Monthly Archives: Julio, 2019

LA AVIADILO * – rakonto de Neĝati Ĝumali

Mia patro tute ne ŝatis, ke aliuloj enmiksiĝu en siaj aferoj, do, li neniam parolis pri kio li intencis fari. Kaj al neniu li parolis pri lia intenco sendi min al liceo en Istanbulo. Sed pro mia ekscitiĝo viziti Istanbulon mi iomete babiladis al kelkaj de miaj amikoj. La novaĵo rapide disvastiĝis en la urbeto.

La islamanoj de Florina (1) tute ne aprobis la decidon de mia patro. Laŭ ili, la knabinoj devus lerni ĉe la hoĝao (2) parkerigi la Koranon, kaj la knaboj devus lerni en la gimnazio, kaj ĉio ĉi sufiĉus. Pli ol tio estus domaĝo. Edukado disigas la knaboj de sia patra hejmo kaj deŝiras ilin de sia urbeto. Ĝi estis pordo de disigo. La edukita knabo poste ne plu estus utila por la patra hejmo. Ili komencus salajriĝi kaj vagadi de loko al loko kaj ne ekloĝus ie ajn. La islamanoj favoris la loĝantan vivmanieron. Ili estis feliĉaj kun siaj domoj, vinberejoj, kampoj, fruktoĝardenoj, magazenoj. Ili fakte estis sataj homoj. Ne estis grava por ili, ĉu ili posedis multajn aŭ malmultajn varojn, ĉu iliaj magazenoj faris multajn aŭ malmultajn negocojn. Neniu plendis pri la malgrandeco de iliaj domoj por siaj familioj, pri la nesufiĉaj vinberejoj aŭ kampoj. Ili bredis unu bovinon aŭ unu kaprinon kaj kvin ĝis dek kokinojn, kaj plue kreskigis kelkajn prunarbojn en siaj ĝardenoj. Sufiĉis por ili la tritiko de ilia kampo, la lakto kaj ovoj de iliaj bestoj, la fruktoj de iliaj arboj. «Danke al dio, ke Li montris al ni tiujn tagojn» estis la plej aŭdata eldiro el liaj buŝoj. La metiistoj kiu laboris inter la stratoj en la najbarejo en siaj malgrandaj magazenoj estis kontentaj pro sia vivo. La tuttaga vendado de la nutraĵvendejoj konsistis el keroseno por la petrollampoj, kandeloj, alumetoj, sapo kaj dolĉaj ostitaj kikeroj. Kaj tamen ilia vizaĝo ridis. «Eĉ se ĝi ne fluas, ĝi gutas» ili diris. Ili ŝajne ne malfermis siajn magazenojn por enspezi monon sed por pasigi tempon. Ĉar, ĉu ili tion elparolis ĉu ne, ilia sinteno estis resti tie, ankriĝi en siaj lokoj kaj gvati la urbeton.

La edukitaj homoj en la urbeto estis ĉefe la grekoj kaj la guberniestro kaj la oficiroj nomumitaj el Istanbulo. La doktoroj en la urbeto estis grekoj. La apotekisto greko. La unusola advokato estis greko. La bezono pri edukiteco inter la islamanoj estis nove aperanta. La barbisto s-ro Ŝerif sendis sian filon al la liceo en Monastir (3) kaj poste al Istanbulo por fariĝi kuracisto. La gvardisto s-ro Zuhtu, sen konsiderante sian povrecon, sendis sian filon al la ŝtatlernejo pri politikaj aferoj en Istanbulo. La islamanoj de la urbeto taksis tiujn kondutojn kiel blasfemon. Laŭ ili, tiuj du viroj tute ne sciis siajn limojn. Ĉu ne sufiĉus al la filo de barbisto Ŝerif fariĝi cirkumcidisto ĝuste tiel, kiel li? Pro kio li fariĝos kuracisto? Ĉu li malsatos? La loĝantaro posedos sufiĉajn knabojn por ke ili espezu monon. Ankaŭ la konduto de gvardisto Zuhtu estis ridinda, laŭ ili. Ĉu la filo de gvardisto povus esti guberniestro, provincestro? Eĉ se li fariĝus guberniestro en Florina, ĉu la loĝantaro obeus al liaj ordonoj? «Ĉu vi ne estas la filo de gvardisto Zuhtu?» oni demandus. «Ĉu vi estas tiu, kiu montros al ni la bonon kaj malbonon?»

Kiam oni aŭdis, ke mi vojaĝus al Istanbulo, tiuj, kiuj ne kuraĝis diri ion al mia patro, komencis haltigi min surstrate. La lama s-ro Reŝit riproĉis min. «Ho ve, Mustafa, li diris, kion plu vi deziras? Vi posedas vinberejon kaj kampon ĉe Sarimeŝe. Via patro posedas magazenon pri teksaĵoj. Por kio estu via edukiteco? Via patro elspezos monon por la veturado al Istanbulo, por la lernejo. Anstataŭe, li povus aĉeti por vi vinberejon aŭ ĝardenon, aŭ malfermi por vi magazenon. Tiu decido estus pli saĝa!»

Mi al tio provis nur murmuri ion kiel: «Mia patro scias…» sed li parolante pli kaj pli koleriĝis:

«Ĉu vi estas tiu, kiu volas iri al Istanbulo kaj lerni pli? Aŭ ĉu estas via patro, kiu volas tion?»

Mi ne scias pro kio, sed ĉu eble pro ke mia patro ne aŭdu riproĉojn? Aŭ ĉu pro ke mi volis iomete fanfaroni? Mi murmuretis dirante: «Mi…»

«Ni ankaŭ havas knabojn. Vi fariĝos malbonaj ekzemploj al ili pere de tiu emo. Eble post iom da tempo, ili ankaŭ ekvolos iri al Istanbulo. Ne restos komforto kaj paco en niaj hejmoj!»

«Se vi foriros, se la alia foriros al kiu restos tiu urbeto de Florina? Al kiu ni liveros tiun landon? Kion vi volas atingi per tiu forlasado? Ĉu vi volas, ke niaj vinberejoj, niaj ĝardenoj restu al grekoj aŭ al bulgaroj? Ĉu vi volas, ke ili venu kaj ekloĝu kun siaj malpuraj pugoj en niaj hejmoj? Ĉu via koro ne doloras pri tio? Ĉu via cerbo ne funkcias? »

Same al lama s-ro Reŝit, kelkaj aliaj ankaŭ haltigis kaj riproĉis min dum tiuj tagoj. Sed miaj amikoj enviis pri mia iro al Istanbulo, kaj elparolis siajn pensojn, siajn revojn, siajn sopirojn pere de diroj: «vi vidos la sultanon», «vi vagados en Bejoglu» (4). Sed en la fino la decido de mia patro ne ŝanĝiĝis. Li sendis min al Istanbulo.

Estis du jaroj poste. En 1912 dum la someraj ferioj kiam post la vendreda tagmeza preĝo, la lama s-ro Reŝid kaj liaj amikoj, ĉirkaŭis min kaj komencis pridemandi pri kio okazas en Istanbulo, kion mi vidis tie, kion mi lernis ktp. Mi volis rakonti al ili ĉiun aspekton de Istanbulo, kiun ili ŝatus. Mi parolis pri moskeoj, pri la vendreda preĝo de la sultano, pri la ponto de Galata (5). Sed al ĉiu de tiuj temoj ili tuj demandis «Kio alia?» «Kion alian vi volas? mi diris. Mi estas lernanto…». La lama s-ro Reŝid komencis denove koleri: «Vi ja vidis ion, vi vidis ion alian…»

Mi ruĝiĝis:

«Kion mi vidis?»

«Rakontu pri tio! Kial vi ne rakontas pri ĝi? En la stratoj vi rakontas al ĉiuj viaj amikoj. Kial vi ne diras ion al ni?»

Mi komprenis pri kio ĝi temis. Sed, ĉar mi ne sciis kio povus okazi post tiu konduto, mi pretendis, ke mi ne komprenis.

«Ĉu ĝi flugas en la aero? Ĉu ĝi estas bruega? Rakontu al ni, kiu estas tiu mensogo?»

Pri la aviadilo li temis. Mi vidis aviadilon. La plej grava afero de tiu jaro estis la aviadilo por mi. Proksime al la ferioj, iun tagon, kun nia lernejo ni vizitis Yesilkoj urbeton (6), kaj la spektaklon de aviadilisto s-ro Fethi. Ni vidis s-ron Fethi apud sia aviadilo. Ni vidis kiel li flugis kun sia du-flugila unu maŝina aviadilo. Kiel li kuŝigis la aviadilon flanken, kiel vi enplonĝis vertikale al la tero, kaj poste kiel li surgrimpis supren al la aero kaj en tiu momento ni restis senspiraj. Pli poste ni ĉirkaŭis s-ron Fethi. Ni rigardis al li kiel fabela heroo kiu alvenis el la ĉielo. Dum tri monatoj mi pensis daŭre pri tiu neforgesebla spektaklo. La aviadilo kaj la kuraĝo de s-ro Fethi estis la fonto de mia admiro. Mi tiun daŭre rakontis al miaj amikoj ekde mia reveno al Florina. Kaj mia entuziasmo reviviĝis eĉ per tia malplaĉa malfermo de la temo.

«Aviadilo!» mi diris.

«Kio estas tio?»

Mi ne sciis de kie mi komencu rakonti al ili tiun gravan okazaĵon.

«Kiel birdo. Ĝi flugas.. Du flugila…»

S-ro Reŝit kaj liaj amikoj rigardis al mia vizaĝo kun pli kaj pli malplaĉa sinteno.

«Diru ke… ĝi estas ia… fluganta aŭtomobilo…»

Komencis la murmurado:

«Ĉu fluganta aŭtomobilo?»

«Kiel ĝi povas flugi?»

«Kiel povas okazi tia afero?»

«En la fronto estas heliko. En ĝia malantaŭo estas ĝia vosto. Ĝia korpo estas kiel birdo. En la brusto ĝi estas larĝa, kaj ĝi malplilarĝiĝas malantaŭen… Anstataŭ la piedoj de la birdo ĝi havas radojn…»

Por montri al ili la flugilojn de la aviadilo mi etendis la manojn kaj mi daŭris la rakontadon. Sed mi aŭdis pli da murmuroj:

«Ĉu li parolas al ni ĝuste? Ĉu li inventas mensogojn? Ĉu li trompas nin?»

«Ĉu vi kredas je tio? Ĉu povas okazi tia afero?»

Estis evidente ke ili malŝatis tion, kion mi rakontis al ili. Preskaŭ je la fino de mia rakonto, ili ne plu povis elteni sin:

«Eble la lernejo alportis vin al ĵonglisto, ĉu ne?»

«Ĉu via patro sendis vin al Istanbulo por tiaj aferoj? Ĉu por ke vi revenu kaj rakontu al ni viajn revojn?»

Komencis diskutado inter ili:

«Ĉu homo povas flugi?»

«En la Korano ne estas mencio pri tio?»

«Se homo povus flugi, tion certe la Korano mencius?»

«Li plej eble konfuziĝis la ĉefanĝelon Gabrielo, Dia saluto estu sur li, kun tiu s-ro Fethi… »

«Ĉio, kio troviĝas en la estonteco de la homo estas menciita en la Korano. Nia s-ro Profeto jam malkovris ĉion, kio okazis kaj okazos, ekde la fondo de la mondo ĝis la apokalipso, al siaj servantoj. Nia Hafiz (7) Ibrahim jam dirus tion al ni, li ne atendus, ke tiu knabo iri al Istanbulo kaj reveni por malkovri tion al ni.

S-ro Reŝit denove malsuprenigis forte sian bastonon kvazaŭ trapikante la grundon.

«Pento, pento! Ĉu vi ne estas filo de islamano, ĉu mi ne scius kiu vi estas, mi pensus ke vi estas nekredanto. Via avo, antaŭ tridek jaroj, pilgrimis. Nur post tri monatoj li sukcesis reveni hejmen. Neniu havis la ŝancon atingi tian rekompencon. Same al nia Hafiz Ibrahim, vi estas filo de islamano kiu permane skribis kaj reproduktis tiom da Koranoj. Ĉu taŭgas al via buŝo tiuj mensogoj? Mi ne aŭdu, ke vi tiom grande pekos denove…»

Ili, unu post la alia, riproĉante min foriris el mia ĉirkaŭo. Sen rigardante al mia vizaĝo ili disiĝis.

Sed en tiuj tago, en la gazetoj estis tiom da artikoloj pri aviadiloj. Tamen ili neniun gazeton prenis enmane. Italoj jam uzis aviadilojn en la milito de Tripolo (8) ĵus dek monatoj antaŭe.

Pasis tri monatoj kaj komencis la milito en Balkanoj. Novembre du grekaj aviadiloj aperis supren de Florina. Ili bombis la fervojon kaj forflugis. La eksplodoj aŭdiĝis en la urbeto.

Komencis kurado tien kaj reen en la islama najbarejo. Homoj alfrontis la aferon per diroj kiel: «Venis la fino de la mondo. Signo de apokalipso. Tiuj nekredemuloj enmiksiĝas en diaj aferoj…». Neniu inter ili diris ke tio, kion mi rakontis al ili estis vero. Ĉiuj, tiuj maljunaj islamanoj, finis siajn vivojn kredante, ke Dio kreis homon por iradi sur la grundo, kaj tiuj, kiuj interesiĝis al flugado tiel, kiel la anĝeloj en la ĉielo, tiuj, kiuj malhelpis la pacon de la ĉielo, iam estos punataj.

________
(1) Florina – urbo en norda Grekujo apud la bordo de Norda Macedonujo. (2) hoĝao – aŭ imamo, teologo kaj kultoficanto de moskeo.
(3) Monastir – urbo nuntempe en Norda Macedonujo, kies nuntempa nomo estas Bitola.
(4) Bejoglu – Dstrikto kaj la ĉefa strato de tiu distrikto en Istanbulo, pli okcidenteca, kie troviĝis kinejoj, teatrejoj, restoracioj, kaj amuzejoj.
(5) ponto de Galata – Galata estas distrikto apud la Ora Korno en Istanbulo sur kiu troviĝas ponto kun la sama nomo.
(6) Yesilkoj – distrikto de Istanbulo kie oni konstruis la unuan flughavenon.
(7) Hafiz – estas tiu, kiu parkerigis la Koranon, ĝi ankaŭ estas homo kiu kantas preĝojn
(8) Tripolo – urbo en Libio en norda Afriko kie okazis bataloj dum la Unua Mond Milito.

Tradukis Vasil Kadifeli

* Elĉerpita el la rakontaro “Makedonio 1900” de Neĝati Ĝumali.

Necati Cumalı

Necati Cumalı (1921-2001) estis turka verkisto de noveloj, mallongaj rakontoj, eseoj, kaj poemoj. Li naskiĝis ĉe albana familio en Florina, nuntempa Grekujo. Lia familio poste ekloĝis en Urla, İzmir laŭ la popolŝanĝo interkonsento inter Turkujo kaj Grekujo (1923)

Unue aperis en “Buletini” BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO – INSTITUTO – #143 – majo junio

Poste aperis en Turka Stelo revuo, #43 julio 2019