10-a Mezorienta Kunveno

Estrara Komuniko EKO 2017-06 sendita el Kutaisi, la 2an de aprilo.
Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.
Por tuja uzo kaj plia diskonigo (kun fontagnosko) inkluzive de la alkroĉaĵoj.

EKEK – ideoj naskiĝis el la FLAM’

Kun kvardeko da partoprenantoj la 10a Mezorienta Kunveno proksimiĝas al la fino. Fine de la dua tago, la partoprenantoj de la 31a Seminario pri AMO revizitis la rezultojn de la antaŭtaga FLAManalizo por diskuti solvojn aŭ tiri konkludojn. Jen la rezultoj de tiu sesio. EKEK: Evoluigi la fortojn, Kuraci la Lamaĵojn, Ekspluati la Avantaĝojn, Kontraŭi la Minacojn.

(vidu tiun paĝon)

==============

EVOLUIGI la FORTOJNKunveno04a

Organizi lingvajn festivalojn: Tio emfazas la egalrajtecon de diversaj lingvoj, kaj lokas Esperanton inter tiuj valorindaj lingvoj. Ĝi altigas la konscion pri komunikaj defioj en multlingva mondo.

Eluzi la potencialon de Esperanto en turismo: Depost la fermo de la centro de Bydgoczsz, ioma vakuo restas, indas reaktivigi la asocion Monda Turismo aŭ starigi novan. Gravas malfermi centrojn aŭ agantojn en turisme allogaj areoj, kiuj proponos servojn ne nur al esperantistoj.

Evoluigi la uzon de Esperanto en la Komerco: Gravas kunlaborado kun IKEF, kaj pretigi datumbazon de funkciantaj aŭ naskiĝantaj projektoj; Necesas rezisti la argumenton, ke esperantistoj kiel idealistoj, ne miksu sin en komencaj agadoj. Klare, unu el la kampoj por komenco estas turismo, alia estas livero de klerigaj servoj.

Konigu la pontlingvan rolon de Esperanto en literaturo: Sukcesis kelkloke la uzo de Esperantaj tradukoj el malpli konataj lingvoj, por permesi plutradukon al aliregionaj malpli konataj lingvoj. Tiel sukcesas kultur-transmigroj, kiuj ne okazis pere de la grandlingvoj. Necesas pli forte konigi tiujn projektojn, krome dokumenti la organizadon malantaŭ ili, por kuraĝigi aliajn starigi similajn projektojn.

Pontolingva instruado: Ripetu alimaniere la siatempajn eksperimentojn, en kiuj oni pruvas, ke kelkmonata studo de Esperanto pliefikigas la lernadon de alia celata lingvo (precipe hindeŭropa). La retepoko donas novajn eblojn pli simple testi kaj pruvi la tezon.

Eluzi la parolkomunumon kaj ĝiajn strukturojn: Esperanto unikas inter planlingvoj, ke ĝi havas tre internacian parolkomunumon kune kun ellaboritaj strukturoj: Akademio, universitataj retoj, landaj kaj kontinentaj agadoj ktp. Tio helpas al ni rapide disvastigi konatecon pri novaj projektoj kaj akiri kunlaborantojn.

Kunveno05

Kunvenı04bKURACI la LAMAĴOJN

Pli efike mobilizi niajn hom(mal)fortojn: Potenca bremso al nia progreso estas niaj modestaj laborfortoj. Pli efika organizado kaj kunordigo eluzus la fortojn, kiuj ekzistas: por traduki, por verki, kaj literature kaj lingvoprezente. Gravas profundigo de la kapablo organizi allogajn eventojn (temo por iama AMO-seminario).

E-centroj kaj renkontiĝejoj: La modelo de Ecentroj de la 80aj jaroj de la antaŭa jarcento jam ne prosperas. Kreendas nova modelo por E-centroj, ekonomie vivipovaj, kiuj proponos servojn ne nur al la esperantista komunumo, sed pli vaste. Gravas, ke e-istoj sciu, kie kaj kiam ili povos aliri esperantan etoson.

Konigo de aranĝoj: Ĝis nun la plej ampeksa kalendaro de eventoj estas ĝuste ĉe Eventoj.hu. Ĝi akceptas ĉion, kiun oni orde raportas. Nun ĉe UEA la revuo Esperanto ekhavas retejon, kiu povos same prezenti kalendaron pli ampleksan ol tiu en la presita revuo. Ĉiukaze, la esperantistoj atendas povi trovi multe pli frue informojn pri la gravaj eventoj – nelaste pri UK. Kalendaroj kaj simile devas ne nur konigi datojn kaj urbojn, sed kiujn unikaĵojn kaj specifaĵojn proponas difinitaj aranĝoj. La reto permesas aliri tiujn informojn, sed la event-organizantoj devas ilin bontempe fiksi kaj diskonigi. Esenco de komunikarto estas koni la bezonojn de la inform-ricevantoj – necesas demandi: kiam ili faras siajn decidojn pri partopreno en aranĝoj, kiuj estas la informoj, kiujn ili bezonas, kaj ĝis kiam, por fari konvenajn decidojn.

Vastigi la eblojn uzi la lingvon praktike: Kreskas niaj ebloj kaj atingoj pri informado kaj instruado, sed daŭre malfortas nia kapablo proponi konkretajn uzojn de la lingvo. Tiuj uzebloj alios por Esperanto ol por aliaj ‘grand’lingvoj; ni devas pli klare difini kaj kreskigi ilin.

Kunveno06

EKSPLUATI la AVANTAĜOJNKunveno04c

Intensigi la uzadon de retaj ebloj: Unuaflanke por liveri pli bonajn servojn al esperantistoj, inkluzive de la filmado de eroj el Universalaj Kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, por ke homoj ne povantaj fizike ĉeesti povu gustumi la enhavon. Sed aliflanke, vastigi la videblon de Eo por pli sistema informado en aliaj lingvoj, eventuale en kunteksto de pli vastaj celoj – daŭripovo, komunika justeco ks.

Malplialtiĝantaj vojaĝkostoj: Vastigi la eblojn por organizitaj prelegvojaĝoj, kiel delonge funkcias bone en Francio. Esperantistoj eluzu siajn konojn por proponi allogajn vojaĝservojn kaj praktikajn konsilojn por memvojaĝantoj.

Lingvaj Kunpuŝiĝoj: Esperanto povus ludi mildigan rolon, sed ne se ĝi aliancigas sin kun unu flanko de la kunpuŝiĝo. Necesas ĉiam senpartie interveni.

Propedeŭtika valoro: Konsideru tion pli ol nur lernfaciligo, sed kiel humaneca kontribuo, por evoluigi la kapablon pli bone lerni pensi.

Kunveno07

Kunvenı04dKONTRAŬI la MINACOJN

Militoj, diktaturaj regantoj: Malfacilas multon fari rekte; provindas aliĝi la pac-movadoj aŭ partopreni en pac-studoj.

Voĵaĝmalebligoj: En la regiono vizito al unu lando povos malfaciligi aŭ malebligi eniron en alian landon. Foje eblos renkontiĝi en apudaj sed “neŭtralaj” lokoj.

Komuniklimigoj: Tiuj povas ekzisti, sed troveblas ‘etaj pordoj’; konsiloj pri alternativaj komunikkanaloj devus esti troveblaj.

Fondusoj kaj subtenaj projektoj: La enmovadaj ebloj estas modestaj, sed ekzistas programoj por ebligi partoprenon de indaj aktivuloj en UK, en kongresoj de ILEI, TEJO kaj aliaj. Limigitaj sumoj ekzistas por regiona evoluigo; nur bone prezentitaj buĝethavaj projektoj havas ŝancojn. Ekstermovadaj subtenoj estas ĉiam esplorindaj.

Seksa diskriminacio: En la koncernaj landoj eble organizindas kunvenoj nur por virinoj, kie eblos konigi la E-komunumon.

Antaŭjuĝoj: Tiuj povas varii laŭ regionoj kaj tra la tempoj. Iuj antaŭjuĝoj eksmodiĝis kaj jam ne bezonas reagojn, sed novaj antaŭjuĝoj povas naskiĝi – gravas frue rekoni ilin.

Difini pli klare la valorojn de Esperanto: Tiu punkto jam listiĝis sub ‘Lamaĵoj’ sed ripetindas: ni devas ellabori strategiojn pli klare prezenti ilin al kursanoj kaj interesatoj.

====================

Pri la cetera enhavo de la Mezorienta Renkontiĝo necesos raporti alifoje. Sufiĉas noti, ke okazis post pluraj prezentaĵoj viglaj diskutoj. En lastaj minutoj finiĝis muzika kaj danca spektaklo por doni kulminon al la kvartaga renkontiĝa sperto. En la lasta tago okazos pritaksa sesio kun la kompilo de rekomendoj, sed pro la neceso de pluraj kunvenintoj (inter ili via EKO-isto) tuj ekvojaĝi al Armenio, nur poste eblos raporti tiujn rekomendojn.

EKO 6 EKEK 
Stefan MacGill
Vicprezidanto  

10-a Mezorienta Kunveno

Estrara Komuniko EKO 2017-05 sendita el Kutaisi, la 1an de aprilo.
Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEIaktivuloj, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.
Por tuja uzo kaj plia diskonigo (kun fontagnosko) inkluzive de la alkroĉaĵoj.

Kaŭkaza flamo lumigita

Ardas la etoso en la jubilea deka Mezorienta Kunveno (MK) en Kutaisi, la dua plej granda urbo en Kartvelio. Tie en iom izolita urboranda kongresejo apud bela parko ariĝis modesta kvanto da esperantistoj el mirinda gamo da landoj, ĉiu kun deziro ricevi atenton kaj fortigi la movadon en ĉi tiu mondparto, konata en UEA laŭ la mallongigo MONA (Meza Oriento kaj Norda Afriko).

Antaŭ deko da horoj la aranĝon malfermis per bonvenigaj vortoj de la enlanda organizanto Nana Ĥizambareli; sekvis la saluto de la vic-prezidanto de UEA, kiu rakontis pri la kontinentaj kongresoj, kiujn UEA iel nun reformas al strukturo kiu pli facile enprenus la serion de Mezorientaj Kunvenoj. La sekva saluto venis de Renato Corsetti, iama prezidanto de UEA kaj nuna ĉefa prizorganto de la regiono MONA. Kvara alparolo venis de Murat Özdizdar el Turkio, kiu partoprenis la MK-ojn de la komenco, kaj devove alvenigis junajn studentojn. Kaj la publiko: tridekkvino da homoj el Belgio, Britio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Japanio, Kartvelio, Kazaĥio, Rusio (inkluzive de la respubliko de Dagestano), kaj Turkio – kaj espereble Nederlando. Raportisto de loka ĵurnalo intervjuis kelkajn personojn.

Antaŭ naŭo da horoj estis malfermita la 31a seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) per rapida klarigo de ĝiaj celoj, ekzistokialoj, kaj partoprenigaj labormetodoj. Tion la kunvenintoj rapide poste povis tuj sperti, per plenumo de FLAM-analizo. Paralele kun tiu seminario funckiis kurso por komencantoj sub gvido de Anna Lowenstein, kiu arigis dekon da lernantoj.

mona1

Do, restis 24 personoj por la komenca sesio de AMO. Post klarigo pri la principoj de FLAM-analizo, Renato Corsetti donis tre valoran resumon pri la stato de Esperanto en landoj de la regiono sub diskuto, ekzemple en Tunizio, Alĝerio, Maroko, Jemeno, Emiratoj, Jordanio, Sirio, Libano, Irano kaj landoj kun pli forta organiza stato kiel Israelo kaj Turkio. Inter la landoj sen konataj esperantistoj li menciis (nesurprize) Sudanon kaj Libion. Laŭ tiu superrigardo la homoj eniris kvar grupojn. Unu listigis la fortojn de la esperantistaro, dua la lamaĵojn aŭ malfortojn. La tria kaj kvara grupo devis listigi la pli vastajn sociajn, politikajn kaj ekonomiajn faktorojn, kiuj por la disvastigo de Esperanto estos Avantaĝaj kaj kontraste Minacaj. La rezultojn vi legas sekvapaĝe kune kun bildoj de la seminarianoj diskutantaj.

mona2

La programo de la 10a MK kaj la AMO-seminario pluiros en la naskiĝinta tago, kun densa programo de prelegoj kaj prezentaĵoj. Fine de sabato okazos la dua parto de la FLAM-analizo, en kiu oni tiros konkludojn el la farita analizo kaj proponos konstruajn solvojn laŭ la principaro EKEK, kiun ni klarigos en la sekva komuniko. Sesio en la lasta seminaria tago dediĉiĝos al kompilo de rekomendoj kaj planoj por konkretigi la konstatojn de la nuna kunveno.

mona3

FLAM-analizo: la sesa

Temo de la analizo: Progresigo de Esperanto en la seminaria regionomona4

 FORTOJ

  • Solvo en multlingva regiono.
  • Lingvo sen poseda lando.
  • Firmigilo por translimaj mondperceptoj.
  • Turismo – solvoj per Esperanto.
  • Komerca agado per Esperanto.
  • Tutmonda E-komunumo.
  • Lernfaciliga efiko.
  • Pontolingvo kultura.
  • Rekonata kiel literatura lingvo.

 LAMAĴOJ

  • Malfacilecoj renkontiĝi kaj kontaktiĝi.
  • Manko aŭ modifegoj de E-historio en la regiono.
  • Malabundo de bonaj informiloj, retejoj ktp.
  • Lingva diverseco – multaj lingvoj servendaj.
  • Limigitaj tradukoj el la regiono.
  • Nemultaj aŭ nekonataj kulturaj produktoj.
  • Malfacilecoj konigi la E-kulturon.
  • Malmulteco de kapablaj gvidantoj.
  • Plia emo eniri la komunumon ol en la movadon.

AVANTAĜOJ

  • Granda evoluo de la reto – demokratigo de komunikado.
  • Aliancoj estas la agantoj por lingvaj rajtoj – similideanoj.
  • Mildigo de vojaĝkostoj por alirirenkontiĝojn.
  • Lingvo-lernemo – propedeŭtika valoro.
  • Bezono por logika kaj problemsolva pensado.
  • Sopiro je pli kontentiga turismo.
  • Senperforta lingva disvastigo.

MINACOJ

  • Militoj, diktaturaj regantoj.
  • Politikaj malpacoj inter landoj vojaĝlimigoj.
  • Bremsado de komunikebloj.
  • Nefortaj ekonomiaj cirkonstancoj.
  • Ne-egalrajteco por virinoj en kelkaj landoj.
  • Misinfluo de grandaj lingvoj.
  • Neapliko de modernaj rimedoj.
  • Antaŭjuĝoj pri Esperanto.

 

EKO 5 AMO 31 
Stefan MacGill
Vicprezidanto  

Esperanto Revuo Nisan 2017 sayısı

espranto_aprilo_2017
La aprila 2017 numero de Esperanto Revuo elŝuteblas senpage el la jena retpaĝo


Esperanto Revuo dergisinin Nisan 2017 sayısı ücretsiz olarak aşağıdaki sayfadan indirilebilir


http://revuoesperanto.org/senpaga_aprila_numero

“İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” (1)

Oni prenis mia foton en la fundo de la muro
Konatiĝu kun mi sur la blanka papero

1-a ĉapitro

InceMemed 2La baskoj de Taŭruso montaro komencas jam ekde la Mediteranea maro. Post la punkto, kie la blankaj ŝaumoj de la maro batadas la marbordon, ili malrapide altiĝadas. Sur la Mediteraneo ĉiam ŝvebas blankaj nuboj libere kaj pilkoforme. La ebenaj marbordoj estas kvazaŭ de polurita argila grundo. Argila grundo similas al viando. Tiuj marbordoj odoras maro kaj salo al la interno dum distanco de horoj. Salo estas akra. Post la ebenaj, argilaj, plugitaj teroj komenciĝas la tordoj de Çukurova 2. Ĉi tiu areo, kovrita per oftaj arbustoj, kanoj, beroj, kaj sovaĝaj vitoj, interplektitaj kun fagmitoj, formas senliman vastecon de malhela verda koloro en tiu terpeco. Ĝi estas pli sovaĝa, kaj pli malluma ol grandega arbaro!

Iom pli interne, se vi trapasas, en unu flanko Anavarza-n 3 kaj en la alia Osmaniye-n 4 kaj vi atingos İslahiye-n 5, oni troviĝas apud vastaj marĉoj. La marĉoj somere boladas per bobeloj. Ili estas malpuraj kaj abomenindaj. Oni ne povas alproksimiĝi ilin pro la malbonodoro. La malputrantaj kanoj, herboj, arboj, fagmitoj odoras kiel putrita grundo. Sed vintre ili estas plena je brilantaj, trankvilaj, vitrecaj akvoj. Somere pro la herboj kaj kanoj la surfaco de la akvo ne videblas sed vintre la loko malfermiĝas kiel littuko. Post la marĉoj denove oni atingas plugitajn kampojn. La grundo estas oleeca kaj brila. La grundo pretas produkti kvindekojn po unu semo. Ĝi estas varma kaj mola.

Jam kiam oni trapasas la postajn montetojn InceMemed 3kiuj estas kovritaj per peze odorantaj mirtoj, ekstaras rokoj. La homo subite ektimas. Kune kun la rokoj komencas ankaŭ la pinarboj. La kristale brilanta maĉgumo de la pinarboj gutas kaj enfiltriĝas en la grundo. Post la unuaj pinoarboj denove ekaperas vastaj plataj terpecoj. Tiuj plataĵoj estas grizaj terpecoj. Neproduktivaj kaj malfekundaj… De tie la neĝkovritaj pintoj de la Taŭrusoj aperas kvazaŭ tuŝeblaj etendante la manon.

Dikenlidüzü 6 estas unu el tiuj plataj lokoj kie staras kvin vilaĝoj. La homoj de ĉiuj, tiuj vilaĝoj ne posedas teron. La tuta tero apartenas al Abdi agao 7. Dikenlidüzü estas ekster ĉi tiu mondo, mondo kun tute malsimilaj propraj leĝoj kaj moroj. Preskaŭ neniu homo kiu vivas en Dikenlidüzü konas iun alian lokon krom sia vilaĝo. Ili apenaŭ eliras ĉi tiun plataĵon. Kaj neniu homo ekster Dikenlidüzü konas ĉi tiujn vilaĝojn, iliajn homojn, kaj iliajn kutimojn. Eĉ la impostkolektisto vizitas tiun lokon unu foje en du aŭ tri jaroj. Eĉ li ne vizitas la vilaĝanojn, nur Abdi agaon kaj poste foriras.

Değirmenoluk 8 vilaĝo estas la plej granda vilaĝo en Dikenlidüzü. Abdi agao loĝas en tiu vilaĝo. La vilaĝo sidiĝas en la orienta parto de la plataĵo, en la fundo de la klifoj. La rokoj havas purpuran koloron kaj sur ili estas laktoblankaj, verdecaj kaj arĝentaj buntaj makuloj. En ilia supraĵo majeste staras dum multaj jaroj granda platanarbo, kies branĉoj kliniĝas sur la tero pro maljuneco. Oni alproksimiĝas ĝis cent metrojn al la platanarbo, poste ĝis kvindek metrojn sed eĉ la eta krakado ne aŭdiĝas en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉiun flankon regas profunda silento. La silento ektimas la homon. Oni alproksimiĝas ĝis dudek kvin metrojn sed denove la samo… eĉ en dek metra distanco la sama silento regas ĉie. Sed kiam vi atingas la arbon kaj vi turniĝas vin en la direkto de la roko, la afero ŝanĝiĝas. Subite eksplodas bruo. La homo miregas… Unue la bruo estas tiel alta, ke ĝi surdiĝas la homon, sed poste ĝi paŝo post paŝo malaltiĝas.

La bruo venas el la “okulo” de la Değirmenoluk akvo. Ĝi ja ne estas okulo, sed la homoj tiel nomas la akvofonton. Ili tiel konas ĝin. En la fundo de roko la akvo bolas ŝpruĉante ŝaŭmojn. Se vi ĵetus lignopecon sur ĝi, dum unu tago, dum du tagoj, eĉ dum unu semajno ĝi povas resti tie ludante sur la bolanta akvo. Ĝi turniĝadas sur la akvo. Kelkaj homoj asertas ke la bolanta akvo, sur ĝi eĉ ŝtonon povas ludi kaj ne lasus ĝin sinki. Sed la vera okulo de la akvo ne estas ĉi tiu. Ĝi estas fore, kaj la akvo trapasente inter pinarboj, kaj ŝarĝita per la odoro de mentoj kaj origanoj, elvenas el la fora Akçadağ monto. Ĉi tie la akvo iras suben de la roko, kaj ĝi ekaperas el ĝia alia flanko bolante, ŝaŭmante, kaj freneze muĝante.

De ĉi tie ĝis Akçadağ la Taŭrosoj estas tiel rokecaj, tiel krutaj, ke nenie vidiĝas terpeco taŭga por eĉ unu dometo. Nur la grandaj pinarboj kaj karpenarboj el inter la rokoj etendiĝas al la ĉielo. En ĉi tiuj krutaj rokoj preskaŭ neniu besto vivas. Sed kelkfoje, tamen tre malofte, kaj dum vesperiĝo, sur la akra pinto de iu kruta roko ekvidiĝas granda cervo, kun siaj hokformaj grandaj kornoj kuŝantaj sur sia dorso, kaj kiu streĉante siajn krurojn rigardadas la eternecon.


1 “İnce Memed” (inĝe memed) aŭ “Maldika Memed” estas la heroo de la samnoma unua libro el la posta trilogio kiun verkis Yaşar Kemal.
2 “Çukurova” (ĉukurova) signifas “Fosita ebenaĵo” ĝi estas parte marĉa ebenaĵo en Adana provinco.
3 “Anavarza” loko kaj urbetp kun romia kaj bizanca kastelo en Adana provinco. 
4 “Osmaniye” (osmanije) urbeto en Adana provinco. 
5 “İslahiye” (islahije) urbeto en Adana provinco.
6 “Dikenlidüzü” (dikenliduzu) signifas “Dorna-plataĵo”.
7 “agao” estas Osmana oficiro aŭ ŝtatoficisto kaj ankaŭ feŭda patrono kiu posedas la landon en multaj partoj de la sudorienta Turkujo.
8 “Değirmenoluk” (dejirmenoluk)

 

InceMemed 1Yaşar Kemal estas la plumnomo de Kemal Sadık Gökçeli. Li naskiĝis la 6-an de oktobro 1923 en vilaĝo Gökçedam, dum en Otomana Imperio, kaj mortis la 28-an de februaro 2015 en Istambulo). Lİ estis turka-kurda prozisto, poeto kaj defendanto de homrajtoj. Plurfoje li estis nomumita al literatura Nobel-premio. Li estis aktivulo favore al la kreo de sendependa Kurdistano. Oni konsideras lin unu el la plej gravaj nuntempaj turkaj verkistoj. Lia romano “İnce Memed” estis tradukita en pli ol 40 lingvojn.

Tradukis: Vasil Kadifeli

Poemoj de Can Yücel

BU DA ÖYLE BİR AŞK JEN IA AMO
Sırtımda çıplak
Islak nefesin
Bi gidip bi geliyor

Biz senlen yatmıyoruz ki
Yaşamıyoruz da
Hep yarışıyoruz
Sen mi ben mi
Önce kim
Ölümü öldürecek diye

Sur mia dorso nude
Via malseka spiro
Venadas kaj iradas

Sed mi kune kun vi ne dormas
Ni eĉ ne kune vivas
Ni ĉiam konkuras
Ĉu vi aŭ mi,
Unue kiu
Mortigos la morton

BİLİNMEDİK BİR HÜZÜN NEKONATA MALĜOJO
Bilinmedik bir hüzün var içimde,
bir gariplik.
Anladım ki,
ya ben fazlayım bu şehirde
ya da biri eksik.
Nekonata malĝojo estas interne de mi
ia strangaĵo.
Mi komprenis, ke
aŭ mi estas superflua en ĉi tiu urbo
aŭ iu alia mankas.
GİDİYORUM BEN MI FORIRAS
Gidiyorum ben boşçakallar,
sıçmışım ortalık yerinize.
Kıçımın fosforuyla
aydınlanın siz artık.
Mi foriras vi fi-ŝakaloj,
mi fekas en la mezo inter vi.
Per la fosforo de mia pugo
ekde nun lumiĝu vi.

Can YücelCan Yücel (Istanbulo 21/8/1926 – Datça 12/8/1999) estis turka poeto konata pro lia uzo de neformala lingvo. Li estis la filo de iama konata ministro de Edukado, Hasan Ali Yücel, kaj la nepo de Otomana ŝipkapitano kiu pereis kun la fregato Ertuğrul proksime al Japanio. Li studis la latinan kaj la antikvan grekan en Ankara Uiversitato kaj Cambridge Universitato. Li poste laboris kiel tradukisto ĉe pluraj ambasadejoj kaj en la turka lingvo sekcio de BBC en Londono. Post lia reveno al Turkujo en 1958, li mallonge laboris kiel turisma gvidisto en Bodrum kaj Marmaris urbetoj, kaj poste ekloĝis en Istanbulo, kie li laboris kiel sendependa tradukisto kaj komencis skribi poezion. En liaj lastaj jaroj, li ekloĝis en la fora duoninsula urbeto Datça en la sudokcidenta parto de Turkujo kie li mortis pro kancero de gorĝo. Lia tombo estas en Datça kaj multe vizitata. Li estis konata por la uzado de slanga kaj vulgara lingvo en siaj poemoj. Tamen, liaj kritikistoj konsentis ke lia lerteco uzante vortojn en simpla kaj komprenebla formo meritas laŭdon kaj aprezon. La ĉefaj temoj kaj inspir-fontoj en liaj poemoj estas naturo, popolo, eventoj, konceptoj, ekstazoj, perceptoj kaj emocioj. Yücel ankaŭ tradukis la verkojn de Ŝekspiro, Lorca kaj Brecht en turka lingvo kaj lia kreiva bildigo de ĉi tiuj tradukaĵoj estas klasika.

Tradukis: Vasil Kadifeli

Poemo de Cemal Süreya

CAMDANcemal sureya

İçkievinden çıkınca
Camdan
demin oturduğum yere
baktım.

Sigara paketimi
masada unutmuşum.
Sandalyede
Tıpkı benim gibi
Oturuyor boşluğum.

Bir eli alnında
benim gibi.
Ama
biraz daha mı hüzünlü?
Otururken de
Biraz daha mı çıkarıyor
kamburunu?

Biraz daha mı benziyor
babama?

Bir yaş büyüğüm babamdan
ve rüzgar
bir törendeki gibi
çekiştirir durur
yağmurluğumu.


TRA LA FENESTRO

Elirante la trinkejon
Tra la fenesto
Mi rigardis
La lokon mi antaŭe estis sidanta.

Mi forgesis sur la tablo
Mian cigared-pakaĵon.
Sur la seĝo
Ĝuste tiel, kiel mi,
Sidas mia malplenaĵo.

Kun unu mano en la frunto
Tiel, kiel mi
Sed
Ĉu iomete pli malgaja?
Kaj sidante
Ĉu li montras pli sian
Kurbiĝon?

Ĉu li ŝajnas iomete pli
Al mia patro?

Mi estas unu jaro pli aĝa ol mia patro
Kaj la vento
Kiel en festo
Daŭre eltiras
Mian pluvmantelon.


Cemal Süreya (1931, Pülümür, Tunceli – 09 januaro 1990, Istanbulo), plumnomo de Cemalettin Süreyya Seber, turka poeto kaj verkisto, de zaza origino. Post la 1938 Dersim okazaĵoj, Süreya kaj lia familio estis delokitaj al Bilecik, urbo en la Marmara Regiono de Turkujo. Tiu havis signifan efikon al liaj poemoj. Li diplomiĝis ee la Politikaj Sciencoj Fakultato de Ankara University. Li estis la ĉefa redaktisto de la “Papirüs Literatura” revuo. Cemal Süreya estas rimarkinda membro de la Dua Nova Generacio de turka poezio, abstrakta kaj postmoderna movado kreita kiel kontraŭreago kontraŭ la pli populara “Garip” movado. Love, ĉefe tra ĝia erotika karaktero, estas populara temo de liaj verkoj. Liaj poemoj kaj artikoloj estis publikigitaj en multaj revuoj, ekzemple: Yeditepe, Yazko, Pazar Postası, Yeni Ulus, Oluşum, Türkiye Yazıları, Politika, Aydınlık kaj Somut. Li estas la unuaranga influo sur la poezio de Sunay Akın. Li perdis unu “y” letero el sia plumnomo – origine Süreyya – pro perdita veto kun la turka poeto Sezai Karakoç.

Tradukis Vasil Kadifeli

L.L.Zamenhof’un 100. ölüm yıldönümü

14 Nisan günü Ludwik Zamenhof’un anılacağı 100. ölüm yıldönümüdür.

Unesco bu sene anılacak kişiler listesine Ludwik Zamenhof’u da ilave etmiştir.

Esperanta kalendaro - 0414 Morto Datreveno de D-ro LL Zamenhof - 2017 Unesco logo EO

Daha fazla bilgi ve tarihte Zamenhof ile Esperanto’nun serüvenini okumak için lütfen aşağıdaki linke tıklayın:
https://zamenhof.life/tr/

Zamenhof sayfası - kucuk

Fikret Mualla

Mualla 00Fikret Mualla aŭ Fikret Mualla Saygı naskiĝis en la jaro 1904 en la orienta parto de Istanbulo en Kadıköy distrikto. Li mortis en 1967 en Reillance, Francujo. Mualla estas unu el la “avant-garde” 1  pentristoj de la 20-a jarcento kun turka origino. La laboro de Mualla speguligas influojn de “ekspresionismo” 2  kaj “faŭvismo” 3  kies temoj enfokusiĝas en pariza strat-vivo, kaj en babilrondoj en kafejoj kaj cirkoj.

Li naskiĝis en Istanbulo sed li vivis en Parizo ekde la jaro 1939 kiel artisto.

Mualla A

Mualla estis tro amata per sia patrino kaj tio tre imponis sian postan vivion. Kiam li estis 12 jaraĝa kripliĝis sia dekstra piedo, kiam li provis imiti sian onklon kiu estis fama ludanto de piedpilko, kaj post iom da tempo li perdis sian patrinon pro epidemio de gripo. Lia patro tiam geedziĝis tre junan virinon, tamen Fikret Mualla ne akceptis sian duonpatrinon.

Mualla B

Post la lernejo, lia patro sendis lin al Zuriko por studi inĝenieron. Sed li forlasis Svislandon kaj iris al Berlino. Sia infanaĝa akcidento, lasis lin en malbona fizika kondiĉo, kaj kontribuis al sia nekonstanta personeco kaj mensa malordo en liaj plenkreskaj jaroj. Foje li estis enhospitaligita pro alkoholismo kaj ekstrema paranojo. En 1928, li estis enhospitaligita en Berlino pro deliro. Li poste iris al Parizo, la ĉefurbo de artoj kaj la centro de senlima libereco por li. Tamen, li estis devigite revenis hejmen ĉar li ne plu ricevis monhelpon de sia patro.

Mualla C

En Istanbulo, post tritaga restado en Bakırköy Psikiatria malsanulejo, la kuracistoj opiniis, ke li havas normalan mensan sanon. Fikret Mualla estis nomumita kiel instruisto de desegno en mezlernejo en Ayvalık. Tamen, li forlasis tiun postenon kaj moviĝis al Beyoğlu, distrikto en Istanbulo. Li provis pentradon kaj verkadon. Li amikiĝis kun soprano Semiha Berksoy, verkisto Nazim Hikmet kaj pentristo Abidin Dino. Lia unua ekspozicio en 1934 enhavis desegnaĵojn, akvarelajn pentraĵojn kaj desegnaĵojn, sed la ekspozicio ne gajnis multan atenton. En 1936, li estis denove enhospitaligita dum proksimume unu jaro. Post lia eliro de la malsanulejo, li decidis forlasi Turkujon ĉar, laŭ li, neniu komprenis lin. Antaŭ ol li foriris al Parizo en 1939, li faris ĉirkaŭ tridek olivoleajn pentraĵojn por la turka pavilono ĉe la Novjorka Internacia Ekspozicio. La pentraĵojn petis lia proksima amiko kaj artisto Abidin Dino.

Mualla D

Lia vivo en Parizo pasis kun alkoholo dependeco, mensa fremdiĝo kaj disonanca kogno. Li enamiĝis kun la turka pentristino Hale Asaf sed sen reciprokeco. Li estis enhospitaligita denove dum du monatoj, sed dum tiu tempo li neniam forlasis pentraĵon. Franca modelo Dina Vierny savis lin esti deportita. En 1954, Fikret Mualla malfermis sian unuan ekspozicion en Parizo. Li amikiĝis kun multaj famaj artistoj ene de kiu estis ankaŭ Pablo Picasso. Sed dum tiu tempo li vendus subskribitan foton de Picasso por unu botelon da vino. Post sia dua ekspozicio li estis enhospitaligita denove.

Mualla E

Konata nun kiel drinkemulo kaj frenezulo, li komencis esti respektita kiel pentristo. Dum tiu tempo kolektistino Madame Angles prenis lin sub sia aŭspicio. Tio permesis al li gajni sian panon per pentrado kaj vendado de siaj verkoj. Tamen la malsana Fikret Mualla paraliziĝis en la jaro 1962. Li moviĝis al Reillanne vilaĝo en la sudorienta parto de Francujo, kiel lia malsano de cirozo malpliboniĝis. En majo 1967, li estis metita en kliniko post la eskalado de siaj nervozaj malordoj. En la 20-a de julio, oni trovis lin morta en sia lito. Laŭ lia volo, lia kadavro estis alportita al Turkujo kaj enterigita en Karacaahmet tombejo ĉe Kadıköy distrikto.

Mualla F

Fikret Mualla Saygı estas taksita kiel unu el la reprezentantoj de turka artoj en la 20-a jarcento, kune kun Abidin Dino.

Mualla G


1 “Avant-garde” signifas artisto kiu favoras aŭ enkondukas novajn kaj eksperimentajn ideojn kaj metodojn en sia arto.
2 “ekspresionismo” estas la piktura kaj arta tendenco, en la 20-a jc en Eŭropo, celanta trudi al la prezentado de la ekstera mondo la internan propran sentmanieron de la artisto.
3 “faŭvismo” estas skolo de pentristoj, aperinta en Francujo komence de la 20-a jc, kiuj reagis kontraŭ la impresionismo, ofte konturante la objektojn per nigra streko kaj apudmetante purajn farbotonojn.

Tradukis: Vasil Kadifeli

Mia nomo estas Ruĝa

MI ESTAS KADAVRO

Mi estas nenio sed kadavro nun, korpo ĉe Minyaturla fundo de puto. Kvankam mi enspiris mian lastan spiron antaŭ longe kaj mia koro jam ĉesis bati, neniu, krom tiu malnobla murdisto, scias tion, kio okazis al mi. Tiu mizerulo provis kontroli miajn pulsobatojn kaj aŭskulti mian spiron por esti certa, ke mi mortis, tiam piedbatis min en mia brust-flanko, portis min al la rando de puto, levis min kaj faligis min suben. Dum mia falo, mia kapo, kiun li jam frakasis per ŝtono, disrompiĝis; mia vizaĝo, mia frunto kaj miaj vangoj dispremiĝis; miaj ostoj frakasiĝis, kaj mia buŝo pleniĝis je sango.

Dum preskaŭ kvar tagoj mi estas mankanta: Mia edzino kaj miaj infanoj devas esti serĉantaj min; mia filino, elĉerpita pro la plorado, devas esti rigardanta malkviete ĉe la pordo de la korto. Jes, mi certas ke ili ĉiuj staras apud la fenestro, esperante mian revenon.

Sed, ĉu ili vere atendas min? Mi eĉ ne povas esti certa pri tio. Eble ili jam alkutimiĝis al mia foresto – kiel malgaje! Ĉar ĉi tie, en la alia flanko, oni havas la senton, ke ties antaŭa vivo persistas. Antaŭ mia naskiĝo estis senfina tempo, kaj post mia morto estos neelĉerpebla tempo. Mi neniam pensis pri tio antaŭe: mi estis vivanta en lumo inter du eternecoj de mallumo.

Mi estis feliĉa; mi scias nun, ke mi estis feliĉa. Mi faris la plej bonajn ornamaĵojn en manuskriptoj en la laborejo de nia sultano; neniu povis konkuri kun mia majstreco. Per la laboro mi faris private, mi enspezis naŭcent arĝentajn monerojn monate, kiu, kompreneble, nur faras ĉion ĉi eĉ pli malfacile elteni.

Mi respondecis pri pentrado kaj ornamado de libroj. Mi ornamis la randojn de paĝoj, kolorante iliajn kadrojn kun la plej vivecaj desegnaĵoj de folioj, branĉoj, rozoj, floroj kaj birdoj. Mi pentris buklantajn ĉin-stilajn nubojn, arojn de interkovritaj vitoj kaj arbarojn de koloroj kiu kaŝis gazelojn, galerojn, sultanojn, arbojn, palacojn, ĉevalojn kaj ĉasistojn. En mia juneco, mi kutimis ornami teleron, aŭ la malantaŭon de spegulo, aŭ keston, aŭ foje, la plafonon de apudmara domo aŭ de Bosfora domego, aŭ eĉ lignajn kulerojn. En postaj jaroj, tamen, mi nur prilaboris manuskriptajn paĝojn ĉar nia sultano pagis bone por tio. Mi ne povas diri ke tio estas sensignifa nun. Oni scias la valoron de mono eĉ kiam oni estas morta.

Aŭdinte mian voĉon, tiun miraklon, vi eble pensas, “Kiu zorgas pri la mono vi enspezis kiam vi estis vivanta? Diru al ni kion vi vidas. Ĉu ekzistas vivo post la morto? Kie estas via animo? Kio pri la Paradizo kaj la Infero? Al kio similas morto? Ĉu vi havas doloron?” Vi pravas, la vivantoj estas ege scivolemaj pri la posta vivo. Eble vi jam aŭdis la rakonton de tiu viro, kiu estis tiel pelita de tiu scivolemo, pro kio li vagis inter la soldatoj en batalkampo. Li serĉis viron kiu mortis kaj revenis al vivo, inter la vunditoj kiuj estis baraktantaj por iliaj vivoj en naĝejo de sango, li serĉis soldaton kiu povus diri al li pri la sekretoj de la alia mondo. Sed unu el soldatoj de Timuro, false pensis, ke la serĉanto estis malamiko, kaj detranĉis lin en duono kun glata frapo de sia cimitaro, kaŭzante lin konkludi, ke en la posta vivo homoj apartiĝas al du partoj.

Sensencaĵo! Tute male, mi eĉ dirus ke animoj disdividitaj en vivo uniĝas en la posta vivo. Kontraŭe al la asertoj de pekantaj nekredantoj kiuj jam falis sub la influon de la diablo, ja estas alia mondo, dank’ al Dio, kaj la pruvo estas, ke mi parolas al vi de tie. Mi jam mortis, sed kiel vi povas klare kompreni, mia estado ne ĉesis. Aliflanke, mi devas konfesi, ke mi ne renkontis la riverojn kiuj fluas apud la arĝentaj kaj oraj kioskoj de la Paradizo, la arbojn kun larĝaj folioj kiuj portas grandajn fruktojn kaj la belajn virgulinojn menciitajn en la Glora Korano – kvankam mi tre bone memoras, kiom ofte kaj entuziasme mi faris desegnaĵojn de tiuj larĝokulaj hurioj priskribitaj en la ĉapitro “Tio, Kio Elvenas”. Nek estas spuro de tiuj riveroj de lakto, vino, freŝa akvo kaj mielo, priskribitaj kun tia impreso, ne en la Korano, sed pere de sonĝantaj viziuloj kiel Ibn Arabi. Sed mi tute ne intencas tenti la fidon de tiuj, kiuj vivas laŭleĝe tra siaj esperoj kaj vizioj de la Alia mondo, do lasu min deklari ke ĉio, kion mi vidis rilatas specife al la miaj tre personaj cirkonstancoj. Ĉar iu ajn kredanto kun eĉ la malgranda scio de postmorta vivo komprenus, ke iu maltrankvila homo kiel mi, en mia stato havus malfacilaĵojn vidi tiujn riverojn de Paradizo.

Mallonge dirite, mi, kiu estis konata kiel Majstro Eleganta, nun estas morta, sed mi ne estas enterigita, kaj tial mia animo ne tute forlasis mian korpon. Tiu eksterordinara situacio, kvankam kompreneble mia kazo ne estas la unua, kaŭzas teruran suferon sur la senmorta parto de mi. Kvankam mi ne povas senti mian dispremitan kranion aŭ mian malkomponitan korpon kovritan per vundoj, plena de rompitaj ostoj kaj parte sinkita en glaci-varman akvon, mi sentas la profundan turmenton de mia animo, kiu baraktas senespere eskapi mian korpon. Ĝi estas kvazaŭ la tuta mondo kuntiriĝas en mian korpon, kaj tie mallarĝas kun angoro.

Minyatur2Mi povas nur kompari tiun kuntiriĝon kun la surpriza sento de liberigo mi sentis dum la unika momento de mia morto. Jes, mi tuj komprenis, ke tiu sengraciulo volis mortigi min, kiam li neatendite trafis min per ŝtono kaj krakis mian kranion, sed mi ne kredis, ke li sukcesus mortigi min. Mi subite rimarkis, ke mi estis esperema homo, afero pri kiu mi ne estis konscia kiam mi estis vivanta en la ombroj inter mia laborejo kaj hejmo. Mi teniĝis pasie al vivo kun miaj ungoj, miaj fingroj kaj miaj dentoj, kiujn mi sinkis en lian haŭton. Mi ne ĝenos vin kun la doloraj detaloj de la postaj batoj mi ricevis.

Kiam mi malĝoje komprenis ke mi mortos, nekredebla sento de malpezigo plenigis min. Mi sentis tiun malpezigon dum la momento de mia foriro; sed mia alveno al ĉi tiu flanko estis trankviliga, kiel oni vidas sin en sonĝo dum en dormo. La neĝo kaj koto kovritaj ŝuoj de mia murdisto estis la lastaj aferoj mi rimarkis. Mi fermis la okulojn, kvazaŭ mi tuj endormiĝus, kaj mi milde transiris.

Mia nuna plendo ne estas ke miaj dentoj falis kiel nuksoj en mian sangoplenan buŝon, aŭ eĉ ne ke mia vizaĝo estas dispremita preter rekono, aŭ nek ke mi estas forlasita en la profundo de puto – ĝi estas, ke ĉiuj ankoraŭ supozas, ke mi estas vivanta. Mia maltrankvila animo estas senespera pro ke mia familio kaj miaj intimuloj, kiuj, jes, pensas pri mi ofte, imagas ke mi okupiĝas kun bagatelaj interrilatoj ie en Istanbulo, aŭ eĉ ke mi postkuras alian virinon. Sufiĉe! Trovu mian korpon sen prokrasto, preĝu por mi kaj enterigu min. Sed pli gravas, ke vi trovu mian murdiston! Ĉar eĉ se vi entombigos min en la plej grandiozan de la tomboj, dum ĉi tiu mizerulo restas libera, mi atendante tion, tordiĝos en maltrankviliĝo en mia tombo kaj infektos vin ĉiujn kun senkredemo. Trovu tiun bastardon kiu estas mia murdisto kaj mi rakontos al vi detale kaj precize kion mi vidas en la Posta vivo! Sed post ke vi lin kaptos, vi devos turmenti lin per malrapida premo de krampoj, kiu rompos ok aŭ dek el liaj ostoj, prefere liajn ripojn, kaj poste elpiku, unu post la alia, liajn naŭzajn harojn el lia kapo sed por tio trapiku unue lian kaphaŭton per unu el tiuj pikiloj faritaj ĉefe por torturado, kaj faru lin krii laŭde.

Kiu estas tiu murdisto al kiu mi estas tiel kolera? Kial li mortigis min en tia neatendita maniero? Estu scivolema kaj memoru tiujn punktojn. Vi pensas, ke la mondo estas plena je sengrandiozaj kaj senvaloraj krimuloj, ĉu ne? Eble vi diras ĉu tiu, ĉu ĉi tiu, kia la diferenco? Tiukaze lasu min avertu vin: Mia morto kaŝas ian teruran konspiron kontraŭ nia religio, niaj tradicioj kaj la vojo ni vidas la mondon. Malfermu la okulojn kaj malkovru kial la malamikoj de Islamo, de la vivo vi vivas kaj kredas, mortigis min kaj kial unu tagon ili povos mortigi vin. Ĉio kiun antaŭvidis la granda predikisto Nusret Hoĝa el Erzurum urbo, kiujn mi iam larmoplene aŭskultis de li, nun unu post la alia realiĝas. Mi dirus, ke se la situacio en kiu ni nun estas, estis priskribita en libro, eĉ la plej sperta de miniaturistoj neniam havus esperon ilustri ĝin. Kiel la Korano – bonvolu ne miskomprenu min – la ŝanceliĝanta potenco de tiu libro, ŝprucas ankaŭ de ĝia neebleco esti ornamita. Mi dubas, ke vi plene komprenas tion.

Rigardu, kiam mi estis metilernanto, ankaŭ mi timis kaj pro tio ignoris la voĉojn kiuj venis el la profundo kaj de la alia flanko. Mi ĉiam ŝercadis kaj mokadis pri tiaj aferoj. Sed mia fino estis la profundo de ĉi tiu bedaŭrinda puto! Ĝi povus okazi ankaŭ al vi; estu singarda. Nun, mi havas nenion plu por fari, krom esperi por mia kompleta korpa malkomponado, por ke oni trovu min per tiu odoraĉo. Mi havas nenion por fari, krom esperi kaj imagi la torturojn, kiujn iu bonvola homo farus al tiu besteca murdisto de post lia kapto.


Orhan Pamuk
Orhan Pamuk estas turka romanverkisto. Li naskiĝis la 7-an de junio 1952 en Istanbulo. La 12-an de oktobro 2006 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo. Pamuk estas intime asociita kun postmoderna literaturo. Lia populareco en Turkio mem iom suferis dum 2005 pro jura akuzo kontraŭ li sed lia mondskala legantaro daŭre kreskis. Liaj verkoj estas tradukitaj en pli ol 40 lingvojn, tamen ĝis nun nek unu akireblas en Esperanto.

Tradukis : Vasil Kadifeli
Tradukita el la angla kaj turka versioj. Ĉi tiu estas la unua ĉapitro de unu el la plej famaj libroj de Pamuk.

Poemo de Ahmet Kutsi Tecer

BESBELLİÖlüm

Besbelli ölümüm sabahleyindir
İlk ışık korkuyla girerken camdan
Uzan başucumda perdeyi indir
Mum olduğu gibi kalsın akşamdan

Sonra koş terlikle haber vermeye
“kiracım bu sabah can verdi” diye
Üç beş kişi duysun ve belediye
Beni kaldırmaya gelsin odamdan

Evden çıkar çıkmaz omuzda tabut
Sende eller gibi adımı unut
Kapımı birkaç gün için açık tut
Eşyam bakakalsın diye arkamdan.


EVIDENTAS

Evidentas ke mia morto okazos iu matenon
La unua lumo timeme enirante la fenestron.
Kuŝiĝu apud mia kapo, malleviĝu la kurtenon
La kandelon de antaŭa vespero sentuŝe lasu.

Poste kuru kun pantofloj por anonci mian morton
Diru “Mia luanto ĉimatene perdis sian vivon”.
Lasu tri aŭ kvin homoj kaj la urbestrejo aŭdu tion
Mian kadavron el mia ĉambro ili venu alportu.

Estu sur ŝultroj mia ĉerko jam elirante la domon,
Kaj vi, kiel tiu de l’fremdulo, forgesu mian nomon.
Dum kelkaj tagoj malfermitan vi lasu mian pordon
Por ke miaj meblaĵoj malantaŭ de mi rigardantaj restu.


Ahmet Kutsi Tecer
Naskiĝis en Jerusalemo. Li studis filozofion kaj komencis sian karieron kiel instruisto de filozofio. Poste, li laboris en la Ministerio de Edukado kaj fariĝis parlamentano en la jaro 1942 ĝis la jaro 1946. En 1950, li fariĝis administra konsilisto por UNESKO, sed poste li revenis al sia profesio kiel instruisto, kiun li praktikis ĝis sia emeritiĝo en 1966. Li komencis skribi poemojn jam ekde la 1920-aj jaroj, kiuj estis eldonitaj en diversaj ĵurnaloj kaj poste kolektitaj en antologío nomita “Şiirler” en 1932. Liaj poemoj estas verkitaj per tradicia mezuro kaj (kiel la teatraĵoj li komencis skribi ekde la 1940-aj jaroj) traktas patriotismon, estas folkloraj, kaj kritikas reformismon kaj alproksimiĝon al la Okcidento.

Tradukis : Vasil Kadifeli
Tradukita kun mezuro (17 silaboj anstataŭ la originala 11) kaj rimo

%d bloggers like this: