“Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali

Sabahattin Ali 1Trifoje dum semajno en vespero la eks-oficiro instruis al mi la germanan; dum la tago mi kontemplis pentraĵojn en muzeoj kaj en nove malfermitaj galerioj, kaj sentis la odorojn de brasiko en mia nazo kiam mi ankoraŭ estis cent paŝojn malproksime de la gastejo. Sed, kiam la unuaj monatoj pasis, mi ne plu enuiĝis kiel antaŭe. Iom post iom mi provis legi librojn kaj pli kaj pli plezuriĝis per tio. Post iom da tempo tio fariĝis preskaŭ manio. Kuŝante surventre sur la lito, mi kutimis malfermi la libron antaŭ mi, kaj la malnovan kaj malmodernan vortaron metis apud mi, kaj restis tiel dum horoj. Ofte mi eĉ ne toleris serĉi en la vortaro, sed mi atribuis la signifon al vortoj per supozo. Estis tiel, kiel tuta nova mondo malfermiĝis antaŭ mi. Tio, kion mi legis ĉifoje ne rakontis pri kuraĝuloj, eksterordianaraj homoj kaj neviditaj aventuroj, de la tradukitaj libroj de mia infaneco kaj adoleskanteco. En preskaŭ ĉiuj mi trovis partojn de mi mem, de tiuj, kiujn mi vidis kaj aŭdis en mia ĉirkaŭaĵo. Mi subite rememoris aĵojn, kiujn mi antaŭe travivis sed ne komprenis kaj aĵojn kiujn mi ne vidis, kaj mi pensas ke mi nun donas al ili, iliajn veran signifon. Tio, kio plej multe impresis min estis la rusaj aŭtoroj. Okazis ke mi legis senprokraste unu  tuton de la longegaj rakontoj de Turgenjevo. Unu de ili eĉ skuis min dum tagoj. La junulino kiu estis la heroino de ĉi tiu noveleto, nomita Klara Miliĉ, enamiĝis kun tre naiva lernanto, sed pri tio, ŝi diris nenion al aliaj. Hontante pri sia amo al kian stultulon ŝi enamis,  ŝi fariĝis viktimo de sia terura manio. Mi iel trovis tiun junulinon tre simila al mi. Mi komparis ŝin al mi mem ĉar ŝi ne povis  esprimi siajn pensojn, kaj jaluze kaj malfide kaŝis siajn plej fortajn, profundajn, belajn aspektojn.

La malnovaj mastroj de pentrado en la muzeoj nun ebligis min vivi sen enuiĝo. Min okazis kontempli dum horoj unu pentraĵon en la Nacia Galerio kaj poste vivigi en mia menso la saman vizaĝon aŭ pejzaĝon dum tagoj.

Estis preskaŭ unu jaro ekde mi alvenis al Germanujo. Iun tagon, mi sufiĉe bone memoras ĝin, estis pluva kaj malluma oktobra tago, foliumante la ĵurnalojn, miajn okulojn kaptis kritika artikolo pri ekspozicio malfermita per novaj pentristoj. Mi fakte komprenis nenion farita per tiuj novuloj. Eble ĉar la troa ambicio de iliaj verkaĵoj, iliaj emo frapi la okulojn kaj iel la sinmontriĝo, estis tro kontraŭ al mia naturo, mi ne ŝatis ilin… Mi efektive eĉ ne legis la artikolon en la ĵurnalo. Sed kelkaj horoj poste, dum unu el miaj tagaj promenadoj sencele en stratoj, mi ekkonsciis ke mi estis antaŭ la ejo, kie la ekspozicio menciita en la ĵurnalo estis okazanta. Mi ne havis gravajn aferojn por plenumi. Mi obeis la hazardon kaj decidis eniri. Kontemplante kun indiferentaj okuloj la diversajn pentraĵojn sur la muroj, jen grandaj, jen malgrandaj, mi promenis longtempe.

La plejparto de la pentraĵoj, donis al homo la deziron rideti : angulaj genuoj kaj ŝultroj, misproporciaj kapoj kaj mamoj, naturaj pejzaĵoj kiujn oni provis montrigi per vivecaj koloroj. Senformaj kristalaj vazoj kvazaŭ faritaj el frakasitaj brikoj, senvivaj floroj kvazaŭ restantaj dum jaroj inter la paĝoj de libro kaj, finfine, teruraj portretoj kvazaŭ el albumo de krimuloj… Sed malgraŭ ĉio oni amuziĝis. Eble taŭgus indigni kontrau tiaj  homoj, kiuj emis sukcesi tiajn grandajn aferojn per tia malgranda penado. Sed, kiam oni pensas, ke ili akceptis volonte, kun malsana plezuro, la punon ne esti komprenata de iu ajn kaj esti ridindaj, oni nur povas kompati ilin.

Mi subite haltiĝis antaŭ muro proksima de la pordo en la granda salono,. Miajn sentojn en tiu momento, ĉefe post tiom da jaroj kiuj pasis, mi ne povas esprimi. Mi nur memoras ke mi staris, kvazaŭ najlita, antaŭ la portreto de virino kun peltomantelo. Homoj kiuj rigardis la pentraĵojn kaj preterpasis min, puŝis min dekstren kaj maldekstren per iliaj korpoj, sed mi ne povis moviĝi el la punkto kie mi estis staranta. Kio estis en ĉi tiu portreto?… Mi scias ke mi ne povas klarigi ĝin; nur, estis ia stranga esprimo, iomete sovaĝa kaj fortega, kion mi ĝis tiam neniam vidis en iu ajn virino. Malgraŭe mi sciis ke mi neniam kaj nenie vidis tiun vizaĝon aŭ alian similan, mi kaptiĝis je la sento, ke estis ia familiareco inter ni. Ĉi tiu pala vizaĝo, ĉi tiuj nigraj brovoj kaj la nigraj okuloj sub ili, ĉi tiu bruna hararo kaj precipe ĉi tiu esprimo kiu kunigis senkulpecon kun fortan volon, senfinan enuon kun fortan personecon, certe ne povus esti nekonataj por mi. Mi konis ĉi tiun virinon el libroj, kiujn mi legis ekde mia sepa aĝo, el miaj revo-mondoj kiujn mi bildigis ekde mia kvina aĝo. En ŝi estis parto de Nihal de Halit Ziya, parto de Mehcure de Vecihi Bey, parto de la amantino de la kavaliro Buridan kaj de Kleopatro, pri kiun mi legis en histori-libroj, eĉ de Amine Hatun, patrino de Mohamedo, kiun mi imagis aŭskultante preĝojn. Ŝi estis enmiksiĝo de ĉiuj virinoj de mia fantazio. Sub pelto el haŭto de sovaĝa kato ŝi estis, kvankam en ombro malgranda parto de ŝia kolo kaj ties pala blanka koloro videblis; kaj sur ĝi estis ovala homa vizaĝo, iomete turnita maldekstren. Ŝiaj nigraj okuloj rigardis la plankon, kvazaŭ plonĝitaj en nekompreneblaj, profundaj pensoj, ŝi kun lasta espero volis trovi ion, kion ŝi estis certa ke ŝi ne plu povos trovi. Tamen, la tristeco en ŝia rigardo estis iomete miksita kun evito. Ŝajne ŝi diris “Jes, mi neniam trovos tion, kion mi serĉas… sed kio do?”. Tia evit-esprimo fariĝis tute klara en ŝiaj lipoj kiuj estis iomete dikaj, kun  la suba estante iomete pli granda. Ŝiaj palpebroj estis iomete ŝvelintaj. Ŝiaj brovoj estis nek tro dikaj, nek tro maldikaj, sed iomete mallongaj; ŝia malhela bruna hararo ĉirkaŭis sian angulecan kaj sufiĉe larĝan frunton, kaj plilongiĝis suben enmiksiĝanta kun la pelto de la sovaĝa kato. Ŝia mentono estis iomete kurbita antaŭen kaj iom pinta. Ŝi havis maldikan kaj longan nazon kun diketaj flankoj.

Mi foliumis la katalogon kun tremantaj manoj. En ĝi, mi esperis trovi informon pri la pentraĵo. Proksime ĉe la fino, en la fundo de la ğaĝo, en la linio kun la  numero de la pentraĵo, mi legis ĉi tiujn tri vortojn: Maria Puder, Selbstporträt. Estis nenio alia. Estis klare ke troviĝis nur unu pentraĵo de la pentristo en la ekspozicio, sia memportreto. Fakte tio kontentigis min. Mi timis ke aliaj pentraĵoj de ĉi tiu virino kiu pentris ĉi tiun mirindaĵon ne influus min tiom multe, kaj eble eĉ malmultigus mian unuan admiron. Mi restis en la galerio ĝis malfrue. Mİ promenis tien kaj reen, mi rigardis la aliajn pentraĵojn kun nevidantaj okuloj, kaj rapide revenis en la saman lokon por kontempli longtempe. Mi kvazaŭ ĉiufoje vidis en sia vizaĝo novan esprimon, iun novan vivon kiu sin vidigis. Mi kredis, ke siaj suben rigardantaj okuloj observis min, kaj ŝiaj lipoj moviĝetis.

Tradukis Başak Aray

________
Sabahattin AliSabahattin Ali (1907-1948) estis turka roman-verkisto, poeto kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis en Ardino, nun en suda Bulgarujo. Li vivis en en multaj urboj de Turkujo. Li fariĝis instruisto kaj post unu jaro li gajnis stipendion el la Ministerio de Nacia Edukado kaj studis en Germanio inter  la jaroj 1928 kaj 1930. Kiam li revenis al Turkujo, li instruis la germanan lingvon en mezlernejoj. Li estis arestita pro sia poemo kiu kritikis la politikon de Atatürk kaj estis akuzita ribeligi du aliajn ĵurnalistojn. Li estis malliberigita en Konya kaj poste en la fama maliberejo de Sinop Kastelo. Li estis liberigita en 1933 dank’ al amnestio por la 10-a datreveno de la Turka Respubliko. Li tiam aplikis al la ministerio por permeso instrui denove. Li ricevis permeson post ke li verkis la poemon “Benim Aşkım” (“Mia amo” aŭ “Mia pasio”) per kiu li provis sian fidelecon al Atatürk. Sabahattin posedis kaj redaktis popularan semajnan gazeton nomita “Marko Paŝa” kune kun la fama turka ĵurnalisto Aziz Nesin. Li denove estis malliberigita kaj liberigis en la jaro 1944, post kio, li suferis financajn problemojn kaj lia apliko por pasporto estis neita. Li estis mortigita ĉe la bulgara limo, verŝajne en la 1-a aŭ 2-a de aprilo 1948. Lia korpo estis trovita du monatojn poste. Oni kredas ke li estis mortigita de Ali Ertekin, kontrabandisto kun rilatoj kun la Nacia Servo de Sekureco, kiun Sabahattin pagis por helpi sin pasi la limon. Eblas, ke Ertekin transdonis lin al la NSS, kaj li estis mortigita dum pridemandado. Oni kredas, ke li estis mortigita pro liaj politikaj opinioj probable de la NSS.

Unu respondo

  1. […] 1. Poemo de Ahmet Kutsi Tecer  2. “Mia nomo estas ruĝa” romano de Orhan Pamuk 3. Fikret Mualla 4. Poemo de Cemal Süreyya 5. Poemoj de Can Yücel 6. “İnce Memed” aŭ “Maldika Memed” romano de Yaşar Kemal 7. Poezio kaj popolkantoj de Aşık Veysel 8. Poezio de Nazım Hikmet Ran 9. “Madono kun pelto-mantelo” romano de Sabahattin Ali […]

    Ŝati