Monthly Archives: Aprilo, 2017

La 2-a MONA Kunveno en Izniko, 2009

Fotoj kaj video de Betty Chatterjee.

2-a MONA

Jen ligilo al fotaro en Google :
https://goo.gl/2n8Ruf

Jen video de fotoj en Youtube

10-a Mezorienta Kunveno

Estrara Komuniko EKO 2017-06 sendita el Kutaisi, la 2an de aprilo.
Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.
Por tuja uzo kaj plia diskonigo (kun fontagnosko) inkluzive de la alkroĉaĵoj.

EKEK – ideoj naskiĝis el la FLAM’

Kun kvardeko da partoprenantoj la 10a Mezorienta Kunveno proksimiĝas al la fino. Fine de la dua tago, la partoprenantoj de la 31a Seminario pri AMO revizitis la rezultojn de la antaŭtaga FLAManalizo por diskuti solvojn aŭ tiri konkludojn. Jen la rezultoj de tiu sesio. EKEK: Evoluigi la fortojn, Kuraci la Lamaĵojn, Ekspluati la Avantaĝojn, Kontraŭi la Minacojn.

(vidu tiun paĝon)

==============

EVOLUIGI la FORTOJNKunveno04a

Organizi lingvajn festivalojn: Tio emfazas la egalrajtecon de diversaj lingvoj, kaj lokas Esperanton inter tiuj valorindaj lingvoj. Ĝi altigas la konscion pri komunikaj defioj en multlingva mondo.

Eluzi la potencialon de Esperanto en turismo: Depost la fermo de la centro de Bydgoczsz, ioma vakuo restas, indas reaktivigi la asocion Monda Turismo aŭ starigi novan. Gravas malfermi centrojn aŭ agantojn en turisme allogaj areoj, kiuj proponos servojn ne nur al esperantistoj.

Evoluigi la uzon de Esperanto en la Komerco: Gravas kunlaborado kun IKEF, kaj pretigi datumbazon de funkciantaj aŭ naskiĝantaj projektoj; Necesas rezisti la argumenton, ke esperantistoj kiel idealistoj, ne miksu sin en komencaj agadoj. Klare, unu el la kampoj por komenco estas turismo, alia estas livero de klerigaj servoj.

Konigu la pontlingvan rolon de Esperanto en literaturo: Sukcesis kelkloke la uzo de Esperantaj tradukoj el malpli konataj lingvoj, por permesi plutradukon al aliregionaj malpli konataj lingvoj. Tiel sukcesas kultur-transmigroj, kiuj ne okazis pere de la grandlingvoj. Necesas pli forte konigi tiujn projektojn, krome dokumenti la organizadon malantaŭ ili, por kuraĝigi aliajn starigi similajn projektojn.

Pontolingva instruado: Ripetu alimaniere la siatempajn eksperimentojn, en kiuj oni pruvas, ke kelkmonata studo de Esperanto pliefikigas la lernadon de alia celata lingvo (precipe hindeŭropa). La retepoko donas novajn eblojn pli simple testi kaj pruvi la tezon.

Eluzi la parolkomunumon kaj ĝiajn strukturojn: Esperanto unikas inter planlingvoj, ke ĝi havas tre internacian parolkomunumon kune kun ellaboritaj strukturoj: Akademio, universitataj retoj, landaj kaj kontinentaj agadoj ktp. Tio helpas al ni rapide disvastigi konatecon pri novaj projektoj kaj akiri kunlaborantojn.

Kunveno05

Kunvenı04bKURACI la LAMAĴOJN

Pli efike mobilizi niajn hom(mal)fortojn: Potenca bremso al nia progreso estas niaj modestaj laborfortoj. Pli efika organizado kaj kunordigo eluzus la fortojn, kiuj ekzistas: por traduki, por verki, kaj literature kaj lingvoprezente. Gravas profundigo de la kapablo organizi allogajn eventojn (temo por iama AMO-seminario).

E-centroj kaj renkontiĝejoj: La modelo de Ecentroj de la 80aj jaroj de la antaŭa jarcento jam ne prosperas. Kreendas nova modelo por E-centroj, ekonomie vivipovaj, kiuj proponos servojn ne nur al la esperantista komunumo, sed pli vaste. Gravas, ke e-istoj sciu, kie kaj kiam ili povos aliri esperantan etoson.

Konigo de aranĝoj: Ĝis nun la plej ampeksa kalendaro de eventoj estas ĝuste ĉe Eventoj.hu. Ĝi akceptas ĉion, kiun oni orde raportas. Nun ĉe UEA la revuo Esperanto ekhavas retejon, kiu povos same prezenti kalendaron pli ampleksan ol tiu en la presita revuo. Ĉiukaze, la esperantistoj atendas povi trovi multe pli frue informojn pri la gravaj eventoj – nelaste pri UK. Kalendaroj kaj simile devas ne nur konigi datojn kaj urbojn, sed kiujn unikaĵojn kaj specifaĵojn proponas difinitaj aranĝoj. La reto permesas aliri tiujn informojn, sed la event-organizantoj devas ilin bontempe fiksi kaj diskonigi. Esenco de komunikarto estas koni la bezonojn de la inform-ricevantoj – necesas demandi: kiam ili faras siajn decidojn pri partopreno en aranĝoj, kiuj estas la informoj, kiujn ili bezonas, kaj ĝis kiam, por fari konvenajn decidojn.

Vastigi la eblojn uzi la lingvon praktike: Kreskas niaj ebloj kaj atingoj pri informado kaj instruado, sed daŭre malfortas nia kapablo proponi konkretajn uzojn de la lingvo. Tiuj uzebloj alios por Esperanto ol por aliaj ‘grand’lingvoj; ni devas pli klare difini kaj kreskigi ilin.

Kunveno06

EKSPLUATI la AVANTAĜOJNKunveno04c

Intensigi la uzadon de retaj ebloj: Unuaflanke por liveri pli bonajn servojn al esperantistoj, inkluzive de la filmado de eroj el Universalaj Kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, por ke homoj ne povantaj fizike ĉeesti povu gustumi la enhavon. Sed aliflanke, vastigi la videblon de Eo por pli sistema informado en aliaj lingvoj, eventuale en kunteksto de pli vastaj celoj – daŭripovo, komunika justeco ks.

Malplialtiĝantaj vojaĝkostoj: Vastigi la eblojn por organizitaj prelegvojaĝoj, kiel delonge funkcias bone en Francio. Esperantistoj eluzu siajn konojn por proponi allogajn vojaĝservojn kaj praktikajn konsilojn por memvojaĝantoj.

Lingvaj Kunpuŝiĝoj: Esperanto povus ludi mildigan rolon, sed ne se ĝi aliancigas sin kun unu flanko de la kunpuŝiĝo. Necesas ĉiam senpartie interveni.

Propedeŭtika valoro: Konsideru tion pli ol nur lernfaciligo, sed kiel humaneca kontribuo, por evoluigi la kapablon pli bone lerni pensi.

Kunveno07

Kunvenı04dKONTRAŬI la MINACOJN

Militoj, diktaturaj regantoj: Malfacilas multon fari rekte; provindas aliĝi la pac-movadoj aŭ partopreni en pac-studoj.

Voĵaĝmalebligoj: En la regiono vizito al unu lando povos malfaciligi aŭ malebligi eniron en alian landon. Foje eblos renkontiĝi en apudaj sed “neŭtralaj” lokoj.

Komuniklimigoj: Tiuj povas ekzisti, sed troveblas ‘etaj pordoj’; konsiloj pri alternativaj komunikkanaloj devus esti troveblaj.

Fondusoj kaj subtenaj projektoj: La enmovadaj ebloj estas modestaj, sed ekzistas programoj por ebligi partoprenon de indaj aktivuloj en UK, en kongresoj de ILEI, TEJO kaj aliaj. Limigitaj sumoj ekzistas por regiona evoluigo; nur bone prezentitaj buĝethavaj projektoj havas ŝancojn. Ekstermovadaj subtenoj estas ĉiam esplorindaj.

Seksa diskriminacio: En la koncernaj landoj eble organizindas kunvenoj nur por virinoj, kie eblos konigi la E-komunumon.

Antaŭjuĝoj: Tiuj povas varii laŭ regionoj kaj tra la tempoj. Iuj antaŭjuĝoj eksmodiĝis kaj jam ne bezonas reagojn, sed novaj antaŭjuĝoj povas naskiĝi – gravas frue rekoni ilin.

Difini pli klare la valorojn de Esperanto: Tiu punkto jam listiĝis sub ‘Lamaĵoj’ sed ripetindas: ni devas ellabori strategiojn pli klare prezenti ilin al kursanoj kaj interesatoj.

====================

Pri la cetera enhavo de la Mezorienta Renkontiĝo necesos raporti alifoje. Sufiĉas noti, ke okazis post pluraj prezentaĵoj viglaj diskutoj. En lastaj minutoj finiĝis muzika kaj danca spektaklo por doni kulminon al la kvartaga renkontiĝa sperto. En la lasta tago okazos pritaksa sesio kun la kompilo de rekomendoj, sed pro la neceso de pluraj kunvenintoj (inter ili via EKO-isto) tuj ekvojaĝi al Armenio, nur poste eblos raporti tiujn rekomendojn.

EKO 6 EKEK 
Stefan MacGill
Vicprezidanto  

10-a Mezorienta Kunveno

Estrara Komuniko EKO 2017-05 sendita el Kutaisi, la 1an de aprilo.
Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEIaktivuloj, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.
Por tuja uzo kaj plia diskonigo (kun fontagnosko) inkluzive de la alkroĉaĵoj.

Kaŭkaza flamo lumigita

Ardas la etoso en la jubilea deka Mezorienta Kunveno (MK) en Kutaisi, la dua plej granda urbo en Kartvelio. Tie en iom izolita urboranda kongresejo apud bela parko ariĝis modesta kvanto da esperantistoj el mirinda gamo da landoj, ĉiu kun deziro ricevi atenton kaj fortigi la movadon en ĉi tiu mondparto, konata en UEA laŭ la mallongigo MONA (Meza Oriento kaj Norda Afriko).

Antaŭ deko da horoj la aranĝon malfermis per bonvenigaj vortoj de la enlanda organizanto Nana Ĥizambareli; sekvis la saluto de la vic-prezidanto de UEA, kiu rakontis pri la kontinentaj kongresoj, kiujn UEA iel nun reformas al strukturo kiu pli facile enprenus la serion de Mezorientaj Kunvenoj. La sekva saluto venis de Renato Corsetti, iama prezidanto de UEA kaj nuna ĉefa prizorganto de la regiono MONA. Kvara alparolo venis de Murat Özdizdar el Turkio, kiu partoprenis la MK-ojn de la komenco, kaj devove alvenigis junajn studentojn. Kaj la publiko: tridekkvino da homoj el Belgio, Britio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Japanio, Kartvelio, Kazaĥio, Rusio (inkluzive de la respubliko de Dagestano), kaj Turkio – kaj espereble Nederlando. Raportisto de loka ĵurnalo intervjuis kelkajn personojn.

Antaŭ naŭo da horoj estis malfermita la 31a seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) per rapida klarigo de ĝiaj celoj, ekzistokialoj, kaj partoprenigaj labormetodoj. Tion la kunvenintoj rapide poste povis tuj sperti, per plenumo de FLAM-analizo. Paralele kun tiu seminario funckiis kurso por komencantoj sub gvido de Anna Lowenstein, kiu arigis dekon da lernantoj.

mona1

Do, restis 24 personoj por la komenca sesio de AMO. Post klarigo pri la principoj de FLAM-analizo, Renato Corsetti donis tre valoran resumon pri la stato de Esperanto en landoj de la regiono sub diskuto, ekzemple en Tunizio, Alĝerio, Maroko, Jemeno, Emiratoj, Jordanio, Sirio, Libano, Irano kaj landoj kun pli forta organiza stato kiel Israelo kaj Turkio. Inter la landoj sen konataj esperantistoj li menciis (nesurprize) Sudanon kaj Libion. Laŭ tiu superrigardo la homoj eniris kvar grupojn. Unu listigis la fortojn de la esperantistaro, dua la lamaĵojn aŭ malfortojn. La tria kaj kvara grupo devis listigi la pli vastajn sociajn, politikajn kaj ekonomiajn faktorojn, kiuj por la disvastigo de Esperanto estos Avantaĝaj kaj kontraste Minacaj. La rezultojn vi legas sekvapaĝe kune kun bildoj de la seminarianoj diskutantaj.

mona2

La programo de la 10a MK kaj la AMO-seminario pluiros en la naskiĝinta tago, kun densa programo de prelegoj kaj prezentaĵoj. Fine de sabato okazos la dua parto de la FLAM-analizo, en kiu oni tiros konkludojn el la farita analizo kaj proponos konstruajn solvojn laŭ la principaro EKEK, kiun ni klarigos en la sekva komuniko. Sesio en la lasta seminaria tago dediĉiĝos al kompilo de rekomendoj kaj planoj por konkretigi la konstatojn de la nuna kunveno.

mona3

FLAM-analizo: la sesa

Temo de la analizo: Progresigo de Esperanto en la seminaria regionomona4

 FORTOJ

  • Solvo en multlingva regiono.
  • Lingvo sen poseda lando.
  • Firmigilo por translimaj mondperceptoj.
  • Turismo – solvoj per Esperanto.
  • Komerca agado per Esperanto.
  • Tutmonda E-komunumo.
  • Lernfaciliga efiko.
  • Pontolingvo kultura.
  • Rekonata kiel literatura lingvo.

 LAMAĴOJ

  • Malfacilecoj renkontiĝi kaj kontaktiĝi.
  • Manko aŭ modifegoj de E-historio en la regiono.
  • Malabundo de bonaj informiloj, retejoj ktp.
  • Lingva diverseco – multaj lingvoj servendaj.
  • Limigitaj tradukoj el la regiono.
  • Nemultaj aŭ nekonataj kulturaj produktoj.
  • Malfacilecoj konigi la E-kulturon.
  • Malmulteco de kapablaj gvidantoj.
  • Plia emo eniri la komunumon ol en la movadon.

AVANTAĜOJ

  • Granda evoluo de la reto – demokratigo de komunikado.
  • Aliancoj estas la agantoj por lingvaj rajtoj – similideanoj.
  • Mildigo de vojaĝkostoj por alirirenkontiĝojn.
  • Lingvo-lernemo – propedeŭtika valoro.
  • Bezono por logika kaj problemsolva pensado.
  • Sopiro je pli kontentiga turismo.
  • Senperforta lingva disvastigo.

MINACOJ

  • Militoj, diktaturaj regantoj.
  • Politikaj malpacoj inter landoj vojaĝlimigoj.
  • Bremsado de komunikebloj.
  • Nefortaj ekonomiaj cirkonstancoj.
  • Ne-egalrajteco por virinoj en kelkaj landoj.
  • Misinfluo de grandaj lingvoj.
  • Neapliko de modernaj rimedoj.
  • Antaŭjuĝoj pri Esperanto.

 

EKO 5 AMO 31 
Stefan MacGill
Vicprezidanto