredis, ke li sukcesus mortigi min. Mi subite rimarkis, ke mi estis esperema homo, afero pri kiu mi ne estis konscia kiam mi estis vivanta en la ombroj inter mia laborejo kaj hejmo. Mi teniĝis pasie al vivo kun miaj ungoj, miaj fingroj kaj miaj dentoj, kiujn mi sinkis en lian haŭton. Mi ne ĝenos vin kun la doloraj detaloj de la postaj batoj mi ricevis.

Kiam mi malĝoje komprenis ke mi mortos, nekredebla sento de malpezigo plenigis min. Mi sentis tiun malpezigon dum la momento de mia foriro; sed mia alveno al ĉi tiu flanko estis trankviliga, kiel oni vidas sin en sonĝo dum en dormo. La neĝo kaj koto kovritaj ŝuoj de mia murdisto estis la lastaj aferoj mi rimarkis. Mi fermis la okulojn, kvazaŭ mi tuj endormiĝus, kaj mi milde transiris.

Mia nuna plendo ne estas ke miaj dentoj falis kiel nuksoj en mian sangoplenan buŝon, aŭ eĉ ne ke mia vizaĝo estas dispremita preter rekono, aŭ nek ke mi estas forlasita en la profundo de puto – ĝi estas, ke ĉiuj ankoraŭ supozas, ke mi estas vivanta. Mia maltrankvila animo estas senespera pro ke mia familio kaj miaj intimuloj, kiuj, jes, pensas pri mi ofte, imagas ke mi okupiĝas kun bagatelaj interrilatoj ie en Istanbulo, aŭ eĉ ke mi postkuras alian virinon. Sufiĉe! Trovu mian korpon sen prokrasto, preĝu por mi kaj enterigu min. Sed pli gravas, ke vi trovu mian murdiston! Ĉar eĉ se vi entombigos min en la plej grandiozan de la tomboj, dum ĉi tiu mizerulo restas libera, mi atendante tion, tordiĝos en maltrankviliĝo en mia tombo kaj infektos vin ĉiujn kun senkredemo. Trovu tiun bastardon kiu estas mia murdisto kaj mi rakontos al vi detale kaj precize kion mi vidas en la Posta vivo! Sed post ke vi lin kaptos, vi devos turmenti lin per malrapida premo de krampoj, kiu rompos ok aŭ dek el liaj ostoj, prefere liajn ripojn, kaj poste elpiku, unu post la alia, liajn naŭzajn harojn el lia kapo sed por tio trapiku unue lian kaphaŭton per unu el tiuj pikiloj faritaj ĉefe por torturado, kaj faru lin krii laŭde.

Kiu estas tiu murdisto al kiu mi estas tiel kolera? Kial li mortigis min en tia neatendita maniero? Estu scivolema kaj memoru tiujn punktojn. Vi pensas, ke la mondo estas plena je sengrandiozaj kaj senvaloraj krimuloj, ĉu ne? Eble vi diras ĉu tiu, ĉu ĉi tiu, kia la diferenco? Tiukaze lasu min avertu vin: Mia morto kaŝas ian teruran konspiron kontraŭ nia religio, niaj tradicioj kaj la vojo ni vidas la mondon. Malfermu la okulojn kaj malkovru kial la malamikoj de Islamo, de la vivo vi vivas kaj kredas, mortigis min kaj kial unu tagon ili povos mortigi vin. Ĉio kiun antaŭvidis la granda predikisto Nusret Hoĝa el Erzurum urbo, kiujn mi iam larmoplene aŭskultis de li, nun unu post la alia realiĝas. Mi dirus, ke se la situacio en kiu ni nun estas, estis priskribita en libro, eĉ la plej sperta de miniaturistoj neniam havus esperon ilustri ĝin. Kiel la Korano – bonvolu ne miskomprenu min – la ŝanceliĝanta potenco de tiu libro, ŝprucas ankaŭ de ĝia neebleco esti ornamita. Mi dubas, ke vi plene komprenas tion.

Rigardu, kiam mi estis metilernanto, ankaŭ mi timis kaj pro tio ignoris la voĉojn kiuj venis el la profundo kaj de la alia flanko. Mi ĉiam ŝercadis kaj mokadis pri tiaj aferoj. Sed mia fino estis la profundo de ĉi tiu bedaŭrinda puto! Ĝi povus okazi ankaŭ al vi; estu singarda. Nun, mi havas nenion plu por fari, krom esperi por mia kompleta korpa malkomponado, por ke oni trovu min per tiu odoraĉo. Mi havas nenion por fari, krom esperi kaj imagi la torturojn, kiujn iu bonvola homo farus al tiu besteca murdisto de post lia kapto.


Orhan Pamuk
Orhan Pamuk estas turka romanverkisto. Li naskiĝis la 7-an de junio 1952 en Istanbulo. La 12-an de oktobro 2006 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo. Pamuk estas intime asociita kun postmoderna literaturo. Lia populareco en Turkio mem iom suferis dum 2005 pro jura akuzo kontraŭ li sed lia mondskala legantaro daŭre kreskis. Liaj verkoj estas tradukitaj en pli ol 40 lingvojn, tamen ĝis nun nek unu akireblas en Esperanto.

Tradukis : Vasil Kadifeli
Tradukita el la angla kaj turka versioj. Ĉi tiu estas la unua ĉapitro de unu el la plej famaj libroj de Pamuk.

Poemo de Ahmet Kutsi Tecer

BESBELLİÖlüm

Besbelli ölümüm sabahleyindir
İlk ışık korkuyla girerken camdan
Uzan başucumda perdeyi indir
Mum olduğu gibi kalsın akşamdan

Sonra koş terlikle haber vermeye
“kiracım bu sabah can verdi” diye
Üç beş kişi duysun ve belediye
Beni kaldırmaya gelsin odamdan

Evden çıkar çıkmaz omuzda tabut
Sende eller gibi adımı unut
Kapımı birkaç gün için açık tut
Eşyam bakakalsın diye arkamdan.


EVIDENTAS

Evidentas ke mia morto okazos iu matenon
La unua lumo timeme enirante la fenestron.
Kuŝiĝu apud mia kapo, malleviĝu la kurtenon
La kandelon de antaŭa vespero sentuŝe lasu.

Poste kuru kun pantofloj por anonci mian morton
Diru “Mia luanto ĉimatene perdis sian vivon”.
Lasu tri aŭ kvin homoj kaj la urbestrejo aŭdu tion
Mian kadavron el mia ĉambro ili venu alportu.

Estu sur ŝultroj mia ĉerko jam elirante la domon,
Kaj vi, kiel tiu de l’fremdulo, forgesu mian nomon.
Dum kelkaj tagoj malfermitan vi lasu mian pordon
Por ke miaj meblaĵoj malantaŭ de mi rigardantaj restu.


Ahmet Kutsi Tecer
Naskiĝis en Jerusalemo. Li studis filozofion kaj komencis sian karieron kiel instruisto de filozofio. Poste, li laboris en la Ministerio de Edukado kaj fariĝis parlamentano en la jaro 1942 ĝis la jaro 1946. En 1950, li fariĝis administra konsilisto por UNESKO, sed poste li revenis al sia profesio kiel instruisto, kiun li praktikis ĝis sia emeritiĝo en 1966. Li komencis skribi poemojn jam ekde la 1920-aj jaroj, kiuj estis eldonitaj en diversaj ĵurnaloj kaj poste kolektitaj en antologío nomita “Şiirler” en 1932. Liaj poemoj estas verkitaj per tradicia mezuro kaj (kiel la teatraĵoj li komencis skribi ekde la 1940-aj jaroj) traktas patriotismon, estas folkloraj, kaj kritikas reformismon kaj alproksimiĝon al la Okcidento.

Tradukis : Vasil Kadifeli
Tradukita kun mezuro (17 silaboj anstataŭ la originala 11) kaj rimo

%d bloggers like this: