VESPERO DE LONGDAŬRA TAGO

— komenca parto de la romano de Bilge Karasu

LA INSULO

Kiam li turnas sian kapon, la malheleco antaŭen kreskas. Androniko post iom da tempo komprenas, pro kio la malheleco kreskas. Li nun estas tre proksime al la insulo. La ĉielo malantaŭ la malheleco de la monteto kun la malhela maso apenaŭ lumigas. Liaj lacaj brakoj ankoraŭ daŭras movi la remilojn supren kaj malsupren, senpense kaj senvole, helpe de la facileco de liaj malmoliĝantaj sentoj. Liaj oreloj ne plu aŭdas. La remiloj eniras kaj eliras la marakvon, La akvoj disiĝas flanke kaj denove kuniĝas post la boato en la trankvileco de la krepusko.

Nun, kiam li turnas sian kapon, li vidas, ke la insulo rapide pligrandiĝas antaŭ si. Sed ŝajnas, ke pere de la kreskanta lumo la insulo ankaŭ malgrandiĝas. La lumo nun preskaŭ lekas la surfacon de la maro. Venteto, kiu alportas la susuradon de la pinarboj kune kun iliajn odorojn tremetigas Andronikon. Estas longa tempo ekde tiam, kiam li flaris tian odoron. Ĝi estas tute nova odoro, nek tiu de incenso, nek tiu de fiŝo, algo kaj salo, kiujn alportas la nokta maro. Sed Androniko ne havas tempon pensi pri tiaj novaj aferoj. Sed tamen… li fakte volas okupi sin kun tiaj novaj aferoj. Sed li ne havas tempon. Verŝajne li ne devas havi tempon, sed kial? Lia buŝo iomete distordiĝas. Iam, en la monaĥejo, en la ĉefurbo, en Bizanco, inter la homoj, tiu ĉi distordiĝo de buŝo povus esti komprenata kiel rideto… Tiam, kiam li vivis inter homoj, ĝis hieraŭ… Ĝis hieraŭ, kiam li pensis, ke li vivis inter homoj aŭ li almenaŭ tiel li konvinkis sin kaj komprenis, ke li fakte mensogis al si mem, ĝis hieraŭ… Fakte ne ĝis hieraŭ sed ĝis antaŭhieraŭ ĉar nun vesperiĝas, kaj la hieraŭa tago malantaŭiĝis unu tagon reen.

Ekde nun li havos multe da malplena tempo. Multe da tempo. Kaj por morti, kaj por fari ion, estos multe da tempo… multe… tre multe da tempo. Tiom multe, ke ne estos signifo kaj kompreniĝo pri tiom da multa tempo. Kion li faru kun tiom da tempo. Li devas fari ion, establi ion… sed por establi… por establi ion, li devas trovi la forton por tio…

Androniko ridas. Li ankoraŭ kaptigas sin al tiaj sensencaĵoj, al sensencaj ĉenoj de pensoj… Al tiaj ruzaj kaj malfekundaj pensrondoj, kiuj ne helpas, sed nur mensogas al li…

Sed tiuj pensrondoj eĉ ne meritas esti nomataj ruzaj kaj malfekundaj. Li ekde la komenco akceptis, ke ili estis malfekundaj. Per trouzo de la vorto “amo” ĝis lia kapo turniĝos, por ludi kun tiu vorto ĝis li konvinkos la homojn, ĝis li vomigos ilin, por rakonti al ili, ke amo apogas la tutan kosmon persisti, kaj por unue konvinki sin pri tio. Li ne devas forgesi, ke tiun malfekundecon li akceptis ekde la komenco.

Por ke liaj manplatoj ne sangu li denove forlasas la remilojn. Li ne kalkulis kiom da fojoj li forlasis la remilojn ekde li ekveturis hieraŭ, kaj eĉ se li kalkulis la fojojn al tio, kio helpus al li, krom, ke li ne forgesu fari kalkuladon. Li enigas siajn manojn en la marakvon por malvarmigi kaj refreŝigi ilin. Ŝajne tiuj manoj ne estas liaj, sed ili estas de ies alia, kaj ilia doloro turmentas lin. Li sentas, ke ili jam rostiĝis kaj li ŝajne aŭdas la sonon de rostado tiel, kiel la sono de akvo spruĉiĝanta en paton kun arda oleo.

Tio ankaŭ finiĝos. Ekde nun li ne plu remos. Eble li alportos ŝtonojn dum kelkaj horojn tage. Sed li eĉ ne tion scias.

Sed, por ke establi ion la homo devas havi kredon. Antaŭ ĉio oni devas havi kredon…

Li kaptiĝas, sed kio pri tio? Kaptiĝi aŭ ne, tio ne plu havas valoron. Eĉ se li enirus la subpremon de la lastaj du tagoj, eĉ se li enprofundiĝus en ĉi tiun marĉon, nenio haltigus tiajn pensojn… Eĉ se ili estas malfekundaj.

Andronikos, post sia vivo de tridek jaroj, estas en la sama aĝo de tiu palestina kamparano, kiu mortis sur la kruco senscie, ke li ŝanĝis la mondon.

Sed li ne rememorigas sin pri li nun. Ŝajne multaj aferoj okazis pro li. Sed estas vane trompi sin plue. La problemoj okazis pro la disputoj inter homoj, kiuj ŝajne dediĉis sin al ties vojo, kaj kredis, ke ili estis lojalaj al li.

Ŝajne kulpigi aliulojn… Al kio helpos kulpiigi aliulojn?  Kaj eĉ nun, en ĉi tiu tago…

Li denove reiras al la malfekundeco de siaj pensoj.

La suno kaj kune kun la suno la venteto nun komencas leki la surfacon de la maro. La fundo de la akvoj ekvidiĝas. Profundaj, travideblaj kiel galso, kiel freŝaj fruktoj, verdaj kiel glacio. Andronikos estas laca. Li eĉ ne rigardas reen. Li ne povos vidi la pligrandiĝon de la alproksimiĝanta insulo, kaj ke ĝia alteco retiriĝas pro la fortiĝanta taglumo. Li sicas, ke ĝi tiel estas sed li ne volas rigardi al sia malantaŭo. Li komencas tremeti kaj senti la malvarmon kun la varmiĝanta vetero. Dum la malvarmeco de la nokto retiriĝas li komencas senti sin malvarme. Tio estas bone. Tiaj aferoj, tiom etaj realaĵoj, okupas la pensojn de la homo. Andorniko ne povas ankoraŭ dormi, li ne devas dormi.

Subite la akvoj malheliĝas. La verda koloro, malheliĝas pro la tero kaj ĝiaj flavaĵoj. Bremsu la remilojn. Sed Androniko ne estas maristo. Oni povas diri, ke li lernis remi ĵus tiu ĉi nokte. Sed kiam la akvoj malheliĝas bremsi la remilojn estas la plej saĝa afero. Tiu estas sciata ekde longa tempo kaj ia afero, kiu nenion alian pensigas al la homo. 

Floro kun floro, arbo kun arbo, algoj, flavaĵoj kaj tero alproksimiĝas la surfacon de la akvo. Ankaŭ la rokoj. Li nun devas rigardi al sia malantaŭo ĉar li devas elekti lokon por albordigi la boaton.

Li komencas turni la boaton. Malrapide. Li devas fari tion antaŭ ol la boato surrokiĝos. Li ne scias kiel estas la orienta bordo de la insulo, sed tiu flanko, la okcidenta flanko estas plena je rokoj. Tamen tio, kio gravas estas, ke li jam atingis la insulon. Ĉu plena je rokoj aŭ ne. La akvoj komencas malrapide ondiĝi. Li devas albordigi la boaton antaŭ ol ĝi frakasiĝos sur iu ajn roko. Li ekstaras. La boato balanciĝas. Ŝajne estas pado al la sabloŝtona marbordo inter la rokoj sub la akvo kaj tiuj rokoj, kiuj montras sin sur la surfaco de la maro. Li provos remi sur tiu pado.

La akvoj denove lumiĝas. Grandaj sabloŝtonoj rapide alproksimiĝas al la surfaco. Mallaŭta susurado aŭdiĝas sub la boato. Kaj poste alia laŭdega susurado. Ŝajne kiel grinco. Androniko ne plu scias kion fari aŭ kion li devas fari.

Ĉu li devas remi aŭ eniri en la akvon. Ŝajne eniri en la akvon estos pli facila. La boato devas resti solida. Li leviĝas la baskojn de sia monaĥa surtuto kaj metas unu piedon en la akvon. La akvo estas malvarma. Li ridas, forlasas la baskojn de sia surtuto en la akvon. Sen renversi la boaton li atenteme pasas la alian piedon super la rando de la boato kaj lasas sin en la akvon. La akvo ĉi tie estas iom pli profunda ol tiel ĝi ŝajnis esti. La sabloŝtonoj estas glitigaj. Surpaŝante atenteme sur la neakraj ŝtonoj li provas pluiri al la bordo trenante antaŭ si la boaton. Nun la akvoj estas pli varmaj. Liaj kruroj alkutimiĝas al la temperaturo de la akvo. La baskoj de sia surtuto unue algluiĝas al lia ventro kaj poste al liaj genuoj. Nun ili algluiĝas al liaj kruroj.

Li malrapide elpaŝas el la akvo. La sono de la susurado sub la boato ŝanĝiĝas. La piedoj de Androniko nun estas sur la sekaj sabloŝtonoj, kiuj doloras ilin. La sabloŝtonoj estas grandaj, kaj rondaj sed ne estas facile piedpaŝi sur ili… Androniko tiras la boaton. Iomete pli, iom pli… Povas veni ondo, do ankoraŭ iom pli… La ondo povas frakasigi la boaton sur la rokoj, do ankoraŭ pli… Plej bone estus tiri la boaton tute sur la bordon. Li tiras, li puŝas kaj finfine li sukcesas. Li esperas, ke nenio malbona okazos al la boato. Li prenas la manĝsakon el la boato, liajn ŝuojn, la ŝnuron, la tranĉilon, la martelon, kiun li acetis el la stratmerkato antaŭ du tagoj, la ĉizilon, la hakilon. Li plue prenas sian fromaĝsakon, kaj la sakon kun faruno, kaj la mielon.

Ilin arigas sur la sabloŝtonoj. Li rigardas ilin kaj denove li ridas. Ĉu li trovos trinkakvon? Li devas trovi akvon. Li kolektas la remilojn. Nenio plu okazos al la boato ĉi tie. Eĉ se pluvos, la rokoj, sub kiujn li trenis la boaton, fariĝos ŝirmilo por ĝi, kaj la pluvo de supren fluos el la flankoj de la rokoj kaj ne en la boaton. La sabloŝtonoj kaj la rokoj ne permesos la marakvon kaj la ondojn malhelpi la boaton. Se piratoj venos Andoriniko havas nenion fari pri tiuj. La boato devas resti ĉi tie. Kaj tiu rakonto devas finiĝi ĉi tie.

Li plenigas ĉion, kion li antaŭe arigis surteren sur la sabloŝtonojn, en granda sakon el tolo. Li surmetas siajn ŝuojn kaj ligas iliajn ŝnuron ĉirkaŭ siajn krurojn. La manĝprovizo restu ĉi tie. Li alportos ĝin supren pli poste. Unue li devas trovi vojon, padon, lokon kaj trinkakvon.

Li kaŝigas la sakon sub la boaton. Je kio ajn povos okazi. Nur la tranĉilon kaj ŝnuron li devas kunporti. Ili povas esti utilaj. Li denove malfermas la sakon, prenas la tranĉilon kaj la ŝnuron, rekunfaldas la buŝon de la sako, kaj puŝas ĝin sub la boaton. Lia tranĉilo havas ringon. Ĝin enŝnurigas, kaj surmetas la ŝnuron kiel zonon. Liaj manoj estas liberaj nun. Ekde longa tempo liaj manoj ne estis tiom liberaj…

Estis en ili aŭ kruĉo, aŭ ikonoj, aŭ incesilo, aŭ la manoj, buŝoj kaj lipoj de blinduloj, lamuloj kaj infanoj, aŭ kandeloj, aŭ Biblioj, aŭ rozarioj. Remiloj… sendormaj, senhaltaj remiloj.

Li sin skuas. Ankoraŭ ne estas tempo por dormeti. Li ĉirkaŭrigardas. La rokoj estas krutaj. Li ne povos surgrimpi sur ilin. Sed li devas surgrimpi. Li devas malfermi padon. Li ne povas resti sur la strando. Li devas surgrimpi sur la supron. Sur la supron li nepre devas surgrimpi. Kion ajn li faros, li devas klopodi por tio.

En la supraĵo la ĉielo estas sufiĉe hela. Li iras al sia dekstra flanko. En la maldekstra flanko, sur la roka ŝirmilo super lia boato, ne estas espero. Eĉ se li sukcesos surgrpimi super tiun ŝirmilon, ne estas tenilo post ĝi, por ke li surgrimpu pli supren. En la dekstra… Eble…

Li piediras al la fino de la sabloŝtonoj. La strandon ĉirkaŭvolvas deklivo kiel arko. Tie, kie la sabloŝtonoj denove eniras en la maron…


Bilge Karasu (1930-1995),

estis turka novelisto kaj romanverkisto. Li naskiĝis en Istanbulo. Liaj gepatroj estis de juda origino, kiuj poste konvertis al Islamo. Li studis en la Fakultato de Literaturo, Sekcio de Filozofio en  la Istanbula Universitato. En 1963, li revenis de Eŭropo, kie li studis per Rockefeller-stipendio. En 1964, li komencis labori kiel tradukisto ĉe la Ĝenerala Direkcio de Gazetaro, Dissendado, kaj Turismo kaj en la eksterlanda elsendoservo de Ankara Radio. Li skribis radioteatraĵojn por Ankara Radio. Li laboris kiel preleganto en la Filozofia Sekcio de Hacettepe Universitato ekde la jaro 1974 ĝis sia morto. Li vivis en malgranda apartamento en Ankarao dum jaroj. Li mortis la 14-an de julio 1995 en Hacettepe Universitato Malsanulejo, kie li estis kuracita kontraŭ pankreata kancero.

Unu respondo

  1. […] 25 Vespero de Longdaŭra Tago – romano de Bilge Karasu […]

    Ŝati