Monthly Archives: Julio, 2018

MANOVRO – rakonto de Halikarnas Balıkçısı

Balikci0
Ĉi foje mi prezentos al vi rakonton de “Halikarnas Balikĉisi” aŭ la “Fiŝisto de Halikarnaso”1 kies vera nomo estis Cevat Ŝakir Kabaagaĉli (1886-1973). Sed antaŭ ol mi komencos kun la rakonto, mi prezentu unue al vi la verkiston. Anstataŭ fari tradukaĵon de lia biografio, pli bone estus traduki al vi la jenan artikolon pri la verkisto, kiun mi trovis en ĵurnalo.

tradukis Vasil Kadifeli

 

Fabelo de Bodrum! 2

Iuvespere mi sidas kontraŭ la maro en Bodrum urbeto kun amiko, kiu pensas ke politiko estas vera vivo, kaj ni parolas pri temoj pri kiujn ni ĉiuj parolas ĉiutage.

Mi komprenis ke ĉi tiu enuiga parolado plilongiĝos, do mi decidis demandi al li ion, kion li ankoraŭ ne studis kaj tiel ŝanĝi la direkton de nia babilado; montrante la palm arbojn malataŭ ni mi demandis, “Ĉu vi scias, kiu alportis ĉi tiujn palmojn ĉi tie?”.

“Mi ne scias” li respondis, “ili devas esti kreskintaj ĉi tie.”

“Ne,” mi diris. “ili ne kreskis ĉi tie, ilin alportis ĉi tien la Fiŝisto de Halikarnaso. Ĉu vi scias kiu li estas?”

“Mi pensas ke mi aŭdis pri li,” li diris.

“Jen, tiu viro alportis ilin ĉi tie. Ho, ne nur la palmojn, sed li ankaŭ alportis la kalao-florojn, kiujn ni nun nomas floro de novedzino, la bugenvilojn, la mimozojn, kaj ĝuste 45 diversajn specojn de plantoj. La alveno de mimozoj havas tre belan rakonton, ĝuste tiel, kiel la mimozoj mem. La Fiŝisto tradukante la novelon ‘Carmen’ de Prosper Mérimée, malkovris, ke la belaj nigraharaj hispanaj knabinoj portas branĉetojn de mimozo en siaj hararoj, do li sindemandis “kial la nigraharaj Bodrum knabinoj ankaŭ ne portu branĉetojn de mimozo en siaj hararoj?”. Li do alportis semojn de mimozo el Parizo kaj ilin plantis en la stratoj de Bodrum kaj ĉien, kie li trovis malplenan grundon. Pli poste en iu geedziĝfesto li rimarkis, ke kelkaj knabinoj estis portantaj branĉetojn de mimozo en siaj hararoj kaj li tiam ekflugis pro sia ĝojo.”

Balikci1

“Ĉu li estis botanikisto?” demandis mia amiko.

“Ne, li estis verkisto. Kaj li ankaŭ estis tiu, kiu unue alportis la semojn de grapfrukto en nia lando, do ni konatiĝis kun tiu eksterordinare bongusta frukto danke al li.”

“Ĉu vi provas diri, ke antaŭ li, ni ne sciis kio estis grapfrukto?”

“Ni ne sciis!”

En tiu punkto la interesemo de mia amiko kreskis: “Bone, sed kiel li alvenis al Bodrum urbeto ĉi tiu Fiŝisto?”

“Ĉi tiu estis donaco de la ‘juĝejoj de sendependeco’, kaj al Bodrum urbeto, kaj al la literaturo de Turkujo: “La Fiŝisto de Halikarnaso”. Ĝi estas tre interesa rakonto, mi tuj rakontos al vi,” mi diris.

La Fiŝisto de Halikarnaso aŭ laŭ lia vera nomo Cevat Ŝakir Kabaagaĉli naskiĝis en iu proksima loko, en Kreto insulo, nun parto de Grekujo, en la jaro 1886. Li estis filo de Ŝakir paŝao15 , kiu iam estis ankaŭ ambasadoro en Ateno. Do la junaĝo de la Fiŝisto plejparte pasis en Grekujo. Li poste studis en Oksfordo, kie li konatiĝis kun bela itala virino, nomita Agnezi. La Fiŝisto venigis ŝin al Turkujo, en granda bieno apud urbo Afjon, kie lia familio loĝis. Ŝakir paŝao kutimis kaŝi pafilojn en ĉiu parto de la domo, ĉar li timis, ke ĉiam kaj el ĉie subite povas ekaperi malamikoj.

Okazis enamiĝo inter Ŝakir paŝao kaj la itala virino Agnezi kaj tio fariĝis onidiro en la ĉirkaŭaĵo. Iam vespere la Fiŝisto komencis kvereli kun sia patro sur ĉi tiu temo kriante al li: ‘ŝi estas via bofilino, ĉu vi ne hontas?’. La patro neis ĉi tiun amaferon sed la kverelo pligrandiĝis kaj ambaŭ ekkaptis pafilon. La pafiloj ekpafiĝis samtempe sed la kuglo de la filo trovis la bruston de la patro. Laŭ la rakontoj skribitaj poste ni scias, ke Agnezi havis filinon de la Fiŝisto nomita Muttara. Post la okazaĵo ili revenis al Italujo kaj la patrino malpermesis al sia filino paroli pri ŝia patro. Muttara poste havis filinon nomita Ĉinzia, kiu poste rakontis, ke ŝia avino havis foton kun Ŝakir paŝao en Bujukada insulo en Istanbulo, kaj tiun foton ŝi ĉiam tenis en la kapo de sia lito ĝis sia morto.

15 JAROJ DA PUNO JE REMADO

La patromortiganto Cevat Ŝakir el la juĝejo ricevis 15 jarojn da “puno je remado” sed en la sepa jaro li malsaniĝis pro tuberkulozo kaj li estis liberigita.

En sia rakonto “Kompleto” (“Tekmil” en turka lingvo) en kiu li rakontas siajn memoraĵojn li tute ne parolas pri tiu okazaĵo. Ĉi tiu estis sekreto, kiun li rakontis al neniu. Post multaj jaroj, kiam li estis en Bodrum urbeto, korespondante kun Azra Erhat3 kaj kun kiu li enamiĝis dum li estis edziĝinta li skribis : “Post mi pafmortigis mian patron mi perdis fidon je mi. Mi ekde tiam pensas, ke mi nur estas mensogo.” (letero datita 19/12/1958)
Dum la unuaj jaroj de la nova respubliko li loĝis en Üsküdar kvartalo de Istanbulo, kaj li estis tre aktiva. Li verkis en la revuo “Semajna Bild-Revuo” (“Resimli Hafta Dergisi”) de Zekeriya Sertel, desegnis libro-kovrilojn, kaj tradukis verkojn el la okcidenta literaturo. Li scipovis sep lingvojn kaj por la turka literatura, tiuj klopodoj de la Fiŝisto estis tre gravaj.

Balikci2

En tiu tempo oni fondis la “juĝejojn de sendependeco”. La lando estis en milito pri sendependeco, homoj estis tre malriĉaj kaj multaj evitis la militservon. La ĉefstabestro Fevzi Ĉakmak plendis al Mustafa Kemal4 , ke ili ne vestigas soldatojn sed la popolon. Tiuj, kiuj prenis la novajn milit-vestojn tuj eskapis la servon kaj revenis hejmen. Do tiuj juĝejoj tre facile verdiktis al mortopuno.

Cevat Ŝakir en tiu tempo verkis artikolon: “Kiel, tiuj kondamnitaj al mortopuno mem iras al ekzekuto?” kaj en la sama tempo okazis la ribelo de Ŝejko Sait5.

Pro tiaj ribeloj la registaro fondis la “Orientajn Sendependecajn Juĝejojn”. En Ankara urbo estis juĝejo gvidita de tri jugistoj kies ambaŭ tri nomoj estis “Ali” do oni nomis ĝin la “La Divano6 de tri Ali-oj

“RIGARDU LASTFOJE AL ISTANBULO, NI NENIAM REVENOS HEJMEN”

Ambaŭ Cevat Ŝakir kaj Zekeriya Sertel estis senditaj al la “Divano” pro “kuraĝigo de popolo al ribelo”. Zekeriya en la trajno sur la vojo al Ankara diris al Cevat Ŝakir “Rigardu lastfoje al Istanbulo, ni neniam revenos hejmen”. La juĝisto Kel Ali demandis mortopunon por ili, sed la jugisto Kılıĉ Ali kontraŭis tion kaj finfine la Divano punis ilin je tri-jara “puno en kastelo“. Zekeriya estis sendita al la kastelo en Sinop urbo, Cevat Ŝakir al la kastelo de Bodrum urbeto.

El Ankara li atingis Izmir urbon relative facile dum en la superrigardo de du soldatoj. Sed tiam ne estis vojo el Izmir al Bodrum urbeto. Oni kutime veturis tien per ŝipo. Tamen ĉar li estis kondamnito kaj eble la registaro timis ke li plonĝos en la maron kaj naĝos ĝis iu greka insulo, oni alkondukis lin al Bodrum urbeto tra montoj kaj kampoj. Post monatoj ili atingis Milas urbon, kaj de tien ili atingis Bodrum urbeton.

“ANSTATAŬ MI MORTU KAJ KUŜU SUB POSTVIVA LUMO, MI VIVOS EN BODRUM SUB SUNLUMO”

Kiam li atingis la Bodrum urbeton kaj vidis la belan ĉirkaŭaĵon li diris al si mem “anstataŭ mi mortu kaj kuŝu sub postviva lumo, mi vivos en Bodrum sub sunlumo”. Je lia bonŝanco la statestro de la urbeto estis bonkora homo kaj anstataŭ malfermigi lin en Bodrum kastelo li permesis, ke li loĝu en malgranda sed bela dometo en la merkat-strato de la urbeto por kio li devis pagi 25 kuruŝojn7 kiel monata luo.

Li pensis ke li venis al Paradizo kaj ekde tiam li koloriĝis per la “bluoj” de Bodrum!

Balikci3

Li verkis, li malkovris la golfetojn, li interesiĝis pri plantoj, li fiŝis, li aĉetis boateton, kelkfoje li perdiĝis en la bluoj. Post iom da tempo li fariĝis “fiŝo-viro en la maro, arbo-viro sur la tero”. Li trovis librojn pri plantoj, legis kaj esploris. Li korespondis kun homoj en Eŭropo pri plantoj, petis semojn, trovis plantidojn kaj arbidojn kaj ilin plantis ĉie en Bodrum urbeto kaj poste zorgis pri ili kune kun la tuta popolo de la urbeto.

Sed tiam la ŝtato decidis ke li kompletigu la reston de sia puno en Istanbulo, do li vole-nevole revenis al Istanbulo sed liaj okuloj kaj pensoj restis en sia malantaŭo. Post kiam lia puno finiĝis li tuj forkuris al Bodrum. Ĉi tie li edziĝis por duafojo, fariĝis ĝardenisto en la municipo, naskis infanojn, sed kiam ilia aĝo atingis la lernoaĝon li devige forlasis Bodrum kaj ekloĝis en Izmir.

En Izmir li fariĝis la unua ĉicerono de Turkujo. Pro tio oni nomas lin “la patro de ĉiceronoj” (“pir-i rehberan” en malnovturka lingvo). En la jaro 1945, li skribis leteron al siaj korespondantoj kaj amikoj, verkistoj, poetoj, pentristoj ktp kaj invitis ilin alveni en iu specifa dato en Izmir, kaj promesis al ili, ke se ili venos, li ilin alkondukos al la “vojo de Paradizo!

LA BLUA VOJAĜO EL IZMIR

Al sia alvoko respondis Sabahatin Ejuboglu, Bedri Rahmi, Sabahatin Ali, Samim Kocagoz, Fuat Erol Keskinoglu kaj Necati Cumali8 kaj ĉiuj alvenis al Izmir en la sama specifa dato.
Ili ŝarĝis boaton per pano, fromaĝo, akvo, kringoj, tabako, kaj multe da rakio9 kaj tiel elnaviĝis el Izmir al la Egea maro. Dum la vojaĝo ili ne legus gazetojn, nek aŭskultus radiojn, nek ili albordiĝus sur la tero krom se okazus io grava, tiel ili haltus ĉiujn ligilojn kun la mondo kaj tiel ili vojaĝus ĝis Bodrum kaj do perdiĝus en la “Blua Paradizo”.

Kaj tiel okazis.

Poste ili ripetis tiujn vojaĝojn en ĉiu nova jaro. Al tiu grupo aliĝis Azra Erhat, kun kiu li enamiĝis, kaj kiu poste verkis la libron “Blua Vojaĝo”. Ekde tiam okazas tiaj vojaĝoj en la Egea Maro kaj homoj dum multaj tagoj restas en boatoj sur la maro sen paŝi sur la teron kaj ĝuas la naturon. Tiel la nomo “Blua Vojaĝo” enradikiĝis en nia lingvo.

Balikci4

Je tiu punkto mia amiko miris kaj haltis min.

“Sed de kie vi ĉiujn ĉi scias?” li demandis.

“Tiuj informoj tute ne estas sekreto… multaj el tiuj troviĝas en la libro “Blua Forpelado” de la Fiŝisto mi respondis.

“Do, eku por aĉeti tiun libron por mi” li diris kaj ni ekstaris por trovi librovendejon en Bodrum urbeto.

Muhsin Kizilkaya

Fonto : https://www.haberturk.com/yazarlar/muhsin-kizilkaya-2291/2039215-bir-bodrum-masali

 

MANOVRO
Rakonto de Fiŝisto de Halikarnaso

Dum la nokto dek, dek vin fiŝboatoj ĉirkaŭis la dezertan insulon en nia proksimo kun siaj retoj. En tagiĝo ili per siaj tuta forto premante la remilojn kaj kantante popolajn kantojn komencis eltiri la retojn.

Tamen, kvankam ĉiutage la kantoj kunfandiĝis dolĉe en la bluoj, en tiu tago ili estis fandiĝantaj tuj elirante la lipojn. Estis maltrankvilo en la aero, kaj premo kolapsanta en la koroj.

Iu maljunulo diris:

“Hodiaŭ la mevoj ne flugas super la boatoj. Rigardu! Ili revenas al siaj nestoj. Jen! Tiu estas signo de io malbona”.

En la ĉirkaŭaĵo estis stato de stranga dezerteco. Ĉiuj fariĝis okuloj kaj oreloj. La silentanta maro estis atendanta ŝtormon. La fiŝistoj okulumis la vastan horizonton rapide kaj demandis unu al la alia “de kie la ŝtormo eble eksplodos?”.

En tiu tago ili jam kaptis grandan kvanton da fiŝoj: “istavrit, mercan, izmarit, melonas10 ktp.

La deponejoj de la boatoj estis grandparte plenaj kaj en ili oni povis facile rimarki tiun vivan kaj bolantan arĝentkoloran amason da fiŝoj. Yavaŝoglu, la kapitano de Mevo (“Marti” en turka) ekkriis: “Ni hastu amikoj!

Liaj brovoj estis kuntiritaj.

Oni klare aŭdis muĝetojn, kiuj venis el la nord-oriento kvazaŭ oni fingrumis tamburon. La fiŝistoj komencis eltiri la retojn rapide en la boatojn kun timo pri perdo de siaj vivoj kaj posedaĵoj.

La ŝnuroj en la tuta ŝiparo, de boato al boato, komencis krii ŝajne pro doloro.

Fortranĉu la retojn!” Li ripetis la ordonon. Oni tiris la tranĉilojn. La maristoj fortranĉis la retojn ŝajne ili estis tranĉantaj siajn vejnojn. La retoj kiuj estis ŝarĝitaj kun fiŝoj de ruĝa, blua, verda koloroj, kaj kiuj estis la sola monda propraĵo de multaj malriĉaj fiŝistoj enprofundiĝis en la maron. Hurlis la bobenoj de la veloj. Mallongaj sirenoj pri ŝtormo, kaj la ruĝaj veloj de ŝtormo leviĝis frapante kaj ŝvelante pro la ventego. Kiam la ruĝa ŝtormveloj leviĝas, tio estas signo pri viv-batalo en tiu amara maro.

Balikci5

La unuaj gutoj de pluvego jetiĝis sur la maron kiel fumoj. Ili preskaŭ forŝirus la velojn, kaj la jardojn el sur la mastoj, la vestojn kaj la harojn de la fiŝistoj. La boatoj ŝajnis al virinoj kun siaj longaj jupoj flugantaj sur ŝiaj kapoj pro la forta vento. Ili estis antaŭkurantaj en la ŝtormo, forfuĝantaj kiel ajn pli rapide ili povis, ĉirkaŭantaj de fortaj ŝprucoj kaj fumoj de la marakvo kaj de pluvego.

Estante antaŭ la ŝtormo, la granda Provezza11 , la imperiestro de la sudo, ili devus kuri, ĉu al morto ĉu al saviĝo, sed ili devus nur kuri.

Kvankam en tiu horo la laboro de la fiŝistoj en ĉiu boato estis super iliaj fortoj, tamen ili provis resti kune kaj kiel eble plej proksime al la aliaj boatoj. La ŝipanaro kun granda forto provis malplenigi la boatojn per kio ajn ili trovis, eĉ kun potoj kaj kaseroloj. La boatoj en kiuj estis granda ŝarĝo da fiŝoj, estis pli malalataj sur la maro kaj ili ne nur ricevis la akvoŝprucojn sed ankaŭ la ondojn mem.

La fiŝojn en la maron!” oni kriis. Kaj la fiŝistoj forĵetis en la maron, kaj la retojn, kiujn ili provis savi, kaj la fiŝojn el la deponejoj. La rondiranta pluvego kvazaŭ ĝi estis ludturbo, ekspluatis ankaŭ la marakvon kaj forĵetis ĝin sur ili kiel grandaj ŝtofoj per la murmurego de mil vagonaroj.

La Mevon de Yavaŝoglu oni taksis malbenitan. Ekde ĝia konstruo ĝi kvarfoje renversiĝis kaj dronigis naŭ virojn. Estis io mankanta en ĝia konstruo, aŭ iu fuŝaĵo en ĝia strukturo sed neniu sciis kie ĝi estis kaj oni taksis la boaton tre malfidinda. Ĉu Yavaşoğlu manipulus iomete pli aŭ malpli la direktilon, nur tiom, kiel la larĝeco de haro, aŭ ĉu li apartigis siajn okulojn el la maro dum sekundojn, ĉi tiu povus esti kialo por ke la tuta ŝipanaro droni en la maro. Jen, ĵus la pobo de la boato leviĝis super la akvo kaj la direktilo estis senfunkcianta, do la boato turniĝis kaj ĝia flanko kontraŭis la ondojn. Yavaŝoglu grincis siajn dentojn. Li devus batali kaj kun la ŝtormo kaj kun la boato.

La dek kvar jara filo de Yavaŝoglu, Mehmet, estis malleviĝanta sin en la fundo de la masto kaj tenanta la ŝnuron de la sekuriga velo firme en sia mano. Liaj okuloj estis sur lia patro, kies ĉiu signalo povus esti afero pri vivo aŭ morto. La patro ekkriis “liberigu la sekurigon!”. Mehmet liberigis la ŝnuron. La jardo rapide malleviĝis ĝis nivelo de la kapo de lia patro. Alia ondo venis el la anataŭo kaj forĵetis la pobon de la boato sur la aero. La knabo pensis ke sia patro estis fluganta en la aero kun la direktilo enmane. Gurrr! Aŭdiĝis sono kaj la ondo preterpasis sub la boato.

Nun la knabo vidis ke lia patro estis profundiĝanta en ia foso kune kun la pobo de la boato. Li kriis “Paĉjo!” sed Yavaŝoglu denove leviĝis supren kun kapturniganta rapideco. La Mevo daŭrigis sian flugon.

De tempo al tempo aŭdiĝis homaj krioj, kiujn la oreloj povus apartigi de la ŝtormo. Tio eble signifis, ke estis homoj en la maro dronantaj. La akvoj kaj la ŝaŭmoj disĵetiĝis ne nur el la maro sed ankaŭ el la ĉielo. Ekde nun la boato estis flosanta en la mezo de ia nigra koŝmaro. Super ili ŝajnis, ke ne nuboj sed karceroj fendiĝis kaj el ĝiaj renversitaj krutaĵoj eljetiĝis fajroj kaj flamoj. Ĝuste tiam per pluvego de fajro la boato eksaltis du fojojn kaj la Mevo komencis flosi kun sia karino supre.

Yavaŝoglu venis supren al la surfaco de la maro kaj rigardis ĉirkaŭen. Estis du aliaj homoj kiuj tenis sin el la boato. Kie estis la alia? Li scivolemis se lia nura filo jam perdiĝis. Sed sentis malhonoron elvoki unue la nomon de sia filo, do li elvokis la nomojn de la aliaj du viroj kaj ekkriis “Ĉu vi estas ĉi tie?” li poste ekkriis “Mehmet, mia filo ĉu vi ankaŭ estas ĉi tie?

Mi estas ĉi tie paĉjo!” respondis la filo. Yavaŝoglu kriis al la aliaj “Tenu vin forte!

En tia vetero estis normale ke oni dronu sed ĉiuj tenis sin per siaj palmoj, fingroj, ungoj kaj dentoj sur la boato. Por vivi unu plian sekundon ili penis teni sin unu plian sekundon. “Helpu!” ili kriis per doloro de bestoj, kiuj timege krias sub la tranĉilo, kiu forblovos sian konscion post iu momento. “Helpu!” ili kriis. Post iom da tempo iliaj dentoj klakadis, kaj iliaj okuloj ne plu povis vidi pro la sala marakvo. Subite la ĉielo tordiĝis kaj brilis, ili vidis alian boaton venontan sur ili. “Savu nin!” ili amare petegis.

La venonta boato estis Sopiro (“Ümit” en la turka) . Ili rekonis la ŝipestron Habip Kaptanli en la direktilo. Sed la boato preterpasis ilin je 20 metrojn for kaj tiuj en la boato turnis la kapon kaj rigardis al ili. Ili rigardis al tiujn, kiujn ili forlasis en ilia nigra destino en la maro. Krio de veo elvenis el iliaj lipoj. Sed provi savi tiun en la maro signifis droni mem sen sukcesi savi ilin. Per tiu vea krio ili ŝajne petis pardonpeton, ke ili forlasis iliajn amikojn al ilia destino. Denove alia homa krio sonis iom fore. Denove la ĉielo fajris. Ili vidis, ke la Marbirdo (“Denizkuŝu” en la turka) estis venanta sur ili. Ĝin stiris Ateŝoglu. Dum tridek jaroj li kun Yavaŝoglu fiŝkaptis kune, kaj vivis kaj bonajn kaj malbonajn tempojn kune. Ateŝoglu kun larmoj en siaj okuloj kuraĝis fari tion, ke la aliaj ne povis decidis. “Orsa!12 li kriis kaj premis la direktilon. Turniĝis la Marbirdo kaj kontraŭis la ondojn pere de sia flanko. Estis granda frenezaĵo diri “orsa” en tia vetero. Sed en la direktilo estis Ateŝoglu. Denove la boato leviĝis denove ĝi stumblis. Li rigardis ĉirkaŭen. La ĉielo fulmis. Li sukcesis vidi la Mevon iom fore. Sed alproksimiĝi al ĝi signifis kolizii kun ĝi kaj dispecigi ĝin. Ĝi preterpasis la Mevon. Kun megafono li kriis al ili:

“Tenu vin firme amikoj, ni venos denove!”

Li denove faris “orsa”n. La boato turnis ĉirkaŭ si kiel ludturbo. Ĝi leviĝis al la okulo de la ŝtormo, kej denove malleviĝis. Sed oni ne plu vidis la Mevon. Kiam denove fulmis la maristo en la pruvo kriis “tie ili estas!” kaj montris al ilia direkto.

Ateŝoglu ordonis “En ambaŭ flankoj de la boato restu po du maristoj kaj ĉiu malfermu siajn kvar okulojn! Tiun manovron ni ne povos ripeti. Unu maristo restu apud la sekurigo kaj kiam mi krios ‘majna’13 li faru tiel!

La Marbirdo saltis kiel sago sur la Mevon. Pro la premega vento la tuta ŝipo grinĉis kiel la ostoj de homo mortanta en turmento. Kvin metrojn je la Mevo li kriis “Majna!” per sia tuta forto. La Mevo tiam estis sur la supro de ondo. Kiam ĝi estis malleviĝanta Ateŝoglu kriis “Hisa!14 kaj la jardo leviĝis supren kaj la velo ŝajne disĵetiĝis pro la vento. La Marbirdo ŝajne vipita, leviĝis supren kaj surbordiĝis al la Mevo. Ateŝoglu kriis “Prenu ilin en la boaton!” La maristoj de la Marbirdo klinis sin el la boato ĝis sia talio kaj ekkapttis siajn amikon pere de iliaj hararoj, brakoj, makzeloj, kaj tiris ilin en la deponejo de la boato kvazaŭ ili estis fiŝoj. La Marbirdo kiel najtingalo kiu rapide sin turnas sur la akvo kaj ekkaptas akvon per sia flugilo, sukcese ekkaptis la kvar virojn el la maro. Ateŝoglu denove kriis “Kiom?”. Iu maristo respondis “tri”. La ŝipestro de Mevo ekkriis “ni estas senmankaj”.

Ĝi ne estis tempo por konsoli unu la alian kaj diri “ho ve”, “domaĝe”, “resaniĝon” ktp. La Marbirdo kun sia ruĝa velo enigis la karceran nigrecon de la vetero kaj malaperis en la direkto de la tero.

Fiŝisto de Halikarnaso
(Cevat Şakir KABAAĞAÇLI) (1886-1973)

Fonto: https://www.liseedebiyat.com/hikayeler/5581-manevra-halikarnas-balikcisi.html

 

_________
“Halikarnaso” la malnova nomo de Bodrum urbeto en la suda parto de Egea maro.
“Bodrum” urbeto kiu nun estas turisma kaj perdis sian belecon pro la troa konstruaĵoj.
“Azra Erhat”turka verkistino kaj arkeologisto (1915-1982)
“Mustafa Kemal (Atatürk)”la fondinto de la turka respubliko post MM I kaj la milito de sendependeco.
5 “ribelo de Ŝejko Sait” kurda ŝejko kiu rebelis kontraŭ la nova regimo.
6 “Divano” kanapo kaj ankaŭ stata konsilantaro aŭ juĝejo en la Otomana imperio.
7 “kuruŝo” estas 1/100 de la turka monunuo, liro.
8 Turkaj verkistoj, poetoj, pentristoj, ĵurnalistoj ktp
9 “rakio” turka alkoholaĵo je 40-45 gradoj kaj kun forta aromo de anizo.
10 Tre konataj fiŝoj kies nomojn mi ne sukcesis traduki al Esperanto.
11 “Provezza” estas nomo por la grandaj ŝtormoj en Egea maro.
12 “Orsa” movi la velojn kiel elble pli proksime al la vento por subite turni la velŝipon.
13 “Majna” mallevi ion malrapide. Ĉi tie mallevi la jardon liberigante la sekurigan ŝnuron.
14 “Hisa” levi la jardon supren.
15 “paŝao” Otomana provincestro aŭ altrangulo

Esperanto Günü – 26 Temmuz 2018

Niçin Esperanto Günü?
http://www.linguistic-rights.org/tr/Esperanto-Gunu.html

Esperanto gunu