Monthly Archives: Decembro, 2018

Yeni web “Esperanto Sözlüğü”müz hakkında / Pri nia nova reta “Esperanto Vortaro”

Türk esperantistlerin artık yeni bir Esperanto-Türkçe sözlüğü var. Arkadaşımız Ege Madra şahsi programlama çabaları ile son derece modern bir web sözlük uygulaması oluşturdu. Sözlük içeriği basit olsa da bugüne kadar en kapsamlı sözlük olarak düşünülebilir 1. Gene web ortamında bulunan PIV sözlüğüne 2  göre sözlüğümüz oldukça dar kapsamlı ancak geliştirilmeğe müsait. Sözlük şu anda 6,000 civarında Eo->Tr yönünde kelime içermektedir. Bu 6,000 kelime ile kişi ileri bir seviyeye gelebilir. O noktadan itibaren ise PIV sözlüğünü kullanmaya başlayabilir. Ancak Tr->Eo kısmını doldurup zenginleştirdiğimizde Esperanto diline kaliteli tercümeler yapmak için ekstra bir imkanımız daha olacaktır. Bu henüz beklemekte olan bir iş.

Sözlüğümüzün bazı özellikleri aşağıdadır.

Normal kullanıcı açısından baktığımızda:

1) Sözlük hem Eo->Tr hem Tr->Eo imkanı sunuyor. Şu anda Tr->Eo kısmı boş gibi ve bunun doldurulması için ek çalışma yapılması gerekiyor.

2) Kelime araştırırken giriş yapılan ilk bir kaç harf ile başlayan içerideki kelimeler görüntüleniyor ve seçim yapılabiliyor.

3) Seçilen kelime görüntülendiğinde o köke dair diğer kelimeler de ekrana geliyor. Seçilen kelime ve anlamı yeşil fon ile işaretlenmektedir.

4) Fiilerde geçişli / geçişsiz özelliği bulunmaktadır.

5) “Okutman (Legasistanto)” imkanı ile herhangi bir metni bu ekrana kopyalayıp yapıştırarak oluşturulan metini okurken bilinmeyen kelime üzerine tıklayarak kelimenin Türkçe anlamına ulaşmak mümkün. Metni anlamak için sözlük karıştırmanıza gerek yok.

Sözlüğü geliştiren editörler tarafından baktığımızda:

1) Bu kısma şifre ile girilebilmekte.

2) En son yapılan güncellemelerden 40 tanesi detaylı olarak izlenebilemekte.

3) “Detaylı arama” ekranı ile kimin neyi, nasıl ne zaman girdiğini görülebilir, eksikler tespit edilebilir.

4) “Yeni Madde” ekleme ekranı ile doğrudan ve hızlı şekilde yeni kelime eklenebilmektedir. Ekleme yaparken PIV’e doğrudan ulaşım imkanı da mevcuttur.

5) “Metin Girişi” denilen ekrana hazır bir metni kopyala yapıştır ile verdiğimizde sözlükte olan ve olmayan kelimeleri otomatik olarak tespit edebilmekteyiz.

6) “Ters Yüz” denen ekran aracılığı ile Eo->Tr tarafından rastgele kelimeler seçip bunları düzenleyip Tr->Eo tarafına aktarabiliyoruz.

7) Sözlük ile ilgili istatistikler alınabiliyor.

Sözlük bağlantısı: https://tr-vortaro.info/

Lütfen “sık kullanılan sayfalar” listesine ekleyin.

_____
1 Bu noktada en son Esperanto Derneğinin başkanı Hayrettin Dural’in bitirmeye çalıştığı “Esperanto-Türkçe Büyük Sözlük” çalışmasını anmadan geçemeyiz. Ne yazık ki Hayrettin Dural bu çalışmayı tamamlayamadan vefat etmiştir. Geliştirmeye çalıştığı sözlük son derece kapsamlı bir sözlüktü. Vefatından sonra sözlüğü onun anısına kızı şeklen düzenleyip sınırlı sayıda bastırdı ancak sözlük kullanılabilmesi için çok fazla düzenlemeler, düzeltmeler ve uzun süreli bir çalışma gerektirmektedir.
2 http://vortaro.net/


La turkaj esperantistoj nun posedas novan “Esperanto-Turka” vortaron. Nia samideano Ege Madra pere de siaj propraj program-klopodoj realigis aplikaĵon pri nova kaj moderna vortaro. La enhavo de la vortaro estas simpla sed oni povas taksi ĝin kiel la plej ampleksa vortaro kreita ĝis nun 1.  La amplekso de nia vortaro kompare kun la ankaŭ reta PIV vortaro 2  estas limigita sed ĝi provizas la eblecon esti plibonigita. La vortaro nun enhavas ĉirkaŭ 6,000 vortoj . Tiuj 6,000 vortoj povas venigi la turkan lernanton al sufiĉe alta nivelo. Post tiu punkto la lernanto povas uzi la retan vortaron de PIV. Tamen, kiam ni plenigos kaj riĉigos la Tr->Eo parton, tiam la turka esperantisto fariĝos kapabla fari bonkvalitajn tradukaĵojn al Esperanto. Ĉi tiu estas tasko kiu ankoraŭ atendas laboron.

Kelkaj ecoj de nia vortaro estas la jenaj.

El la vidpunkto de la normala uzanto:

1) La vortaro funkcias aambaŭdirekte, kaj Eo->Tr kaj Tr->Eo. Nuntempe la Tr->Eo  flanko estas preskaŭ malplena kaj pro tio oni devas fari aldonan laboron.

2) Enirante literojn por serĉi vorton la vortaro montras vortojn, kiuj komencas per tiuj literoj kaj la uzanto povas elekti el ili.

3) La elektita vorto estas montrita sur la ekrano kune kun la aliaj vortoj rilataj al la sama radiko. La elektita vorto kaj ĝia signifo estas montrita sur verda fono.

4) La verboj ankaŭ havas la transitivan / netransitivan karakteron en la signifo.

5) “Legasistanto” estas funkcio, kiu ebligas la lernanton kopii kaj alglui en ĝi tekston kaj tiam la teksto estas tranformita en tia formo ke klakanta sur iu ajn vorton, ties signifo estas montrita sur la ekrano. Do ne estas bezono trafoliumi vortaron por kompreni la tekston.

El la vidpunkto de la vortaro-redaktistoj:

1) Oni uzas paskodon por eniri en tiu parto.

2) La 40 lastaj ĝustigoj en la vortaro estas detale kaj otomate videblaj.

3) Uzante la eblecon de “Detala Serĉo” oni povas spekti kiu, kion, kaj kiam enigis vortojn  en la vortaro kaj tiel detekti mankojn kaj malĝustajn punktojn en la vortaro.

4) Oni povas rekte kaj rapide enigi vortojn per la “Nova Vorto” ekrano. Kompostante la tekston oni povas ankaŭ atingi la signifon en vortaro PIV.

5) La ekrano “Enigi Tekston” provizas la eblecon al la redaktanto kopii en ĝi tekston kaj la vortaro tiam montras liston de la jam eksistantaj aŭ ne ekzistantaj vortoj en la vortaro.

6) La ekrano “Inversilo” provizas la eblecon aŭtomate montri vortojn el la Eo->Tr parto kaj ebligi la redaktanton enigi ilin rapide en la Tr->Eo flanko.

7) Estas la ebleco montri statistikojn el la vortaro.

La ligilo al la vortaro estas : https://tr-vortaro.info/

Bonvolu aldoni la ligilon en via listo de “ofte uzataj paĝoj”

_____
1 En tiu punkto ni devas mencii la verkon “Esperanto-Turka Granda Vortaro” de Hayrettin Dural, la prezidanto de la lasta Esperanto Asocio. Tamen Hayrettin Dural forpasis antaŭ ol li sukcesis kompletigi tiun verkon.  La vortaro, li provis krei, estas tre ampleksa verko. Post lia forpaso, lia filino pibonigis ĝian aspekton kaj presigis malmultan nombron da kopioj omaĝe al sia patro sed la vortaro bezonas gravan redaktadon kaj ĝustigon, kiun oni povas realigi nur per longdaŭra laboro.
2 http://vortaro.net/

Tanıtım Yazısı

Rakonto pri bankuvo – Nazim Hikmet Ran

1

Lia edzino telefonis al Sulejman

— La parolanto estas mi,
mi, Fahire.
Ĉu vi ne rekonis min de mia voĉo?
Do eble mi tro laŭte parolis al vi subite.
Ĉu krio?
Eble…
Ne,
la infanoj ne estas malsanaj.
Aŭskultu min :
Forlasu vian laboron kaj venu,
sed rapidu.
Mi ne povas diri tion al vi sur la telefono,
ne eblas.
Ankoraŭ estas tro da tempo ĝis vespero.
Horoj, horoj,
apokalipsaj.
Nenion demandu.
Aŭskultu min…
Se vi ne tuj trovos pramon
transiĝu al Uskudar1 per remboato.
Alsaltu al taksion kaj venu.
Se vi ne havas monon
prenu iom de via estro.
Nenion pensu dum la vojo,
Provu veni kiel eble sen mensogoj.
Mensogojn oni diras al fortuloj,
mi estas senforta.
Ne moku min mia senspertulo.
Jes oni atendas neĝon,
jes,
la vetero bonas.
Kiel viro kun kiu mi amindumas,
ne kiel mia edzo,
sed kiel mia grandulo, mia inteligentulo,
kiel mia patro venu…

 

2

Alvenis Sulejman,
Fahire demandis al sia edzo Sulejman :
— Ĉu tio veras?
— Jes.
— Dankon Sulejman.
Jen, mi nun trankviliĝis.
Jen vidu, mi ne plu ploras.
Kie vi estis renkontiĝantaj?
— En iu hotelo.
— Ĉu en la flanko de Bejoglu2?
— Jes.
— Kiom da fojoj?
— Tri aŭ kvar.
— Ĉu tri aŭ ĉu kvar?
— Mi ne scias.
— Ĉu tiom malfacilas rememori tion Sulejman?
— Mi ne scias.
— Do, en iu hotelĉambro.
Kiu scias, kiom malpuraj estis la littukoj.
En iu angla romano mi legis pri tio,
en hoteloj por tiu celo
troviĝas rompitaj bankuvoj.
Ĉu estis ankaŭ la sama en via hotelo Sulejman?
— Mi ne scias.
— Provu rememori tion,
ĉu rompita bankuvo kun rozpolv-koloraj floroj?
— Jes
— Ĉu vi ion donacis al ŝi?
— Ne.
— Ĉu eble ĉokoladon, aŭ ion alian?
— Nur unu foje.
— Ĉu vi ŝin tiom amis?
— Ĉu ami?
Ne…
— Ĉu estis aliaj Sulejman?
— Ne.
— Ĉu ne estis?
— Ne.
— Do, vi tiun amis…
Se estus aliaj,
tio min trankviliĝus…
Ĉu ŝi amindumis tiel bone?
— Ne.
— Diru al mi la veron, jen kiom kuraĝa mi estas…
— Mi ja diras la veron…
— Oni jam montris ŝin al mi.
Virino kiel bovino.
Ŝiaj kruroj pli dikaj ol mia talio…
Sed tio estas afero de gusto…
Plua demando, Sulejman :
Kial?
— Mi ne scias…

En la mallumo je la nivelo de la fenestro
iu neĝkovrita, peza branĉo de abio.
Pasis konsiderinda tempo ekde kiam
la murhorloğo en la halo sonoris la 12-an.

 

3

La edzino de Sulejman, Fahire
La jenajn diris al li la postan tagon.
— … Estis ne eltenebla doloro
la kompato mi sentis por mi,
mi decidis mortigi min, Sulejman…
Mia patrino, miaj infanoj kaj ĉefe vi
malkovrus miajn piedspurojn sur la neĝo.
La gvardisto, la policistoj, unu ligna ŝtupetaro
kaj virinan korpson vi eltirus
el la ĝardenputo de la malantaŭa terpeco.
Ĉu tiel facilas?
Piediri al la ĝardenputo noktomeze,
poste grimpi kaj stari en la rando de ĝi
kaj fali en ĝia mallumo kaposuben?

Sed se vi ne trovus mian
piedspurojn sur la neĝo,
ne nur pro mia timo,
sed la gvardisto, policistoj, ŝtupetaro,
onidiroj, insultado,
memortigo de trompita edzino :
amuza afero.
Rakonti pro kio mi mortis estus malfacile.
Al kiu? Al ĉiuj, ekzemple al vi.
Homo, eĉ decidante memortigi sin
pensas pri aliaj homoj…

Vi estis dormanta en la lito
via vizaĝo trankvila,
dormante kiel ĉiam,
antaŭ kaj post tio.

Komencis neĝi ekstere.
Eliri al la balkono dum nur unu nokto :
Pneŭmonio la postan tagon,
ekmorti sen manifestacio.
Ne,
Ne venis al mia kapo eĉ la ebleco de kataro.

Mi ekbruligis nian fajrujon.
Unue oni devas senti sin varme.
La pulmo rompiĝas kiel teo-glaso.
Mi rigardis al la fenestro, al la neĝo :
« Birdo kiu perdis sian kunulon
kiel neĝo
dum tagoj atendas printempon… »
Mia patro tre ŝatis tiun poemon.
Vi ne ŝatas ĝin.
«De flanko al flanko, tremante, kaj fuĝante… »

Ne estingante la lampon mi eliris al la balkono
« … kiel neĝo
faladas, ploras…»
Mi sidiĝis sur la seĝo en la balkono.
Senbrueta la aero.
Mallumo sed plenblanka.
Mi kvazaŭ endormiĝis.
Kvazaŭ homo kiun mi amas
timante veki min
tenere piedpaŝis ĉirkaŭ mi.
Mi ne sentis malvarme.
Mia sorto fondiĝis,
klariĝis.
La lumo elfalanta el la balkonpordo
falis kiel varma ŝtofo sur miaj genuoj.
Mi en letargia malgajeco
strangajn aferojn pripensis:
La sikomoro-arbo en Fenerjolu3
     estas 150 jaraĝa.
Insektoj kies vivdaŭro estas nur unu tago.
Tempo venos,
kiam homoj vivos
longe kaj tre feliĉe.
Homo havas koron kaj kapon…
La manoj de homo…
Homo?
De kiu tempo,
de kie,
de kiu klaso?
Iliaj homoj,
niaj homoj.
Kaj tamen ĉio ĉi,
batalo por iu nova mondo.
Poste vi,
mi,
iu rompita bankuvo
kaj la kompato
mi sentas pri mi mem.

Neĝo ekhaltis.
Tagiĝo alproksimiĝis.
Kun honto
mi revenis al la ĉambro.
Se vi tiam vekiĝus,
mi brakumante sur via kolo….
Sed vi ne vekiĝis.
Jes,
danke, ke mi eĉ ne havas kataron.

Nun, kio?
Mi de tempo al tempo rememoros,
de tempo al tempo forgesos tion.
Ni denove vivos kune
estante certa, ke vi amas min.

 

4

Pasis preskaŭ ses monatoj.
Iunokte la geedzoj estis revenantaj el la maro.
Steloj estis sur la ĉielo, someraj fruktoj sur la arboj.
Fahire subite haltis,
rigardis al liaj okuloj ameme
kaj frapegis lian vizaĝon kvazaŭ kraĉante sur ĝi.

Nazim Hikmet Ran 4
16.8.1940

_____
1 Uskudar : distrikto en la azia parto de Istanbulo .
2 Bejoglu : kvartalo en la eŭropa parto de Istanbulo iam fama pri amuzejoj.
3 Fenerjolu : kvartalo en Kadikoj distrikto en Ia azia parto de Istanbulo.
Por pli da informoj pri Nazim Hikmet Ran legu ĉe:
https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/05/17/poezio-de-nazim-hikmet-ran/

 

tradukis Vasil Kadifeli

*** Dua premio en la branĉo poezio ĉe la “Lucija Borčić  2018” Tradukkonkurso de la Kroata Esperantista Unuiĝo ***

Zamenhof Günü / Esperanto Kitap Günü’nün Kutlanması

Zamenhof Günü / Esperanto Kitap Günü’nün Kutlanması

15 Aralık 2018 Cumartesi günü Istanbul Kadıköy’de Zamenhof Günü / Esperanto Kitap Günü tam günlük bir etkinlik ile kutlandı. Etkinliğe en az yarısı henüz Esperanto’yu yeni duymuş kişilerden meydana gelen toplan 25 kişi katıldı. Etkinliğin sabahki programında Türkçe dilinde Esperanto’nun ne olduğu anlatıldı ayrıca Unua Libro’daki 16 dilbilgisi kuralı üzerinden dile bir giriş yapıldı. Gelen video kutlama mesajları izlendi. Öğleden sonra ise çoğunlukla Esperanto dilinde kısa kısa bir çok sunum yapıldı:

* Esperanto için neler yapıyoruz
* Esperanto ile neler yaptım
* Türkiye’de yapılmış MONA toplantıları
* Nasıl esperantist oldum
* Esperanto’yu nasıl öğrendim
* Esperanto’nun üç epik şiiri (destanı)
* Yapay diller

Ayrıca yerel Gazete Kadıköy baskılı gazetesinde de bir röportaj yayınlamayı başardık. Aynı gazetenin web sayfasındaki röportaja şu bağlantıdan ulaşabilirsiniz:
http://www.gazetekadikoy.com.tr/yasam/irksiz-cinsiyetsiz-bir-dil-esperanto-h13397.html

—–

Festo de Zamenhof Tago / Esperanto Libro Tago en Turkujo

En la 15-a de decembro sabate en Turkujo (en Kadikoy distrikto de Istanbulo) ni festis la Zamenhof Tagon aŭ Esperanto Libro Tagon pere de tuttaga kunveno. En la kunveno partoprenis 25 homoj kaj almenaŭ duono de ili estis homoj kiuj jam aŭdis pri Esperanto. Antaŭtagmeze oni prezentis en turka lingvo la historion de Esperanto kaj oni faris enkondukon al la lingvo surbaze de la 16 reguloj kiuj troviĝas en la Unua Libro. Oni ankaŭ spektis la video-gratulmesaĝojn kiuj venis el diversaj landoj por nia festo. Posttagmeze oni faris mallongajn prezentojn ĝenerale en Esperanto lingvo:

* Kion ni faras POR Esperanto
* Kion mi faris PER Esperanto
* Mezorientaj Kunvenoj en Turkujo
* Kiel mi fariĝis esperantisto
* Kiel mi lernis Esperanton
* La tri Epopeoj de Esperantujo
* Artefaritaj Lingvoj

Ni ankaŭ sukcesis aperigi artikolon pri Esperanto en papera loka gazeto. Jen ligilo al la reta blogaĵo de tiu artikolo en la blogretejo de la gazeto:
http://www.gazetekadikoy.com.tr/yasam/irksiz-cinsiyetsiz-bir-dil-esperanto-h13397.html

kompozit

Irksız, cinsiyetsiz bir dil: “Esperanto”

Gazete Kadıköy 14-21 Aralık 2018 sayısında Sn. Alper Kaan Yurdakul ile gerçekleştirdiğimiz röportajı aşağıdaki linklerden ulaşabilirsiniz:

Gazetenin ilgili sayısına ulaşmak için:
http://www.gazetekadikoy.com.tr/images/dosyalarim/967_sayipdf__a5c74.pdf

Röportajı Gazete Kadıköy web sayfasında okumak için: http://www.gazetekadikoy.com.tr/yasam/irksiz-cinsiyetsiz-bir-dil-esperanto-h13397.html

Röportajın bir kopyası aşağıda:


IRKSIZ, CİNSİYETSİZ BİR DİL: “ESPERANTO”

Dünyada en çok konuşulan yapay dil olan Esperanto dilini konuşan Esperantistler Kadıköy’de buluşuyor

Lehçe, Rusça, Yidiş gibi farklı diller konuşulan bir coğrafyada dünyaya gelen Polonyalı göz doktoru Ludwik Lejzer Zamenhof, insanların birbirleriyle anlaşmalarını kolaylaştırmak için hiç değişmeyen ve istisnası olmayan 16 ana kurala dayalı bir dil icat etti. Esperanto zaman içerisinde bütün dünyaya yayıldı ve yıllar içerisinde dünyada en çok konuşulan yapay dil haline geldi.

Dünyanın “sıkıntılı” yıllarından esperantistler de payını aldı. 1930’lardan sonra Adolf Hitler birçok Esperanto konuşanını milliyetçilik karşıtı oldukları gerekçesiyle öldürttü. Hitler, Zamenhof’un Yahudi olmasından dolayı Esperanto kullanımını yasaklamıştı ve Esperantonun dünyanın farklı yerlerine dağılmış, farklı dilleri konuşan Yahudileri biraraya getirmek için üretilmiş olduğunu düşünüyordu.

Hala dünyada iki milyon kişinin konuştuğu, herhangi bir ırka ait olmayan, cinsiyet çekimlerinin bulunmadığı ırksız ve cinsiyetsiz bu dili Türkiye’de de konuşan birçok insan bulunuyor. Vasıl Kadifeli de bunlardan biri. “Esperanto dilini tanıtmak. Esperanto öğrenmekte olanların da biraraya gelip kaynaşmasını sağlamak, öğrendikleri dili bir nebze de olsa kullanmalarına şans tanımak” amacıyla Kadıköy’de gerçekleşecek bir buluşma öncesi Kadifeli ile Esperanto’yu konuştuk.

“AYAKTA KALAN TEK YAPAY DİL…”

Kendinizden bahseder misiniz? 

Merhaba adım Vasil Kadifeli, 59 yaşındayım ve şu anda emekliyim. Eskiden bilgisayar programcısı idim. Boğaziçi Üniversitesi İşletme lisans ve Bilgisayar Mühendisliği yüksek lisans mezunuyum. Büyük bankalarda uzun süre yazılım geliştirme kısmında çalıştım.

Esperanto ile nasıl tanıştınız? Neden ilginizi çekti? 

Emekli olduktan sonra bir süre resim yaptım, sonra bir gün, 2012 yılı Temmuz ayı idi, internette şans eseri Esperanto dili ile karşılaştım, meraktan öğrenmeye başladım. Bugün ise bu dilin adeta müptelası olmuş durumdayım diyebilirim. Bir başka neden ise, bugüne kadar geliştirilmiş yapay dillerden çok farklı olarak Esperanto doğru bir şekilde tasarlanmış bir dil ve bundan dolayı da bugün tahminlere göre dünyada 2 milyon kadar kişi tarafından konuşuluyor. Tabi bu kişiler değişik seviyelerde bu dili konuşuyor. Bugüne kadar bu dille tanışıp evlenmiş kişilerin çocukları anadilleri Esperanto olarak büyümüşler. Bunların sayısı tahminen bine yakın bir sayıda.

Ayrıca Esperanto’nun arkasında bu 131 yıl boyunca oldukça geniş bir kültür oluşmuş. 50 bine yakın Esperanto dilinde kitap yayınlandı, bunların 15 bin kadarı orijinal, gerisi çeviri. Geniş bir müzik repertuvarı var. Bu kültürün içinde internet radyoları, filmler, tiyatro oyunları, hatta bir operet bile yer alıyor. Yapay diller Sümerlerdeki Emesal dilinden, Osmanlıdaki Baleybelen diline ve Klingonca’ya kadar çok geniş bir yelpazede. Bugün Türkiye’de bile benim bildiğim kadarıyla iki kişi birer yapay dil geliştiriyor. Ama bugüne kadar tek biri ayakta kalmış o da Esperanto dili.

BARIŞ FELSEFESİNİ BARINDIRIYOR

Esperanto nasıl bir dil?

Esperanto dili çok kolay öğrenilebilen, yapay bir dil olmasına rağmen doğal dediğimiz dillerden çok daha esnek, kıvrak ve düşünceleri ifade etmekte bir o kadar daha fazla imkân sağlayan bir dil. O kadar kolay ki kısa sürede öğreneni ödüllendiriyor. Kişi bir ay içinde konuşmaya başlıyor ve bu dili konuşmanın tadını çıkarmaya başlıyor. Esperanto aynı zamanda barış için, değişik kültür ve milletlerden insanların tarafsız bir dil sayesinde anlaşmaları için tasarlanmış bir dil. Dolayısıyla içinde bir barış felsefesi de barındırıyor.

“O KADAR KOLAY Kİ…

 Esperanto’nun tarihinden bahseder misiniz? 

Esperanto 1887 yılının Temmuz ayında Polonyalı Yahudi göz doktoru Ludwig Lazar Zamenhof tarafından tasarımına harcadığı uzun süreler sonucunda dünyaya bir broşür ile tanıtıldı. Broşürlerden birisi de Tolstoy’a ulaşmıştı. Tolstoy iki hafta sonra “dil o kadar kolay ki metinleri anlamaya başladım ancak henüz konuşamıyorum” demişti.

Kısa sürede dil tüm Avrupa’ya yayıldı, her tarafta dernekler, topluluklar oluştu. 1904 yılında Fransa’nın sahil kasabası Boulogne-sur-Mer’de bir kongre düzenlendi. Kongreye o zamanın dünyasından 600 kadar kişi katıldı ve bu kişiler biraraya gelir gelmez birbirleriyle bu dille çok rahat şekilde konuşmaya başlamışlardı. Daha sonraları bu kongreler Avrupa’dan ABD’ye kadar senede bir tekrarlanmış. Kongreler serisi birinci ve ikinci dünya savaşlarında zorunlu olarak kesintiye uğramış. Bu sene Temmuz ayında Portekizin başkenti Lizbon’da 103. Uluslararası Esperanto Kongresi düzenlendi.

Türkiye’de de ilk Esperanto Derneği 1905 yılında kurulmuş, daha sonra 1920’lerde ikinci bir dernek, ikinci dünya savaşından önce üçüncü bir dernek ve en son 1970’lerin ortalarından 2003 yılına kadar da iyi kotu giden dördüncü dernek faaliyet gösterdi. Son derneğin kurucusu emekli Albay Hayrettin Dural idi. Gene de bu dernekler hakkında elimizde çok fazla bilgi bulunmuyor.

“EŞİTSİZLİĞİ ORTADAN KALDIRIYOR”

Esperanto’nun neden bir dünya dili olması gerektiğini düşünüyorsunuz? 

Bugün dünya, İngilizce dili ile anlaşmaya çalışıyor, bir yüzyıl kadar önce İngilizcenin yerinde Fransızca vardı. Ancak İngilizce nispeten kolay bir dil olmasına rağmen bugün ülkemizdeki dil sorununun ne kadar büyük olduğu her alanda belli oluyor. Üstelik İngilizce başka birilerinin dili ve bu birilerine de bu dili öğrenmek için her sene milyonlarca dolar kaynak aktarılıyor. Ayrıca bu birileri ile dünyada karşı karşıya geldiğimiz her yerde iletişime yenik başlıyoruz. Bizler İngilizce öğrenip bilimsel araştırmalarımızı uluslararası alanda sunup savunacağımız zaman hep yenik durumda oluyoruz. Hâlbuki Esperanto gibi tarafsız bir dille hepimiz eşit seviyede olacağız, bizler dil öğrenmek için yıllarca çabalarken bu şanslı diğerleri bilimsel araştırmalarına zaman ayırıyor olmayacaklar.

Azınlıkların en büyük problemlerinden biri olan “egemen dil” meselesine de bir çözüm aslında.

Esperanto’nun merkezi bugün Rotterdam’da bulunan UEA (Universala Esperanto Asocio) organizasyonu. UEA bir devlet olmamasına rağmen bugün Birleşmiş Milletlerin Cenevre’deki binasında bir ofise sahip ve azınlık dil hakları konusundaki BM toplantılarına müdahil olarak katılmakta fikir beyan ediyor.

BM ve Unesco her bireyin dört seviyeli bir dil hakkına sahip olduğunu düşünmekte ve UEA da bunu aynen destekliyor. Kişi her şeyden önce ana dilini bilmeli, sonra yaşadığı bölgenin varsa ayrı bir dili onu öğrenme şansına sahip olmalı, ardından yaşadığı ülkenin ulusal dilini öğrenebilmeli ve son olarak da uluslararası alanda anlaşabileceği uluslararası bir dili öğrenme şansına sahip olmalıdır. İşte bu son dilin yerinde Esperanto’nun olması gerektiğini düşünüyoruz. UEA gerek BM’deki toplantılarda gerek de kendi felsefesi içinde kişinin bu dört seviyeli dil hakkına destek veriyor.

Günümüzde dünyada durumu nedir Esperanto’nun?

Bugün İslam ülkelerinde İran’da çok köklü bir Esperanto geçmişi var. Ortadoğu’da belki bundan sonraki ülke Türkiye olacak. Diğer İslam ülkeleri Esperanto’ya gereken önemi vermiyor. Ancak Çin, Japonya, Kore, eski doğu bloğu ülkeleri ve özellikle de Brezilya’da bu konuda çok önemli bir hareket var. Mesela bu sene Çin Zhaozouhan Üniversitesinde Esperanto Edebiyatı Fakültesi açıldı. Dünyanın başka ülkelerindeki üniversitelerde de birçok Esperanto programı bulunuyor.

ESPERANTİSTLER KADIKÖY’DE BULUŞUYOR

Kadıköy’de gerçekleşecek olan toplantıdan bahseder misiniz? 

Işık ve Gölge Okuma Evi’nde 15 Aralık Cumartesi günü saat 10.00’da buluşuyoruz. Toplantıda amaçladığımız 15 Aralık Zamenhof Günü’nde veya başka bir deyiş ile Esperanto Kitap Günü’nde biraraya gelmek, Esperanto bilmeyenlere Esperanto dilini tanıtmak. Esperanto öğrenmekte olanların da biraraya gelip kaynaşmasını sağlamak, öğrendikleri dili bir nebze de olsa kullanmalarına şans tanımak. Günün ilk yarısında Türkçe olarak Esperanto tarihi ve Esperanto diline hızlı bir giriş yapılacak. İkinci yarısında ise kısa kısa Esperanto dilinde sunumlar olacak.

KIU FELIĈAS ? – rakonto de Sait Faik Abasiyanik

SaitFaikSait Faik Abasiyanik  (1906-1954) estas unu el la plej gravaj turkaj verkistoj de mallongaj rakontoj kaj poezio kaj li estis grava literatura figuro de la 1940-aj jaroj. Li kreis novan stilon en la turka literaturo kaj alportis novan viglecon en la verkado de rakontoj pere de siaj malmolaj sed humanismaj homaj portretoj de laboristoj, fiŝistoj, infanoj, senlaboruloj kaj malriĉuloj. Liaj rakontroj baziĝas sur la urba vivstilo kaj liaj portretoj sur homoj el la plej malhelaj lokoj en Istanbulo. En sia verkado li ankaŭ esploris la temon “turmentoj de la homa animo kaj la agonio de amo kaj perfido”. Jen rakonto de Sait Faik:

 

KIU FELIĈAS ?

Mi eliris el la domo esperante, ke mi renkontus iun junan, buntan, senzorgan, sanan, kaj gajan vizaĝon. Renkontiĝonte tian vizaĝon mia maljuneco, flaveco, maltrankvileco, malsaneco, kaj malgajeco tute ne malaperus. Plue mi eble entute enfalus en pesimismo kaj senespero sed mi tion ja volis fari. Mi vagadis, tamen, pensante, ke mi tian vizaĝon neniam renkontos. Mia decido estis kiel opinio de kritikisto kiu prijuĝas libron sen malfermante ĝian kovrilon. Neniu kritikisto malfermas libron per tremantaj manoj kaj kvazaŭ svenante pro plezuro. Tia plezuro troviĝas nur en tiuj, kiuj restas legantoj. Jen, mi elirante al la strato sciis, ke mi malkovrus difekton en ĉiu libro de la strata biblioteko. Neniu maljuna homo povus esti bela kiel unujara ĉevalido, neniu senzorga homo en la mondo ĝojus kiel hundo, kiu revidas sian mastron.

Eĉ tiu universitata studento, kun la pintaj lipharoj, la brilanta hararo, la puraj vestaĵoj, kaj la sep fotoj de belaj knabinoj en la poŝo, ĉiuj enamiĝintaj al li, havas koncernojn. Mi neniel povas kredi je tio. Nek dekstro, nek maldekstro; nek oriento, nek okcidento; nek kredo, nek malkredo; nek paco, nek milito… La plej grandan koncernon havas tiu junulo!

Mi surstrate renkontis Hasan, la ŝoforon.

– Hieraŭ nokte mi apenaŭ dormis, li diris, mian kapon mi sentas kvazaŭ ĝi estas iu granda kaldrono. Mi eĉ ne volas malfermi la radion. Mi ĉiutage enspezas 10 aŭ 20 lira-ojn1. Sed ili foriras kiel akvo elglitas el mia mano. Mi ne plu povas elteni vivon sen drinkadi.

Poste mi vidis, iun strat-infanon kiu estis vendanta maĉgumojn. Li ŝajnis gaja kune kun sia amiko. Rakontante la batalon inter la ŝtelisto kaj la detektivo, sceno kiun li vidis en filmo en la kinejo Alkazar2, la malsupro de siaj okuloj estis kuntiriĝantaj. Sed sub liaj bluaj-ruĝaj okuloj oni klare vidis flagrantajn signojn de sendormeco.

Tiu bela virino estis trompita. Tiu ĉi bela viro estas senmona. Tiu ĉi riĉulo estas malsana je la renoj. Tiu virino, kies edzo estas riĉa, kaj ŝi posedas ĉion, enfalis en la frenezecon trompi sian edzon. Sed ŝi tion ne povas fari…

Dum en la kafejo, elpensante malĝojecojn kaj maltrankvilecojn por rakonti al la aliaj, kiuj estis sidantaj ĉirkaŭ mi, viro en la apuda tablo subite komencis paroli al sia amiko:

– Ĉu vi vidas tiun viron? Li diris.

– Kiun?

– Tiun, kies kapo estas sen ĉapelo. Tiu, kiu nun estas antaŭ la kinejo sed baldaŭ preterpasos nin.

– Nu, kio pri li !

– Li havas unu milionon da lira-oj.

– Ve, la idioto, ve! Li vagadas sen aŭto.

– Tamen, li ja havas aŭton.

– Kiu scias kiom senzorga viro li estas.

– Ne mia frato, tiu ankaŭ havas zorgon, certe.

– Ba ! Kian zorgon li povas havi ? Li estas juna, bela…

La alia eklistigis:

– Li havas belan edzinon, rusan konkubinon dolĉa kiel mielo. Li estas sana, li estas influa…

– Do ?…

– Sed li havas ian zorgon.

– Kio ĝi estas ?

– Mi, kaj kelkaj aliaj homoj, kiel mi.

– Ne troigu !

– Certe, ni ĉiuj scias lian pasintecon. Kiam li renkontos nin li dispeciĝos.

– Rigardu al tiu alia viro, li ŝajnas senzorgema pri la tuta mondo.

Tiun alian viron mi ankaŭ konis. Li estis komediisto, kiu faris homojn ridi kaj ridegi. Kaj li certe estis tre bona artisto. Tuberkulozo estis ronĝanta siajn pulmojn sed tamen li estas gaja. Li gajnis monon kaj tempon. Sed lia ĉefa zorgo estas liaj geamikoj. Ili estas ĵaluzaj. Ili elparolas vortojn por humiligi lin kaj kun la intenco, ke tiuj vortoj iru al liaj oreloj. Li estas tre sentema homo. Tiuj vortoj trapenetras en liajn pulmojn eĉ pli ol tuberkulozo.

Mi tagmanĝis gaje. Hodiaŭ homoj estis maltrankvilaj kun multaj zorgoj. Sed la senzorgan mi renkontis posttagmeze.

Tiu estis juna poeto. Neniu de liaj poemoj valoris eĉ unu kuruŝ-on3. Li estis kredanta je si mem, kiel piulo kredas je Dio. Ĉiutage li verkis 700 versojn. Li estis senmona. Li havis imagajn koramikinojn. Li loĝis en imagaj palacoj kaj li manĝis en imagaj tabloj.

– Kiel vi fartas granda poeto? mi diris.

Li prenis mian brakon. Li parkere legis sep dek versojn. Sed en neniu de tiuj versoj estis fajrero de poezio.

– Feliĉa vi estas poeto, mi diris.

Rigardante al mi liaj okuloj estis brilantaj. Subite mi sentis ian kompaton por li. Kaj tiam li aldonis:

– Jes, kaj ankaŭ, li diris, se mi ne havus tiun koksopation…

Mi tiam komprenis, ke ni ĉiuj, la universitata studento, la ŝoforo, la milionulo, la maĉgumvendanto, la konstruisto, la skribisto, la bona poeto, la malbona poeto ĉiuj portis en la interno unu malbonan sed feliĉan poeton. En imagaj tabloj kun imagaj vinoj, en imagaj landoj kun imagaj bienoj, ĉiam kun imagaj tintantaj ormoneroj ni ĉiuj, ĉiuj estis feliĉaj.

_______
1 liraturka lira : monunuo de Turkujo
2 kinejo Alkazar : fama kinejo en Bejoglu distrikto de Istanbulo
3 kuruŝ : unu centono de turka monunuo lira-o

tradukis Vasil Kadifeli

*** Dua premio en branĉo prozo ĉe la “Lucija Borčić  2018” Tradukkonkurso de la Kroata Esperantista Unuiĝo