Author Archive: Esperanto Türkiye

Abidin Dino

Abidin 1Abidin Dino (1913 –1993) estas turka artisto kaj bone konata pentristo. Li naskiĝis en Istanbulo en familio kiu amis arton. Li komencis pentradon en juna aĝo influita de sia familio.  Poste li vivis en Ĝenevo Svislando kaj Francio dum kelka tempo kun siaj gepatroj kaj revenis Istanbulen en la jaro 1925. Li daŭrigis sian edukiĝon en  “Robert College” la Usona lernejo en Istanbulo sed forlasis la lernejon kaj dediĉis sin al pentrado, skizado kaj skribado. Liaj artikoloj kaj skizaĵoj en la formo de karikaturoj baldaŭ komencis aperi en ĵurnaloj kaj revuoj kaj en la jaro 1933 kun kvin aliaj junaj pentristoj li formis la grupon “Grupo D” tra kiu ili kune ekspoziciis sian arton. En la sama tempo li ilustris la poeziajn librojn de Nazim Hikmet.

En la sama jaro Soveta direktoro Sergei Yutkevich kiu faris filmon pri Ankara invitis lin al Lenfil Studioj en Leningrado kaj Ataturk apogis tion. Tie li laboris kiel sceneja desegnisto kaj asistanto-direktoro en kelkaj filmoj, li poste direktis la filmon “Ministoj” en Moskvo, Kievo kaj Odeso. Li revenis al Istanbulo en la jaro 1937 kaj post mallonga tempo li irisi al Parizo kie li restis kaj laboris inter la jaroj 1937-1939. Li en Parizo konatiĝis kun famaj artistoj kiel Gertrude Stein, Tristan Tzara kaj Picasso.

Abidin Dino 1En la jaro 1939 li revenis al Istanbulo kaj partoprenis en la fama “Haven-Ekspozicio” en kiu estis pentraĵoj de famaj pentristoj pri laboristoj de ŝip-havenoj kaj fiŝistoj de Istanbulo. En la sama jaro li estis invitita desegni la turkan pavilonon en la Nov-Jorka Monda Foiro. Siaj artikoloj kaj skizoj trovis lokon en multaj ĵurnaloj kaj revuoj dume li kun sia frato Arif Dino studis kaj laboris pri nova alproksimiĝo al la doktrino de realismo.

Abidin 3Dum la Dua Mondmilito li pentris kaj faris skizojn influita de la monda konflikto sed tiuj laboroj  malkontentigis la registaron kaj la en la jaro 1941 li estis forpelita kune kun sia frato al la sudorienta parto de Turkujo kie ilia avo antaŭe estis gubernestro. Tamen tiuj jaroj estis tre fruktodonaj por Abidin Dino. Lia juna edzino Güzin instruis la francan lingvon en lernejo en Adana urbo kaj li samtempe laboris por la loka gazeto “Türk Sözü”. Li verkis multajn artikolojn kaj produktis multajn desegnaĵojn kiuj prezentis la malfacilan vivon kaj kondiĉojn  de agrikulturaj laboristoj de la regiono. Ĉi tie li ankaŭ verkis du teatrajojn “Kalva” kaj “Heredantoj”. Li ankaŭ komencis skulptadon. En la jaro 1951 li estis permesita forlasi Turkujon do li moviĝis al Romo kie li restis dum naŭ monatoj kaj poste en la jaro 1952 li transloĝiĝis al Parizo

Abidin Dino 2En Parizo la domo de Abidin kaj Güzin fariĝis renkontiĝejo de famaj artistoj kaj verkistoj. Famuloj kiel Nazım Hikmet (rigardu Poezio de Nazım Hikmet Ran) , Yaşar Kemal (rigardu “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal), Ahmet Hamdi Tanpinar and Melih Cevdet (rigardu Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj ) renkontiĝis unu kun la alia en la domo de Abidin Dino. La familio Dino estis ĉiam preta helpi junajn turkajn pentristojn kaj lernantojn en Parizo, konatigi ilin kun la famaj artistoj, kaj trovi loĝejojn al ili.

Abidin Dino 3Dum ok jarojn ekde 1954 Abidin Dino partoprenis en la “Salon de Mai” ekspozicioj en Parizo kaj dume sia edzino produktis radio-programojn por la Franca Radio kaj instruis la turkan lingvon ĉe la fako de orientaj lingvoj en la universitato de Sorbonne. Ŝi ankaŭ tradukis turkan literaturon al la franca lingvo.

Abidin 4Kvankam Dino vivis eksterlande li ĉiam havis bonajn rilatojn kun Turkujo kaj siaj geamikoj en Turkujo kaj montris grandan intereson por la politikaj okazaĵoj en Turkujo. Li tre ŝatis kunlabori kun aliaj artistoj kaj verkistoj, kaj li verkis prologojn kaj faris ilustraĵojn por iliaj libroj  kun granda donacemo.

Abidin Dino 4Li vizitis Turkujon en la jaro 1969 por fari ekspozicion kaj ekde tiam li pli ofte vizitis sian patrujon por partopreni en ekspoziciojn aŭ ekzpozicii sole. En la jaro 1979 li estis elektita honora prezidento de la franca Nacia Unio de la Vidaj Artoj. Lia filmo “Goal! World Cup 1966” (Golo! Monda Pokalo 1966) kvankam ne rekte ligita al piedpilko estis spektakla kaj estis premiita la premion “Flaherty”.

Abidin Dino interesiĝis en ĉio, kio estis vivanta kaj ties bildon li lerte kaptis kun sia peniko, kraĵono aŭ kamerao. Li havis du preferitajn temojn: manoj kaj floroj. En la dekjariĝo de lia morto, sia edzino Güzin publikigis libron titolitan “La Abidin de Guzin”, kiu estas kolektaĵo ĉefe de liaj verkaĵoj kaj desegnaĵoj.

Abidin 2Liajn artaĵojn oni povas trovi en multaj muzeoj tra la mondo, kaj eble en iu poemo, en kantoteksto de iu kanto, aŭ en iu libro.  Li ne nur estis pioniro de la turka moderna pentrarto, sed li produktis arton en malsamaj kampoj kiel karikaturo, skulptado, ceramiko, kino, kaj literaturo.

Li mortis en Villejuif malsanulejo en Parizo kaj lia tombo estas en la surbosfora Aşiyan tombejo en Istanbulo.

Tradukis Vasil Kadifeli

Ĝemo

Deli1Frenezo estas nenio pli ol sentiveco de emocioj’ diras Edgar Allan Poe.

Bedia Tuncer estis instruistino. Ŝi estis respondeculino por trejni stabon de Bakırköy Mensa Malsanulejo en Istanbulo inter la jaroj 1961-1964. Kiam ŝi laboris tie, ŝi havis la ŝancon kontakti mensajn malsanulojn. Do ŝi trovis la eblecon malkovri ilian internan mondon. Ŝi rimarkis, ke kelkaj havis kapablon por esprimi siajn emociojn skribe. Ŝi petis, ke ili skribu iliajn emociojn en la formo de poemoj. Konante ilian vivon ŝi konstatis la veron, ke ili tute ne estas homoj forlasindaj al forgeso. Ŝi pensis, ke indas kolekti la poemojn kaj poste, ŝi eldonis libron el tiuj poemoj. Ŝi titoligis la libron “Ĝemo” por montri ilian suferon.

Jen poemoj el tiu libro tradukitaj al Esperanto:

Sarı saçlı yarime Al mia blonda karulino
Gözlerin cennet saçlarının sarısı
ama seni gözlerin için de sevmiyorum.
Altın sarısı saçların bakışların gibi
gölgeli ama seni saçların için de sevmiyorum.
Deniz kokulu dudağın dudağıma değerse
beni çıldırtacak ama seni dudakların için de sevmiyorum
çünkü sen benim vücudum ben de senin ruhunum.
Viaj okuloj estas ĉielo, kaj la flavo de via hararo
sed mi ne amas vin pro viaj okuloj.
Via orflava hararo estas kiel via rigardo
ombra, sed mi ankaŭ ne amas vin pro via hararo.
Se via mare odoranta lipo tuŝus mian lipon
tiu freneziĝus min, sed mi ankaŭ ne amas vin pro viaj lipoj
ĉar vi estas mia korpo kaj mi via animo.
Unutmamak Ne forgesi
Unutmamak istiyordum seni
Fakat bir türlü gelmiyordu elimden
Fakat şimdi unuttum
İşte seni
Niye dün gece
Rüyama girip de hatırlattın kendini
Mi volis ne forgesi vin
Sed mi neniam povis fari tion
Tamen mi nun forgesis vin,
Jen
Kial vi rememorigis vin
Enirante en mia sonĝo hieraŭ nokte
Hoş geldin Bonvenon
Hoş geldin akıllı kardaş
Bizler ise deli kardaş
Hepimiz birbirimizle arkadaş
Sizlerle de olalım yoldaş
Deliliktir içimizdeki maraz
Fakat değiliz kimseye garaz
Hepimiz olduk arkadaş
Sizinle de olalım arkadaş
Bonvenon inteligenta frato
Kaj ni estas la frenezaj fratoj
Ni ĉiuj estas amikoj unu kun la alia
Ni estu kamaradoj kun vi
Frenezeco estas manio en ni
Sed ni al neniu estas malamikoj
Ni ĉiuj fariĝis amikoj
Ni fariĝu amikoj ankaŭ kun vi
Diyojenin feneri Lanterno de Diogeno
Adamlar arasında adamın biri
Güpe gündüz adamlar arasında elinde fener
Bir şeyler arıyormuş
Adamlar arasında adamlardan bir diğeri
Adı İskender
Merakla dönmüş
Ne aradığını sormuş
Adam adamları göstermiş
-adam arıyorum demiş
Tabii adam haklı
Adam adama meraklı
Inter la homoj, iu homo
En plena taglumo inter la homoj lanternon tenante
Serĉante ion.
Inter la homoj, iu alia homo,
Lia nomo Aleksandro
Sin turnis al li scivoleme
Demanis, kion li serĉis.
La viro montris la homojn
– Mi serĉas homon li diris
Kompreneble la viro pravas
Homo bezonas homon
Doktor bey Sinjoro Doktoro
Doktor bey bana bak bana,
Aklını fikrini topla başına
Hakkımda her zaman kötü davranma
Aklımın duvarı ister badana
Sinjoro Doktoro, rigardu min,
Singardu vian menson kaj penson
Ne ĉiam malbone kondutu kontraŭ mi
La muro de mia menso bezonas farbadon

Tradukis Fatma Eroğlan

Deli2

Esperanto hala yaşıyor mu yoksa öldü mü? *

İnsanların büyük kısmı , belki de %99’dan fazlası, Esperanto’nun varlığı hakkında hiç bir şey bilmiyor. Esperanto  hakkında bir şeyler duymuş bir çok insan bile onun zaten ölmüş olduğu konusunda hemfikir, ya da Esperanto kelimesini duyduklarında, “hala var mı bu dil” diye şaşırıp kalıyorlar.

Siz değerli okuyucular, elbette onun varlığından haberdarsınız ve hala yaşadığından eminsiniz. Ayrıca esperantist’lerin hedeflediği noktaya  da henüz varamadığını da biliyorsunuz. Bu hedef  uluslararası iletişimde Esperanto dilinin kullanılmasıdır.  1951’deki Münih kongresindeki deklerasyona göre amaç: “Esperanto hareketinin amacı Uluslararası Dil Esperanto’nun , uluslararası hayatın tüm alanlarında ve tün uluslararası ilişkilerde kullanılıyor olmasıdır.”

Sonuç olarak “Fina Venko” 1 ya da “son zafer” diyebileceğimiz amaç, belki umulandan daha yakın bir tarihte gerçekleşebilir ancak Esperanto dilinde oluğu gibi bu tip büyük ve devrim niteliğindeki hareketlerin yaygınlaşması için her zaman uzun yıllar gerekmiştir.  Bilndiği gibi bir çok güç Esperanto’nun gelişmesini engellemeye çalışıyorlar. Tarih içerisinde bu dilimiz “Tehlikeli dil” diye nitelendirilmiş, sırf bu dili öğreniyor, konuşuyor diye insanlar kovuşturmalara uğramışlardır. Bu gerçekler Ulrich Lins’in “La Danĝera Lingvo” adlı çok güzel ve önemli kitabında dile getirilmiştir.

Buna rağmen Esperanto hala var – ve çok da iyi bir durumdadır!

Bugün artık Esperanto organizasyonlarında daha az katılımcı olduğu bir gerçektir, ancak bu da günümüz şartlarına göre de oldukça normaldir, çünkü Esperantistler için artık kulüpler, dernekler gerekli değil, “samideanoj” yani “fikirdaşlar” ile buluşabilmek için onlarla iletişime geçebilmek için artık Internet var ve Esperanto dili Iinternet’te bugün çok yaygın olarak kullanılmaktadır.

Bugün Esperanto hakkında bilgi sahibi olmak isteyen kişilere artık Internet’te email, Facebook ve Whatsapp, Twitter, SMS mesajları, bloglar ve yorumlar için web sayfaları var ve bunların tümünde Esperanto konuşuluyor dememize gerek yok, onlara başka şeylerden bahsetmemiz gerek:

Değerli okuyucumuz eğer yıllar öncesinde Esperanto dilini öğrenmişseniz eminiz ki Esperanto dilinde çok sayıda kitap ve yayın okumuşsunuzdur. Günümüzde Internet’te bedava indirip okuyabileceğiniz o kadar çok kitap, dergi, gazete ve metinler var ki, herkes için enteresan gelecek bir şey bulmak mümkün.

Sizce bu dil ölü bir dil mi? Sizce Esperanto bugün var mı yok mu? Karar sizin!

Esperanto’yu size merak ettirebildiysek, onu kestirmeden tanıtacak hatta hızlıca bir şeyler öğretecek ve belki de bir iki kelime ya da cümle konuşturacak bir cep kitapçığı tavsiye edebiliriz:
https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/01/30/esperantoyu-merak-mi-ettiniz-cu-vi-scivolemas-pri-esperanto/

Tüm bunlara rağmen 8 milyarlık bir dünyada insanların Esperanto hakkında daha fazla bilgiye sahip olması için Esperanto hakkında daha fazla reklam yapılması gerektiği de bir gerçektir.

—-
1 “Fina Venko” Esperanto dilinin uluslararası  alanda tarafsız bir dil olarak geniş anlamda iletişimde kullanılması, ve insanların ikinci lisanı haline gelmesidir.  

resim


* Bu metin Brezilya’dan Herbert A. Welker ‘in ekteki yazısından uyarlanmıştır / Ĉi tiu teskto estis adaptita el la teksto de Herbert A. Welker el Brazilio el la jena verkaĵo: 

http://esperantaretradio.blogspot.com.tr/2017/08/cu-esperanto-ekzistas-cu-esperanto.html?view=flipcard

Eski Temmuzlar / Malnovaj julioj

#Tarih 38nci sayı#tarih dergisinin Temmuz 2017 tarihli 38. sayısı içinde bulunan Eski Temmuzlar başlıklı bölümde 26 Temmuz günü için kısa bir Esperanto bilgisi verilmiş…
(köşeyi hazırlayan Seyran Deniz)


En la 38-a numero de la revuo “#historio” (julio 2017) oni aperigis malgrandan informon pri Esperanto por la tago “julio 26” en la rubriko: “Malnovaj julioj“…
(pri la rubriko zorgas Seyran Deniz)

La tradukaĵo de la teksto estas:

 

26 julio 1887
La “Unua Libro” estis eldonita. En la libro la verkisto D-ro L.L. Zamenhof priskribis iun internacian lingvon. La libron li subskribis per la kaŝnomo nomo “D-ro Esperanto” (doktoro kiu esperas). Pensante, ke “internacia lingo” devas esti propraĵo de la publiko, Zamenhof ne prenis la kopirajton de sia libro.”

#Tarih 38nci sayı 2

Dünya Esperanto Günü: Esperanto bu yıl 130. yılını kutluyor

26temmuz26 Temmuz günü Dünya Esperanto günüdür, ve dünyanın her yanındaki Esperantist’ler 130 yıl önce dünyaya gelip, şu anda dünyanın tüm kıtalarında konuşulan bu dilin 130. yaş gününü kutlayacaklardir.

LLZEsperanto hayatına tek bir konuşmacı ile başladı. Yaratıcısı Ludwik Lejzer Zamenhof  (1859-1917) o tarihlerde Rusların kontrolünde olan bügünkü Polonyanın Bialystok kasabasında doğru. Bu kasabada Ruslar, Almanlar, Polonyalılar ve Yahudiler etnik olarak ayrılmış kesimlerde yaşamaktaydılar ve aralarında, birbirinin dillerine de hakim olmadıklarından, çok fazla anlaşmazlıklar sürüp gidiyordu. Bir yahudi olan Zamenhof, ergenliğinden beri bu etnik ve ulusal farklılıkları bir araya getirecek ortak bir dili hayal ediyordu. Amacı bu ulusal grupların konuştuğu dillerin yerine geçecek bir dil değil, onların aralarında ve uluslararasında anlaşabilmek için kullanılacak bir dil yaratmaktı. Tıpkı o zamanların Fransızcası, bugünün İngilizcesi gibi ancak tarafsız ve arkasında emperyal kaygılar olmayan bir dilin kullanılması idi.

Sonuç olarak, kolay öğrenilebilen, ancak en az diğer diller kadar, hatta daha da fazla ifade imkanı sunan Esperanto dili doğmuş oldu.

26 Temmuz 1887 günü Zamenhof bu yeni dilini ince bir bröşür kitapçık ile, önce Rusça dilinde, ve  “Doktoro Esperanto” (Umutları olan Dr) takma adı ile yayınladı. Bu kitapçığın adı sonradan “Unua Libro” (birinci kitap) olarak isimlendirildi. Kitapçıkta “Lingvo Internacia” olarak tanıttığı dilin adı daha sonraları bu kitapçıkta  kullandığı takma adı sayesinde kısaca  “Esperanto” olarak anılmaya devam edildi.

Dil kimileri tarafından hemen kabul edildi, kimileri alay etti, konuşanları kovuşturmalara uğradı, Stalin ve Hitler döneminde idam edilenler oldu, veya çok kişi tarafından kaale bile alınmadı ama Esperanto dili inatla yaşamaya devam etti. Bu dili konuşan dünya çapındaki ayrıcalıklı grubun bugünlerde yüz binler ile iki milyon arasında olduğu tahmin ediliyor.

Esperantistler diğer seyahat eden esperantistleri evlerinde ağırlıyor ve dünya çapında yapılan toplantılar sayesinde birbirlerinin kültürlerini tanıyorlar, yemeklerini, ulusal günlerini, gelenek ve göreneklerini öğreniyorlar. Ve bu tanışmaların sonucunda birbirlerine aşık olup evlenenlerin sayesinde bir kaç yüz kadar anadili Esperanto olan çocuklar bile dünyaya gelmiş oldu.

130 yıl içerisinde bu dilin ardında bir kültür oluştu. Bir çoğu orijinal eser olan onbinlerce kitap yayınlandı, yüzlerce müzik grubu meydana geldi ve albümleri piyasaya çıktı, bir çok ülkede resmi olarak da tanınır bir dil haline geldi, bir çok yerde okullarda da öğretilmeye başlandı, bazı üniversitelerde lisans bölümlerinde öğretilmeye, bazılarında ise lisans üstü programlar haline geldi.

Bugün internet’te bir çok başka imkanın yanısıra, dünyaca ünlü yazılım Duolingo’da yaklaşık iki seneden az bir süre önce devreye alınan İngilizce’den ve bu sene başında İspanyolca’dan öğreten kurs sayesinde Esperanto dilini doğrudan telefonunuzdan öğrenmeniz de artık mümkün. Şu anda Portekizce’den öğreten kurs hazırlanmakta, sırada  Fransızca ve belki Rusça dilleri bekliyor ve devreye giren ilk iki kursa Esperanto’yu öğrenmek için bir milyondan fazla kişi kayıt olmuş durumda.

Esperanto güç sayesinde yaygınlaşan bir dil değil, tam tersi insanlar bu dili bir inanç, bir umut, bir sevgi, bir idealizm uğruna  öğreniyorlar. Esperanto tek bir kişi ile başladı ama şimdi dünya çapında büyük bir kitle arasında uluslararası dil olarak kullanılmaktadır.

102UK

26 Temmuz’daki 130. yaş gününde Esperanto Güney Kore’nin başkenti Seul’de yapılacak olan 102. Dünya Esperanto Kongresinde çok sayıdaki katılımcı arasında kullanılacak ve kutlanacaktır.

Esperanto dilinin neye benzediğini görmek ve hatta onu hızlıca öğrenmek için  web sayfamıza uğrayabilirsiniz. İşte size bazı bağlantılar:

1) https://esperantoturkiye.wordpress.com/
2) https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/01/30/esperantoyu-merak-mi-ettiniz-cu-vi-scivolemas-pri-esperanto/
3) https://esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
4) https://www.facebook.com/groups/esperanto.turkiye/

 

 

Melih Cevdet Anday – Odiseo kun ligitaj manoj

MCAMelih Cevdet Anday naskiĝis en Istanbulo en 1915. Li estis amiko de Oktay Rifat kaj Orhan Veli en siaj lernejaj jaroj. Post la lernejo li komencis studi en Ankara en la fako de juĝo sed li ne finstudis ĉar li jam estis laboranta. En 1938 li iris al Belgujo por studi sociologion, sed du jarojn poste li revenis hejmen pro la alveno de la Dua Mondmilito. En Ankara li laboris en la ministrejo de edukado, en bibilioteko, kaj kiel ĵurnalisto. Li poste translokiĝis al Istanbulo kie li verkis artikolojn en diversaj ĵurnaloj kaj administris artajn paĝojn, li plue verkis eseojn kaj poemojn.

En 1954 li komencis labori en la Istanbula Urba Konservatorio en la fako de Teatro kaj en 1977 li retiriĝis de tie kiam li estis insturisto de fonetiko kaj prononcado kaj mitologio. Li estis membro de la Turka Ŝtata Radio (TRT) estraro inter la jaroj 1964-1969. En 1979 li fariĝis kultura konsilanto de la turka ŝtato kaj iris labori en UNESKO en Parizo

Lia unua poemo “Ukde” (zorgo) estis publikigita en la iama fama revuo “Varlık” (ĉeesto) en 1936. En siaj fruaj poemoj li adoptis la formon kaj la temojn de la tiel nomataj “silabistoj”. Lia arigo de objektoj kun granda sentiveco kaj mistiko en tiuj poemoj kaj la kvazaŭ-infana rigardo de ili en la ĉirkaŭo havis apartan econ: kvankam ili estis verkitaj kun rimo ili ne estis dependaj al rimo.

Li kun Orhan Veli Kanık kaj Oktay Rıfat formis la “Garip” (stranga) movadon. Oni vidas kiel la infana kunfuziĝo en iliaj poemoj transformiĝis al konscienco. Oni klare vidas ke ili provis rompi la rimon kaj mezuron. Kvankam ne bone rimarkinde oni sentas la influon de dadaismo 1 en liaj poemoj de tiu periodo. En la komenco li sekvis la saman linion kun Orhan kaj Oktay sed poste li disiĝis el ili pro la “sentoj” en sia poezio.

Li sekve lia poezio evoluiĝis laŭ kun sentoj kaj pensoj, kaj la pensojn li eĉ mem komencis prepari. En liaj libroj “Telgrafhane” (telegrafejo) kaj “Yan Yana” (unu apud la alia) oni vidas ke li komencis defendi sociajn kaj homajn rajtojn kun kverelema mieno. Lia libro ”Yan Yana”, kiu estis eldonita en la jaro 1959, estis malaprobita en la jaro 1964 pro politikaj kialoj kaj kolektita, sed poste ĝi estis pekliberigita.

Kavnkam li opoziciis lirikismon 2 ĉar li rigardis ĝin kiel la “enfluo” de sociaj malfacilaĵoj, li ne detenis sin uzi ĝin en sia poezio.

Post 1960 oni vidas ke en lia poezio videblas elementoj de mitologio.  En 1963 lia libro “Odiseo kun ligitaj manoj” estas la unua grava rezulto de tiu periodo. Li provis establi metaforon inter la historiaj kaj nunaj kondiĉoj en kiuj ni vivis kaj la antikva greka kulturo en Anatolio.

Post 1975 oni vidas, ke en siaj verkoj li emas al novaj demandoj kaj serĉoj, kaj samtempe oni aŭdas la voĉon de iu filozofo kaj popol-saĝulo. En sia aventuro pri mitologio li komencis ankaŭ aldoni elementojn de orientaj kulturoj. Tiun evoluadon oni ankaŭ vidas en liaj eseoj kaj romanoj.

Li mortis en 28 novembro 2002 en sia aĝo 87 pro spiradaj kaj renaj problemoj. Li estis entombigita en Büyükada insulo en Istanbulo.

Sekvas tradukita parto de lia libro “Odiseo kun ligitaj manoj”.

1 dadaism/o ☆♧ Movado (en Eŭropo, 1916— 1924), kiu celis likvidi ĉian intelektan tradicion kaj forigi ĉian rilaton inter la penso kaj la esprimo.

2 lirikismo
    1 ♧ La lirika ĝenro, celanta komuniki per bildoj kaj ritmo la intimaĵojn de la koro.
2 (f) Pasia, poezia maniero de sentado: burĝo tute senigita je lirikismo.

 

KOLLARI BAĞLI ODYSSEUS
— DÖRDÜNCÜ BÖLÜM —
ODISEO KUN LIGITAJ MANOJ
— KVARA PARTO —
1.

Kara gemi Okeanos ırmağının
Akıntısından kurtulup tanrısal
Denizde Ayaye adasına varınca
Onu kumsala çektik ve uykuya
Dalarak tanrısal şafağı bekledik.
Sabah sisi içinde doğan
Gül parmaklı şafak
Elpenor’ un yüzüstü yatan ölüsünü
Bulmuştu ilk önce kıyıda.
Martı leşleri ve deniz kabukları arasına
Törenle gömdük onu kederli
Gönülle ve yanık yüzlü şaraptan
İçerek dinledik Kirke’yi.

1.
La nigra ŝipo liberiĝinta
de la akvofluo de la rivero Oceano
alvenis al Ajaje insulo en la dia Maro.
Tiam ni elakvigis ĝin sur la strando
kaj endormiĝis atendante la dian vesperiĝon.
La krepusko kun rozaj fingroj,
kiu naskiĝis en la matena nebulo,
unue trovis la mortinton Elprenor
kuŝanta vizaĝalteren sur la strando.
Ni lin kun ceremonio malgaje entombigis
inter la mortintaj mevoj kaj mar-ŝeloj.
Poste ni kore aŭskultis Kierke
trinkante la brulvizaĝan vinon.
2.

Tanrıçaların en tanrısalı
Güzel belikli Kirke eyitti :
“Sen Odysseus iki ölümlüsün
Hades’i gördün daha yaşarken
Güneş doğmayan neşesiz ülkeyi
Günlerce karanlıkta kaldın
Çünkü İthaca yaşatıyordu seni
Tanrısal denizde ordan oraya
Bin yıldır aradığın ada…
Konağının sarsılmaz temeli
İkarios kızı Penelopeia
Ve erdemli dölün Telemakhos
Bütün ülkün ve sevgin olan İthaca.”

2.

La plej dia el la diinoj
bela Kirke kun siaj harplektaĵoj diris:
“Vi Odiseo estas dumorta.
Vi vidis Hadeson dum vi estis vivante,
la landon kie suno ne naskiĝas,
kaj restis dum multaj tago tie.
Itako estis viviganta vin.
La insulo kiun vi traserĉis dum mil jaroj
en la Dia maro, el unu flanko al la alia…
La senŝanĉeliganta fundamento de via domego
Penelopo, la filino de Ikario,
kaj via virta devenanto Telemaĥo
kaj Itako kiu estas via tuta amo kaj idealo.”

3.

İyi dinle söyleyeceklerimi
Her şeyi olduğu gibi anlatacağım sana
Ki yeni uğursuzluklar yüzünden
Denizler ortasında kalma bir daha.
Önce Sirenlere rast geleceksiniz
Koruyun onlardan kendinizi
Yabansı ezgilerle büyüleneceksin
Ordan çarçabuk uzaklaşmalı ki
Büsbütün yok olmasın İthaca.
Sirenleri aştıktan sonra kürekçilerin
İki yol çıkacak karşına birden
Acaba bunlardan hangisi?
Artık onu orda sen bileceksin!”

3.

“Bone aŭskultu miajn dirojn.
Mi ĉion ekzakte rakontos al vi
por ke vi ne restu en la mezo de la maroj
ankoraŭfoje pro la malbon-aŭguraĵoj.
Vi unue renkontos la Sirenojn.
Protektu vin de ili
ĉar vi ensorĉiĝos de iliaj sovaĝaj melodioj.
Vi devas tuj foriri de tie
por ke Itako ne entute malaperu.
Post ke viaj padelistoj preteriros la Sirenojn
subite du vojojn vi renkontos.
Sed kiu el ili estos la ĝusta vojo?
Tion vi mem decidos tie!”

4.

Oysa İthaca’yı hiç görmemiştim
Penelopeia yoktu, Telemakhos da,
Ama İthaca kafamda onlardan kurulu idi.
Tanrıçaların en tanrısalı
Kirke’nin bile söyleyemediği
Bu yolu bulup geçeceğim;
Ama ne denli güç olursa olsun
Bilerek varmak istiyorum şimdi
Sirenlerin ezgilerini dinleyeceğim
Dedim ve büyük bir mum peteğini
Tunç hançer ucu ile ezdim çabucak
Tıkadım kürekçilerin kulaklarını bir bir
Orta direğe bağlattım kendimi.

4.

Sed mi Itakon neniam vidis.
Penelopo ne ekzistis, nek Telemako.
Sed Itako estis establita en mia cerbo per ili.
Tiun vojon, kiun eĉ Kirke,
la plej dia el la diinoj ne scias,
mi trovos kaj trapasos.
Sed kiom ajn malfaĉila estos,
mi sciante volas alveni kaj
aŭskulti la melodiojn de Sirenojn.
Mi diris kaj grandan vakson de mielĉelaro
per la pinto de bronza ponardo mi tuj premis kaj per ĝi
mi unu post la alia blokis la orelojn de miaj remantoj
kaj poste ŝnurigis min en la meza masto.

5.

Kürekçilerim hasatsız denizi
Köpürttüler kürekleriyle,
Tez yürüyüşlü gemi gün batarken
Ulaştı Sirenlerin adasına,
Yüreğim kopacak gibiydi
Kanatlanıp uçacak gibiydi, ama
Sirenlerin izi bile yoktu ortada.
Yalnız bir ezgi, ta derinden
Ta içerimden gelen bir ezgi
Başladı yavaş yavaş yükselmeye;
O yabansı, o büyülü türküleri ben
Söylüyordum sağır gemicilere
Yalnız ben duyuyordum Sirenleri.
Kirke, bilge tanrıça, selam sana!
Sağ salim geçtim kendimi.

5.

Miaj padelistoj la senrikoltatan maron
ŝaumigis per siaj padeloj
kaj la rapida iranta ŝipo vesperiĝante
atingis la insulon de Sirenoj.
Mia koro rompiĝus kaj
ŝajnis kiel ĝi ekflugus, sed
ankoraŭ ne estis spuroj de Sirenoj.
Nur ia melodio el la profundo,
melodio venanta el la mezo de mia korpo,
komencis kaj paŝo post paŝo laŭtis.
Tiujn sovaĝajn, tiujn sorĉantajn kantojn
mi estis kantanta al miaj surdaj maristoj.
Nur mi estis aŭdanta la Sirenojn.
Kirke, saĝa diino, saluton al vi!
Mi senvunde preterpasis min.

tradukis – Vasil Kadifeli

Ahmet Muhip Dıranas kaj lia poezio

AMD1Ahmet Muhip Dıranas (1909-1980) studis en la fakultato pri juĝo en la universitato de Ankara kaj poste en la fakultato pri filozofio en la universitato de Istanbulo. Li oficis en multaj kaj diversaj publikaj institucioj, li laboris kiel ĵurnalisto, bibliotekisto kaj ankaŭ politikisto. Li atingis superajn postenojn en Anadolu Novaĵagentejo, en la Ŝtata Teatro Institucio, kaj en İş-Banko.

Li tre sukcese aplikis la silaban mezuron  en siaj poemoj kaj en lia poezio oni vidas klare la efekton de Baudelaire, Verlaine kaj Rimbaud. Oni povas taksi lin kiel unu el la poetoj de la fina generacio, kiu reprezentis la silaban mezuron. En sia poezio li multe atentis pri harmonio kaj sono.  En kelkaj poemoj sono estas en la unu plano, sed en aliaj li provis ne malhelpi la sencon per la sono kaj nek la sonon per la senco.  Kvankam li verkis poemojn en strikta silaba mezuro, ŝanĝante la sinkopon kaj akcenton en la versoj li atingis sian propran poezi-esprimon. Li ne verkis multe kaj malofte publikigis poezi-librojn sed lia efekto estis longdaŭra al tiuj kiuj sekvis lin.

Siajn poemojn, kiuj esprimas amon, naturon, morton, memorojn ktp, li verkis per ne malprofunda esprimo  kaj ili inspiras pensadon al la leganto. Lia simpla poemo “Fratino Fahrije” estas unu el la plej konataj kaj amataj poemoj de la moderna turka poezio.

Tradukis Vasil Kadifeli

DARAĞACI PENDUMILO
Ve günlerden bir gün, bir sabah erken
Kuşluk vaktinde, bülbüller öterken
Kentin meydanında bir darağacı.
Sallanıyor boşlukta bir yabancı.
Geçiyor sabahın yolu alnından
Ve yalın ayakları bir gecede…
(Yeni yollarını mı düşünmede
Bu ayaklar? .. son durağına kadar
Ne uysal yürümüştür bu ayaklar!) 

Esintili alanda üç beş adam;
Uykusuz yüzleri donuk birer cam,
Bakadurmuşlar öyle… ve garib…

Kaj en iu tago, en frua mateno,
La najtingaloj pepante dum krepusko,
En la urba centra placo, pendumilo.
Svingiĝas en aero iu fremdulo
Matena vojo kuras tra lia frunto
Liaj nudaj piedoj en unu nokto…
(Ĉu tiuj piedoj pensas pri iliaj
Novaj vojoj? .. Kiel obeeme ili
Piediris ĝis siaj fina haltejo!) 

Tri aŭ kvin viroj en la aera placo;
Dormemaj vizaĝoj kiel opaka vitro,
Rigardante tiel fikse… kaj strange …

SERENAD SERENADO
Yeşil pencerenden bir gül at bana
Işıklarla dolsun kalbimin içi.
Geldim işte mevsim gibi kapına,
Gözlerimde bulut, saçlarımda çiğ.

Açılan bir gülsün sen yaprak yaprak
Ben aşkımla bahar getirdim sana.
Tozlu yollardan geçtiğim uzak
iklimden şarkılar getirdim sana.

Şeffaf damlalarla titreyen ağır
Goncanın altında bükülmüş her sak;
Seninçin dallardan süzülen ıtır,
Seninçin yasemin, karanf…

Ĵetu rozon el via verda fenestro
Por ke mia koro pleniĝu je lumo.
Jen mi en via pordo kiel sezono,
Kun nubaj okuloj , kaj rosa hararo.

Vi rozo, malfermiĝas viaj petaloj
Mia amo alportis al vi printempon.
Mi en fora klimato la polvajn vojojn
Pasis kaj alportis al vi multajn kantojn.

Sub la peza rozburĝono kiu tremas
Per travideblaj gutoj, tigoj kliniĝas;
Drenas, el la tigoj la bela odoro
Por vi de jasmeno, dianto…

FAHRİYE ABLA FRATINO FAHRIJE
Hava keskin bir kömür kokusuyla dolar
Kapanırdı daha gün batmadan kapılar
Bu afyon ruhu gibi baygın mahalleden
Hayalimde tek çizgi bir sen kalmışsın sen!
Hülyasındaki geniş aydınlığa gülen
Gözlerin , dişlerin ve akpak gerdanınla
Ne güzel komşumuzdun sen fahriye abla.

Eviniz kutu gibi küçücük bir evdi
Sarmaşıklarla balkonu örtük bir evdi
Güneşin batmasına yakın saatlerde
Yıkanırdı gölgesi…

La aero pleniĝis je akra odoro de karbo
La pordoj ĉiutage fermiĝis antaŭ sunsubiro
El ĉi-kvartalo, odoranta senkonscian opion
Sole la linio de vi restis en mia imago!
Ridetanta al plena taglumo de sia revo
Viaj okuloj, viaj dentoj, via blanka subvango
Kiel bela najbarino vi estis fratino Fahrije.

Via domo estis eta kiel malgranda skatolo
Ĝi estis domo kun balkono kovrita per hedero
Proksime al la horoj de sunsubiro
Estis lavita ĝia ombro …

AMD2
Sceno el la filmo “Fratino Fahrije” 

Justin Trudeau’nun bir sonraki Dünya Esperanto Kongresi UK’nun Kanada’da yapılmasına dair talep mektubu

Trudeau mektubu

Duolingo’da 1 milyon EO öğrencisi / Unu miliono da EO lernantoj en Duolingo

İlk kursun açılışıdan iki yıl sonra DUolingo’da Esperanto öğrencilerinin sayısı 1 milyona ulaştı. Duolingo’da şu anda Esperanto İngilizce (871 bin) ve İspanyolca (130 bin) dilleri ile öğrenilebiliyor, Portekizce sürümü ise hazırlanmakta.


Unu miliono da Esperanto lernantoj en Duolingo post du jaroj kiam la unua kurso estis malfermita. En Duolingo nun eblas lerni Esperanton pere de la angla (871 mil)  kaj hispana (130 mil), kaj la portugala versio estas pretigata.

İşçi sınıfının ortak kaderine yakından bağlı Esperanto’nun kısa bir tarihi

http://sendika43.org/2017/05/sozcuklerle-komunizm-gregor-benton/?utm_source=ReviveOldPost&utm_medium=social&utm_campaign=ReviveOldPost#_ftnref2

%d bloggers like this: